Legotrovajhoj de Anatolo Goncharov

Publikita en REGo (Moskvo), 5 (12), 2002, p.11-17

/Prepozicioj rolas prefiksojn/

AL

Kion do vi deziras, se vi ne deziras pluresti kun ni? Pilgrimi suden mi deziras, aljenis Audun. El la islanda

Tien li alchevalis kaj ekvidis alkuri kontrau si tridek shafinojn.

El la islanda

Ghi konis siajn alsuprojn, stagnojn kaj falojn depende de la sociaj kondichoj.

Originale, ruso (B.Kolker)

Si rigardis ilin de alte, aletendis flakonon de parfumo. El la franca.

Preskau senescepte vendistinoj estis malsveltaj virinoj kun fortaj pulmoj kaj Di-donita rajto alfauki klientojn. Originale australiano (Trevor Steele)

Sian nuancitan vochon, sian senduban fascinon li uzis kiel shlosilajn vortojn por malfermi timigajn pordojn, kiujn la tiamaj junuloj ne kuraghis alproksimi.

Originale italino

ANTAU

Dum jarcentoj la fantastiko kun brila sukceso plenumis funkciojn de antauscienca variantumado. Originale, ruso (A.Fjodorov)

Ne trovinte la respondon mi rezonis: la psikaj antauemocioj estas longe kashitaj profunde en la koro kaj ne sentataj kiel konkteta sento.

Originale, Kartvelo?(Mihail Sekerghiev)

Aperis en la kapo antaudoloro… El la parolo de ruso (A.Goncharov).

ChE

Kion mi povas skribi pri la revuo, kiu estis mia chekusena legajho de 42 jaroj.

Originale vjetnamo

Tiel ankau nun shi restos, preparos festenon…au farighos birdo. "Farighi birdo!" chehaltas shia penso, "jes, farighi birdo. El la kroata

La sekvantajn tagojn, najbaroj festosalute chepasadas unuj la aliajn,... Originale, chino.

Post gekuna nokt’ de dormo, //ekmatenighas nun; sufloras//al shia subzonajh, chekusha man’ mentora…. Originale (Christian Declerk) franco?

ChIRKAU

Nur tiam li povis apenau chirkauokuli. Originale, japano.

Tri soldatoj chirkaukordonis la instituton. Ni jam ne rajtis ech veturi hejmen.

Originale, hungaro (I.Nemere)

Komence du el tri lingvistoj tute ne kuraghis antau Eco (Umberto) rekte alfronti la temon de esperanto, kaj ili klere chirkauparolis pri Leibnico kaj pri lingvaj malplimultoj, pri aliaj romanoj de Eco. Originale italo.

-Neniam mi koleros — asertis Don Quijote.

-Vi povas paroli libere, Sancho, sen ia chirkaufrazo. El la hispana.

Lin tro frue, for de l’ hejmo, ili tie chi sepultis,

Dum ankorau junaj bukloj, al li blonde chirkaushultris. El la germana.

Chirkaukomi la citajhon. Originale ruso.

DE

En ghi trovighas observejo alta je 39 metroj, sur kiu vizitantoj povos derigardi la tutan ekspoziciejon. Originale, koreano.

La naturo ne plu tiel verdis, kiel dum la someraj tagoj. Estis veninta la deverda sezono, dum kiu la naturo shanghas sian koloron de la verdaj tonoj al la flavaj…

Originale, finnlandano

Sed ne okazis la nupto inter la katolika estonino kaj la juda hungaro, kvankam Cseh deshtonis la vojon kaj provis forigi barojn. Originale, germano.

La informadiko kaj ties socia produkto "interreto", la unua fenomeno komunikadi en la historio de la homaro, kiu sukcesis sin debranchi de la politika povo kaj kontrolo, sed ankau ligas la naciojn, vivantajn en diasporo… Originale, polo.

EL

Chiuj vojaghantoj eltujas sur la malvarman, glacian kovrajhon de la Tero.

Originale, kroato.

Nun oni lasas la fajron elvastighi kaj la fajrobrigadistoj alvenas, kiam chio forbrulis.

Originale, bosni-ano

Kaj senchese promesadas la samon: savi la malrichulojn per forta sana nacio kaj ellandigo de chiuj nesamnacianoj. Originale, germano.

Grandbritio vidis nur unu elvojon. Originlae, germano?

En la ombro de la savboatoj ankorau movighis la fantoma figuro, foriranta antau ili. Tiam ghi elvidighis.. Originale Deck Dorval.

Kaj paroli, tion Slamina scipovis. Li scipovis tion tiel, ke oni tiun lian ghibon ech ne perceptis kaj liaj elrulaj okuloj shajnis preskau belaj.

Originale, chehino (Eli Urbanova)

Kushante en la lito, li pensis pri tio kaj alio ghis elkrepuskigho. El la china.

Karaktero, che kiu oni elripozas kvazau en iu bone ekipita kaj hejtita montokabano.

Originale, sloveno

Li kushis sub nekonata granda arbo kun kelkaj ellacigitaj kamaradoj.

Originale, japano.

Plie, eventuale, kial ne elruzi duonan labortagon per falsa subita achigho de la farto?

Originale, hispano.

Inter la ghis nun realigitaj esperantigoj de Lorca-aj elplumajhoj elstaras propralume la splenda far, nia traduk-majstro... Originale, hispano.

En 1963 la E-grupo funkciigis E-kursojn kaj elkulturis nombron da aktivuloj.

Originale, chino

Kaj iam, kvarjara, la filo kun miro sciigis foje: " Pachjo, chi tie el trueto io elskarabis!"

Originale, kvarjara ruso

Li enpenetris sian rustan Lancia kaj forbruis lasante ondojn da haladza elgaso.

Originale, italo au/kaj hungaro

..,kiam li komencis elbobeni sentencojn kaj konsilojn.. el la hispana (Don Quijote)

FOR

(…ie perdighis la kolekteto..)

Baldau li foraviadilis en Usonon.

Post fari la plej necesajn aferojn Sonja fortrajnis hejmen.

La birdaro rapide forflugilis suden..

Li, cetere, ne jam bezonis tiun virinon, post foramis shin.

Li forhezitis ankorau kelkajn tagojn.

GhIS

Ghis-malfrua babilado — foje brua — malhelpis profundan dormadon.

Originale, iranano.

Tiu traduko montras ghisdatecon de esperanto el teknika vidpunkto. Originale,?

Jam che la ghispasho antau la angulo li pretigis sin… El la kroata.

Fanoro ghisfingris la lastajn vortojn kaj eliris la chambron. (temas pri tajpado)

Originale, italo kaj/au hungaro.

INTER

Je la naua ili decidis iom promeni kaj forte interbrakita la duopo pashis tra la stratoj.

El la nederlanda.

La frazo sonis kvazau magia tondro el feina interdento; okjaron paralizigha mi preskau sidighis de sur la lito. Originale, chino.

De tempo al tempo doganistoj interkaptas grandajn sendajhojn de drogachoj.

Originale, hollandano.

Kaj mi vere ne povas eltrovi kulturvaloron krom la literaturo, kiu povas intercheni homojn diversnaciajn. Originale, hingaro.

KROM

Al ghi (dometo) apartenis proksimume unu akreo da grundo kaj du-tri kadukaj kromkonstruajhoj, kaj jen chio. El la skota (W.Auld).

Do, tiu doktoro X achetis la dometon de maljuna sinjorino, kiu vidvinighis kaj ne plu deziris havi tiun kromdomon, shi ja posedis domon en la urbo.

Originale, norvego.

,private achetis nefunkciantan kinoteatron en Weferlingen…kun salono, koktejlejoj kaj mulktaj kromchambretoj. Originale, germano.

Doktoro Gulopex ridis. ‘Mi ankoprau volus kromdemandi: chu ekzistas inventaro de la ship-apoteko? Originale Deck Dorval.

La socia idearo ("filozofio", se vi volas) de Zamenhof, Lanti, Privat — por mencii nur la plej gravajn — estis kromtushajho de iliaj biografioj, sed malofte objekto de apartaj studoj,… Orginale N.Rashich serbo?bosniano?

KUN

Al tomboj de la kunsoldatoj//Mi volas fari la viziton,//Ni en trancheo, kazematoj//

Sakrante damnis la militon. Originale, latvo.

..,tamen mi ne povis dormi, do por mallongigi la lacigan vojaghtempon observadis mi la kunpasagherojn. Originale, polino.

Por ripari la mondon, oni devas obei la ordonojn de la Biblio, de la Torao. Oni devas ami sian kunhomon kaj afable konduti kun li/shi..

Originale, usonano.

Post 71-hora arangho konstatighis, ke la plej longa kiso dauris 54 horojn kaj du minutojn. La kunlipuloj, geedzoj Loreta kaj Linas… originale, litovo.

La sveda lingvo estas kunoficiala, lernata en lernejo, sed la komuna nacia lingvo estas la finna. Originale, hispano (Georgo Kamacho).

Malfacile ne songhi / / pri vivo kunvia, / / pri amo de vi. (el versajho).

Originale, svedo

Lau la iom komplika china registara sistemo ChEN Haosu estas paralela ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu kundecidas pri aferoj de la eksterlanda politiko.

Originale au italo au koreo?

Chi-foje ni vidas (en filmoj) la chiutagan mondon de droguloj el ilia vidpunkto, t.e. ni kunvidas kaj, certagrade, kunvivas ghin. Originale, hispano (Jorge Camacho).

Atendas min vivo en la domo…, kiun fraulino Partout kaj mi kunachetis.

Originale, francino.

(Tî-òðó"íè÷pòü , ñî-îòâåòñòâîâpòü, ñî-"åð—pòü, ñî-âèíîâåí — kunkulpas…)

NUR

SEASKA zorgas ne nur pri la edukado en la vaska llngvo kaj progresiva enkonuko de la franca, sed ankau pri la batalo kontrau nur-franca kultura etoso.

cxuoriginale (??)

,,, oni povas esperi, ke nur-galega jhurnalo povos vivi.

Originale, galego.(hispano?)

Poste mi trovis kaj ekkonis grupojn…Poste provojn ideologii esperanton (eksterajn kaj internajn), char la nur-lingvo estas spaco malplena, do neakceptebla,…

Originale, polo.

..la karaktero de esperanto kiel tuto dekomence estis determinita. Ghi ekzistas nur kiel kontribuo al paco, al internacia komprenigho kaj interetna toleremo. Nurlingva Esperantio ne ekzistas. Originale, hungaro.

Nuntempe la materiala kaj nurekonomika pensado de la homoj precipe en la industriaj landoj… Originale, germano.

Che la fino de la volumo oni trovas 49-paghan indekson, kun trovlokoj, kaj de la kapvortoj kaj de la vortoj nurenartikolaj. Originale cheho.

PER

Mi ne subfalis al la malbona sorto! Mi evitis morton permalsatan, kaj vivon peralmozan… El la pola, (LL.Zamenhof).

..kies posedon, eron post ero, shi multjare perstrebis. El la hindia.

Dum shi iris antauen senbrue, shajne senghene, mi kun peno perknaris antauen sur antikva, iam-nigra rusto-richa praciklo. Originale, svedo.

"Sinjoro" diris tiu panjo, kiam mi trankviligis shin iom, "vi estas poeto; pro via amo al homo mi perjhuras vin, savu mian filon". El la cheha.

PLEJ

…des pli, char vi devas esti plejekzemplulo por chiuj ni kaj por la popolo.

El la serba

Tiom da tempo li estis droninta en tiun projekton en sian plejamon.

El la serba (Jovan Zarkovich)

Jen bela stilekzerco por gvidi tiujn sencacojn sur la literaturan terenon kaj elcherpi la plejsukon tra kvar malsamaj filtroj. Originale, hispano.

Se ni chiuj aktivos, ni povos rapide ighi la plejklubo de nia E-asocio.

Arbitre, A.Goncharov.

PLU

La pludono de la torcho. (Titolo en la revuo "Esperanto")

Strikado estas lau ili strat-terorismo kaj ech plustrikantoj devas esti enkarcerigitaj

lau ili. Originale, Jakvo Schram.

..mi volus nun ligi la chi suprajn ideojn de Daash al du aliaj pensejoj. Kaj peti vin plupensi prie. Originale, hindiano.

Kaj chu iom postulema leganto povus ignori lingvajn malglatajhojn kiuj malhelpas fluan plulegon? Originale, hispano.

POR

La por-shtonuloj venkis.sed kiu gvidos la konstruon. (Originale, skoto.)

..,iuj lernantoj sukcesis akiri lektorecon, aliaj farighis por-magistrighaj studentoj.

Originale, chino.

Li ne kontrauparolis al Hamada, sed ankau ne porparolis. (Originale, japano.)

Unue li enmetis kompresoran tubon en portruon, kaj premaere liberigis kontaktilojn.

El la serba (Jovan Zarkovich)

POST

Ankau la postmilito ne finighos ghis chiuj el la suferintoj ricevos la kompenson morale kaj fizike. Originale, japano.

"Kial vi ne faris viziton che mi post la reveno?" "Pro posttimo". Orginale, chino.

Jes, en la sama dato 20 jarojn post Pikka, pro la postmalsano de la atombombo.

Originale, japano.

Tiuj scenoj saturas niajn filmojn celantajn memorigon de naciaj herooj kaj edifon al postgeneracioj. Originale, chino.

Posttagmeze la administracio, suferanta postebrion,… El la angla.

Postkomencanto estas — same kiel en tiu franca proverbo — io inter fisho kaj krabo, la plej komplika stato de Esperanto-estado.

Originale, kroatino (Spomenka Stimec)

Ni manghis iom. Postbabilis, komente pri la vespero, la nokto. Origin. Holland.

Doktoro Gulopez postokulis shin kun stranga esprimo… Originale, Deck Dorval

Kion sciis tiu nana olduleto kun sia acha aldviolono, per kiu li kiel la eterne dua persono chiam nur postzumis la muzikon luditan de aliaj. El la hungara.

PRETER

..tio ne estas en la Fundamento, do estas preterfundamenta, estas ja kontraufundamenta. Originale, italo.

Marta kaj mi preterlaboraj. (artikol-titolo). Originale ruso.

"Ho, Perlo! Mia princineto, mia preterpreza Perlo! Vi ja estas filino de regho..

originale, anglino (Marjorie Boulton).

…,iliaj estroj kaj armeoj, enpensigas paralelajhojn niatere kaj donas al la libro preterprezan aktualecon. Originale, novzelandano.

Litova Demokrata Laborista Partio — preterrapidis kaj superis la Litovian Popolfronton.. Originale, litovo.

La novelo, aliflanke, sorbis preskau la tutan atenton de la prozistoj, dum la romanon oni preterzorgis. Originale, hispano(portugalo?).

Tutklare kaj surprize montrighis ke la movado en Australio brile pretervivis la organizadon de la 82a Universala Kngreso. Originale, Margaret Furness.?

Dudek dolaroj chiusemajne ne pretersufichas. Elspezoj estas pli grandaj ol shi antaukalkulis. El la angla.

Kompreneble oni povas certagrade ilin pretervidi… tamen ili chiam ekzistis kaj chiam ekzistos. (?kies)

PRI

Kio do mi estas? De kie mi devenas? Prirespondo ne estas ebla. Aldone mi diru,…

Originale, hispano.

Ghenerale la amo ech sen pripregho povas ricevi dian gracon… El la japana.

Tina , la funebranta vidvino, sentis sin ankorau juna, sentis sin shatinda floro.Si estis prikonscia kaj ne rezignis velkadi en soleca melankolio. Originale, hispano.

-Sed kian laboron? - Nenian priideon mi havas. Originale, franco.

Ili decidis priscii la aferon. Kvindeko da viroj kaj junuloj ekiris kun bonaj chevaloj kaj… Originale, brazilano.

..,oni spertis ke Esperanto fakte estas ideo de la dua speco — "sintrudema absurdnocio", kies potencon pripoemis Schulhof, Kalocsay kaj Auld…

originale, kanadano.

Si priungis mian vizaghon. Mia peruko falis, kaj shi gapis al mia nuda kapo.

El la angla.

Kvin minutojn poste shi prihurlis al li pijhamon. "Senvestighu, vestu al vi la pijhamon,..

Originale, David Curtis ??

SEN

La omnibusoj staras en la arbara senarbejo sur la vojo. El la estona.

Multaj sendormis tranokte, eluzante sian shancon ekkoni novajn homojn kaj amikumi.

Originale, koreo.

La vivo shajnas al shi peza kaj senmorgaua… El la pola ("Quo Vadis")

Marta. Tiu sola en la iama patra hejmo, kudras kaj teksas dum la tuta tago por vivteni sin, katenita al endemia senghojo. Originale, (Liven DEK?)

Estis la plago por Koreio — pereis multaj animaloj, mortadis pro senakvo legomoj, fruktoj.. Originale , ukraino (E.Kovtonjuk)

Usono, Australio, grandaj partoj de Afriko kaj Orienta Europo liveras preskau senfinejon da "libera" ebenajho herbejoj k.s. por surterighi.Originale, nederlandano.

Mortkondamno ne chefe pro la mortigo sed grave pro mia senlarmo dum la entombigo de la patrino..kiu mortis jhus antau la kazo. Originale, chino.

SUB

Siaj oreloj staris kaj shia vosto estis rigida. Poste shi subbojis kaj komencis snufi apud la pordo. El la skota (William Auld)

Kiom da faktoj mi malkovris…Kaj mi subsentas multon, kiun mi iam rivelos al la scienca mondo.. Originale, franco.

"Kio okazis al vi?" Suej diris subvoche: "Morgau mi alighos al la distrikta trupo..

El la china.

..,estas specifa problemo nepre ne subestiminda, ke islamo kiel religio estighis post la ekesto de kristanismo. Originale, nederlandano.

Tiun okazintajhon la familio de … tenis chiam sekreta. Pri tio subsciis nur malmulte da personoj. El la china.

-Ne moku. Kelkaj ideoj subkushas viajn novelojn, kaj chi-tiuj produktoj de via plumo ne ilustras ilin,.. Originale, hispano (Georgo Kamacho)

..;la ordenaj gevivantoj interesighas krom pri esperantologio, nur pri subjupo kaj subkalsono. Chu la autoro ne havis alion ol erotikon por priskribi homajn vivojn.

Originale, japano.

SUR

Mi eltenadis ghis la tago, kiam mi survangis mian mastron, kiu estis fortirinta min en keloangulon… Originale, ? (Simon Boniol).

..mi persone toleris jam sufiche. Mi sopiregas doni al vi surnazon.

Originale, novzelandano.

..mi brodis ghin por vi antaulonge. Chu vi volas chion surprovi? El la franca.

Sur la tersurfaco videblas multe da krateroj. Tio pruvas, ke tiaj elkosmaj surtrafoj ne estas maloftaj. Originale, germano.

..la sep plej grandaj pecoj trafis en oceanojn…Tiuj estas shtonoj, kiuj estighas pro la varmego kauzita de la surbato.. Originale germano.

TRA

Dum tranokto, li redaktis, printis, dissendis en la reton chiutagan konferencan informilon. Originale, francino.

Mi tranazis chiujn liajn verkojn. Originale, anglo, (Cezaro Rossetti).

Due mi shatas atentigi pri kelkaj koboldoj kiuj trapetolis mian novelon (temas pri preseraroj). Originale, portugalo.

Estis larmoj chie, sur la trakuseno, sur la chemizo, sur la rando de … El la franca.

TRANS

Kaj transdiru al ili, ke en nia patrujo… Originale, kroato.

Male Manuel de Seabra venis al Barcelono kie li vivas ekde 1954 kaj, lingva transfughinto, verkis. Originale, Marie-Frane Borot?

Post nur dudek jaroj, la spertaj dezerto-militistoj, … transfuriozis la limojn de siaj najbaroj… Originale, germano.

..la knabinoj mem, chiu el ili oferanta siajn vundojn, dolorojn, agoniojn; kaj cherpanta el la ofero dolchan ghojon transtiman. Originale, hungare, longege enfrancia.

Sekve oni trovis la solvon disdoni al la gajnintoj portretojn de Hajosh kun lia propramana subskribo: jen denove io same transformale alia ol doni ordenojn..

El la hungara.

Por transponti la problemon li simple proponas majuskligi la "chapelitajn literojn".

Originale, ?

..por pridiskuti kandidatojn por diversaj postenoj kaj la aranghojn farendajn por certigi transponton de la laboro de la malnova al nova stabanaro.

Originale, anglo, longege en-Usona.

TUJ

La artisto Flers reprezentis shin sur flankmuro de domo, tujproksima al strartangulo.

El la franca.

En nov. 1986 la Europa Parlamento akceptis rezolicion por asigni 50 mil ekuojn por starigi "tuj-brigadon" (anglr: flying squad) de fraudkontrolistoj.

Originale ?.

…,kaj preparis por ili kafon el tujpreparajho. Originale, japano.

Antau mi tujtago vele // Uzas ventojn — punkto pinta // Dige inter tempajn marojn…

Originale, ruso (Ivan Naumov).

…pri posedo de nur unu chifona vestajho kaj nasko de tujmortontaj beboj. Originale, ? (Green Will)

Li estas tujfara homo. Originale, ruso (A.Goncharov).