PRI RUSIA E-MOVADO (7)

SKANDALOJ EN "REU-AGADO"

Mi partoprenis "reu-agado"-n en februaro, kaj tiam ghi estis sufiche vigla.
Kiel necesis atendi, mia partopreno finighis per skandalo. Niaj tiel nomataj
"gvidantoj" tute ne deziras auskulti iajn novajn ideojn. Ili faras nenion,
kaj ilia agado nur celas montri, ke ili ion faras kaj estas plej bonaj
E-aktivuloj.
Entute, REU estas kontrau-Esperanta organizajho. Gravan rolon tie ludas
konata V.Melnikov. V.Melnikov dum E-tendaroj prelegas kontrau "mistikuloj",
dezirante ke en E-movado ne aperu spiritaj, saghaj, bonkoraj homoj.
Miaj leteroj al "reu-agado" enhavis jenajn tezojn kaj ideojn:
Pri regionaj reprezentantoj, kiuj devas obei la estraron. La tuta ideo pri
tio estas malbona, char tio kreas ian hierarkion de esperantistoj, dividas
ilin lau principo de persona lojaleco (kiam V.Minin montris sian
sendependecon kaj kritikemon, ili tuj - post sekreta vochdonado - senigis
lin je titolo de loka reprezentanto).
Same la ideo pri "kluba ranglisto" estas malbona. Oni kalkulas poentojn kaj
difinas "plej bonajn klubojn". Tio estas infaneca ludo.
La REU-estraranoj terure timas kritikon. Ili trouzas cenzuradon, sekvante
principon "for la homon - for la problemon". Feliche, en interreto ili ne
povas shtopi bushon al chiuj. Mi skribis al ili:
"Sinjoroj, vi volas, ke E-movado estu tute senkonflikta, sed tio estas
utopio. Vi sukcesis konduki E-movadon ghis preskau nulo, kaj nun ghi
prezentas el si tian marchon, ke eliri el ghi sen konfliktoj, kun nuraj
reciprokaj komplimentoj absolute ne eblas. Establu plenan liberecon, kaj tio
estas sole ebla solvo de la problemo. Ju pli despotisme vi agadas, des pli
da kritiko vi mem alvokos pri si.. Bonvolu kompreni tion kaj remalfermi vian
dissendoliston por iaj ajn E-lingvaj leteroj."
Mi proponis al la REU-estraranoj proklami novajn celojn, novajn ideojn.
Ekzemple, kunordigi agadon por krei bonan komputilan R-E traduk-programon.
Mi skribis al Kokolija:
"Chu mi devas multon skribi, por pruvi al vi ekstreman necesecon kaj
grandegan utilecon de tia tradukilo?
Jam ekzistas angla-Esperanta tradukilo, rusa-angla tradukilo...
Mi ne estas programisto, sed ech mi komprenas, ke krei rusan-Esperantan
tradukilon estus pli facile. Ja tre ofte rusa teksto estas tradukebla en
Esperanton  l a u v o r t e.
Chiuokaze, la tasko estas realigebla, se tre ekvoli. Ghis al REU nun mankas
volo, mankas emo okupighi pri iaj intelektaj aferoj, chu ne?
Memkompreneble, tiu tradukilo ne taugos por traduki beletron. Sed ghi estos
utila por prepari krudan tekston, ege helpantan al tradukistoj.
Se mi estus REU-prezidanto, mi donus al tiu afero prioritatan atenton.
Vi ne komprenas vian taskon kiel "prezidanto". Vera prezidanto estas fonto
de ideoj. Li elpensas, ekvolas, stimulas, konsilas... Sed se "prezidanto"
senmove sidas kaj nenion volas, nenio farighos. Vi ne devas elekti
"komisiiton pri R-E-tradukilo" - tio estus eraro. Sed vi devas prezenti la
ideon kaj konvinki homojn pri ghia realigendeco. Tiam nepre trovighos
dezirantoj okupighi pri tio.
Prezidanto estas cerbo, ordinaraj membroj estas "muskoloj". Antau ol cerbo
ordonos, muskoloj ne movighos."
Responde Kokolija montris absolutan malintereson pri tia ideo kaj sufiche
fiere deklaris, ke ili faros nur tion, kion ili mem trovas necesa, sed ne
tion, kion mi sugestas al ili.
Mi riprochis Kokolija-n:
"Dum tuta via "prezidanteco" vi (lau mia memoro) skribis nenian planon,
starigis neniajn celojn, faris neniajn promesojn. Shajnas, ke via celo estas
shanghi nenion, konservi nunan sektecon kaj sekretecon de E-afero."
Li respondis:
"Jes, vere, mi ne sxatas skribi planojn kaj doni promesojn.
Mi: "Sed tio estis via DEVO. Chu vi ne scias, ke chiu kanditato al iu ajn
grava posteno DEVAS prezenti difinitan programon, DEVAS malkashi siajn
ideojn, revojn kaj planojn. Li DEVAS ankau promesi fari ion gravan kaj
necesan, por ke oni povu en fino de lia posten-tempo objektive jughi, kiom
sukcesa estis lia laboro."
Mi proponis al REU aliajn gravajn strategiajn celojn:
* Komenci eldonadon de amasa ruslingva gazeto "Mejhdunarodnyj jazyk" (au
"Planeta Esperanto", au iel alimaniere). En tiu afero mi ech mem pretas
partopreni kiel kunredaktoro kaj konsilanto.
* Krei periodan teleprogrameron pri Esperanto (kurson en formo de amuzaj
lecionoj kun partopreno de aktoroj ktp).
Vi diros: utopio? Jes, tio estas dume utopio, char la estraro estas tute
malkapabla. Necesas shanghi ghin, kaj plej kuraghaj utopioj povos realighi.
Ni rememoru, ke ankau la stato de Esperanto en 20-30-aj jaroj nun aspektas
kiel utopio. Tamen, eblas atingi kaj superi ghin.
Chio dependas de estraro. Se estraro nenien kondukas, ghi similas al cerbo,
kiu nenion ordonas al la korpo; en tiu okazo temas pri idioto.
Mi ne proponis tuj organizi E-televidkurson. Mi komprenas, ke NUN tio ne
estas realigebla. Sed ghenerale tio estas realigebla kaj ege realiginda.
Atingo de tiu strategia celo estas multe pli utila, ol ekzemple organizi UK
en Rusio.
Mia propono estas unue akcepti tiun celon kiel strategie dezirindan. Per ghi
povas "ekbruli" diversaj homoj. Praktike, organizi televidan kurson ne estas
tro malfacile. La scenarioj povas esti plej diversaj. Chu kun partopreno de
eksterlandaj esperantistoj, chu kun partopreno de junaj aktoroj, kiuj kun
shercoj lernos la lingvon disde esperantistoj, chu aranghi ion similan al
iama ABVGDejka (ABoCoChjo)... Tio estas absolute reala, kaj mi ne komprenas,
kial vi tuj forjhetas tiun ideon. Ja mi ne al vi persone ghin komisias. Se
vi mem ne kapablas ghin realigi, tio ankorau ne signifas, ke ghi estas tute
ne realigebla.
Tion saman eblas diri pri ruslingva revuo pri Esperanto. Se la nunaj
estraranoj ne kapablas au ne deziras ghin realigi, tio ne signifas, ke
estonte eble ne aperos pli kapablaj personoj, kiuj faros tion, kaj chi tion,
kaj multon alian. Chu vi bezonas pliajn ideojn? Da ili estas che mi. Sed mi
ne shatas, kiam oni tuj volas dronigi la ideojn en marcho. Ghuste tial mi
intencas fari chion eblan, por ke iam aperu nova REU-estraro el freshaj
homoj, kun kiuj eblas revi kaj kunlabori.
Kokolija respondis al tio, ke al esperantistoj lia agado plachas. Certe,
plachas, ja Kokolija kun kompanio kondukis esperantistaron ghis et-eta
sekto, kie chiuj konas unu alian. Chiuj malsamopiniantoj estas tre aktive
forpushataj el E-agado, ech se ilia agado estas tre valora kaj utila. Por la
REU-estraro Esperanto ne tiel gravas; gravas, ke chiuj esperantistoj obeu
kaj admiru ilin.
Kokolija deklaris, ke li ne plu korespondos kun mi kaj "elspezos la tempon
por pli gravaj aferoj". Chion, kion mi skribis, li evidente tute ne
komprenis au ne ekvolis kompreni.
Mi skribis, ke konduto de la REU-estraro skismas (dividas) E-movadon en
Rusio: de unu flanko ni vidas sektecan "organizajhon" kun memkontentaj
"eternaj" gvidantoj, de alia flanko - dissemitajn unuopajn esperantistojn,
kies komuna kvanto multoble superas tiun de REU.
Tiam sur la scenejon elsaltis Perevertajlo kun teruraj insultoj kontrau mi.
Tiu homacho estas absolute senkultura, stulta, impotenta. Li jam plurfoje
atakis min. Pro li mi iam fermis "rus-esper", char li kreis el ghi
neelteneble malpuran insultejon. Pri la sagho de Perevertajlo parolas liaj
leteroj mem; ekzemple, iam li proponis al REU jenan mon-fonton: ke
esperantistoj skribadu pagatajn leterojn por edzinighemaj virinoj, kiuj
serchas edzon en eksterlando. Kaj tiel plu.
Mi akre kritikas la REU-estraron, sed mi neniun insultas. Sed tiu
Perevertajlo en du leteroj skribis tiom da malpuraj, ekstreme ofendaj
insultoj kontrau mi, ke ech Kokolija minacis ekcenzuri lin. Mi principe
estas kontrau cenzurado. Mi ne restis shulda kaj adekvate respondis;
praktike, mi ne insultis Pervertajlon, sed simple nomis lin kio li estas:
debilulo kaj frenezulo. Stultaj esperantistoj estas plej grandaj malamikoj
de Esperanto...
Mia alia propono:
Jam venis tempo por ke sekvontajn elektojn de REU-estraro oni rajtu
partopreni interrete. Nun interreto pli kaj pli penetras nian vivon.
Vershajne, kvanto da retumanta REU-anoj jam estas komparebla kun kutima
kvanto de kongresanoj. Multaj homoj laboras au pro aliaj cirkonstancoj ne
povas vojaghi. Ne estas juste forpreni de ili balot-rajton, se jam aperis
ebleco "virtuale" partopreni la kongreson (au konferencon). Kaj praktike
retumantaj esperantistoj estas bone informataj pri chiuj aferoj kaj multe
diskutantaj pri ili. Memkompreneble, chiuj kandidatoj devas prezenti sian
programon, klare diferencantan de aliaj programoj. Vochdonado povas okazi
pere de retpagho de "reu-agado" (polls). La rezultoj estos klaraj post
sumado de chiuj vochoj - retaj kaj cheestaj.
Strange, sed tiu mia propono estis subtenita de V.Melnikov. Se ghi estos
realigita, eble ni iam vere sukcesos shanghi la estraron...
Alia propono. Ghis nun rusaj e-istoj uzas chefe la vortarojn de
E.Bokarev. Sed ili ne estas sufichaj. Oni scias, ke Boris Kondratjjev en
Peterburgo kompilas (kaj eble jam estas kompilinta) multe pli grandan R-E
vortaron. REU devas komisii al peterburgaj e-istoj enretigi lian laboron.
Bedaurinde, montrighis, ke Kondratjjev ankorau ne finis tiun laboron kaj li
ne konsentas permesi ghian tujan enretigon. Mi resumis la situacion jene:
Li finos tiun laboron post tri-kvar jaroj au (vershajne) ech pli poste.
Kiom da jaroj necesos por enretigi ghin? Evidente, ke en plej bona okazo ghi
estos uzebla por ni post ses-sep jaroj. Kio okazos tiam? Tiam montrighos, ke
tiu vortaro enhavas multe da eraroj kaj mankoj (kio estas neevitebla, se
laboras unu homo). Multaj vochoj diros, ke la vortaro de B.Kondratjjev
entute ne estas uzinda. Praktike, ni atendas "bonan veteron che maro".
Garik kaj Andrej, kiel chiam, trankviligas nin kaj diras, ke chio evoluas
tre bone. Chu povas esti alie, ja la nuna REU-estraro estas "treege forta",
chiu ghia agado estas "elstara" ktp. Pri tio ni povas legi en chiu numero de
REGo.
Mia celo estas montri, ke en chiu plej necesa direkto la REU-estraro faras
nenion. Kaj ghi ech ne interesighas pri informado, instruado, tradukado (tri
kolonoj, subtenantaj la E-kulturon).
Kion mi konkrete proponas? Ankorau paroli kun B.Kondratjjev kaj konvinki lin
permesi poparte enretigadi lian nefininitan vortaron jam nun. Rusaj
esperantistoj povos ekuzi ghin kaj montri ghiajn mankojn kaj erarojn.
Se tamen ne, tiam oni devus komenci novan retan R-E vortaron. Por tio
necesas, unue, elshuti la R-E vortaron de Bokarev; due, elshuti plej
ampleksan kaj bonan rusan-anglan (-germanan au alilingvan). Kombini ilin,
kaj chie kie mankas E-traduko, aldoni ghin. Tio estas farebla dum unu jaro
por grupo da homoj. Kaj la grupo da volontuloj ja trovighus, se REU provus
anonci pri la plano...
Mi skribis ankorau: Se Esperanto estas globala ideo, kiu povas shanghi la
tutan vivon, kial do ghi ne havas malamikojn? Kial la Monda Malbono ne
batalas kontrau Esperanto, ja venko de Esperanto estus tre danghera por ghi!
La respondo estas simpla. La Monda Malbono tute ne bezonas timi Esperanton.
En E-movadon pereis tiom da stultuloj, ke ili plene paralizis ghin. Tial
Esperanto estas simila al paralizita malsanulo. Tiuj stultuloj asertas, ke
nenio estas ebla. Okupinte la chefajn postenojn, ili mem faras nenion kaj
chiamaniere malhelpas al aliaj realigi progresivajn ideojn.
Perevertajlo afishis alvokon interesigi fakulojn pri E-o, kaj mi respondis:
Fakuloj bezonas Esperanton kiel leporo kvinan piedon. Fakuloj
l a b o r a s, kaj ili ne havas tempon por lerni lingvon, kiu estas tute
senutila por ili, char iliaj kolegoj ne komprenas ghin. Fakuloj jam solvis
lingvan problemon pere de angla lingvo, kiu havas senkompare pli evoluigitan
terminologion.
Esperanton bezonas ne fakuloj, sed simplaj homoj, por simplaj homaj
kontaktoj, por amikeco. (Kaj se iuj fakuloj uzas Esperanton, do fakte ne por
sia specialeco, sed por homaj kontaktoj) Esperanto tre bone taugas ankau
kiel lingvo de "tuthomara" literaturo.
Sciencistoj kaj fakuloj (ekzemple, aviadaj dispetcheroj) bezonas tre
precizan lingvon, kiu ne permesas erarojn. Esperanto ankorau ne estas
sufiche ellaborita. Ech ghia baza lingvajho. Jen simpla ekzemplo: kiel diri
Esperante "temnelo"? Oni uzas kutime "mallumighis", sed tio ne estas
preciza, char temas pri daura nefinita ago. Pli ghuste estus
"mallumighadis", sed tiun formon oni ial opinias "peza" kaj praktike ne
uzas. Tamen scienca lingvo devas esti tre preciza. Tute ne estas egale, chu
"samoljot sadilsja" au "samoljot sel".
Tial mi eldonadas perfektigan "Shkola Esperanto" kaj jhus kreis
"rus-esper-traduk". Sed chu multaj el vi alighis? Neniu. Multaj E-aktivuloj
scias Esperanton nur suprajhe, kaj tial ilia agitado antau fakuloj chiam
fiaskos...
Post tiu mia letero Perevertajlo ree eksplodis per ankorau pli fiaj
insultegoj kontrau mi. Mi respondis al li same afable, rezulte de kio mi
ricevis averton, ke mi estos cenzurata. Nu, kaj post tio mi ne plu skribas
en "reu-agado", kaj ghi bonorde ekdormis...
Mi ankorau ne chiujn ideojn skribis. Mi ankorau volis skribi pri neceso krei
instruajn programojn-ludojn por infanoj. Nun lau mia peto mia filo faras
similan shercan programeton. Ankau tio, certe, la REU-estraron ne interesos.
Nuna REU-estraro estas vera plago por E-movado, char ghi neniam subtenos
utilan agadon, sed chiam okupighos nur pri stultajhoj...
Mi ofte skribas akre, sed mi jam ne havas paciencon, observante nunan
situacion pri Esperanto en Rusio...