• 24 Часа кастрация кота на дому в Москве

Ребенок кусается в детском саду советы психолога

Lingva evoluo en prezento de J. Baghy

Karaj amikoj kaj shatantoj de E-literaturo! Hodiau ni konatighos kun unu el la plej elstaraj reprezentantoj de nia kulturo, nome - kun Julio Baghy [Bagi]. Ni mallonge prezentos lin kaj poste - al via atento ni donos unu el liaj literaturajhoj kun komentoj. Do, agrablan legadon!

Julio Baghy (1891-1967). Hungaro, verkisto kaj E-instruisto, lau sia klero - aktoro. Naskighis 13 jan. 1891 en Szeged. Liaj gepatroj estis profesie ligitaj kun teatro, ankau li post siaj lernejaj jaroj laboris kiel aktoro kaj reghisoro. Verkis poemojn kaj novelojn hungare. Konatighis kun E-to en 1911 kaj plene fordonis sin al la lingvo. Dum la unua mondmilito li, estante militkaptito, en Siberio gvidis multajn kursojn por diversnacianoj. Post la milito farighis unu el la chefaj gvidantoj de Hungaria E-movado. Li multe agadis por plialtigi la spiritan nivelon de la esperantistaro. Estis li, kiu proponis opinii la naskightagon de Z (15 dec.) ankau tago de E-libro. Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: "Amo kreas Pacon, Paco konservas Homecon. Homeco estas plej alta idealismo". Ni multon shuldas al J. Baghy pro lia kontribuo al nia kulturo. Li estis la unua poeto E-ta post Grabovskij, kiu povis poeziumi tute libere kaj flue, superinte la malfacilajhojn, altrudatajn de la lingvo. Estis ano de la Akademio. Dum pluraj jaroj li estis kunredaktoro de "Literatura mondo", inter 1961-1967 chefkunlaboranto de "Hungara vivo". Multaj el liaj kreajhoj aperis en tradukoj al naciaj lingvoj. Verkoj: "Preter la vivo" (poemoj, 1922), "Viktimoj" (romano, 1925, 1971), "Pilgrimo" (poemoj, 1922), "Dancu, marionetoj! (noveloj, 1927), "Migranta plumo" (noveloj kaj poemoj, 1929), "Hura!" (romano, 1930), "Printempo en la autuno" (romano, 1931, 1972), "La vagabondo kantas" (poemoj, 1933, 1937), "Verdaj donkihhotoj" (romano, 1933), "Sur sanga tero" (romano, 1933, 1971), "La teatra korbo" (skizoj, 1934), "Arghenta duopo" (jubilea antologio, kun K. Kalocsay, 1937), "La verda koro" (romaneto por komencantoj, 1937 kaj pluraj represoj), "Songhe sub pomarbo" (versdramo, 1958), "Koloroj" (noveloj, 1960), "Ora duopo" (jubilea antologio, kun K. Kalocsay, 1966), "Chielarko" (versaj fabeloj, 1967), "Autuna foliaro" (poemoj, 1970), "En maskobalo" (unuaktajoj, 1977). Verkis ankau plurajn lernolibrojn por hungaroj. (la materialo estas preparita lau "Enciklopedio de Esperanto" kaj "Baza literatura krestomatio)

"LINGVA EVOLUO"
de Julio BAGHY
(Komedia au tragedia sceno lau gusto de la leganto)

Rolas: LA MALNOVA, LA MODERNA kaj LA JUNA adeptoj de la lingvo Esperanto. LA MALNOVA sidas che la tablo kaj legas la Originalan Verkaron de Zamenhof. LA JUNA foliumadas modernan revuon. Chiumomente li elposhigas sian 600-pagan vortaron por serchi la nekonatajn vortojn. Ofte li notas la netroveblajn neologismojn sur paperon.

LA MODERNA (pashas en la chambron): Bonan seron! (Li eksidas.)

LA MALNOVA (iom mirigite): Chu seron?!

LA JUNA ekatentas kaj subite serchas la vorton en la vortaro.

LA MODERNA: Jes, senioro. Unu silabon pli kurte... Hah, ni havantas superban primaveran seron.

LA MALNOVA (iom malice): Pri-ma-ve-ro... Unu silabon pli longe.

LA MODERNA: Sed ghi estas pli poetika.

LA MALNOVA: Kial ne poezia?

LA MODERNA: Pro la eskvizita nuanco.

LA MALNOVA: Mi ne komprenas la vorton "eskvizita".

LA JUNA denove serchas en la vortaro.

LA MODERNA: Supozeble vi estas movades oldulo ne beletre erudita. (Li prenas al si la libron, legatan de LA MALNOVA): Chu lice? Bah, arhhaikajho! Zamenhof! Mi povintus pensi. (Li redonas la libron) Ne faltigu la frunton kaj ne pautu! Estu darfe diri, ke oldulo ne povantas apreci la progreses etoson, kiun forcas la moderna evoluo. Vi tro egardas la paseon por delekti avantaghojn. Senioro, vi krablas; ni, baceloroj, hastas.

LA MALNOVA (kun pliiganta miro): Mi ne komprenas... Je Dio, mi ne komprenas vin! Kian lingvon vi parolas, sinjoro?

LA MODERNA (fiere): La modernan beletran lingvon de Esperanto. La ingheniaj gheniules dokta degno savantos nian idiomon de stoniges dangheroj.

LA JUNA dum la konversacio shvite notas, serchas, auskultas, fulmrapide foliumadas sian vortaron.

LA MALNOVA (konsternite): Sed tio estas ja atenco kontrau la lingvo mem!

LA MODERNA (digne): Aliu opinias aliel. Kelkuj objhetas argumentojn, kiuj balde konvinkintos la konservatismes konestablojn. La enemoj venkitos kaj restantos infre che la montes piedo, dum la modernuloj kun resoluta orgojlo konstruantos sian novan fortreson.

LA MALNOVA (ekflamighante): Sinjoro, chesu tian parolon. Via lingvouzo detruas. Kiu komprenas tion? Pli ol 25 jarojn mi konas kaj parolas la lingvon, sed mi ne kapablas kompreni vin. Kio, je Dio mi petas vin, kio estas gi?

LA MODERNA (kvazau donante la indulgan lastan mortpikon): Lingva evoluo kaj poetika etoso.

LA JUNA (mire rigardas al ili.)

LA MALNOVA (malespere): Sed, sinjoro, ankau mi lernis la lingvon el literaturaj verkoj, sed...

LA MODERNA (interrompe): ...sed ante du dekadoj. Ante tri jaroj mi uvris mian koron por Esperanto kaj jen mi devancintas vin. Ho, povra konestablo, chiudiurne vi devus devori novajn vortojn por atinginti min! (Subite li turnas sin al LA JUNA) Chu ne, senioro? Nu?..

LA JUNA embarasite silentas.

LA MODERNA: Kial vi silentas?

LA MALNOVA (senkulpigante lin): Antau tri monatoj li lernis. Li estas nia plej talenta kaj fervora juna samideano.

LA MODERNA (kun patosa entuziasmo): Pum! Baceloro, salutatu vi! Vi futures espero, kiu estos la moderna beletres aprecanto! Hola! Hop! Hip, hip, hura!

LA JUNA (rugha pro la retenata kolero, plenpulme krias): Am pam kuli kuli mas injara pinjara puuu de le fingestek moli vidi nakk am para pam para pag!

LA MODERNA kaj LA MALNOVA (surprizite kaj samtempe): Kio estas tio?!

LA JUNA (kontentigite): Lingva evoluo kaj poetika etoso, sinjoroj! (Li jhetas la vortaron en angulon kaj estas forironta)

LA MALNOVA (retene): Kien, kien, kara samideano?!

LA JUNA (decide): Al "Basic English"! (Li forkuras)

FINO

Наши комментарии:

Прежде всего, позвольте обратить ваше внимание на мораль: реформизм ни к чему хорошему не приводит! Теперь о сути: язык старого эсперантиста моделен и комментировать там нечего. Юный эсперантист вообще не говорит. Внимания заслуживает язык современного эсперантиста. Чем Ю. Баги достигает этого эффекта "чрезмерной языковой модерновости"?

Прежде всего, это сложность грамматических форм. Он постоянно использует сложные глагольные формы (ni havantas, mi povintus, povantas - ni estas havantaj, mi estus povinta, estas povanta и т.д.), которые привносят уточняющий компонент, но в "нормальном" эсперанто нужны очень редко (а тут ещё и односложные формы, употребляемые в разговорной речи).

Потом - элементы многочисленных реформ-проектов эсперанто и нововведений, по поводу которых до сих пор (!) нет единого мнения: формы типа balde, ante (давно уже предлагалось наречиям и предлогам, заканчивающимся на au, сменить окончания на -e: hodie, hiere, kontre, malgre, ante; это не привилось, однако в поэзии встречаются апострофированные формы, типа hodi'); словечки aliu, aliel (ряд aliu, alio, aliel и т.д. официально или хотя бы большей частью эсперантистов не признан); окончание -es, которое "современный" эсперантист использует для прилагательных.

Слова с искажённой орфографией (долгое время реформаторы пытались, да и сейчас пытаются, "подогнать" орфографию под надуманные "международные" нормы): apreci (эта форма появилась значительно позже, чем aprezi - высоко ценить), gheniulo (вместо geniulo), uvri (вместо ovri, тоже, впрочем, хорошенького неологизма для malfermi), kelkuj - kelkaj, senioro - sinjoro.

Многочисленные слова, не являющиеся частью "официального" эсперанто, а заимствованные из европейских языков: sero - vespero, eskvizita - ?, egardi - ?, baceloro - вероятно bakalauro (в смысле, "просвещённый человек"), idiomo - lingvo (в эсперанто слово idiomo редко и слишком уж научно), enemo - malamiko, infre - sub, konestablo - ?..

И наконец, множество "истинных" неологизмов. Почти все из ниже перечисленных слов употребляются лишь в поэзии и художественной литературе, а обычной речи их употреблять не следует (ну, кроме как уж вы точно уверены, что вас поймут, и что иначе - просто не скажешь). Следует учесть, что в то время, когда писалось произведение, эти неологизмы выглядели ещё более устрашающе, чем сейчас:

primavero - printempo
olda - maljuna
darfi - povi
superba - bonega, belega
paseo - pasinteco
delekti - ghuigi, felichigi
krabli - rampi (перен. - ковылять, отставать)
dokta - sciplena, scianta
degni - ekfavori (+ снизойти, удостоить)
objeti - kontraudiri
orgojlo - fieracho
devanci - superi, kursuperi
diurno - tagnokto
lici - esti permesita

Ну и наконец - куда же ушёл юный эсперантист? Basic English - проект упрощённого (чтоб не сказать "опримитивленного") английского языка, предложенный в 1932 году Ч.К.Огденом. Вещь, мягко говоря, проигрывающая в гибкости и богатстве эсперанто, но, видно, превосходящая в консерватизме и malreformemo...

Mevo