Berlina Manifesto

Kutime chiu kongreso finighas per akcepto de iu rezolucio, kiu estas kvazau
komuna volo de la kongresintoj. Kutime la rezolucio estas anticipe preparata
de la estraro. Kutime dum pridiskuto de la rezolucio estas akceptataj nur
plej etaj sensignifaj shanghoj. Kutime la kongresanaro volonte subtenas
chian rezolucion, kian oni proponos aprobi. Tio estas tute normala afero.
Alie ech ne povas esti. Aranghi seriozan pridiskuton per kelkmila auditorio
ne eblas. Do, chio dependas de la estraro. Mi supozas, ke estraranoj de UEA
jam verkis projekton de rezolucio au manifesto, kiu estos akceptita en la
Berlina Universala Kongreso. Kia ghia estos? Chu ghi estos lauvica reklamado
de LINGVO Esperanto, kiel chiuj ghisnunaj rezolucioj? Ke Esperanto estas
simpla, belsona, neutrala, propedeutika ktp? Chio tio estas vero, sed ghis
nun la mondo ne auskultis similajn rezoluciojn, char ili ne tushis korojn de
homoj. Chiu amas sian lingvon, kaj plimulto da homoj tute ne deziras shanghi
sian lingvan identecon. Antau ol oni ekdeziru lerni Esperanton, oni devas
kompreni, POR KIO Esperanto estas entute. Do, eble, la Berlina Manifesto, se
ghi volas esti rimarkita kaj subtenita de neesperantista publiko, devas esti
alia ol ghisnunaj rezolucioj kaj substreki aliajn prioritatojn. Nome, ghi
devas proklami antau la tuta mondo, ke: finighas la dua jarmilo, kaj kune
kun ghi devas finighi epoko de militoj, interpopola malamo, perforto kaj
krueleco. Militoj chesos nur tiam, kiam la homaro unuighos. Sed la homaro
unuighos kaj farighos "unu granda rondo familia" nur tiam, kiam falos muroj
inter la popoloj, kiam oni akceptos komunan lingvon. Esperanto estas ne
celo, sed nur ilo, kaj esperantismo estas tutsimple tutmonda movado por paco
kaj frateco. Homaranismo, "interna ideo" de Esperanto, estas sintezo de plej
noblaj aspiroj de chiuj popoloj. Tial chiu, kiu revas pri paco kaj felicha
futuro de la homaro, devas ighi aktiva amiko de Esperanto. Jen kion necesus
skribi en la rezolucio, kaj poste publikigi ghin en chiuj gazetoj de la
mondo. La Berlina Manifesto devas skui chies animon. Ghi estu direktita ne
al racio, sed al koro de la tutmonda publiko. La mondo jam lacighis de
senkora raciumado. Senkoraj raciuloj inventas novajn armilojn, senkoraj
raciuloj komencas kruelajn militojn... Se ni volas plibonigi la mondon, ni
devas veki korojn en la homoj. Kompreneble, multaj ne konsentos, opiniante
ke oni devas akcepti "seriozan", "racian" kaj "trankvilan" informantan
rezolucion. Sed tia rezolucio ne farighos sensaciajho por amasoj kaj estos
ignorita, kiel chiuj ghisnunaj... (07.07.99)

N.G.