La lango ne turnighas diri tion ruse

Literatura Foiro, 166 (apr. 1997), p. 93-94.

Jam dekok jarojn mi ne loghas kune kun mia filo, kiun mi celis denaska esperantisto. La tre malofta fenomeno de esperanto-denaskismo devigis min pre-ni la plumon por komuniki la sperton, miajn sukcesojn kaj malsukcesojn.

 

Alparoli la fileton en esperanto mi komencis ekde lia alveno el la naskejo. Dank' al la severa memdisciplino (nenion diri ruse; kaj poste - ne kompreni lian rusan) mi havis brilan starton. Kiam li farighis unujara ni ekkonversaciis esperant-lingve. Samkiel che la instruado al plenkreskuloj, mi parolante ofte kreis ridindajn situaciojn: novaj vortoj shercoride enkapighas multe pli firmaj. Sed du miaj samurbaj amikoj-esperantistoj jam de la komenco ne sukcesis: krom esperante, ili parolis kun la infanoj fojfoje ruse. Rezulte, la infanoj chion bone komprenas en esperanto, sed responde chiam glitas al la rusa lingvo. En la kapo de la denaskulo la bildo de la patr(in)o devas esti firmege ligita nur al esperanto.

Mi tre bedauras ne havi tempon noti chiujn interesajn lingvajhojn de la filo. Nepardoneble! Multo forgesighis, sed mi rememoraslajenon. Foje mi diris al la filo: "Jen estas kemia uzino." - "Jes, - konsidereme rediris la filo, -kevia uzino." - "Ne, filchjo, kemia.,." - "Mi komprenas, kevia..." Necesis aparta klarigo. Kaj iam kvarjara li kun miro sciigis foje: "Pachjo, chi tie el trueto io elskarabis!" La frazon mi ofte mencias dum miaj prelegoj pri esperanto. La nocio elskarabis en la rusa revorteblas same per unu vorto kaj signifas t.n. infananlingvon - do neserioza, neuzata en la literaturo.

Siatempe mia instruisto de esperanto diris, ke ellasi la artikolon la ne estas tiom grava peko. Dum la unuaj miaj jaroj kiel esperantisto ankau la vorton sia mi uzis ne ghuste. Post du-tri jaroj da alparolo al la filo, mi komprenis la gravecon de la kaj la ghustan uzon de sia. Sufiche pene kaj longe mi korektis min, sed la filon necesis korektadi dum kelkaj jaroj. Jen kiel gravas alparoli la denaskulon senerare!

Daure sentighis la problemo pri hejmaj terminoj. La filo shatis manlabori kaj por pluraj maninstrumentoj mankis terimnoj. Se ni kunturistis - mankis nomoj por pluraj floroj. Oni devis ellabori propran hejman terminaron.

Ege mankis infanaj libroj. Mi devis adapte traduki ruslingvajn legajhojn. Sed kiam mi komencis instrui lin legi en esperanto, mi ne sukcesis. Nu, eble ankau mi ne tiom insiste instruis la esperanto-legadon, char ofte mankis tempo sed estis, lau mi, du kauzoj. La unua - li jam scipovis legi ruse kaj chiam (kiel ajna infano) glitis al pli malpeza (lego)laboro. La dua - sentighis la manko de infanaj libroj en esperanto. Mi opinias, ke oni devas legoinstrui al denaskuloj esperante antau ol nacilingve. Nu, kaj necesas multigi la libro-oferton al la denaskuloj. Tial ankorau nun aktuale staras la neceso verki, traduki, eldoni por niaj denaskaj esperantistoj.

Liginte la filon al la lingvo, mi ne ligis lin al Esperantio. Chiam mankis mono, ofte ech por miaj proesperantaj veturoj mi prunteprenis. Nur la lastan jaron, kiun ni loghis kune, mi veturigis la filon al esperanto-tendaro. Tiam li estis jam 15-ara.Kiom grandis liaj okuloj spertante esperantistan etoson, ke fine li diris: "Pachjo, kial vi neniam prenis min al esperanto-tendaroj?"

Baldau mi devis forlasi la familion kaj liaj ekkonatighoj kun esperantistoj ne estis daurigitaj. Nun la filo ne sentas sin esperantisto, esperanton li parolas nur kun mi, ne ofte. Do, mi komprenis, ke ne sufichas nur la instruado. Endis ekde frua agho enkonduki lin en nian esperantan mondon (eblas ech diri, en nian etnon).

Jam tiutempe mi sentis bezonon je reto de la denaskulaj gepatroj, kiu helpu min per intershango de sperto en la esperanto-edukado. Ankorau aktuala estas la grava tasko eltrovi kaj helpi izolitajn esperanto-gepatrojn, char nur en Rusio mi konas plurajn tiajn, pri kies ekzisto neniu scias.

Post kiam la filo, jam studento, ekloghis en mia urbo, eknecesis, ke ni parolu la rusan lingvon. Sed baldau ni konstatis, ke post la ruslingva komenca parolo, ni chiam transiras al esperanto. Plurfoje ni ambau celis kapti la momenton de tiu ekshango, sed neniam sukcesis. Je nia amuza miro! Nur post duonjaro da niaj sporadaj, tamen preskau chiusemajnaj renkontighoj, ni interparolis konstante la rusan lingvon. Tamen, kiam necesas nomi min pachjo ruse, mia filo chiam diras tion nur esperante. La lango ne tumigas diri tion ruse...

Anatolo Goncharov