Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

Se en la jenaj ekzemploj oni forigos la superfluajn vortojn, la signifo de la frazoj ne shanghighos, kaj la stilo ighos pli simpla.

A. Ne tiel...

1. Tiu bubo shiris sian pantalonon difekta.
B. ...sed tiel chi

1. Tiu bubo shiris sian pantalonon.
2. Per sia daura observado la majstro antauenpelis la laboristojn. 2. Per sia daura observado la majstro pelis la laboristojn.
3. Per tiu penso li provis trankviligi sin mem. 3. Per tiu penso li provis trankviligi sin.
4. Shi demandis, chu eble iu el shiaj konatoj bezonas kudristinon. 4. Shi demandis, chu iu el shiaj konatoj bezonas kudristinon.
5. Ankorau chiam la anonco trovighas en la gazeto. 5. La anonco ankorau trovighas en la gazeto.
6. Li tirmalfermis la tirkeston. 6. Li malfermis la tirkeston.
7. La chevalo chevalblekas. 7. La chevalo blekas.
8. Tio gustas bonguste. 8. Tio gustas bone.
9. La barko shipveturis sub la ponto. 9. La barko veturis sub la ponto.

Evitu ripetojn ne nepre necesajn, ekz:

A. Ne tiel...

1. Tiu granda amo, pri kiu li parolis, ghi neniam ekzistas.
B. ...sed tiel chi

1. Tiu granda amo, pri kiu li parolis, tute ne ekzistas.
2. Tiam, tiun vesperon, li iros. 2. Tiam li iros, au: Tiun vesperon li iros.
3. Ili estis preghintaj, la gepatroj, surgenuintaj apud la malgranda lulilo. 3. La gepatroj estis surgenue preghintaj apud la malgranda lulilo.
4. Nun ili perlaboras monon, lia patro kaj li. 4. Nun lia patro kaj li perlaboras monon.
5. Sed sian pilkon, tiun li volis havi. 5. Sed sian pilkon li volis havi.
6. Shi estas tiel malricha, lia patrino! 6. Sed lia patrino estas tiel malricha!

Evitu multvortecon, se la ideo povas esti esprimata pli simple, ekz:

A. Ne tiel...

1. Dum shi ankorau parolis, shi jam pentis tion.
B. ...sed tiel chi

1. Ankorau parolante, shi jam pentis tion.
2. Estu silenta! 2. Silentu! (mi petas)
3. Tiel longe, kiel dauris la somero, la shipestro restis che la eskimoj. 3. Dum la tuta somero la shipestro restis che la eskimoj.
4. Li ghuste intencis eniri sian automobilon, kiam... 4. Li estis enironta sian auton, kiam...
5. Post kiam ili manghis kelkan tempon, chiuj iris eksteren. 5. Manghinte kelkan tempon, chiuj iris eksteren.
6. La nordaj cervoj chiam estas scivolemaj. 6. La nordaj cervoj estas scivolemaj.
7. Ne dirante vorton, la virinoj alportis al ili la plej varmajn vestojn. 7. Silente (au: Ne parolante, au: Senvorte) la virinoj alportis al ili la plej varmajn vestojn.
8. Mi ne pli longe kashos al vi la veron. 8. Mi ne plu kashos al vi la veron.
9. Dum la dauro de la vintro. 9. Dum la tuta vintro.

Tamen ne en chiuj kazoj oni povas agi tiel. Multo dependas de la chirkaua teksto, ne nur en la signifo, sed ankau en vortouzo. Tial ni finas chi tiun chapitron per jenaj vortoj de Lanti, kiu en sia traduko "Kandid" serioze klopodis malpezigi sian stilon:
"Sed vi devas tamen kompreni, ke en la vivo de lingvo interpushighas diversaj principoj: analogio, eufonio, logiko, reguleco, ktp. Estas neeble difini tute precizajn kaj absolutajn regulojn. Cetere, ne chiam pleonasmo estas foriginda: necesas foje insisti, por doni pli da esprimforto al iu vorto; okazas, ke la logika mallonga formo estas malbonsona...
Ni memoru la saghajn konsilojn de la autoro de nia lingvo; li ja chiam rekomendis, ke oni ne devas sin kateni per tre severaj reguloj. Sed estas por mi klare, ke la plej simplaj formoj venkos, ke la plej klara stilo sin trudos kaj farighos klasika. Kiu penas atenti tiujn postulojn de la vivo, kiu penas kiel eble plej senbalastigi sian stilon, tiu iras en la ghusta direkto."

<< >>