Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

4. Bona stilo estas simpla.
Por atingi klarecon oni aranghu siajn frazojn en logika sinsekvo kaj evitu chirkauvojojn, detalecon kaj senutilan balaston. Sed aliflanke oni evitu ankau troan koncizon, kiu ofte starigas la leganton antau enigmojn. Klarigu tion kelkaj ekzemploj:
La kunmetajhoj: vaporshipo, abonpago, rapidvagonaro, bonkora, scivola, altranga, bondeziroj, vochdoni piediri estas jam komune uzataj kaj pro tio tute klaraj. Sed legante la vorton diadoro ni haltas: ghi shajnas neologismo, sed vane ni serchas ghin en Plena Vortaro. En la enhavo de la verko, en kiu ni trovis ghin, evidentighis, ke ghi estas vorto, kunmetita el di kaj adoro = adoro al dio. Sed skribante di-adoro au adoro al dio ni faras la vorton tuj travidebla.
La vorto mesmistero estas same malklara. Lau la verko, portanta tiun titolon, ni komprenis, ke ghi signifas mistero de la meso. La traduko mistero de la meso estas pli klara kaj pli belsona. Che eventuala ripeto povas sufichi mes-mistero au mesmistero, char tiam la ideo estas al la leganto jam konata.
En la Esparanto-literaturo oni renkontas plurajn ne tuj kompreneblajn kaj tro longajn kunmetajhojn. Ili dankas sian naskighon al la naciaj lingvoj, kiuj havas por tiu ideo nur unu vorton - kunmetitan au ne - kiun la autoro au tradukinto volis nepre esprimi same per unu vorto.
Disigo de la kunmetitaj partoj au streketo inter ili povas fari tiujn vortojn pli flue kompreneblaj, ekzemple:

A. Ne tiel...
1. sekvinbero
2. junitagoj
3. glacikampbalaisto
4. glitshuligilo
5. turnmalfermeblaj fenestroj
6. lingvuzo
7. lingvekzercoj
8. petrolpendlampo
9. ghardenpiedvojo
10. merkredmatene
11. lundposttagmeze
12. pavimmalpurajho
B. ... sed tiel chi
1. seka vinbero
2. juniaj tagoj
3. glitkureja balaisto (poste en la verko: balaisto)
4. glitshua ligilo, au: ligilo de glitshuo
5. turne (au porde) malfermeblaj fenestroj
6. lingvouzo; lingvouzado
7. lingvaj ekzercoj
8. pendanta petrola lampo; petrola lampo, poste simple: lampo
9. ghardena vojeto
10. merkredon matene
11. lundon posttagmeze
12. malpurajho de la pavimo

Ju pli simple ni esprimas nin, des pli facile oni nin komprenas. Frazo, kiun oni devas relegi por kompreni ghin, ne estas bonstila, char bona stilo neniam ghenas la legadon, sed male, ghin faciligas. Ankau de parolanto oni atendas, ke li parolu klare kaj tuj kompreneble, char malklaran frazon skribitan ni povas relegi, sed parolanton ni ne povas interrompi por peti, ke li rediru la lastan frazon.

<< >>