Ankoraufoje pri nova pensado por esperantistoj

Sube estas fragmentoj el mia artikolo, publikigita ruslingve en gazeto
"Konkordo" antau 9 jaroj.

"Kial plimulto da materialoj de nia gazeto estas en rusa lingvo? Char nia
tasko estas propagandi lingvon Esperanto, sed fari tion eblas nur per sia
nacia lingvo. Esperantistojn, kiuj jam scias la internacian lingvon, agiti
ne necesas. Kun ili eblas nur uzi la lingvon, sed ne batali por ghi; kun
neesperantistoj - inverse. Sekve, gazeto en nacia lingvo, propagandanta
Esperanton, estas PLI esperantista, ol gazeto en Esperanto, dedichita al iu
alia temo.

Dum 100 jaroj Esperanto malmulte progresis. Ghis nun restas aktuala la tasko
disvastigi plej bazajn informojn pri ghi inter la amasoj. Eldoni pure
E-lingvan gazeton signifus orientighi internen, "kuiri esperantistojn en
ilia propra suko". E-eldonajhoj ne disvastigas Esperanton. Iusence ili ech
izolas esperantistoj disde aliaj homoj kaj nutras eraran opinion pri
esperantistoj kiel pri sektanoj, kiuj malakceptas chion nacian. E-gazetoj ne
estas legeblaj por amasoj kaj havas mizeran eldonkvanton.

Iuj revas konstrui por esperantistoj apartan urbon au loghigi ilin en
neloghata insulo en oceano. Iuj supozas, ke tiea vivo estos simila al
paradizo, aperos iu nova supera kulturo k.t.p. Ne! Ja esperantistoj estas
esperantistoj nur rilate al neesperantistoj kaj nur tiom, kiom ili
propagandas la internacian lingvon. Se oni ne batalas por Esperanto, oni ne
estas esperantisto. Kiam la tutmonda lingvo ighos realajho, tiam E-movado,
memkompreneble, ne plu ekzistos, char celo de la movado estos atingita. Same
statas inter esperantistoj: rilate unu al la alia ili tute ne estas
esperantistoj, char ili ne bezonas konvinki unu la alian lerni la lingvon.
Esperantistoj rilate unu al la alia estas simplaj, ordinaraj homoj, ech se
ili parolas nur en Esperanto. Gravas ne formo, sed enhavo de la parolado.

Loghante en aparta "komunumo" (vilagho au insulo), izolite de la cetera
mondo, esperantistoj estus ordinaraj filistroj, uzantaj specialan lingvon,
kiu tamen ne liberigos ilin de fia karaktero, eraroj, kvereloj k.t.p. Do,
esperi, ke izolitaj esperantistoj povus krei ian superan kulturon, estas
treege naive. Esperantistoj havas alian mision, direktitan ghuste al la
chirkaua mondo.

(Alia afero, kiam homoj estas unuigitaj ne per lingvo, sed per iu nobla
ideo; iliaj izolitaj kolektivoj efektive povas farighi "filioj de paradizo"
kun principe novaj rilatoj inter la homoj. Ekzemple: unuaj kristanoj, rusaj
duhoboroj, joganoj k.t.p.)...

Kutimaj E-kongresoj estas, fakte, kongresoj de homoj de unu "nacio", sed ne
unu "religio". Kolektighas NUR esperantistoj kaj parolas NUR en Esperanto
pri chio ajn, NUR NE pri Esperanto. Sed necesus, ke kolektighu NE NUR
esperantistoj kaj parolu NE NUR en Esperanto, sed NUR pri Esperanto!

Esperantistoj en siaj tradiciaj kongresoj estas shlositaj en shelo de sia
"etno". Kutime, en ili forestas "fremduloj" (kaj ech se ili cheestas, ili
nenion komprenas pro la lingva baro), tial la kongresoj pasas preskau
nerimarkitaj. Tute alia afero estus, se E-kongresoj estus malfermitaj por
chiuj dezirantoj kaj okazantaj en nacia, por chiuj komprenebla lingvo. Dum
tiaj kongresoj okazus ardaj diskutoj pri uzeblo kaj uzindo de planita
neutrala lingvo. Chiu tia arangho elvokus grandan intereson che nacia
publiko.

Ghis nun oni erare opinias, ke chefa vojo por disvastigi Esperanton estas
instruado. Sed praktiko montras, ke ghi estas Sizifa laboro. Plimulto
forfalas jam dum instruado, kaj ech el kursfinintoj tute ne chiuj praktikas
Esperanton. Por rompi tiun chi "magian cirklon", necesas formi favoran
socian opinion pri Esperanto. Tiam miloj, kaj poste ech milionoj da homoj
volonte kaj memstare lernos la lingvon.Por atingi tion, necesas reorienti
E-movadon eksteren, eldonadi gazetojn kaj okazigi kongresojn almenau duone
en nacia lingvo. Limigante sin je Esperanto, esperantistoj estas kondamnitaj
ne al 100, sed al 1000 jaroj da stagnado. Pretendante detrui "murojn inter
popoloj", ili reale konstruis fortikegan muron inter si kaj siaj propraj
nacioj.

Izolinte sin, esperantistoj ne plu batalas por la lingvo. Perdinte kredon
pri la "fina venko", ili disdividighis po diversaj hobioj: filatelistoj,
biciklistoj, kaktoshatantoj k.t.p. Tio ne estus malbone, se ili okupighus
pri propagando de esperanto inter naciaj samhobianoj; sed ili, plej ofte,
okupighas pri propagando de siaj hobioj inter esperantistoj!..

Do, Universalaj Kongresoj nepre devas okazi en du lingvoj (nacia kaj
Esperanto) kaj esti malfermitaj al chiuj, kiuj deziras partopreni la
internacian feston de paco kaj amikeco. Valorus speciale sendi invitilojn al
autoritatuloj de la urbo-gastiganto, jhurnalistoj, instruistoj. 10
kvalifikitaj esperantistoj povas venki en chiu publika diskuto pri
internacia lingvo; kion do paroli pri situacio, kiam centoj kaj miloj da
konvinkitaj samideanoj samtempe turnos sin al la publiko kun faktoj kaj
argumentoj por Esperanto!.." (16.07.99)

N.G.