FINGRO-UZOJ, FINGRUMO-SENCOJ

Anatolo Goncharov,
El „La Gazeto“, n-ro 46, p. 12–13

Siatempe mi artikolis en „Esperanto“ [1] pri um-vortoj; um-vorto povas havi diversajn sencojn depende de la kunteksto. Plej okulfrapa estas la vorto „fingrumi“. Eble ghuste ghin oni ekzemplu al E-studantoj en dauriga kurso, pli profunde klarigante la sufikson -um ene de kunteksto. Jenas parto de la trovitaj ekzemploj: „...kaj impete forpasis de la tableto, kiu... renversighis... «Kial vi fingrumis chi tiun tablon? Mi vidis viajn manojn esti chiam sub la tablo».“ [2] (fingrotushi, fingroagi, fingropushi).

„La aktisto... ekludetas kun shi, jen ekfingrumas shin, jen eklipumas shin“. [3] (palpi,tushi, tordeti certajn korpopartojn amorprovoke).

“Kiom do?“.- „Kvincent dolarojn...“ Li fingrumas la satenon... „Ghi estas iom kicha...iom kicha“. [4] (tushesplori la kvaliton).

„Kiam li fingrumis la revolveron tiam okazis la absurdajho“. [5] (alpalpis, palpotrovis).

„Aristono komencis palpi en mallumo... Fingrumante kaskojn, shildojhn kaj kirasojn, li trovis inter ili...“ [6] „La kochero ekkauris kaj ion fingrumis... kio estas en chi tiu sako...“ [7] „Mi volas redoni tion al vi“. Li fingrumas je sia ledjako, eltiras pakajheton da leterojh.“ [8] (pripalpi, palp-esplori).

„Tial fingrumi al konkretajho,...aserti...shajnas al mi trosimpligo de la afero“. [9] „...li diris, mughante kiel tauro: „La tuta mondo fingrumu min, sed neniam la duenjoj..“ [10] (montri per fingro).

„Helene fingrumas angulon de la vakstola tablotuko, „La bieno ruinigis nian vivon“. [11] „Li senchapeligas sin, fingrumas sian chapelon...“[12] „Poste shi refarighis pensema, rigardante la teron, fingrumante siajn harojn. [13] „Kun kia sento vi ghin ricevis?“ „Mi-,“ mi respondis, fingrumanteunu el la butonoj,„ mi ghin ricevis, esperante ke....[14] „Granda silento ekregas chiujn. Iligratas siajn nukojn rigardas siajn botojn, fingrumas siajn bukojn.“ [15] (pro singheno, hezitemo, necer-teco, chifeti, tordeti, tireti ion, re-kaj-reordigi).

„...shiaj fingroj kuras malrapide, kiel se oni fingrumus rozarion el kristale....[16] (lauvice de-shovi rozari-erojn au aliajn erojn).

„...vi estas ekzakte tiu klauno“. Li palpebrumis al iu staranta post nia dorso kaj fingrumis che la tempio.“ [17] (montri ke ne chio enordas en la kapo).

„Li hezitis malfermi ta pordon,...fingrumantesian kalvan verton....“[18] (montri dubon, ne-certecon; interalie la slavoj che tio fingrumas la nukon).

Post rapida fingrumado de tricifera kodo, Adamo mitralvorte raportis en sia lingvo....“ [19] „Luchia kun automata fingrumado ghin tralegas:... „por auskulti amikan vochon ciferu 7078020“. [20] (turni la diskon de telefonaparato, prenante certajn ciferojn).

„La kuirestro ree ekridas,.... Li fingrumas iom en la staplojn sub la nazo, aspektas amuzita“ [21] (kutimo de lipharuloj che malstrechigho au aliaj situacioj tush-ordigi siajn lipharojn).

„Li surmetis sian chapelon, li fingrumas en sia tabakujo.“ [22] (pinchpreni tabakon).

Kiel vi vidas „fingrumi shin“ forte diferencighas de „fingrumi la satenon“. Ankau fingrumi che la tempio oni povas ne nur por montri malordon en la kapo, sed, ekzemple, por masaghi nervo-punktojn, forigante kapdoloron. Ofte bezonatas ech granda tekstopeco por kompreni la ghustan sencon, kiel ekzemple che la jena: „Mia patrino ordigadis la diversajn aferojn postlasitajn de Alan, kaj ilin senpolvigis kaj zorge enpakis en memorajhujojn - shajnis, kvazau valora familiano estus mortinta, char mia patrino plorsingultis dum shi fingrumis la malnovajn objektojn kun zorgo kaj tenero“ [23]

Referencoj

  • Esperanto, 1991/2/p29.
    Varmega kamparo, 1985/HEA/p130.
    Fonto, 1981/7/p39.
    La Gazeto, 1990/34/pl5.
    Varmega kamparo, 1985/HEA/p76.
    Horizonto, 1979/2/p39.
    Chiela birdo, 1979/HEA/plO.
    Monato, 1983/8-9/p35.
    La Gazeto, 1990/29/pl6.
    La inghenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, 1977/Fundacion de Esperanto/p785.
    Somermeze, 1981/Eesti Raamat,Estonio/p94.
    Hungara Vivo, 1989/3/pll2.
    Montara vtiagho, 1984/ChEL, Pekino/p97.
    Postmilita japana antologio, 1988/Osaka/p20.
    La Gazeto, 1991/34/pl4.
    Rakontoj de Oogai, 1962/Japana E-Instituto/p50.
    Hungara Vivo, 1989/3/pll2.
    Montara vtiagho, 1984/ChEL, Pekino/p97.
    Postmilita japana antologio, 1988/Osaka/p20.
    La Gazeto, 1991/34/pl4.
    Rakontoj de Oogai, 1962/Japana E-Instituto/p50.
    Sezonoj, 1985/3/Sverdlovsk, Rusio/p9.
    18. Montara vilagho, 1984/Pekino/pl71.
    Kulturaj kajeroj, 1988/3/pl2.
    Fonto, 1984/45/p32.
    Norda Prismo, 1966/2/pl04.
    Chiela birdo, 1979/HEA/p26
    Norda Prismo, 1966/2/pl04.