SHERCOJ DE RIKARDO CASH-10

KULPULO

Baniko estas akuzita pri murdo, kaj kvankam estas pluraj pruvoj, la kadavro neniam estis retrovita. Lia advokato, Kruko, elpensas ruzajhon por liberigi sian klienton. Kruko ekstaras, rigardas sian brakhorloghon, kaj diras, "Gesinjoroj jhurianoj, mi havas surprizon por vi! Post malpli ol unu minuto, la persono, supoze murdita de s-ro Baniko, trairos la pordon de tiu chi jughejo!"
Kaj li turnas sin fronte al la pordo. Kaj chiuj aliaj en la jughochambro, la jhurianoj, la atestantoj, la jhurnalistoj, ech la jughisto, same turnas sin por observi la enirpordon. Pasas kelkaj minutoj, kaj nenio okazas.
Fine, Kruko diras, "Fakte, mia deklaro estis malvero: la malaperinto ne ekaperos. Sed... vi ChIUJ turnis vian fronte al la pordo, kredante ke mi eble diras la veron, kaj ke la supozata viktimo efektive povus esti ankorau vivanta. Mi opinias ke vi same opinias kiel mi, ke en tiu chi kazo ni devas malgrau niaj duboj fidi je la senkulpeco de s-ro Baniko. Mi do petas vin deklari mian klienton senkulpa."
La gejhurianoj efektive estas malcertigitaj kiam ili eniras la jhuriejon por debati la aferon. Sed je la granda surprizigho de advokato Kruko, ili rapide revenas post nur kelkaj minutoj, kaj ilia estro deklaras la vedikton: "Kulpa."
Mirigita, Kruko demandas, "Sed kiel okazas tiel? Vi devus havi dubon pri lia kulpeco. Vi ja chiuj rigardis la pordon antau kelkaj minutoj!"
Kaj la jhuriestro trankvile respondas, "Jes, s-ro advokato, chiuj homoj en tiu chi jughejo rigardis la pordon... escepte de via kliento."


TRI DEZIROJ

Kruko kaj Baniko laboras por sinjoro Moneg. Chiuj tri pashas en la strato por iri tagmanghi, kiam ili ekvidas antikvan oleolampon sur la trotuaro. Ili frotas ghin, kaj kun granda fumnubo, ekaperas ghino.
"Normale mi realigas tri dezirojn," diras la ghino. "Do, char vi estas triopo, mi realigos al vi po unu deziron."
"Unue mi, unue mi!" krias Kruko. "Mi deziras esti en la Bahamoj, kondukanta motorboaton, sen ajna prizorgo en la mondo!" Kaj "pum!", li malaperas.
"Poste mi, poste mi!" krias Baniko. "Mi deziras esti en Havajo, kushanta sur la plagho kun mia privata masaghistino, senfina kvanto da drinkajhoj, kaj la plej bela amantino en la mondo." Kaj "pum!", ankau li malaperas.
"Bone, estas mia vico," diras s-ro Moneg. "Mi volas ke ambau ili estu en la oficejo post la tagmangho."
Moralo de tiu chi rakonto: chiam lasu vian chefon paroli unua.


FALO

Kruko estas laboristo en domkonstruado. Portante brikojn sur la kvina etagho, li subite glitas, falas, kaj trovighas sternita sur la trotuaro.
Granda aro de gapantoj ekchirkauas lin, kaj ekalvenas policisto.
"Nu," demandas la policisto, "kio do okazis chi tie?"
Kruko, kushante sur la grundo, malfermetas la okulojn, kaj per malfortega flustro diras, "Mi nenion scias. Ankau mi jhus alvenis."


PROFUNDA SHERCO

Kruko plonghas kun spiraparato, kaj admiras la submaran faunon. Li atingas 15-metran profundon kiam li rimarkas aliulon tute proksime, sed kiu plonghas sen aparato, sen aerbotelo, sen iu ajn plonghista ekipajho -- do apnee, lau la scienca termino.
Kruko admiras la talenton de tia plonghisto, kaj decidas daure profundighi ghis -20 metroj. Kaj lin rapide re-alighas la apneulo.
Nun, iom incitita, Kruko ekplonghas ghis -30 metroj... sed la alia plonghanto rapide reatingas lin. Mirigite, Kruko prenas sian akvorezistan tabuleton kun speciala skribilo, kaj skribas, "Kion vi faras tiom profunde sen aparato!?"
La aliulo prenas la skribilon kaj respondas, "Mi dronas, stultulo!"


RELATIVAJ MERITOJ

Kruko kaj Baniko diskutas la relativajn meritojn inter edzino kaj amatinon.
"Nu," diras Baniko, "pasigi tempon kun la edzino estas ja agrable, por pli firme konstrui solidan fundamenton de longedaura rilato."
"Vi ja pravas," diras Kruko.
"Aliflanke," laute meditas Baniko, "pasigi tempon ankau kun la amatino estas tre ghuiga pro la pasio kaj mistero en tiu rilato."
"Ankau pri tio vi pravas," diras Kruko. "Tamen, persone, mi preferas ambau."
"Ambau?" miras Baniko. "Kiel tio, ambau!?"
"Evidente! Kiam vi havas kaj edzinon kaj amatinon, ambau supozas ke vi pasigas la tempon kun la alia... dum reale vi agrable pasigas la tempon drinkante kun viaj amikoj!"


INTERESA PROPONO

La oficejestro demandas al Jonjo, la nova sekretariino: "Fraulino Jonjo, kion vi faras dimanche?"
Shi estas ravita, char shi trovas lin tre bela, charma, inteligenta, sprita, sportema, ktp. ktp.
"Nenion, sinjoro estro," shi respondas, esperante inviton. "Absolute nenion."
"Bone," reagas la estro. "Tiel vi havos neniun kialon alveni malfrue lunde matene, kiel vi faris dum la lastaj tri semajnoj...."


FIRMA PRUVO

Jozefino kaj Manjo diskutas pri siaj edzoj. Lau Jozefino, chiuj viroj estas nefidindaj.
"Vi malpravas," kontestas Manjo. "Mi havas absolutan fidon je mia Francisko."
"Vi estas naiva," diras Jozefino. "Li ofte pasigas tutan tagon che la lago por fishi, chu ne? Kiel vi povas esti certa ke li ne reale pasigas la tempon kun amatino?"
"Ho, mi estas absolute certa. Mi havas firman pruvon."
"Kiun pruvon?" scivolas Jozefino.
"Tre simple," respondas Manjo. "Mi scias ke li reale fishas, char li neniam portas fishojn hejmen!"


MALTRAFITA OKAZO

Du infanetoj vadas en la maro.
"Ho!" elkrias la unua. "Viaj piedoj estas tiom malpuraj!"
"Jes," agnoskas la dua. "Sed ni ne venis al la marbordo de longe."


PROGRESO

Baniko demandas, "Chu estas vere ke via dentisto farighis cerbo-kirurgo?"
Kruko respondas, "Ne vere. Lia borilo nur glitis."


REALECA ROLO

Jochjo ricevis rolon por ludi en la lerneja teatrajho. Kiam li rakontas tion al Kruko, tiu estis tre fiera.
"Nu," demandas Kruko al sia fileto, "kian rolon vi havas?"
"Mi ludos viron kiu estas edzo de dudek kvin jaroj."
"Ho, tio estas sufiche bona rolo," gratulas Kruko. "Kaj eble la venontan fojon vi ne plu estos nur statisto."


RAPIDA MANGHAJHO

Kruko veturas sur malgranda kampara vojo je ch. 30 kmh, kiam li subite rimarkas kokinon kiu kuras samrapide apud lia auto... kaj ke ghi havas tri krurojn!
Li rapidigas la auton ghis 80 kmh, sed la kokino facile kuras samrapide.
Post kelkaj kilometroj, la kokino turnighas en farmvojon, kaj kuras en kokinejon apud malnova farmdomo.
Kruko tre scivolas pri tiu stranga besto, do li parkas apud la domo. Li tuj rimarkas ke la tuta kokinejo plenas je trikruraj kokinoj. Li do iras al la domo kaj frapas je la pordo.
"Mi vidis vian trikrurajn kokinojn," Kruko diras al la maljuna farmisto kiu malfermas la pordon.
"Jes," respondas la farmisto. "Mia filo estas genetikisto. Li sukcesis bredi tiujn trikrurajn kokinojn, char kiam ni manghas kokinon, mi, mia edzino, kaj li chiuj preferas kokinkruojn, kaj tiel ni ne devas mortigi pli ol unu."
"Mirinde," diras Kruko. "Mi neniam audis pri io tiom fantasta. Cetere, kiel ili gustas?"
"Mi ne scias," konfesas la farmisto. "Ni neniam kaptis unu el ili."


MALBONA KALKULO

Kruko, Baniko, kaj Tochjo estas che psiko-kuracisto por kontroli sian rezonkapablon.
La kuracisto diras al Tochjo, "Kiom estas trioble tri?"
Tochjo konfuzite respondas "297."
"Nu, hm," miras la kuracisto. "Interese...."
Tiam li turnighas al Baniko kaj diras, "Nun estas via vico. Kiom estas trioble tri?"
Ech pli kapturnite, Baniko respondas, "Vendredo."
"Nu, hm", miregas la kuracisto. "Pli kaj pli interese...."
Fine li turnighas al Kruko kaj diras, "Kaj nun estas via vico. Kiom do estas trioble tri?"
Senhezite Kruko respondas, "Nau."
"Perfekte!" entuziamas la kuracisto. "Sed diru al mi, kiel vi atingis tiun rezulton?"
"Facilege," respondas Kruko. "Mi simple subtrahis 297 de vendredo!"


CHE DENTISTO

Kruko estas che dentisto.
"Malfermegu vian bushon, s-ro Kruko," diras la dentisto. "Ho, vi havas enorman kavajhon en unu dento, vi havas enorman kavajhon en unu dento, vi havas enorman kav...."
"Sufiche!" incititas Kruko. "Ne necesas plu ripeti tion."
"Sed mi nenion ripetas," klarigas la dentisto. "Temas pri ehho!"


EN LA GHUSTA LOKO

La lerta flamenko-dancisto tiom entuziasmigas belan junulinon inter la spektantoj, ke shi jhetas al li rughan rozon.
Post la spektaklo, shi iras en la kulisojn, kaj demandas al li kion li intencas fari pri la rozo.
"Mi metos ghin en glason da akvo apud mia lito," li respondas.
"Ne," malkontentas la fraulino. "Vi devus meti ghin inter viajn dentojn!"
"Sed tie ili ja estos," respondas la eksjuna dancisto.


UTILAJ CIFEROJ

La instruistino demandas al eta Jochjo chu li bone konas la ciferojn.
"Jes ja," respondas Jochjo. "Mia pachjo instruis al mi."
"Bone, ni vidu," diras la instruistino. "Kiu estas la cifero post tri?"
"Kvar", senhezite respondas Jochjo.
"Jes, bone. Kaj post ses?"
"Sep."
"Tre bone, via pachjo bone instruis al vi," diras la instruistino. "Kaj fine, kio estas post dek?"
"Fanto."


FISHKAPTADO

Kruko kaj Baniko decidas fari unusemajnan fishkaptan ferion. Ili luprenas ekipajhon: kanojn, bobenojn, vadsurtutojn, remboaton, arbarkabanon, kaj ech terenautomobilon. Tio kostas al ili malgrandan trezoron.
La unuan tagon ili frue ekfishas... sed kaptas absolute nenion, malgrau la kvalita ekipajho. Same okazas la duan tagon, kaj la trian tagon.... Kaj tiel plu ghis, finfine, la lastan tagon de sia ferio, unu el ili kaptas fishon.
Veturante hejmen ili estas deprimitaj. Kruko turnas sin al Baniko kaj diras, «Chu vi komprenas ke tiu chi unu fishetacho kostis al pli ol mil eurojn?»
Kaj Baniko respondas, «Chu tiom? Bonshance ke ni ne kaptis pliajn!»


BELA VOJAGHO

Kruko faras longan marvojaghon, kaj la vetero ne estas tre bona. La altaj ondoj lev- kaj mallevas la shipon, kaj la stomako de Kruko daure tangas. Li pasigas multan tempon sur la ferdeko, firme tenante la gardrelon.
Venas stevardo kun plado: "Chu vi volas tagmanghi, sinjoro?"
"Jhetu ghin rekte en la maron," respondas Kruko. "Tiel mi shparos la penon."


BONA KIALO

Policisto haltigas automobilon kiu shancelighas sur la vojo. La kondukanto estas Kruko.
"Elspiru en tiu chi spirtestilon," ordonas la policisto.
"Mi ne povas," respondas Kruko.
"Kial ne?"
"Char mi estas astmulo. Se mi elspirus en tiun tubon, mi povus ekhavi astmo-krizon."
"Bone," diras la policisto. "Do ni iros al la policejo kaj faros urinteston."
"Tion mi povas fari, s-ro policisto."
"Kial ne?"
"Char mi estas diabetulo. Mia sukernivelo povus tro malaltighi se mi pisus en ujon."
"Bone, bone," ekmalpaciencas la policisto. "Ni faros sangoteston."
"Nek tion, s-ro policisto."
"Kaj kial ne, do?"
"Char mi estas ankau hemofiliulo. Mi povus morti se mi donus sangon."
"Nu," la policisto gratas la verton. "Eliru la auton kaj pashu sur tiun blankan linion."
"Ankau tion mi ne povas fari, s-ro policisto."
Tute senpacience, la policisto hurlas, "Kaj kial ne!?"
"Char mi estas ebria."


VERA KULPO

Kruko kaj Baniko kartludas kaj diskutachas.
"Vi mensogis al mi!" plendas Baniko.
"Nu, ja," agnoskas Kruko. "Sed estis via kulpo."
"Kiel tio, mia kulpo!?"
"Vi faris demandon al mi."


MEMORIGILO

"Kruko, vi devas helpi min!" petas Baniko.
"Kio okazas, amiko?" scivolas Kruko.
"Chu vi konas senmankan manieron por memori la naskighdaton de mia edzino?"
"Jes," certigas Kruko. "Forgesu ghin unufoje."


KOMPLETA

Kruko kaj Baniko diskutas pri geedzeco.
"Viro ne estas vere kompleta ghis li edzighas," diras Baniko. "Chu vi ne same opinias?"
"Jes ja," diras Kruko. "Kaj post tio, li estas vere komplete finita!"


CIBERSEKSO

"Mi estas kontrau cibersekso," asertas Baniko. "Chu vi ne same opinias?"
"Jes ja," kunsentas Kruko. "Mi estas absolute kontrau tio ke mashino pli amuzighus ol mi!"


PERFEKTA MONDO

"Chu ne estus agrable," filozofiumas Kruko, "se ekzistus lando kie chiuj devige estus amikecaj kaj afablaj en chiu momento, kie neniu agus kontrau la leghoj, kie chiuj veturus lau la rapidolimoj...?"
"Jes," respondas Baniko. "Sed estas nur unu problemo pri tio."
"Kiu problemo?"
"Oni neniam lasus vin vivi tie!"


VIRBOVOJ

Kruko kaj Jozefino vizitas Farmistan Ekspozicion, kaj haltas che stando kun premiitaj virbovoj. En la unua stalo estis bela virbovo kun afisho: "Tiu chi virbovo sekskunighis 50-foje pasintjare."
Jozefino sherce kubutumas Krukon kaj diras, "Ho, ghi sekskunighis preskau unufoje semajne!"
Ili daurigas ghis dua stalo, kie estas granda fortika virbovo kun afisho:
"Tiu chi virbovo sekskunighis 120-foje pastinjare."
"Ho, ho!" elkrias Jozefino, kaj denove forte kubutumas Krukon. "Tio estas pli ol dufoje semajne! Vi povus lerni ion de ghi!"
Ili atingas trian stalon, kie estas grandega, impona bestego kun afisho:
"Tiu chi virbovo sekskunighis 365-foje pasintjare."
"Oj oj!" ekstazas Jozefino, kiu tiom ekscitighas ke shi preskau rompas la ripojn de Kruko. "Tiu virbovo sekskunighis unufoje tage! Vi VERE povus lerni ion de tiu besto!"
Fine, Kruko rigardas Jozefinon kaj diras al shi, "Iru al ghi kaj demandu chu estis kun la sama bovino."


CHIAM AUSKULTU

Jozefino havas problemojn, kaj lautvoche plendas, "Ho, se mi nur estus auskultinta mian panjon!"
Shia amikino Manjo demandas, "Chu? Kion shi diris al vi?"
"Sed mi ne scias," respondas Jozefino. "Mi ja ne auskultis shin!"


BONA SKRIBILO

Jochjo provas fari siajn lernotaskojn, sed daure grumblas.
"Fek!" li fine diras. "Panjo, mi bezonas novan krajonon!"
"Kial?" demandas Jozefino.
"Char chi tiu faras tro da eraroj!"


REALA ROLO

Kruko volas esti aktoro.
"Nu," demandas Baniko, "kiel fartas via aktora kariero?"
"Tre bone," respondas Kruko. "Mi sukcesis havi rolon en televida 'realec-serio'. Temas pri aro da homoj kiuj provas travivi en sovagha arbaro.
Kaj fakte, mi havas tre centran rolon."
"Chu vi estas la gvidanto?"
"Ne, ne. Mi ludas arbon."


NAZTUKO

Kruko devas veturi en tre homplena autobuso. Apud li sidas nazmuka knabeto kiu daure laute snufetas. Finfine, Kruko ne plu eltenas tiun bruon, kaj iritite vochas, "Chu vi ne havas naztukon?"
"Jes," respondas la knabeto, "sed mi ne rajtas pruntedoni ghin al nekonato."


KURACO

"Jochjo mordadis siajn ungojn," diras Kruko, "sed mi sukcesis chesigi tion. Chu vi scias kiel?"
"Ne," resondas Baniko, "sed mi antautimas."
"Mi simple forhakis liajn fingrojn!"


MALPURAJ MANOJ

"Jochjo!" krias Jozefino. "Lavu viajn malpurajn manojn antau ol ludi pianon!"
"Ne gravas, panjo," respondas la bubo. "Mi ludas nur la nigrajn klavojn."


MALPURAJ MANOJ-2

Jozefino iras al frizejo. Tie shi rimarkas ke la frizistino havas ege malpurajn manojn.
"Sed kiel vi povas labori kun tiom malpuraj manoj?" shi miras.
"Nu, simple," respondas la frizistino. "Hodiau neniu ankorau mendis shampuon."


TAKTIKO

Kruko ludas en amatora futbalteamo. Jhurnalisto intervjuas lin.
"Kiel okazas, s-ro Kruko, ke via teamo chiam venkas?"
"Ni trovis absolutan armilon," klarigas Kruko.
"Kaj pri kio temas?"
"Ni neniam purigas niajn shtrumpetojn."


PURECO

1. Oreloj

"Jochjo," diras Jozefino al sia fileto, "ne forgesu bone lavi vian vizaghon antau via pianoleciono -- kaj ne forgesu la orelojn!"
"Jes, panjo," obeemas (!) Jochjo.
Post la leciono, Jozefino demandas al li, "Chu vi vere lavis viajn orelojn?"
"Nu, mi almenau lavis tiun apud la instruisto."


2. Kolo

"Chu vi certas ke vi bone lavis vian kolon?" insistas Jozefino. "Chu vi kontrolis rigardante en la spegulo?"
"Mi bone lavis mian kolon, panjo," respondas Jochjo. "Sed mi kontrolis rigardante la bantukon."


TRANCHA RIMEDO

"Mi havas harskvamojn," plendas Baniko. "Chu vi konas efikan rimedon?"
"Jes ja," respondas Kruko. "Forhaku vian kapon!"


<< >>