Al gepatroj

Edukado de infanoj estas chefa problemo. El ghi, t.e. el nekapablo ghuste
eduki infanojn, devenas chiuj aliaj problemoj de la homaro.
Memoru, ke via infano ne estas via proprajho. Ghi estas via donaco al la
homaro, kiun vi provizore tenas en via hejmo, por ghin prizorgi dum ghia
kreskado. Via infano estas tute memstara spirito, kiu ekde incipigho evoluas
lau sia propra plano. Dum nau monatoj ghi evoluis de mikroskopia cheleto
ghis komplikega (plej komplika sur la tero) viva estajho. Via tasko estas -
helpi al ghia plua evoluo. Plej gravas unuaj jaroj de la vivo. Dum unuaj
du-tri jaroj la infano pasas grandiozan evoluon. Sed poste ghia evoluo pli
kaj pli malrapidighas kaj ofte ech chesas. Char ekde kiam la infano komencas
paroli, la gepatroj kaj aliaj plenaghuloj neadekvate respondas al ghiaj
senchesaj demandoj pri la mondo. Chirkaua malsagheco kaj krudeco,
bedaurinde, tre ofte haltigas evoluon jam en tre frua agho... Plimulto da
gepatroj chefe atentas korpon de sia infano: ke ghi estu chiam sata kaj
varme vestita. Samtempe ili ofte ofendas ghian animon per malatento,
incitighemo, skoldado (multaj infanoj konfesas: prefere batu min, ol
skoldu). Oni prizorgas la korpon kaj  ne zorgas pri la animo; sed devas esti
inverse. Korpaj bezonoj de ghuste edukita infano estas minimumaj. Kontraue,
malghuste edukita infano chiam postulas frandajhojn, luksajn vestojn, karajn
ludilojn ktp kaj neniam estas kontenta. Kaj inverse, animaj bezonoj de
malghuste edukitaj infanoj estas minimumaj. Sed ghuste edukitaj infanoj
postulas grandegan bonkorecon kaj saghecon flanke de plenaghuloj. Felicho ne
dependas de richo. Tre ofte malrichuloj havas pli bonajn infanojn, ol
richuloj. Multaj (preskau chiuj) gepatroj zorgas, ke al la infano chiam estu
bone. Sed necesas zorgi, ke la infano chiam estu bona. T.e. ne necesas chiam
fari bonon al la infano; postulu, ke ghi chiam faru bonon. La bono iru ne en
ghin, sed el ghi. Nur tiu, kiu faras bonon, estas bona mem; sed kiu chiam
ricevas bonon, farighas malbona. Oni devas kutimigi la infanon donadi, sed
ne ricevadi. La infano devas mem heroe venki chiujn obstaklojn. Rimarku, ke
unua vorto de beboj ofte estas: "mem!"... Chiu infano estas potenciala
geniulo. Fakte, genieco kaj sankteco estas normalaj statoj de cerbo kaj
koro. Nun chirkau ni estas tre malmulte da geniuloj kaj sanktuloj - fakte,
grandega plimulto de la homaro dume estas nenormalaj... Mi devas interrompi
la predikon. Dankon pro atento. (26.03.99)

N.G.