Chefa eraro de Beaufront

Chefa eraro de Louis de Beaufront, autoro de Ido, estis penso, ke oni povas
ekuzi internacian artefaritan lingvon sen "Interna ideo". Beaufront estis
materiisto kaj ateisto; al li treege ne plachis, ke esperantistoj amas
verdan standardon, adoras Zamenhofon kaj emas al ia nova "religio" -
Homaranismo. Do, li decidis lanchi lingvon sen ideo (mi dirus - sen animo).
Sed li malsukcesis en tio.
Ido naskighis per perfido, kaj dum tuta tempo ghi ekzistis per mensogo, char
idistoj, por pravigi ekziston de paralela internacia lingvo, chiam estis
devigitaj pruvadi nepruveblajhon - ke Ido estas pli bona ol Esperanto. Ido
neniel estas pli bona ol Esperanto; Beaufront akceptis kelkajn shanghojn,
kiuj lau lia opinio plachos al lingvistoj; tamen opinio de lingvistoj estas
malgrava kompare kun opinio de amasoj, por kiuj Esperanto estas konsiderinde
pli simpla, ol Ido. Sed pri _vera_ kauzo de Ido-skismo Beaufront kaj aliaj
idistoj preferis ne afishi.
Amuze, ke ech inter idistoj iom post iom naskighis kaj evoluis siaspeca
"Interna ideo". Se Ido farighus amasa movado, ghi nepre ekhavus ian analogan
"Homaranismon", popularighus bustoj de Beaufront ktp. Ricevunte plengradan
vivon, Ido ricevus ankau "animon" - sian propran etikon, idearon,
filozofion. Tio estas tute natura proceso, char la ideo pri komuna tuthomara
lingvo estas tiom entuziasmiga, ke ghi ne povas ne farighi siaspeca religio,
ne povas ne konkeri korojn de multaj homoj ghis tia grado ke ili farighas
preskau fanatikaj pri ghi.
Ankau Volapuka movado havis sian "Internan ideon" - tiom fortan, ke ghi
preskau disvastigis Volapukon tra la tuta mondo. Johan Schleyer kiel poeto
kaj pastro ne estis tute fremda al spirita mondo, kaj sendube la sugeston
krei mondlingvon li ricevis el tiu mondo. Tial Schleyer favoris kaj instigis
Volapukan "religion" kaj ech sian propran kulton. Bedaurinde, lia lingvo
havis tre maltaugan formon kaj montrighis praktike ne uzebla.
Ni supozu, ke Esperanto fiaskos kaj oni kreos ian alian internacian lingvon.
Laugrade de ghia disvastigho tiu nova lingvo provokos naskighon de forta
sento pri internacia amikeco kaj solidareco, kaj nepre aperos ia nova
"religio", ligita kun tiu nova lingvo.
La "raciuloj" dezirus forgesigi la Internan ideon - "animon" de Esperanto,
char ili opinias ghin ia "religio". Ili ne konscias, ke per tio ili detruas
esencon mem de la internacia lingvo. Kiu deziras forigi la animon, tiu
mortigos la korpon; internacia lingvo absolute ne povas ekzisti sen
internaciismaj idealoj. Tial neado de Interna ideo estas neado de Esperanto
mem, kaj ghi povas esti unu el kauzoj de malrapida progreso de nia lingvo. (13.09.99)

N.G.