Aspektismo kaj grekaj vortoj

Formo "diskuti pri io" estas imperfekta;
formo "pridiskuti ion" estas perfekta.

Formo "fajfi pri io" estas imperfekta;
formo "prifajfi ion" estas perfekta.

Do, la senco estas tute sama, sed diversa aspekto: chu ADa, chu EKa.

Chiuj prefiksoj faras imperfektajn verbojn - perfektaj.

Li eniris la domon = li estas enirinta la domon (finita ago)
Li iris en la domon = li estis eniranta la domon (nefinita ago)

Shi alparolis iun = shi estas alparolinta iun, shi ekparolis al iu
Shi parolis al iu = shi estis parolanta al iu, shi paroladis al iu

Birdo traflugis la chabron (perfekto)
Birdo flugis tra la chambro (imperfekto)

Knabo ghisatendis la naskightagon (rezulto)
Knabo atendis ghis la naskightago (ago)

Memkompreneble, en estanta tempo - kiam la ago estas plenumata - ne estas
diferenco inter perfekto kaj imperfekto (birdo traflugas la chambron = birdo
flugas tra la chambro, shi preteriras la haltejon = shi iras preter la
haltejo, ktp).

Sed jam la frazon "chiutage li eniris kun nova amikino" mia lingva sento
perceptas kun iom da interna protesto, kvankam mi komprenas ke okcidentanoj,
ne havantaj precizan rusan verb-aspektismon, eble opinias ghin normala.

Mi preferus diri: "chiutage li eniradis (au venadis) kun nova amikino".
(01.12.99)

===========================================================

(Oni plurfoje skribis en SCE kontrau prefikso anti-)

Prefikso anti- estas internacia, ne forgesu tion. Se vi lanchos kampanjon
kontrau anti-, vi faros ankorau unu pashon en malghusta direkto.

Sekvaj pashoj estos anstatauigi 'demokration' per 'popolregado', 'anatomion'
per 'distranchado', 'simbiozon' per 'kunvivado', ktp.

Grekaj radikoj estas harmonia parto de Esperanta leksiko. Preferoj de
Perdilo estas lia persona afero.

Al Esperanta vort-trezoro apartenas kaj apartenu vortoj: , anticiklono,
antigenoj, antikomunismo, antikristo, antipodo, antisemito, antitezo kaj
tiel plu.

Tiuj, kiuj kontrauas grekan heredajhon, evidente kontrauos ankau prefiksojn
pseudo- (favore al kvazau-), neo- (favore al nov-), mono- (favore al unu-)
ktp.

Tio estas pura dogmismo, kiu celas malrichigi Esperanton. (13.12.99)