• С хорошей скидкой стеклянный фартук для кухни под любые нужды.

EL LIBROJ DE AGNI-JOGO (3)


 

Kanto pri Shambala

Valentin SIDOROV

Kanto pri Shambala (fragmento)

...Se pripensi trankvile kaj klare,
Rifuzinte de la kalumni',
Avangard' de l'lumporta Frataro -
Estas rusa popol', estas vi.

Obeante la leghojn okultajn,
Esperante pri chies prosper',
Vi obee transprenis sur shultrojn
Tutan karmon pezegan de l'Ter'.

Jen pro kio, bridante rabion,
El Chielo nun sonas la Vort':
Kiu kredas kaj amas Rusion,
Tiu estos savita de mort'.

En la temp', kiam fulmoj resonas,
Kiam floras malam' al Rusi',
Dio multon al homoj pardonos,
Ne pardonos mensogon pri ghi.
..................