41. El kio konsistas la vortmaterialo de Esperanto?

La vortmaterialo de E-o konsistas el vortradikoj kaj kunmetajhoj. La vortradikoj havas gramatikan karakteron, sekve ili povas esti substantivaj, adjektivaj au verbaj.

Substantivaj radikoj elvokas nomon de ideo, objekto: homo, domo, tablo, scienco, gramatiko.

Adjektivaj radikoj elvokas kvaliton de ideo au objekto: bela, bona, granda, rapida.

Verbaj radikoj elvokas agon au staton en certa tempo kaj modo: kuri, sidi, agi, bati, perdi.

Fine apartenas al la vortmaterialo ankau la primitivaj adverboj (tre, tro, morgau, tuj, jam), prepozicioj, subjunkcioj, konjunkcioj, interjekcioj.

La gramatikan karakteron oni trovas autentike en la Plena vortaro de Esperanto.

 

42. Kiamaniere oni faras la vortojn en Esperanto?

La vortfarado okazas per la simpla apudmeto de elementoj neshangheblaj. Tiujn oni nomas vortelementoj. Pro ilia neshanghebleco oni nomas Esperanton aglutina lingvo. Sekve en E-o oni distingas radikojn, afiksojn kaj finajhojn. La finajhoj estas kompletigaj elementoj: ilia funkcio estas fari vorton el radiko, au pluformi solstarivajn elementojn (patr-o, patr-a, kun-a, kiom-a, mil-o, anstatau-i ktp).

Afiksoj povas esti prefiksoj au sufiksoj.

1. Prefiksoj algluighas che la komenco de la radiko, farante el ghi kvazau novan radikvorton kun nuancita signifo: bona - malbona, patro - gepatroj, bopatro.

2. Sufiksoj algluighas che la fino de la radiko, au rekte al la radiko au krochighas al alia sufikso jam trovighanta en la vorto por formi la bezonatan sencon de la nova vorto: instruisto, instruistino, infanajho.

Alia rimedo de la vortfarado estas la kunmeto.

 

43. Kion oni devas scii pri la vortkunmetado en Esperanto?

Vortkunmetajhoj estas duelementaj, trielementa kaj plurelementaj. La vortkunmeto obeas al certaj reguloj. En vortkunmeto la chefa vorto staras en la fino. Ghi estas la chefelemento. La antaua(j) elemento(j) estas la flankelemento(j).

La chefelemento fiksas per sia gramatika karaktero ne nur la sencon de la vorto, sed ankau la gramatikan karakteron de la flankelemento(j).

I. Substantiva chefelemento substantivigas la antauan flankelementon: sovaghbesto: besto de sovagho; skribmashino: mashino de skribo; varmenergio: varmo-energio; dormvagono: vagono por dormo.

II. Adjektiva chefelemento substantivigas la antauan flankelementon (se tiu ne estis substantivo): prespreta: preta je preso; belricha: richa je belo; sangavida: avida je sango.

III. Verba chefelemento povas efiki al sia flankelemento dumaniere: 1. Per adverbigo: bonfarti: bone farti; kunludi: kune ludi; subacheti: sube acheti; rondiri: ronde iri; pafmortigi: pafe mortigi. 2. Per adjektivigo, farante ghin, lau la senco, sia predikata adjektivo: rughpentri: pentri rugha: disiri: iri disaj; satmanghi: manghi sata; mortpiki: piki iun morta. Tiuj reguloj koncernas nur la kunmetojn el du elementoj.

El trielementaj vortoj unue oni devas esplori la grupighon, konstati la interelementan grupighon. Ekzistas du eblajhoj:

1. La lasta elemento rilatas al la du antauaj elementoj: vaporshipasocio: asocio de vaporshipoj; kudrilujo: ujo de kudrilo; skribmashinaro: aro de skribmashinoj; fervojisto: isto de fervojo.

2. La du lastaj elementoj formas unu tuton kaj kiel tuto ili rilatas al la antaua elemento: auto-aerbremso: aerbremso de auto; kestshlosilo: shlosilo che kesto; orkandelingo: kandelingo el oro

La plurelementaj (pli ol tri) konsistas el du kompleksioj; la dekstra estas la chefkomplekso, la maldekstra estas la flankkomplekso; vagonarhaltigilo: vagon-ar-halt-ig-il-o: haltigilo (chefkomplekso) de vagonaro (flankkomplekso).

 

44. Ghenerale lau kiu principo oni devas fari la vortojn en Esperanto?

La principo de NECESO kaj SUFICHO, oficiale akceptita de la Akademio, servas kiel "la logika bazo de la vortfarado en Esperanto".

La esencon de la principo oni povas esprimi jene: En la konstruon de la vorto oni devas enkonduki chiujn vortradikojn, afiksojn kaj finajhojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufichas por elvoki klare kaj plene la ideon prezentotan.

Ekz.: En "eksidighi" superfluas au "ek" au "igh", do sufichas: sidighi au eksidi; anstatau "sekvanta leciono" sufichas "sekva leciono", kaj anstatau "parolkapableco" sufichas "parolkapablo".

Oni evitu pleonasmon: amazono kaj ne amazonino; orfo kaj ne orfulo; simile orfino kaj ne orfulino.

 

45. Kion vi scias pri la sistemo de vortfarado per la afiksaro?

La plej granda parto de la afiksoj funkcias tute same kiel la radikoj. Tio estas: 1. Ili povas esti uzataj memstare kun finajho. Tiel ekzemple la sufiksoj: ajho, eco, ino, ilo, igi, ighi, ema, inda ktp, kaj la prefiksoj: dis, ek, for, mis, re, retro. 2. En siaj kunmetoj ili obeas la regulojn de la simplaj kunmetoj, ekz. tranchilo (ilo por tranchi), estrighi (ighi estro), anaro (aro da anoj), dispafi (pafi ion tiel, ke ghi ighas disa) kaj mortpafi (pafi iun tiel, ke li ighas morta).

Ekzistas tamen afiksoj, kiuj ne funkcias simile al la radikoj, char ekzemple pri ili ne estas validaj la leghoj de la vortkunmeto (ili staras ekzemple vortofine, kvankam ili ne estas chefaj elementoj de la vortoj; ili ne obeas al la reguloj de la vortefiko. Vidu 43-a demando). Kelkaj lingvistoj - Kalocsay, Waringhien - rigardas nur tiujn afiksojn veraj afiksoj, je kiuj ne validas la leghoj de la vortkunmeto; chiujn aliajn, pri kiuj la reguloj de la vortkunmeto estas validaj, ili nomas afiksoidoj (prefiksoidoj, sufiksoidoj). Tia distingo, tamen, kiel ajn utila ghi estas en la vortfarado, estas preterlasebla en la aliaj partoj de la gramatiko.

Veraj sufiksoj en Esperanto estas: acha, ega, eta, -um; la karesaj sufiksoj -chj-, -nj-; la numeralsufiksoj: -obl-, -on-, -op-.

La sufiksoj acha, ega, eta estas nomeblaj diafanaj sufiksoj, char ili ne shanghas la karakteron kaj sencon de la radiko, nur iom modifas la sencon: domo - domacho - dometo - domego (chiuj estas domoj!). Simile: paroli - parolachi; plori - ploreti - ploregi - plorachi.

Veraj prefiksoj en E-o estas: bo-, ge-, mal-, pra-. Ili funkcias ne kiel radikoj lau la reguloj de la vortkunmeto. Ili gluighas antau la radikon kvazau nedisigeble, formante kun ghi novan radikon. Ekz.: maljunighi signifas ighi maljuna. Tamen ankau ili povas esti uzataj memstare kun finajho, kiel la radikvortoj: malo, male, praa (praulo), eksa (eksighi).

 

46. Lau funkcio kiel dividighas la sufiksoj?

Oni povas distingi kvar klasojn de la sufiksoj:

1. kategorio-sufiksoj: ado, ajho, eco, ulo;

2. substantivaj sufiksoj: ano, aro, ejo, ero, estro, ido, ilo, ingo, ismo, isto, ujo kaj (ankorau ne oficialaj) io, iko, ito;

3. adjektivaj sufiksoj: ebla, ema, inda, enda kaj (neoficialaj) eska, iva, oida, oza;

4. verbaj sufiksoj: igi, ighi kaj (neoficiala) izi.

 

47. Lau funkcio kiel dividighas la prefiksoj?

La prefiksoj povas havi diversajn funkciojn lau sia rilato al la posta verbradiko:

a) adverba: miskonduti: konduti mise; b) adjektiva: disiri: iri disaj; forsendi: sendi fora; kunighi: ighi kunaj; c) maldekstra flankelemento en flankelementa duoblo: diskarnighi: ighi disa karno; dispecigi: igi disaj pecoj.

 

48. Kion oni devas scii pri la vortordo?

En E-o la vortordo estas libera. La norma vortordo estas: subjekto, predikato, objekto, adjekto. Shanghi tiun vortordon oni povas, ech ofte devas. Tio estas ebla, char la akuzativa finajho garantias la nepran rekonon de la frazelementoj. La chefa principo tamen estu la jena: Chiu frazelemento staru apud tiu, al kiu ghi senpere rilatas.

Por esprimi la akcentadon de iu frazelemento, oni metas ghin al la komenco de la frazo. Ekz.: MI vizitos vin morgau. MORGAU mi vi vizitos vin. VIN mi morgau vizitos.

Epitetojn oni akcentas kutime per postmeto. Tio estas supozo ABSURDA. Nia lingvo estas lingvo INTERNACIA.

Ligita vortordo ekzistas che vortoj ankau kaj ech. Ilin metu antau la vorton, al kiu ili senpere rilatas. La sencdiferencojn montru sekvaj frazoj: ANKAU LI dancis hierau en la korto (krom aliaj ankau li); li ANKAU DANCIS hierau en la korto (krom kanti); li ECH MONTRIS al mi la leteron (ne nur parolis pri ghi); li dancis ANKAU HIERAU en la korto (krom hodiau ankau hierau) kaj montris la leteron ECH AL MI (ne nur al aliaj); li dancis hierau ANKAU EN LA KORTO (krom en la chambro) kaj montris al mi ECH LA LETERON (ne nur ghian kopion).

 

49. Kion oni scias pri la interpunkcio?

Interpunkciaj signoj estas: punkto (.), komo (,), punktokomo (;), dupunkto (:), krisigno (!), demandosigno (?), tripunkto (...), haltostreko ( - ), dividostreko (-), citiloj ("), krampoj (()), apostrofo (').

La dividostreko por transporti parton de vorto, pro lokmanko, en la sekvantan linion estas uzata jene:
a) principe oni povas dividi la vorton per dividostreko che la liniofino tute laubezone, ekz.:
ama-tino, militak-iro, konst-anta (vidu 4); tamen por pli bona legebleco, komprenebleco estas konsilinde uzi jenajn regulojn:
b) vortojn kunmetitajn au vortojn konsistantajn el pluraj gramatikaj partoj, oni dividu lau tiuj partoj:
ek-iri, kri-ante, ghu-ado, mezur-ilo, instru-ist-in-eto, amat-ino, fulmo-tondro, am-flamo, largh-randa;
c) vortojn
unuradikajn oni dividu lau la silabado jene:
1. se la silabojn ligas
unu konsonanto, ghi transiras al la dua silabo: ba-lo, po-zo, ko-le-ro, pa-gho, pa-ghi-o;
2. se la silabojn ligas
du konsonantoj, oni dividas la vortojn inter tiuj konsonantoj: ar-bo, san-go, foj-no, por-do;
3. se la silabojn ligas
tri konsonantoj, unu restas che la antaua silabo, la du ceteraj transiras: lin-gvo, as-tro, fe-nes-tro, nom-bro; tamen la silabon "eks" ne dividu: eks-pe-ri-men-to, eks-cen-tra;
4. se la silabojn ligas
kvar konsonantoj, oni dividas ilin po du: mons-tro, eks-plodo.

La apostrofo servas por signi eliminitan literon: la "A" de ;' artikolo kaj la "O" de la eliziaj substantivoj (en nominativo singularaj): kor', kordolor'. (vidu: 3).

 

50. Tabeloj

I. Tabelo de la strukturaj frazelementoj

FRAZ-
ELEMENTO

SPECO

FORMO

EKZEMPLO

Predikato aga-stata ag- au stat-verbo La kato manghas
La knabo kushas
eca kun "estas" La domo estas blanka
Subjekto chiam samspeca substantivo nominativa
pronomo nominativa
infinitiva
citajho
La kato manghas.
Iu venas.
Promeni estas agrable.
"Kaptu" estas u-moda.
Objekto rekta akuzativo
infinitivo
La kato manghas la muson.
Pechjo lernas
legi.
nerekta prepozitivo Li revas pri felicho.
Mi donis
al shi konsilon.
Li prenis
de shi la libron.
Adjekto rekta adverbo


akuzativo
infinitivo
Shi kantas bele.
Li venis
matene.
Li skribas
krajone.
Li estis tombisto
30 jarojn.
Li iras
promeni.
nerekta prepozitivo La muso estas sub la lito.
Li venis
je la deka horo.
Li estas
en danghero.
Li batas
per martelo.
Predikativo subjekta rekta adjektivo nominativa
substantivo nominativa
La domo estas blanka.
Li estas
kuracisto.
adverbo
infinitivo
Promeni estas agrable.
Voli estas
povi.
subjekta nerekta prepozitivo
kun "kiel"
Tio estas de la sama speco.
La urbo estas
kiel arbaro.
objekta rekta adjektivo nominativa
substantivo nominativa
infinitivo
Li opiniis shin pli juna.
Oni elektis lin
prezidanto.
Mi vidis lin
fali.
objekta nerekta prepozitivo
kun "kiel"
Li trovis ghin lau sia gusto.
Oni elektis lin
kiel prezidanton.
adjekta adjektivo nominativa
substantivo nominativa
Shi dancas nuda.
Li mortis
mizerulo.

 

II. Tabelo de la akcesoraj komplementoj

KOMPLEMENTO DETERMINATO FORMO EKZEMPLO
Epiteto substantivo adjektivo nominativa

substantivo nominativa
la blanka domo
fluganta birdo
mia amiko,
Karlo
la nomo
Karlo
adjektivo adverbo tre utila; iom peza;
terure malfacila
adverbo adverbo tre utila; iom peza;
terure malfacila
Suplemento substantivo prepozitivo la domo de la patro;
krono
el floroj;
kapablo
de parolo;
libro
pri mastrumado;
litro
da vino;
skribo
de letero
infinitivo ordono ataki;
kapablo
paroli
adjektivo prepozitivo
akuzativo
infinitivo
preta je chio; surda al peto.
longa
tri metrojn.
inklina
akcepti; laca paroli.
adverbo prepozitivo
akuzativo
infinitivo
responde al via letero.
spite
lian ordonon.
nekapable
plenumi.
Suplement-
epiteto
substantivo adjektivo surstrata vendejo
adjektivo adverbo chiupashe trovebla
adverbo adverbo bastone batite

<< al enhavo >>