Autoraj rajtoj
Autoraj rajtoj. Fakte, mi neniam komprenis ilin.
"Autoraj rajtoj" estas
elpensajho de kapitalistoj. Kapitalismo estas socia ordo, kiu
bazighas sur
kapitalo. En kapitalismo chiu strebas chiamaniere eltiri monon el
alia homo.
En kapitalismo nenio estas komuna, sed chio estas ies privata
proprajho. Ech
kulturajhoj farighis varo. Plej popularaj artistoj, muzikistoj
estas tre
richaj, char ili ricevas profiton el chiu vendita disko. Ankau
verkistoj,
kiuj verkas popularajn librojn, farighas tre richaj, char ili
ricevas
profiton el chiu vendita libro. Tamen, mi opinias, ke
"autoraj rajtoj"
koncerne kulturajhojn estas malbona afero. Ili richegigas
unuopajn personojn
je la kosto de amasoj. Komputeraj programoj, video- kaj
magnetofon-kasedoj,
libroj, diskoj - chio povus esti multe malpli kara, se ne
ekzistus "autoraj
rajtoj", se chiu povus libere kopii chiun ajn verkon. Vi,
eble, diros: chu
artisto devas labori senpage? Kian intereson verki havos
verkisto, se li ne
povos richighi pro sia libro? Mi respondos: certe, artisto kaj
verkisto
devas ricevi unufoje rekompencon por albumo au libro. Sed ili ne
devas plue
monopoligi siajn verkojn, malpermesi ilian liberan kopiadon, nek
ricevi
profiton de chiu vendota ekzemplero. Se iu verkisto verkas chefe
por mono -
li estas ne vera verkisto, sed simpla skribachisto; se iu
kantisto kantas ne
pro sia talento, ne por esprimi siajn sentojn, sed por richighi -
li ne
estas vera artisto. Same insisti pri sia autoreco povas nur falsa
verkisto,
kiu pensas ne pri la homaro, sed nur pri si mem. Rememoru
Zamenhofon. Li por
chiam rifuzis autorajn rajtojn je sia kreajho. Li donacis sian
genian verkon
al la homaro, postulante nenian rekompencon. Tiel faras chiu vera
Kreanto.
Libroj de Agni-Jogo pro la sama kauzo ne havas nomon de Autoro
sur la
kovrilo. Ideoj, esprimitaj en tiuj libroj, apartenas al chiuj
homoj. Chiu,
kiu shatas ilin, povas ilin libere kopii, citi, reeldoni,
disvastigi ktp. Mi
estas forte konvinkita, ke en E-movado ni ne devas vivi lau
individuismaj
kapitalismaj leghoj. Ni devas kunlabori kaj helpi unu al la alia
lau la
ekzemplo de Zamenhof. E-verkoj, vortaroj, informoj ktp devas esti
komuna
proprajho. Se iu verkis E-lernolibron, li devas permesi al chiuj
esperantistoj uzi ghin por instruado. Se iu kompilis kelkajn
utilajn faktojn
pri Esperanto, li devas permesi libere disvastigi ilin inter
komencantoj.
Tio estas tiel natura kaj memkomprenebla por mi! Tamen Yves ege
kontrauis,
ke mi uzis la bazajn informojn pri Esperanto el lia FAQ, ne
menciante lian
autorecon. Li ech denuncis al neesperantista ret-prizorganto, ke
tiu
priesperanta mesagho "ne konvenas" lau la temo de
<relcom.fido.ru.thelema>,
kvankam tiu forumo dum jaroj estis malplena kaj al neniu
bezonata. Relegu
mian mesaghon "Pri mallumuloj", pri iliaj reguloj kaj
celoj. Mallumaj
esperantistoj ne pensas pri prosperado de Esperanto, sed chiam
zorgas nur
pri sia autoritato, pri sia regado; ili konstruas sian propran
malluman
hierarkion kaj estas pretaj detrui E-agadon de chiu, kiu ne
agnoskas ilian
superecon. De mia flanko, mi deklaras, ke chiu, kiu konsentas kun
iuj miaj
ideoj, proponoj au verkoj, povas ilin lauplache modifi kaj libere
disvastigi
kiel siajn proprajn. (28.03.99)
N.G.