SHERCOJ DE RIKARDO CASH

1. DONACO

    "Nu, Jochjo," demandas Baniko, "kion via eta fratino ricevos de vi je sia naskightaga festo?"

   "Tion mi ankorau ne scias," respondas la knabeto. "Pasintan jaron shi ricevis de mi morbilon."

morbilo - êîðü (áîëåçíü)

2. OMBRA HUMORO

    Kruko sendis Jochjon kolekti pomojn en la ghardeno. Post horo, li iras en la ghardenon, kaj tie trovas Jochjon dormantan sub la pomarbo.

    "Sentaugulo!" li riproche vekas sian filon. "Vi ne indas ke la suno brilas sur vin!"

    Jochjo flegme replikas: "Sed ghuste tial mi kushas en la ombro!"


3. VIVGRAVA DEMANDO

    "Oksigeno estas necesega por la vivo," s-ino Nazeg klarigas al siaj gelernantoj. "Oni eltrovis ghin en la jaro 1773."

    Jochjo mire levas la manon: "Sed de kio oni vivis antaue?"

4. TRI STULTAJ DEMANDOJ

    1. "Teknika epoko"

    Jochjo hazarde vidas ke lia onklino purigas sian artefaritan dentaron.
    "Ho, onjo!" la etulo mirigite demandas, "chu vi estas malmuntebla?"

malmunti - ðàçîáðàòü

    2. "Buterigo"

    "Ho, pachjo," Jochjo ankorau mirigite demandas al Kruko, "kiam aviadilo foje flugas tra la Lakta Vojo, chu la helico buterigas ghin?"

Lakta Vojo - Ìëå÷íûé Ïóòü
helico -
ïðîïåëëåð

    3. "Miliono"

    S-ino Nazeg klarigas al la gelernantoj la valoron de senlaca diligenteco kaj laboremo, rakontante pri konata milionulo:

    "Atentu," shi admonas. "Kiam tiu viro komencis, li posedis nenion krom unu pantalonon shiritan ghis chifonoj. Kaj nun li posedas milionon!"

    "Ho," Jochjo subite demandas, "sed kion li faras kun miliono da shiritaj pantalonoj?"

5. PRAVA PEKO

    "Nu, infanoj," instigas s-ro Pregem en sia prireligia klaso, "diru al mi
kion ni devas fari antau ol niaj pekoj povos esti absolvitaj."

    Jocjo respondas: "Unue ni devas peki!"

6. MALJUSTA KONDUTO

    Jochjo terure miskondutas en la klaschambro, kaj s-ino Nazeg ne plu eltenas.

    "Nun mi ne plu toleras vian fikonduton!" shi ekkrias. "Forighu tujege!"

    Kiam Jochjo forlasis la klaschambron, ekas murmurado inter la aliaj gelernantoj. Fine, Tochjo sin levas kaj petas paroli.

    "Jocjo, kiu malbonkondutis, rajtas foriri," li diras en la nomo de chiuj, "dum la aliaj, kiuj bonkondutis, devas resti en la lernejo. Chu tio ne estas granda maljusteco?"

7. SIMILECO
(en la serio "stultegaj demandoj")

    "Pachjo," demandas Jochjo, "chu fungoj chiam kreskas en malsekaj lokoj?"

    "Jes," respondas Kruko.

    "Chu pro tio ili similas pluvombrelojn?"

8. FRAPA DEMANDO

    Jochjo ankorau faris friponajhon, kaj Kruko pugfrapas lin.
    "Pachjo," Jochjo plore demandas inter du frapoj, "chu ankau vi iam ricevis pugfrapojn de via patro?"
    "Jes."
    "Kaj chu ankau lia patro ricevis frapojn kiam knabo?"
    "Certe."
    "Kaj chu ankau ties patro ricevis pugfrapojn de sia patro?"
    "Vershajne."
    "Mi volonte scius," diras Jocjo skuante la kapon, "kiu unue komencis tiun idiotajhon!"

9. TRAFA ARGUMENTO

    Jocjo venas hejmen kun vestoj tute disshiritaj.
    "Vi denove kverelis!" Jozefino chielenlevas la manojn. "Kun kiu?"
    "Kun Tochjo."
    "Li bele aranghis vin, tiu fiuleto! Tiu pantalono estas neriparebla; necesos acheti por vi novan."
    "Nu, tio ne gravas. Vi vidu Tochjon! Mi certas ke lia patrino devos acheti novan knabon!"

10. PRUDENTA RESPONDO

    Kruko vizitas che amika geedza paro. Ilia filo, Pechjo, estas modelo de prudento kaj sagheco, kaj ili senchese laudadegas lin antau Kruko (kies filo estas ja la kontrauo). Iom kolere, Kruko ofende deklaras:
    "Infanoj kiuj havas tiom da prudento, ghenerale farighas des pli malprudentaj, ju pli ili maljunighas."
    "Tiukaze," respondas Pechjo, "vi certe dum via infanagho estis prudentega kaj saghega!"

11. SHMINKU LA VERON

    Jonjo rigardadas la onklinon.
    "Ho, onjo!" shi ekkrietas.
    "Jes?" respondas la okupita virino. "Kion vi volas?"
    "Diru, chu rugaj vangoj indikas sanon?"
    "Jes, kompreneble."
    "Ho, onjo, do vi estas dekstre pli sana ol maldekstre!"

12. SPERTULO

   S-ro Novrich fanfaronas: "Kiam ni fondis nian firmaon, mia kunfondinto posedis la monon, kaj mi la sperton. Hodiau, mi posedas la monon, kaj li... la sperton!"

13. REKONO

    "Sinjoro!" kolera viro minace diras al Kruko, "Chu vi rekonas en mi la viron kiun vi antau kelkaj tagoj nomis idioto?"
    "Jes, sinjoro," Kruko respondas. "Mi perfekte rekonas vin tia!"

14. DORMIGA AMO

    Kruko trovighas en malsanulejo, kaj li ekamas la flegistinon.
    "Bonvolu diri al mi," li timeme petas. "Kion mi donu al vi por ricevi kison de vi?"
    "Kloroformon!"

15. ETIMOLOGIO

    "Kial oni nomas la kontrolon de konoj 'ekzameno'?"
    "Char kiam la ekzemeno estas 'eksa', oni diras 'amen'!"

16. PRUDENTO

    Kuzo parolas kun sia kuzino: "Mi ja volonte edzighus kun via amikino, sed shi estas iom tro malprudenta...."
    "Vi pravas," respondas la kuzino. "Vi nepre devas edzighi kun virino kiu posedas prudenton por du!"

17. SAMO

    "Chu vi venas por mono?" la bankisto demandas al juna vizitanto.
    "Ne, sinjoro," tiu respondas. "Mi venas por peti de vi la manon de via filino."
    "Nu! Chu mi ne diris!?"

18. RENDEVUO

    Baniko promenas en la urba zoo, kiam li neatendite vidas Krukon.
    "Kion mi vidas?" li ekvochas. "Kion vi faras chi tie en la zoologia ghardeno?"
    "Chit!" Kruko flustras. "Mi chi tie havas rendevuon kun Lio!"
    "Sed shajne shi forgesis vin...." Baniko moketas.
    "Lausajne," Kruko malghoje respondas, "kvankam shi precize skribis: 'Estu je la tria antau la baseno de la hipopotamo; vi certe ne estos senakompana.'"

  Chit! - òññ!

19. ARS LONGA, STOLA BREVIS

    "Kruchjo," karesvochas Jozefino, "kiel plachas al vi mia nova silka robo? Ghi estas kvazau poemo, chu ne?"
    "Certe," Kruko respondas. "Sed mi konsilas ke vi longigu la poemon je kelkaj versoj."

(ars longa... - ïî-ëàòûíè)

20. KION KUNPORTI?

(Sherceto pri urbaj karakterizoj.)

    "Kien vi kuras?" Baniko demandas al Kruko.

    "Al Parizo!"

    "Tre bone! Sed kial vi ne kunprenas vian edzinon?"

    "Kial do? Estus same kvazau mi veturus al Munkeno kaj kunprenus bieron!"

21. PRESKAU SAME

    "Chu mi ne ege similas al la granda scienculo Ejnshtejno?" Kruko demandas rigardante en spegulo. "Mi fakte estas same granda kia li, aspektas same, kaj estas preskau same peza."
    "Povas esti," Jozefino respondas. "Sed vi pezas almenau kvin kilogramojn malpli ol li."
    "Kvin kilogramojn malpli?" Kruko miras, tushante sian talion.
    "Jes. Sed tiuj kvin kilogramoj mankas... en via cerbo."

22. BONFARTO

    Kruko renkontas pliaghan amikon en la strato.
    "Saluton!" li salutas. "Kiel vi fartas?"
    "Mi fartas bone," la aliulo respondas. "Kaj ankau mia edzino bone fartas, se vi estis demandonta tion."
    "Jes, evidente. Kaj kiel fartas viaj du filoj?"
    "Dankon pro la demando! La malpli juna jhus edzighis..., sed la juna fartas bone."

23. IDEALAJ ECOJ

    "Por vi viroj," amaras Jozefino, "la ideala virino shajne estas kolombo kun chiuj ecoj de laboranta abelo!"

    "Vi pravas!" reamaras Kruko. "Kaj por vi virinoj, la ideala viro estas leono kun chiuj ecoj de shafo!"

24. STERKO

    Kruko eltrajnighas che kampara stacidomo, kaj serchas taksion por iri al apuda vilagho. Li vidas tie neniun automobilon, sed nur malnovegan droshkon. Li do alparolas la droshkiston.

    "Chu ne ekzistas chi tie automobilo por veturi? Chu mi devas veturi per tiu chi malnova sterkveturilo?"

    Char la droshkisto ne respondas, Kruko fine eniras la droshkon. Sed ghi ne ekveturas. Minuton poste, Kruko malpaciencighas.

    "Kial vi ne veturas, droshkisto!?" krias Kruko. "Chu mi ne placas al vi?"

    "Ho, jes," trankvile respondas la kondukisto. "Sed vi ankorau ne diris kien mi veturigu la sterkon!"

droshko - äðîæêè, ëåãêèé îòêðûòûé ýêèïàæ

25. CHIAM PRAVAS!

    "Mia edzino chiam pravas," asertas Kruko. "Kiam antau monato mi diris al shi: 'Pro via naskightago, mi donacos al vi novan peltmantelon', shi tuj kontraudiris: 'Vi ja certe ne faros!'"

    "Kaj...?"

    "Kaj denove shi pravis!"

26. NUMERA VALORO

    "Ho ve!" plendachas Kruko al la versisto en la Verda Krepusko. "Kiel la tempo pasadas! Mi edzighis antau dek kvin jaroj. Mia edzino kaj mi kune havas aghon de 80 jaroj. Chu vi eble povas diveni, kara amiko, kiel tiuj 80 jaroj dispartighas inter mia edzino kaj mi?"

    "Nu, vershajne via edzino estas la ok, kaj vi la nulo."

27. KONSILO

    Kruko skribas al la rubriko "Am-problemoj" en _Heroldo de Bervalo_: "Bonvolu klarigi al mi kial mia koramikino chiam fermas la okulojn kiam mi kisas sin."

    La rubrikistino respondas: "Ni konsilas al vi rigardi vin mem en spegulo."

28. LA UNUA EDZO

    Jozefino babilas kun kunklachulino. Tiu diras: "Ho, kara Jozefino, Kruko ne estas malbona ulo, sed via unua edzo fakte estis ege charma homo. Kiom domaghe ke li mortis!"

    "Jes," respondas Jozefino. "Tion ankau Kruko opinias."

29. FORTOJ

    "Kredu al mi," asertas Kruko dum disputeto kun la edzino, "mensogemo ne estas nun el miaj malfortoj!"

    "Vi pravas!" rebatas Jozefino. "Estas unu el viaj fortoj!"

30. UNU VORTO

    "Nur unu vorton de vi," Kruko diras al Lio, "kaj vi min felichigos!"

    "Idioto!"

31. SKUA SANGO

    "Mia edzino shanghis sian konduton," rakontas Kruko. "Shi ne plu kriadas kaj insultas min, sed nur skuas la kapon."

    "Kies?" demandas Baniko. "Chu la vian?"


>>