14. Kiajn numeralojn oni distingas en Esperanto?

Oni distingas:

a) Bazajn numeralojn: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, nau, dek, cent, mil; nulo, miliono, biliono, miliardo. Pro nacilingvaj kutimoj la lastaj estas variaj substantivoj.

b) Substantivajn numeralojn: unuo, duo, trio, kvaro ktp. Ili estas deklinacieblaj.

c) Ordajn (vicmontrajn) numeralojn: unua, dua, tria ktp. Ili sekvas la regulon de la adjektivo.

d) Adverbajn numeralojn: unue, due, trie ktp.

1. La multiplikon oni esprimas per la sufikso -OBL-.
2. La
frakciigon esprimas la sufikso -ON-.
3. La
kolektivigon esprimas la sufikso -OP-.
4. La
distribuon esprimas la prepozicio PO.

La aritmetikajn formulojn oni legu jene:

decimala frakcio: 0,2 = nul komo du; 3,08 = tri komo nul ok
subtraho: 10 - 6 = 4: dek minus ses faras kvar
adicio: 3 + 4 = 7: tri plus kvar faras sep
multipliko: 2 x 6 = 12: duoble ses faras dek du
divido: 32 : 6 = 5(2): tridek du dividite per ses faras kvin, restas du
frakcio: 5/6: kvin sesonoj
potencigo: 2*4: du sur la kvara potenco (=16)
elradikigo 3\/8: tria radiko de 8 (=2)

Noto: Diferencigo inter po kaj op. Po signas, ke ia kvanto estas unu el la egalaj partoj de sia pluroblo. Ekz.: po tri esprimas, ke la multoblo de tri (9 au 15 au 120 ktp) dividighas en egalajn partojn, konsistantajn el tri unuoj.

Alia uzo: du bankbiletoj po cent forintoj.

Op signas: el kiom da elementoj konsistas iu grupo. Ekz.: kvinope ili venis. Kvarope faldita papero. Do per op ni esprimas kolektivigon. Ekz.: ni estis du kaj ni iris kune, duope.

Kontraue, po esprimas distribuon: ni estis pli multaj, kaj chiu iris po du.

 

15. Kion vi scias pri la tabelvortoj?

La tabelo de la korelativoj havas entute 45 tabelvortojn, kies karakteriza radikvokalo estas -I-. La tabelvortoj havas 5 formojn kaj 9 signifojn. Lau formoj dividighas jene: nedifina (sen antauajho), demanda-rilata (kun antauajho K-), montra (kun antauajho T-), kolektiva (kun antauajho CH-) kaj negativa (kun antauajho NEN-). Lau signifo diversighas jene:

1. individuiga kun finajho -u
2. substantiva (neutra) kun finajho -o
3. adjektiva (kvalita) kun finajho -a
4. poseda (genetiva) kun finajho -es
5. loka (adverba) kun finajho -e
6. tempa kun finajho -am
7. kauza kun finajho -al
8. maniera kun finajho -el
9. kvanta kun finajho -om

LA TABELADVERBOJ

signifo loko tempo kauzo maniero kvanto
nedifina ie iam ial iel iom
montra tie tiam tial tiel tiom
demanda (rilata) kie kiam kial kiel kiom
kolektiva chie chiam chial chiel chiom
negativa (nea) nenie neniam nenial neniel neniom

LA TABELPRONOMOJ

signifo individueco neutrajho posedo (genitivo) kvalito
nedifina iu io ies ia
montra tiu tio ties tia
demanda (rilata) kiu kio kies kia
kolektiva chiu chio chies chia
negativa (nea) neniu nenio nenies nenia

La tabelpronomoj posedaj (ies, ties ktp) esence estas genitivoj de la individuiga kaj neutra pronomoj. Tial tiuj havas 4 kazojn.

nombroj

singularo

pluralo

formoj

individuiga

neutra

nominativo iu, tiu, chiu, kiu, neniu io, tio, chio, kio, nenio iuj, tiuj, chiuj, kiuj, neniuj
akuzativo iun ktp ion ktp iujn ktp
genitivo ies ktp ies ktp ies ktp
prepozitivo je iu ktp je io ktp je iuj ktp

Noto: La neutra formo ne havas pluralon.

 

16. Kian funkcion havas la individuigaj kaj neutraj (substantivaj) korelativoj?

Ili havas pronoman funkcion, kaj deklinacion kun kazoj: nominativo, akuzativo, genitivo - kaj kun nombroj: singularo, pluralo.

Kiu, kiun, kies - kiuj, kiujn, kies. Simile: iu, chiu, tiu, neniu.

La genitiva kazo estas la poseda korelativo: kies.

La neutra (substantiva) formo ne havas pluralon, nur singularajn nominativon, akuzativon kaj genitivon: kio, kion, kies. Simile: io, tio, chio, nenio.

 

17. Kion vi scias pri la adjektiva (kvalita) korelativo?

La adjektiva korelativo sekvas la regulojn de la adjektivoj, sekve ghi havas la samajn nombrojn kaj kazojn kiel la substantivo, al kiu ghi rilatas.

Ekz.: Tiajn librojn, kiajn vi, mi ne havas.

 

18. Kion vi scias pri la adverbo?

La adverbo difinas cirkonstancojn de la ago, la staton de la aganto, gradon de la eco au kvanto.

La adverbojn oni povas dividi en du klasojn: en primitivajn kaj derivitajn.

Al la primitivaj adverboj apartenas unue la adverbaj korelativoj: la loka, tempa, kauza, maniera, kvanta tabelvortoj (kie, tie, kiam ktp); due, la -au adverboj (hodiau, kvazau ktp); trie, la unusilabaj adverboj (jen, jam, tre ktp).

La -au adverboj distingighas jene:

Tempo: ankorau, baldau, hierau, hodiau, morgau.
Maniero:
adiau, almenau, ankau, apenau, kvazau, preskau.
Loka kaj tempa:
antau, chirkau.

La unusilabaj (nesimetriaj) adverboj distingighas jene:

Loko: chi, for.
Tempo:
jam, jhus, nun, plu, tuj.
Maniero:
ajn, chu, do, ech, ja, jen, jes, ne, mem, tre.
Kvanto:
ju... des..., nur, pli, plej, tro.

La primitivaj adverboj ne estas deklinacieblaj.

La dua klaso de adverboj estas la derivitaj adverboj. Ili estas riceveblaj per aldono de la finajho adverba -e.

1. Adverboj, devenantaj el adverbaj radikoj: plie, plue, fore, tiele, jene; ofte, parkere, supre, nepre, spite ktp.

2. Adverboj, devenantaj el prepozicioj au el adjektivaj radikoj: antaue, apude, dume, ekstere, kontraue, kune, poste, sube, supere; dekstre, laute, eble, efektive, facile ktp.

3. Adverbojn oni povas derivi el substantivoj: home, nature, matene, autune, nokte; el verboj: parole, skribe, kure ktp.

 

19. Ghenerale kion vi scias pri la verbo?

La verbo estas vorto esprimanta agon au staton atribuitan al iu subjekto; la verbo, chefa vorto en la frazo, estas karakterizata per tempoj, modaloj, modoj, vochoj kaj aspektoj.

I. La tempoj estas la formoj, per kiuj oni esprimas la momenton, kiam okazas la ago, chu en estinteco (paseo), estanteco (nuno) au estonteco (futuro).

II. La modaloj estas la formoj, kiujn la verbo alprenas lau tio, chu ghi rolas kiel predikato au kiel substantivo au kiel adjektivo.

III. La modoj estas la formoj, per kiuj oni esprimas la manieron, lau kiu oni prezentas la agon, chu oni ghin konstatas, ordonas au supozas.

IV. La vochoj estas la formoj, per kiuj oni esprimas la rilaton inter la ago kaj subjekto, lau tio, chu la ago estas prezentata kiel plenumata de ghi, suferata de ghi au reaganta sur ghin.

V. La aspektoj estas la formoj, per kiuj oni esprimas la manieron kiel oni rigardas la agon: chu kiel komencighantan, au kiel momentan, au kiel finitan, au kiel daurantan, au kiel ripetighantan.

 

20. Kion vi scias pri la konjugacio?

La konjugacio en E havas tre karakterizajn trajtojn:

a) Ekzistas nur unu konjugacio; chiuj verboj konjugaciighas sammaniere.

b) Ne ekzistas kontrastro inter la personmontraj kaj senpersonaj modaloj: en chiuj modaloj de la verbo la personojn montras nur la apuda pronomo au substantivo au frazosenco. Ekz.: Mi vidis lin fali kaj mi vidis, ke li falas; nenia morfologia diferenco estas inter fali kaj falas; la dua formo montras la personon ne pli, ol la unua; ni komprenas, ke temas pri lin au pri li nur pro la cheesto de tiuj pronomoj kaj neniel pro la formo de la verbo.

c) Ekzistas kvar vochoj: aktiva, pasiva, faktitiva kaj mediala vochoj.

d) La esperanta verbo posedas rimedon esprimi kvin aspektojn.

 

21. Kiom da tempoj havas la konjugacio?

Ekzistas 12 tempoj: tri chefaj kaj nau akcesoraj.

La tri chefaj tempoj:

1. La prezenco (estanta tempo); finajho: -AS.
2. La
preterito (estinta tempo); finajho: -IS.
3. La
futuro (estonta tempo); finajho: -OS.

Akcesoraj au rilataj tempoj:

a) La imperfektaj tempoj montras, ke la ago ne estas finita, sed ghi dauras kune kun la stato.
1. en la nuntempo (imperfekta prezenco). Ekz.:
estas konstruanta;
2. en la paseo (imperfekta preterito). Ekz.:
estis konstruanta;
3. en la futuro (imperfekta futuro). Ekz.:
estos konstruanta.

b) La perfektaj tempoj montras, ke la ago estas jam finita kaj preterita, kiam komencighas la stato.
1. en la nuntempo (perfekta prezenco). Ekz.:
estas konstruinta;
2. en la paseo (perfekta preterito). Ekz.:
estis konstruinta;
3. en la futuro (perfekta futuro). Ekz.:
estos konstruinta.

c) La prediktaj tempoj montras, ke la stato antauas la agon.
1. en la nuntempo (predikta prezenco). Ekz.:
estas konstruonta;
2. en la paseo (predikta preterito). Ekz.:
estis konstruonta;
3. en la futuro (predikta futuro). Ekz.:
estos konstruonta.

 

22. Kiom da modaloj ekzistas?

Lau sia sintaksa funkcio la verbo aperas en diversaj formoj; tiujn formojn oni nomas modaloj de la verbo. Modaloj ekzistas tri:

1. La finitivo estas la proprasence verba formo de la verbo. Ghi povas funkcii ekskluzive kiel predikato kaj postulas por si subjekton. Ekz.: Li legas. La knabo kuras.

La finitivo havas tri modojn lau la grado de la ago-efektivigho:
a)
indikativo (au indika modo) prezentas la agon kiel fakton estintan, estantan au estontan (ekz.: mi legis, legas, legos);
b)
volitivo (au ordona modo) prezentas la agon ankorau ne faktan, sed efektivigendan lau ekstera volo, deziro, ordo, eblo (ekz.: legu!);
c)
kondicionalo (fiktiva, supoza modo) prezentas la agon kiel nur imagitan, supozitan (ekz.: mi legus).

2. La dua modalo estas la infinitivo. Esence ghi estas transira formo inter verbo kaj substantivo. Al la verbo ghi similas per tio, ke ghi povas havi la samajn komplementojn kiel la verbo, sed ghi malsimilas per tio, ke ghi ne postulas al si propran subjekton, kaj ke ghi posedas unu solan formon, kiu servas do por chiuj tempoj kaj modoj. Al la substantivo ghi similas per tio, ke ghi povas plenumi la samajn sintaksajn funkciojn, sed ghi malsimilas per tio, ke ghi ne povas esti akompanata de certaj determinatoj (ekz.: artikolo, adjektivo). Ekz.: Kuri estas honte, sed utile.

3. La participo estas esence transira formo inter la verbo kaj la adjektivo; ghi estas la tria modalo. Al la adverbo ghi similas per tio, ke ghi ne postulas al si propran subjekton. Al la adjektivo ghi plene similas lau chiuj vidpunktoj: oni povas formi el ghi adverbon por adjekta funkcio kaj substantivon, kiu rolas kiel vera substantivo. Ekz.: Mi vidis la kurantan chevalon. Mi vidis la kurintan chevalon. Mi vidis la kurinton. Sidante mi vidis la kurantan chevalon.

 

23. Parolu pri la vochoj kaj kategorioj de la verbo!

A) Kvar vochoj ekzistas.

1. La aktiva vocho au aktivo, en kiu la verbo esprimas agon au staton plenumatan de la subjekto. Ekz.: rulas, vekas, tushas.

2. Pasiva vocho au pasivo montras agon suferatan de la subjekto kaj plenumatan de iu alia. Ekz.: rulata de, vekata, tushata.

3. La faktitiva vocho au faktitivo montras la agon kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas ghin. Ekz.: ruligas, vekigas, tushigas.

4. La mediala vocho au medialo montras agon kiel reagantan al la subjekto mem. Ekz.: rulighas, vekighas, tushighas.

B) Oni povas distingi tri kategoriojn de la verboj:

a) Ag-verboj esprimas la ideon pri agado: bati, vidi, kuri.

b) Stat-verboj esprimas la ideon pri stato, estmaniero: sidi, stari, taugi, malsani ktp.

c) Rilatig-verbo au kopulo esprimas rilaton inter iu (au io) kaj la kvalito apartenanta al ghi; ghi signifas la naturon de tiu rilato: esti, aspekti, shajni ktp. (Vidu 34-an demandon)

La agverboj estas tri-specaj: Transitiva verbo postulas post si substantivon, kiu esprimas la personon au objekton, al kiu la ago direktighas, t.e. tia verbo havas rektan objekton: bati iun; ami lin; vidi la infanon.

Netransitiva verbo ne celas objekton, personon, aferon, kiujn ghi modifus, - au se la ago direktighas al objekto, la ago ne trafas ghin senpere, nur iel koncernas ghin. La nerektan au prepozitivan objekton enkondukas prepozicio. Senobjektaj netr. verboj: ekstari, rifughi, kuri ktp. Netr. verboj kun nerekta objekto: ridi pri io; konsisti el io; plori pri la pasintajho; plori pro doloro; ktp.

Trovighas verboj, kiujn oni uzas kaj transitive kaj netransitive: li parolas multajn lingvojn, - ili parolas pri vetero; li ne revis tian belan sukceson, - shi revas pri la bela estonteco; ktp.

La sufikso ighi faras la transitivajn verbojn netransitivaj, ekz.: vento skuas ghin, - la arbo skuighas pro vento.

La sufikso igi faras la netransitivajn verbojn transitivaj, ekz.: la rivero shvelas, - la fiero shveligas lian bruston; li veturas al Pecs, - pni veturigis ilin per charo; ktp.

La statverboj kaj kopuloj estas netransitivaj.

 

24. Kiom da aspektoj ekzistas, kaj kiamaniere oni faras ilin?

Aspektojn oni povas distingi kvin:

1-a, la komenca aspekto (inkoativo), per kiu oni prezentas agon konsideratan en ghia komenco. La komenca aspekto estas montrata dumaniere: a) ghenerale per la prefikso EK-. Ekz.: eksoni, ekdormi, ekkapti, ekscii. b) Kelkfoje per la sufikso -IGHI: sidighi, bolighi, kushighi, kolerighi.

2-a, la momenta aspekto (momentaneo), per kiu oni prezentas agon konsideratan kiel sendauran, kiel simplan punkton en la tempo. La momenta aspekto estas esprimata per la prefikso EK-. Ekz.: ekbrili, ektinti.

3-a, la fina aspekto (perfektivo), per kiu oni prezentas agon kiel perfekte plenumitan. La finan aspekton oni esprimas diversmaniere en Esperanto: per perfektaj tempoj (la leciono estas skribita); per la prepozicio EL kiel prefikso (ellaboris, ellernis, eluzis, eltrinkis); per la vortetoj SAT-, PRET-, TUT- (satmanghi, pretverki, tute legi, tute lerni).

4-a, la daura aspekto (duritivo), per kiu oni prezentas agon konsideratan en ghia malvolvigho, kiel okupantan larghan pecon de la tempo. La daura aspekto estas farata per la sufikso -AD-. Ekz.: sidadas, lernadas.

5-a, la ripeta aspekto (iterativo), per kiu oni prezentas agon kiel plurfoje rekomencighintan kaj ripetitan. La ripeta aspekto estas esprimata per la prefikso RE-. Ekz.: relegi, refari, repruvi.

 

25. Kiaj konjugacioj ekzistas en Esperanto?

Konjugacio kun simplaj tempoj kaj konjugacio kun kompleksaj (kunmetitaj) tempoj.

Rimarkinde estas, ke la volitivo uzata en la DUA persono ne postulas subjekton: iru for!, venu!

 

26. Kion ni devas scii pri la valoro de la tempoj?

1. La prezenco estas uzata por esprimi:

a) tion, kio okazas en la momento, kiam oni parolas. Ekz.: "Efektive, mi rememoras", shi eldiris mediteme...
b) tion, kio estas
kutima, ordinara. Ekz.: En vintro oni hejtas la fornojn...
c) tion, kio okazas
de certa tempo ghis nun, kaj eble plu. Ekz.: Jam de du jaroj dauras la malsato...
d) tion, kio
estas vera en iu ajn tempo. Ekz.: la vero chiam venkas...
e) tion, kio okazis en la pasinteco, sed kion oni prezentas pli vive,
kvazau ghi nun okazus. Ekz.: Li songhis: jen shtuparo staras sur la tero.

2. La preterito estas uzata por esprimi:

a) tion, kio okazis antau la momento, kiam oni parolas. Ekz.: Hierau li diris al mi la veron...
b) tion, kio
kutime, ordinare okazis en la estinteco, sed ne plu okazas. Ekz.: Tiu chi malfelicha infano devis du fojojn en chiu tago cherpi akvon.

3. La futuro estas uzata por esprimi:

a) tion, kion oni opinias okazonta post la momento, kiam oni parolas. Ekz.: Mi esperas, ke li diros al mi la veron...
b) tion, kion
oni volas, ke iu faru. Ekz.: Venu, kaj ni muzikos kune (mi volas, ke ni kune muziku).
c) tion, kies efektivighon
oni antauvidas. Ekz.: Se vi achetos sklavon hebreon, li servu dum ses jaroj.

<< al enhavo >>