el "FRONTANO"
1988-89

Karaj amikoj! Multaj el vi demandas min pri eventoj, okazantaj en Latvio, pri Popola Fronto. Mi devas rakonti pri tio, char gazetoj skribas ne chiam ghuste. Iuj prezentas la aferojn tiel, ke antaue chio estis bona, sed nun aperis nacionalistoj, kiuj "malklarigas akvon" kaj malhelpas al "perestrojko". Sed envere Popolaj Frontoj en Latvio kaj Estonio (en Litovio - movado "Sajudis") estas vera rekonstruo demalsupre.

Ekde 1917 sovetiaj popoloj estis rigardataj nur kiel instrumento por envivigi teoriojn de Marx kaj Lenin. Tio kauzis grandegajn suferojn kaj ech morton por dekmilionoj da homoj. Scienco, tekniko, arto - chio servis ne por disvolvo, sed por sklavigo de homo. Jam pereas naturo. Vetarmado, kauzata de ideologia batalo, minacas neniigi nian civilizacion. Nun en nia lando okazas rekonstruo. Sed se restos unupartia sistemo kaj izoleco disde aliaj landoj, do restos ankau minaco de milito kaj nova diktaturo. Tial, por fari la rekonstruon konsekvenca kaj nereturnebla, popolaj amasoj prenas ghin en siajn manojn. Esprimanto kaj konduktoro de popolaj ideoj ighis Popolaj Frontoj kaj "Sajudis".

Kion konkrete proklamas Latvia Popola Fronto? Popolfronto estas por plia ekonomia, kultura kaj politika suvereneco de Latvio. Ke Latvio estu egalrajta membro de UN, UNESCO kaj aliaj internaciaj organizajhoj, ke ghiaj kontaktoj estu pli liberaj. Popolfronto volas renaski multon, kio estis dum sendependeco (1920-40): propran flagon - rugh-blank-rughan (litovoj jam rericevis sian flav-verd-rughan flagon), propran valuton, armeon ktp. Popolfronto estas por konfederacia principo de USSR - libera unuigho de memstaraj socialismaj shtatoj. Tio per si mem ne estas nacionalismo, char chiu nacio havas rajton je tio. Popolfronto ne volas shiri ligojn kun cetera Sovetio; ghi unuigas homojn de diversaj nacioj. Popolfronto zorgas pri restarigo de latva kaj aliaj kulturoj, defendas naturon.

Popolfronto estas por plena pluralismo kaj demokratio. Ghi ne obeas al la partio. Per tio ghi eksplodas la unupartian sistemon, detruas la "malluman hierarkion". Por kontraubatali Popolfronton, konservatoroj organizas kontraufronton - tiel nomatan "Internacian fronton" kun pure demagogia kaj partieca programo. Anasoj ne subtenas Interfronton, sed ghin subtenas Moskvo. Oni kulpigas latvojn pri nacionalismo; bedaurinde trovighas homoj kiuj kredas kaj lasas sin trompi, pro tio okazas strechigho inter nacioj. Sed pli kaj pli multas rusoj, kiuj kiel ni ghojas pri la renaskigho de Latvio kaj firme subtenas Popolfronton. Estas paradokso: vera internaciismo konsistas en subteno de Latvia Popola Fronto, kaj sub shildo de "Internacia fronto" kashighas plej malbona nacionalismo, hegemonismo. Bonaj homoj de chiuj nacioj neniam kverelas, kaj ili kune konstruas renovigitan, liberan kaj felichan patrolandon.

Kio do estos plue? Jen mia subjektiva vidpunkto. Ghis nun chiu simila movado por libero finighis per tankoj (Chehhoslovakio-68, Pollando-81...). Au la rekonstruo finighos, kio signifus katastrofon por chiuj, au venkos vera humanismo en tuta Sovetio kaj en tuta mondo. Necesas, ke Popola Fronto aperu ankau en Rusio. Chio estos bona, kiam vekighos rusa popolo. Ni devas retaksi nian historion. Precipe esplorinda estas periodo post februara revolucio, kiu faris (por nelonge) Rusion plej libera lando. Kaj kial ne rememori rusan blank-blu-rughan flagon? Flago de USSR povus resti rugha, sed chiu respubliko havus historiajn flagon kaj blazonon. Chiu popolo havas sian karakteron, historion, kulturon; kaj gardi tiun trezoron helpos tutmonda, neutrala, vere internacia lingvo Esperanto!

Pro tio E-movado estas natura parto de Popola Fronto. Ni devas laueble ligi tiujn du movadojn, char ili reciproke helpos unu al alia kaj pli rapide venos al venko. Lumaj homoj de chiuj popoloj, unuighu!

(decembro 1988)

Pensoj okaze de restarigo de SEU

La revolucio en nia Esperanto-movado, pri kies neceso tiel longe parolis progresivaj e-istoj, okazis! En januaro en Moskvo finfine pasis 3-a konferenco de ASE, kiu decidis likvidi la burokratan Asocion de sovetaj e-istoj kaj restarigi neniigitan en 30-aj jaroj Sovetrespublikaran Esperanto-Union (SEU)... Mi estas konvinkita, ke SEU devas esti plene sendependa de la partio kaj aliaj shtataj organizajhoj. La antaumilita SEU agadis tre aktive, sed ghi estis partieca kaj ne servis al amikeco de popoloj; fine, ghi estis kruele dispremita de tiu, al kiu ghi fidele servis. ASE ankau chiam estis sub mortiga gvido de senspiritaj politikuloj; por ili Esperanto estis nur instrumento por mensogi kaj trompi mondan publikon. Nia nova organizajho devas stari sur platformo de Popola Fronto, kiu nun naskighas chiuloke. Celo de SEU estu ne "propagando de soveta vivmaniero", sed disvastigado de l' internacia lingvo kaj batalo por demokratio kaj humanismo, por unuigo de la homaro. Ghuste tion signifas "interna ideo" de Esperanto, kaj ghi estas pli aktuala kaj pli alta, ol celo de komunista partio - en izoleco kaj maldemokratio konstrui belan (?) estonton. Por kio ni batalu? Ni devas ekhavi staton de "jura persono", propran konton kaj kotizojn, propran, aboneblan por chiuj, jhurnalon (dume unu, poste kelkajn: internacian kiel "El popola Chinio", por junularo, por infanoj). Ni eldonadu en sia eldonejo valorajn E-librojn (belajn albumojn pri USSR, antistalinismajn verkojn, fabelojn ktp), lernolibrojn por rusoj kaj por aliaj (chiuj) popoloj de Sovetio. Mi opinias, ke chiu popolo, chu granda, chu malgranda, havu propran E-asocion kaj jhurnalon, rakontantan pri ghia vivo kaj kulturo; ja multaj malgrandaj popoloj en SU formortas, rusighas, kaj Esperanto povus haltigi tiun negativan procezon. Ni devos havi Esperanto-centron en Moskvo kun instituto, kongresejo, hotelo, biblioteko, ktp. Ni devos organizi E-kurson per 2-a programo de CT. Kompreneble, ni devos elbatali eblecon aboni kaj acheti chian E-literaturon, eldonatan en la mondo. Mi ech revas pri tio, ke Moskvo povus ighi tutmonda E-centro. Utopio? Dume - jes. Sed se ni firme kredos kaj konkorde laboros, realighos ech plej "utopiaj" revoj. Ni laboras por progreso, por bono de la homaro; ni estu kuraghaj kaj obstinaj, kaj ankorau dum nia vivo ni realigos la revon de Zamenhof!

(januaro 1989)

SUVERENITATO DE POPOLOJ - VOJO AL UNUIGO DE HOMARO

Chu ne estas paradokso, ke nun, kiam nia lando ighas pli demokratia, ghi estas skuata per naciaj movadoj? Ekmovighis chiuj nerusaj popoloj - jam ne nur baltoj kaj armenoj, sed ankau moldavoj, taghikoj, tataroj, jakutoj... Gorbachov kaj plimulto da rusa filistraro ne komprenas kaj malaprobas tiujn eksplodojn de nacionalismo. Tamen ili estas sur chi-etapo progresivaj.

La naciaj movadoj akiris forton, kiam fiasko de "soveta eksperimento" ighis evidenta por chiuj. Chiuj eksciis, kia tragedio por la lando estis civitana milito, perforta kolektivigo, represioj, Patria milito kaj poste detruado de naturo, kasha genocido sub masko de "internaciismo". Chu ankau plu kredi al la partio, vivi sub totalitarismo kaj izolece disde cetera mondo? Ne! Popoloj volas reveni al siaj naciaj valoroj. Popoloj deziras suverenitaton, por garantii sian liberan evoluon, konservi sian lingvon kaj kulturon, por esti egalrajtaj membroj en la monda komunumo.

En UN chiuj shtatoj, ekde grandegaj imperioj (Sovetio, Chinio) ghis mikroskopiaj regnoj (kiel Luksemburgo) estas egalrajtaj, ili havas sian vochon, sian flagon, sian registaron. Tio estas justa. Sed jen interne de apartaj imperioj situacio estas tute alia. Ekzemple, grandega lando Tibeto kun propra nacio kaj originala kulturo apartenas al Chinio, ghi ne estas en UN kaj havas neniajn rajtojn, sed Nepalo chion havas. Kie logiko?

Koncerne Sovetion, chi tie naciaj problemoj estas precipe doloraj. Dum longa tempo oni penis fari chion, por el diversaj popoloj kuiri senkulturan ruslingvan homamason - tiel nomatan "sovetan popolon". "Chio en nia lando estas komuna!" - kriis oni kaj senhonte shteladis natur-trezorojn de la popoloj, detruadis ilian vivmanieron, intermiksadis kaj rusigadis.

Estus juste, se en Sovetio chiuj nacioj estus egalrajtaj, posedus chiujn richajhojn sur sia historia teritorio kaj estus membroj de UN. Oni demandos: chu vi volas, ke anstatau unueca USSR estu 200 malgrandaj naciaj regnoj? Respondo: sed tiel volis mem Lenin, kaj "unueca USSR" estas jam frukto de Stalin! Formale (bedaurinde, ankorau ne fakte) nia lando estas unio de liberaj naciaj respublikoj; sed, anstatau agnoski tion, nia registaro chiel rezistas al tiu procezo, char ne volas perdi potencon.

Ni revas ne pri izoleco, kiu ech ne estas ebla: popoloj, samkiel homoj ne povas vivi izolite. Ni deziras esti pli liberaj, por ke nerusaj popoloj ne estu rusigitaj, por libere kontakti kun aliaj landoj. Suverenitato de popoloj estas rekta vojo al unuigo de homaro! Al unuigo de homaro unuavice malhelpas multnaciaj imperioj - "prizonoj de popoloj". En imperio popoloj ne volas vivi, ili strebas al separatismo. Sed kiam ili estos liberaj, tiam la popoloj strebos unuighi. Ekzemple, liberaj landoj de okcidenta Europo formas nun unuecan demokratian shtaton kun unu valuto, legharo ktp. Tio estas jam prototipo de estonta tutmonda shtato.

Sekve: se nia demokratiigho iros malrapide au haltos, tiam la naciaj konfliktoj pliakrighos, kaj Sovetio disfalos je apartaj pecoj. Sed se nia landego ighos efektive libera, tiam forfalos bezono izolighi; tiam nia Unio povus unuighi kun Europo kaj Norda Ameriko en unu federacion. Al tiu federacio alighos multaj landoj de Sud-Ameriko, Afriko kaj Azio, kaj grandioza tasko de unuigo de l' homaro, pri kiu revis chiuj saghuloj, ankau Zamenhof, solvita. Tiam venus tempo de tuthomara frateco, paco kaj libero.

Do, nacionalismo (kiu samtempe estimas aliajn naciojn) kondukas al vera internacieco, sed shajna (imperiisma) internaciismo konservas dividitecon de homaro. Nefacile tion kompreni, kaj ne mirinde, ke multaj eraras en chi-tiu problemo! Multaj rusoj timas "nacionalistojn" kaj pensas, ke en libera Estonio, Latvio, Armenio, Tatario ili estos subpremataj. Venintaj loghi sur fremda tero "pliaghaj fratoj" ne volas farighi "malpliaghaj fratoj". Tio estas tute natura psikologia baro, kaj ghi povus esti sufiche facile venkita, se la timo kaj egoismo ne estus artefarite varmigataj de reakciuloj. Justecon neniu devas timi. Vera amikeco povas esti nur inter liberaj, egalrajtaj nacioj. Anstatau kontraustari Popolajn Frontojn en Baltio, rusoj klopodu restarigi kulturon kaj demokration en Rusio! Subteni Popolan Fronton au helpi al ghia fondigho tie, kie ghi ankorau ne estas - tasko de konscienco por chiu.

Kaj fine. Chiu nacia lingvo (ankau rusa) devas servi nur por sia popolo kaj ne devas esti ilo de interpopola komunikado, char en tiu okazo ghi asimiligas aliajn popolojn, plifortigas imperiismon kaj malhelpas al unuigo de homaro. Por internacia komunikado taugas nur neutrala lingvo - Esperanto. Nur kiam chiu popolo gardos sian lingvon, nur tiam aperos shanco por Esperanto ighi tutmonda komuna lingvo; analoge, nur kiam chiuj popoloj estos liberaj, nur tiam povos kreighi tutmonda demokratia shtato.

(marto 1989)

NI FONDU ESPERANTISTAN FRONTON!

Komunismo aperis kiel revo pri tutmonda frateco kaj felicho de chiuj homoj. Sed komunistoj volis fari bonon per malbona maniero, kaj rezulte estighis terura despotismo, kies krimoj ne kalkuleblas. Nur nun ni timeme penas reveni al demokratio. Sed partio dezirus shanghi kiel eble plej malmulte, por konservi sian monopolon. Tial la popoloj plu ne kredas al ghi kaj organizas sendependajn politikajn movadojn, batalante por siaj rajtoj. Chion chi vi bonege scias, sed ne chiuj rimarkas, ke tute similaj procezoj okazas nun ankau en Esperanto-movado. Esperantistoj ne tre fidas al oficiala perestrojko en E-movado. Al novkreita SEU ne alighis estonaj, latvaj, litovaj, belorusaj, uralaj, siberiaj, kareliaj e-istoj. Tie maturighis kompreno, ke esperantismo estas POLITIKA MOVADO, kiu ne povas kaj ne devas esti gvidata el Moskvo.

Esperantismo aperis preskau samtempe kun komunismo, kaj ghia celo estis simila. Sed esperantistoj chiam agis per bonaj manieroj: "Ne al glavo sangon soifanta ghi (Esperanto) la homan tiras familion..." (el E-himno). Komunistoj nur revis pri iama tutmonda frateco, kiun ili konstruos sur ruinoj de "malnova" mondo; sed esperantistoj jam dum 102 jaroj kapablis chi-loke, chi-tempe krei fratecajn rilatojn inter homoj. La unuaj per murdoj kaj detruoj konstruis Tiranion; la duaj per amo kaj amikeco konstruas Ter-union. En tio kushas principa diferenco inter komunismo kaj esperantismo.

Kiam leninistoj rabe akiris potencon en la lando, ili kredis ke baldau ili ekposedos la tutan mondon; kaj pro tio ili uzis Esperanton por propagando de proletara diktaturo. Sed baldau Esperanto montrighis neoportuna por la Lipharulo, kaj li kruele neniigis ghin. Tiel finighis unua, stalinisma, periodo de E-movado en USSR. Postrestajhoj de tiu epoko videblas ech nun, kiam oni propagandas "sovetan vivmanieron" kaj "atingojn" de socialismo en iuj E-revuoj.

Dum 50-aj jaroj komencighis dua periodo de E-o en USSR, kiam nia movado estis absolute senpolitika kaj filistra. Ekregis timemo, konformismo kaj senideeco. Esperanto farighis nur hobio kaj servis por ethomaj personaj interesoj: korespondado pri bagateloj, intershanghado de bildkartoj ktp. Same kiel sovetiaj popoloj estis senigitaj de sia nacia kulturo, tiel ankau Esperanto estis zorgeme "purigita" de sia INTERNA IDEO. Malgrau tio, ni kredis pri "la unueco kaj solidareco" de esperantistaro (kaj de l' tuta popolo). Se iu ellernis la lingvon, ni jam nomis lin SAMIDEANO. Ni substrekadis nian lojalecon kaj disvastigadis nudan lingvon, sed ne la IDEON. Ni semis putrajn semojn kaj ricevis venenajn fruktojn; en E-movadon amase alfluis stalinistoj, konformistoj kaj stultuloj. En tio kushas kauzoj de stagnado de E-movado.

Nun devas komencighi tria periodo de E-movado. Ni devas redoni al esperantismo ghian INTERNAN IDEON kaj politikan signifon. La plej progresemaj kaj aktivaj reprezentantoj de la "verda popolo" devas organizi sian "Popolan Fronton", opozician al la konformisma estraro. Ni fondu ESPERANTISTAN FRONTON! Kiujn celojn havos la ESPERANTISTA FRONTO? 1) Esti kerno de E-movado, kontroli kaj stimuli SEU direkte al sendependa kaj vastskala agado; 2) Informi POPOLFRONTOJN kaj diversajn "neformalojn" pri Esperanto, helpi al ili praktike utiligi la internacian lingvon en eksterlandaj kaj enlandaj kontaktoj, propagandi iliajn ideojn se ili konformas kun INTERNA IDEO de esperantismo; 3) Aranghi specialajn tendarojn por esperantistoj-frontanoj, por diskuti pri politika situacio en la lando, intershanghi ideojn, materialojn ktp; 4) Uzi helpon de eksterlandaj organizajhoj (UEA, SAT k.a.) kaj eble ankau de ne-Esp.organizajhoj por ricevi liberan literaturon, multobligajn aparatojn ktp; 5) Eldoni tutsovetian E-gazeton similan al "Atmoda" (en Latvio) kaj "Atgimimas" (en Litovio); 6) Konstraustari rusigon de malgrandaj sov.popoloj.

Al iuj mia ideo ekshajnos utopia kaj nereala. Sed chu ne utopia shajnis antau antau jaro la propono de estono E.Savisaar krei POPOLAN FRONTON? Dum kelkaj monatoj lian ideon akceptis milionoj da homoj, char tion postulis mem la vivo. SEN POPOLFRONTOJ la Baltiaj popoloj estus pereontaj. Same ankau E-movado pereos sen ESPERANTISTA FRONTO. Venis horo, kiam au ni revenos al ideoj de d-ro ESPERANTO, au ni ighos reakcia sekto, kiu forlogas homojn de la plej grava - BATALO POR LIBERO KAJ UNUIGO DE LA HOMARO. Venis horo, kiam progresivaj e-istoj devas apartighi de konformistoj kaj unuighi kun progresivaj neesp-istoj, kiuj ja estas por ni pli proksimaj SAMIDEANOJ. Ne eblas pli imagi esperantistojn kiel ion unuecan - ili estas same diversaj, kiel ordinaraj homoj. Kaj ech se 90% da ili ne alighos al ESPERANTISTA FRONTO - tiuj 10% frontanoj sur ghusta bazo povos tre rapide kreskigi E-movadon 10- kaj 100-oble!

Nun audighos krioj: "Li proponas skismi la movadon! Esperantista Fronto endangherigos Esperanton!" Ghuste pri tiuj estas proverbo: pli bone sagha malamiko, ol malsagha amiko. Komprenu finfine, ke Esperanto estas valora ne per si mem, sed per sia INTERNA IDEO, kaj tiu humanisma IDEO ne povas ne esti opozicia al chia Tiranio. Senidea Esperanto ne savos la homaron. Timemaj, "neutralaj" esperantistoj faris el E-movado marchon kaj sentaugan sekton; ili preferas leki postajhon al shtatestroj (kiel tiu hundo el anekdoto), esperante ricevi ilian favoron, kaj mordi chiujn alipensantajn. Sed kion ili ricevis? Kian "favoron" havis ASE? Ghi estis nur policejo por esperantistoj, sed mem atingis nenion. Esperanto-movado chiam estis pli forta tie, kie ankau politika kulturo estis pli alta. Chu ankorau iu ne scias, ke chiuj valoraj E-aranghoj estis faritaj de liberpensemaj esperantistoj, sed partiecaj "samideanoj"-burokratoj, ech havante eblon kaj devon labori, nenion faris por Esperanto?!

ESPERANTISTA FRONTO, vere, "skismos" la movadon: dividos ghin je liberpensuloj kaj reakciuloj. Sed se EF poste ighos forta kaj efika, tiam por e-istoj de diversaj regionoj forfalos neceso esti sendependaj; tiam EAE, LEA kaj aliaj povos kuraghe unuighi kun Sovetrespublikara Esperanto-Unio. Ja nun ili apartighis sole pro politikaj kauzoj, ne dezirante diktaton de komunistoj. Do, ESPERANTISTA FRONTO finfine servus ne por disigo, sed por reunuigo de E-movado! Kaj tio estas sola vojo por la reunuigo - per neniaj admonoj, alvokoj, jhuroj, promesoj pri estonta "demokratieco" la Centro faros ghin.

ESPERANTISTA FRONTO ne endangherigos Esperanton, char che ni nun estas pluralismo. Sed ghi faros ghin estiminda kaj lerninda por la liberpensuloj - plej valora hom-speco. Tiam Esperanto finfine povos transformighi en gravan politikan movadon kaj reale helpos al demokratiigho kaj unuigo de la homaro. En EF kompreneble partoprenos ankau komunistoj, krom fanatikuloj. Idealoj de Komunismo restas allogaj por multaj, kaj nia INTERNA IDEO ne neas ilin.

Eldonante "Frontanojn", ni spertis, ke multaj esperantistoj subtenas niajn ideojn. Estu do "Frontano" - unua gazeto de ESPERANTISTA FRONTO, kaj ghiaj legantoj - unuaj esperantistoj-frontanoj!

Nikolao Grishin,
estrarano de LEA kaj SEU

(majo 1989)

Kondamni Oktobron, reveni al Februaro
au Pensoj pri Rusia renaskigho

"Unufoje dum 500 jaroj el fora lando alflugas mirakla birdo Phoenix kaj forbruligas sin sur chefa altaro de la lando. Pastro trovas en cindro malgrandan vermon kaj kreskigas el ghi novan birdon Phoenix" (praa legendo)

Nia landego venis al neevitebla krizo. Estas du vojoj: al plena hhaoso, kien kondukas plua regado de pseudokomunistoj, kaj al vera demokratio, kien strebas liberuloj. Kelkloke jam komencighis reformoj, sed rusa popolo plejparte dormas. Ghi ne komprenos sian nuntempon kaj ne havos futuron, se ne retaksos sian pasintecon kaj ne trovos radikon de malbono. Necesas finfine agnoski, ke chiuj malfelichoj sekvas el oktobro 1917, kiam bolshevikoj renversis leghan Provizoran registaron kaj establis sian diktaturon. Rehabilitado de viktimoj de 30-aj jaroj nenion donas, char stalinismo estis natura daurigo de la bolshevisma doktrino, kaj eraroj, represioj, teroro komencighis tuj post la Oktobro. Chu ghu estis necesa kaj neevitebla?

Ni revenu pense en tiun tempon. En februaro 1917 en Rusio okazis sensanga revolucio, carismo estis likvidita. La caro kun siaj ministroj estis arestitaj, ghendarmaro malarmigita - la tuta potenco transiris al armita popolo. Oni legaligis chiujn partiojn, liberigis chiujn malliberulojn. Okazis gravaj reformoj en chiuj sferoj de vivo - armeo, lernejoj ktp, estis farota agrara reformo. La Februaron entuziasme akceptis la tuta Rusia loghantaro, ghin salutis aliaj landoj. La Provizora registaro konsistis el elstaraj politikuloj, sciencistoj, juristoj. Estis kunvokota "Uchrediteljnoe Sobranie" - Tutrusia kongreso (bolshevikoj poste dispelis ghin). La libera Rusio ne volis havi koloniojn - oni volis doni sendependecon al chiuj alinaciaj provincoj (kaj vere, memstaraj Ukrainio, Gruzio, Turkestano k.a. ekzistis dum kelka tempo). Unuvorte, tiu Revolucio estis tre profunda, humana kaj en interesoj de chiuj klasoj, chiuj popoloj. Lenin en aprilo konfesis: "...Nun Rusio estas la plej demokratia lando de la mondo..." Kontrau kio do batalis bolshevikoj? Kia "revolucio" ankorau estis necesa?

Lenin kaj liaj samideanoj ne volis konsideri la demokratiighon, char ghi plene kontrauis al dogmoj de marksismo, kaj, uzante la liberon, ili decidis "korekti" la vivon lau Marx. Ili komencis postuli tujan pacon (kvankam la milito kontrau Germanio estis justa por Rusio kaj ghi estis baldau finighonta), panon kaj teron (kiun poste mem forprenis). Tial parto de laboristoj kaj kamparanoj ekkredis al Lenin kaj turnis pafilojn kontrau siaj samnacianoj. Komencighis ekstermado de nobeloj, entreprenistoj, pastroj, richaj kamparanoj, rabado de ilia havajho. Chia opozicio al la bakhhanalo estis malpermesita, bolshevikoj fermis chiujn gazetojn krom siaj. La intelektularo akceptis Oktobron kiel kontraurevolucion. La "blankuloj" volis ne restarigi monarhhion, sed savi la patrolandon kaj demokration. La kruelega civitana milito forportis pli ol 10 000 000 vivojn, detruis kulturon kaj ekonomion de la lando. Milionoj da homoj elmigris. Dekoj da milionoj estis poste murditaj de la frenesighintaj komisaroj, oni detruis milojn da preghejoj, ech arton kaj sciencon kripligis kaj akomodis al siaj bezonoj. Rusio kiel originala lando mortis, sur ghia loko estighis sennacieca, senanima totalitarisma koncentrejo.

De kio devenas la bolshevisma filozofio? De primitiva ateismo kaj materialismo, de mehhanika scienco kiu supozigis ke chio jam estas malkovrita. Popola sagheco estis forjhetita. Ekregis amorala konvinko, ke homo estas senanima mashino, ke evoluo de civilizo estas determinata nur de materialaj faktoroj. Aperis nihilistoj-teroristoj, kiuj malamis la tutan "burghan" kulturon. Disvastighis mifoj pri tio, ke klasbatalo estas chefajho en historio ktp. Sed plej danghera estis fanatika certeco pri sia praveco kaj emo al perforto. Plua vivo pruvis utopiecon de bolshevisma teorio kaj malhumanecon de la praktiko. Konstante shanghighante, politiko de KPSU nun havas nenion komunan kun leninismo. Nun ghi estas simple politiko de realisme pensanta grupo da homoj, kiuj tamen shirmas sin per Lenin kaj chiamaniere penas konservi la potencon. Sed, malgrau ies nedeziro, vera demokratio nepre revenos. Kio do estos kun kompartio estonte? Certe, post chio farita ili ne povos resti reganta partio, sed povos normale ekzisti en demokratia Rusio. Sed se nun la partio malfruighos kun sia purigho kaj ree militos kun la popolo (kiel ekz. en Chinio), tiam ghi plej vershajne estos malpermesita post la neevitebla Revolucio.

Ni ne povas shanghi tion, kio okazis, kaj tamen - kio estus en la mondo sen Oktobro? Tiam la homaro ne spertus terurajn suferojn. Tuj post venka fino de unua mondmilito (Anglio kaj Francio venkis malgrau separata paco de bolshevikoj kun germanoj) Rusio ighus plenrajta membro de Ligo de Nacioj, kiu estus kvazau tutmonda registaro. Ne aperus fashismo, kaj ne okazus dua mondmilito. Ne estus intershtata malamo, vetarmado, malsato kaj diktaturoj. La mondo estus pli multkolora, stabila, prosperanta. Bedaurinde, nur -us...

Sed ankau nun ne estas malfrue realigi tion, necesas nur reveni al demokratio kaj malsklavighi anime. Antau Februaro en Rusio estis sinjoroj kaj sklavoj; post Februaro chiuj ighis sinjoroj (ech plej malrichaj estis tiel nomataj); post Oktobro chiuj senescepte farighis sklavoj. Nia perestrojko estas poioma reveno de homa digno. Ni devas lerni pensi memstare, studi propran historion kaj estimi moralon. La perestrojko devas venigi nin (au: ni devas venigi ghin) al sama politika, ekonomia, nacia, religia k.a. libereco, kia ekzistis inter februaro kaj oktobro 1917. Naskighu Rusia Popola Fronto, kiu batalos kontrau la unupartia sistemo, por pluralismo, por renaskigho de rusa kulturo. Tia movado ne devas maltrankviligi aliajn popolojn, char ghi havos nenion komunan kun shovinismo kaj imperiismo (proprecaj al "Pamjatj" au Interfronto). Demokratiaj naciaj movadoj ne povas esti antagonismaj inter si...

Ni devas elbatali ankau historiajn simbolojn. Soveta Unio estis planata kiel tutmonda bolshevisma shtato, tial estis akceptita la rugha flago kaj nova blazono. Se ni rifuzis la planon "felichigi" la mondon, ni - rusoj - devas reveni al nacia blank-blu-rugha flago kaj miljara blazono (dukapa aglo). Tiu afero ne estas malgrava, kiel shajnas al iuj. Sen simboloj ne eblas.

Patriotismo tute ne ekskluzivas internaciismon, tio estas du flankoj de unu monero. En Sovetio oni perversis tiujn nociojn: rilate al cetera mondo regis shovinismo (do, finacionalismo) kaj interne - senkultura sennacieco (do, fikosmopolitismo). Kial sennacieco estas malbona chi-etape? Char chiuj popoloj trovighas sur diversaj shtupoj de kulturo, kaj sennaciismo mallevas chiujn ghis nivelo de la plej malsupra. Por rusoj plej aktualas ekkonscii sin kiel nacion kun richa pasinteco, por konstrui pli bonan futuron...