Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

Jen sekvas frazoj, kiuj pro malghusta loko de la chi supre menciitaj vortoj ricevis alian signifon ol tiun, kiun celis la autoro de la originalo. En la kolono A ni donas post chiu frazo inter krampoj la - nedeziratan - signifon. En la kolono B ni metas la frazon korektitan lau la senco de la originalo.

A. Ne tiel... B. ... sed tiel chi
1. La najbaroj ne sin okupu pri la vizito. (Do: ili okupu aliajn personojn, ne sin) 1. La najbaroj ne okupu sin pri la vizito.
2. Tia solvo tamen ne al shi malplachis. (Do: al kiu malplachis tia solvo, se ne al shi?) 2. Tia solvo tamen ne malplachis al shi.
3. Ne shin ghenu, patro! (Do, kiun la patro ghenu?) 3. Ne ghenu shin, patro!
4. Ne tion forgesu! (Do forgesu ion alian, ne tion!) 4. Ne forgesu tion!
5. Vi ne tion faru! (Do, kion mi faru?) 5. Vi ne faru tion!
6. Shi ne sin movis. (Shi movis iun alian, ne sin) 6. Shi ne movis sin.
7. Mia filo ankau shin konas. (Kiun mia filo konas krome?) 7. Ankau mia filo shin konas.
8. Via avo ankau kuniru. (Kion la avo faru krome?) 8. Ankau via avo kuniru.
9. Chi tiun jaron vi edzighos kun Jane? Sed Jonny ankau shin atentas! (Jonny atentas do ankau alian knabinon?) 9. Sed ankau Jonny shin atentas!
10. Vi estu ruza kaj diru, ke vi ankau tiel nomighas. (Vi nomighu ne nur Jansen, sed ankau Petersen) 10. Vi estu ruza kaj diru, ke ankau vi portas tiun nomon.
11. Mi ankau loghis tie. (Mi, ekz., ne nur laboris tie) 11. Ankau mi loghis tie.
12. La aliaj ankau vidis ghin. (La aliaj do ne nur audis ghin) 12. Ankau la aliaj vidis ghin.

Nun certe ne estos malfacile al vi mem klarigi, kial en la sekvaj frazoj en la kolono A la vortoj almenau, ankorau, jam, ech, nur, tiel, ja kaj aliaj ne staras sur la ghusta loko, se la tradukinto volis redoni la signifon en la kolono B.

A. Ne tiel... B. ... sed tiel chi
1. Almenau mi bezonas tri horojn. 1. Mi bezonas almenau tri horojn.
2. Mi nur havas dudek jarojn. 2. Mi havas nur dudek jarojn.
3. Dum la transflugado li nur atentis sian mashinon kaj sian kompason. 3. Dum la transflugado li atentis nur siajn mashinon kaj kompason.
4. Oni nur al mi komisiis konduki shin tien. 4. Oni komisiis al mi nur konduki shin tien.
5. Nur varbu sanajn laboristojn. 5. Varbu nur sanajn laboristojn.
6. Vi do ankorau min konas? 6. Vi do ankorau konas min?
7. Chu la sinjoro jam tion scias? 7. Chu la sinjoro jam scias tion?
8. En Londono oni jam lin konsideris strangulo. 8. Jam en Londono oni lin konsideris strangulo.
9. Chu vi ech al mi envias la panon? 9. Chu vi ech la panon envias al mi?
10. Neniu ech lin vidis eksterdome. 10. Ech neniu vidis lin eksterdome.
11. Li ja shin ne konas. 11. Li ja ne konas shin.
12. De neniu el la knabinoj shi tiel publike estis ofendita. 12. De neniu el la knabinoj shi estis publike tiel ofendita.
13. Prefere al mi diru, kien tiu sinjoro iris. 13. Prefere diru al mi, kien tiu sinjoro iris.
14. Rememoru nur, kion la ebria G. preskau al shi faris. 14. Rememoru nur, kion la ebria G. preskau faris al shi.
15. Antaue mi devas ion diri al vi. 15. Mi devas antaue diri al vi ion.
16. La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu shajne de shi eliris. 16. La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu shajne eliris de shi.
17. Je la oka chiuj membroj preskau cheestis. 17. Je la oka preskau chiuj membroj cheestis.

Sub influo de sia nacia lingvo oni ofte pekas en Esperanto kontrau la vortordo. Sed se ni metas la malghustan frazon kontrau la ghustan, tuj trafas nin, ke la lasta estas pli klara ol la unua, kiu fakte diras ion alian, ol la autoro volis diri.
Parolate, la malghusta frazo tamen povas doni la deziratan sencon per la tono, la "muziko" de nia parolo. Ekz., kion signifas la frazo: "Vin ankau mi regalos"?
La tono de nia vocho povas doni al ghi la deziratan signifon: "Vin ankau --- mi regalos (akcento sur "vin ankau). Chiu komprenos el tio: "Ankau vin mi regalos".
La skribita frazo vekas dubon, kiu ne chiam estas forigata de la kunteksto. Tial oni devas chiam esti atentaj pri la vortordo.

<< >>