Ankoraufoje pri anglalingva forumo pri Esperanto

Esperanto estas lingvo de paco kaj amikeco. Ghi pli ol angla lingvo kaj pli
ol iu ajn alia lingvo konvenas, por ke simplaj pacamaj homoj de diversaj
popoloj povu konatighi inter si. Nun, kiam aperis Interneto, Esperanto havas
unikan shancon por farighi populara lingvo inter ret-uzantoj.

Jam dum jaroj ekzistas pure E-lingva forumo <soc.culture.esperanto>, sed ghi
malmulte helpas al disvastigho de Esperanto. Disvastigi nian lingvon oni
povas nur pere de nacia lingvo. Do, necesas krei anglalingvan forumon pri
Esperanto. En tiu forumo chiu el milionoj da chiulandaj ret-uzantoj povu
cherpi informojn, konsultojn, lecionojn, ligojn al E-WWWejoj, diskuti pri
estonta tutmonda lingvo ktp. Se vi bone pripensos la aferon, vi konstatos,
ke kreo de tia forumo estos tre grava antauenpaso de Esperanto.

Jen anglalingvaj instrukcioj, kiel oni kreas konferencon (forumon):



Mi ne sufiche scias anglan lingvon kaj tute ne konas Internetajn aferojn. La
aferon organizu iu alia sperta Internetano. Sed antau ol fari tion, necesas
kolekti sufiche da subtenantoj. Shajnas, ke necesas 100 vochojn "por". Se ni
ne preparighos bone al la vochdonado kaj ne kolektos necesan kvanton da
subtenantoj, tiam nia propono fiaskos kaj dum longa tempo ne estos traktata.

Tial, por anticipe kolekti subtenantojn de tiu afero, estas kreita grupo
<finavenko>. Ghi kresku ghis 100 membroj, tiam ni provu realigi kreon de
anglalingva forumo pri Esperanto. Kompreneble, la grupo dumtempe funkcios
kiel amika rondo de Esperanto-shatantoj. Supozeble, aktivuloj de <finavenko>
estos aktivuloj ankau de la proponata estonta ret-konferenco.

Aligho: malplena mesagho al <[email protected]>.

N.G

P.S.: Grupo <finavenko> ne plu ekzistas.