Получить техосмотр без очередей в щёлково — получить техосмотр без очередей в щёлково (pto09808.ru)

Обучение маркетплейсам — маркетплейсов. Поступи прямо сейчас (mgutu.ru)

Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

A. Ne tiel...

1. La perdrikoj chiufoje pluestis al li antaueniraj.
B. ...sed tiel chi

1. La perdrikoj, chiufoje forflugante, restis antau li.
2. Trafite Trees alrigardis shin. En tiuj vortoj, en la tono de la vocho de Net shi perceptis esprimon de malhavo. Subite shi vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net kompare al shia, senzorga, sed al Net mankis iu vivcelo. Shi havis sian infanon. 2. Trafite Trees rigardis shin. En tiuj vortoj kaj en la vocho de Net shi perceptis esprimon de malhavo. Subite shi vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net, senzorga, kompare al la shia. Shi havis sian infanon, sed al Net mankis vivcelo.

La vortoj "kompare al shia senzorga" estas malklaraj: kies vivo estas senzorga: chu la vivo de Trees, au la vivo de Net? Lau la originalo la vivo de Net kompare al tiu de Trees. Ankau la modifo de la lasta parto faras la frazon pli klara.
La penso iru, kiom eble, rekte antauen kaj dume ne iru returne al iu nekonvena loko en la frazo por sekvi de tie alian direkton, char tio ghenas la komprenadon, ekz.:

3. En la unua tempo de sia kunvivado shi estis plene felicha. En ghi estis tiom da amindeco, tiom da tuta nova charmo, la vivado kune kun li en propra hejmo. 3. Komence de ilia kunvivado shi estis plene felicha. Estis tiom multe da amindeco, tiom multe da tute nova charmo en la vivado kun li en propra hejmo.
4. Shi nun timis tion pro sia infano kiam shi pripensis, ke ghi estas grandighonta sen patro, eksteredzeca infano, shi povus kriegi pro mizero. 4. Shi nun timis tion pro sia infano; pripensante, ke ghi - eksteredzeca infano - estas kreskonta sen patro, shi povus kriegi pro mizero.

La vortoj "eksteredzeca infano" kondukas nin returne al "ghi". Tio ne favoras glatan komprenon. Pli bone estas doni al tiuj vortoj la ghustan lokon, nome - kiel apozicion de "ghi".

5. La eskimohundoj chiam havas chefon, kiu iras antaue, kiam ili estas jungitaj al sledo. Estas kelkfoje tre saghaj hundoj, tiuj chefoj, kaj la aliaj hundoj chiam obes ilin. 5. La eskimohundoj chiam havas chefon, kiu iras fronte, kiam ili estas jungitaj al sledo. Kelkaj el tiuj chefoj estas tre saghaj, kaj la aliaj hundoj chiam obes ilin; au: ...Inter tiuj chefoj estas kelkaj tre saghaj, ktp.

"Kelkfoje" estas tie chi neghuste uzita. Temas ne pri la nombro de fojoj, sed de chefoj.

6. Mi ne povas silenti, char ghi tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue nia Bertus, kiun ni perdis per la morto, kaj nun vi kauzis tion al ni. 6. Mi ne povas silenti, char ghi tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue trafis nin la morto de Bertus, kaj nun tio, kion vi kauzis al ni.

Chi tiu citajho estas prenita el traduko de riprocha letero de patrino, kies filo antaunelonge mortis, al sia filino, kiu kondutis malbone. La rilato inter du partoj de la citajho ne estas klare esprimita kaj tial alilandanoj ne tuj komprenas tiun chi parolmanieron. La teksto en B estas tuj komprenebla.

7. Shi tralegis la gazeton por konvena okupo, sed chiam estis eksterdoma laboro - kaj kion en tiu okazo pri la infano? 7. Shi tralegis la gazetanoncojn serchante konvenan okupon, sed ili proponis nur laboron eksterdoman; kion shi do faru pri la infano, se shi akceptus tian laboron? (au: kie do shi lasu la infanon, se shi akceptus tian laboron?)

Ankau en chi tiu frazo la rilato inter du partoj ne estas klare esprimita. La originala frazo signifas, ke shi tralegis la gazetanoncojn serchante konvenan okupon, sed ili proponis nur eksterdoman laboron. Tian laboron shi ne povis akcepti, char shi ne sciis, kie shi devus lasi la infanon. La kunteksto eble helpas nin kompreni tiajn frazojn, sed oni esprimu sin prefere rekte. La redaktita frazo en B estas simpla kaj klara.

<< >>