ŌūŤÓŠūŚŮÚŤ ‚ŤÚÓť ÔūÓ‚Óš ÔÓš ŮÚŗūŤŪů šŽˇ ŪŗūůśŪÓť ÔūӂӚ͍

SERIO† DE† PARODIOJ
en la stilo de famaj rusaj poetoj al infana popola kanteto
ďGRIZA† KAPRETOĒ

Kvazau rugha fadeno trairas la mondan literaturon korshira historio pri la griza kapreto.

La originalo:

Vivis che olda damí griza kapreto,
Du-tri, du-tri, griza kapreto. (2 foje)

Amis treege lin kara avino,
Du-tri, du-tri, bona avino. (2 f)

Foje forkuris li al la arbaro,
Du-tri, du-tri, nigra arbaro. (2 f)

Tie formanghis lin griza luparo,
Du-tri, du-tri, kruela luparo. (2 f)

Kaj restis por la aviní hufoj kaj kornoj,
Jen do, jen do, hufoj kaj kornoj. (2 f)

Lia tragika sorto dum longaj jaroj elvokis la inspiron de multaj eminentaj autoroj. Jen kiel rakontus la saman historion rusa ekstravaganta†poeto-modernisto† Igor Severjanin:

Olduliní-sorchistino
Pro la ama inklino
Flirtis en reva sento kiel kordo en ventí.
Kapro juna kaj griza
Kun charmeco Pariza
Ludis skercon amoran por animo en tentí.

Sur herbejo ajhura
Ortagmezo purpura.
Tiel lace-langvore gapas li al arbarí...
Kiel bone sen vorto
Sin fordoni al sorto
Kaj atendi surprizon en silento, sen farí.

Ho, adori la lupon,
El si fari la supon
Por plenigi la beston per ekstaza pasií.
Kaj al sorchistulino
Kun sinistra inklino
Impozante donaci shikan kornon de si!

Kaj jen tute alia poeto, tenera kaj langvora Aleksandr Vertinskij:

Kien foriris vi, ho griza, ho kapreto,
Kun sonorilí sur kolí, rubando sur la korní?
Sopiras la ghardení, kaj ploras virineto
Pro la mortinta amí, kaj pro venonta morní.

En lasta trista horí mi vidis vin proksime,
Al nigríarbarí vi strebis en kabrioletí,
Kaj poste falis vi sub lupa pezí senlime,
Lasinte kornojn nur al povra virinetí.

Jen kruda kaj morne ironia Sasha Chornij:

Shiris harojn pro griza kaprachí oldulino...
(Ploru, ploru, formanghu vin lupoj!).
Shi lamentis pro sia severa destino
Kaj karesis (tfu!) kornajn hufojn.

Kial preterrigardis vi, kapí sen cerbo?
Ja forkuris via trezoro.
Kaj kushas en arbaro sur herbo
Ostoj de kapro, kiu kredis je boneco de lupa moro.

Amegis, fordonis la lastan paneron,
Sed lupoj Ė ne kokinoj!
Ili lasis al avino sur sanga tero
Nur hufojn kaj kornojn. Jen fino.

Kaj nun Ė tri poetoj de la mezo de XXa jarcento. Jen chiam aktuala†Eugenij Evtushenko:

Jen kio en la viví okazis:
La kapro griza min forlasis,
Sed vizitadas min en vaní
La vulpo rufa, verda raní...

La kapro mia kun aliuj
Vagadas en arbarí, ne tiuj
Kiujn bezonas li en korí.
Ni ambau ploras en la hhorí.

La lupo per brakumí tenera
Lin logis al arbarí danghera,
Kaj mi en malespera sentí
Brakumas triste kun serpentí...

Jen restis hufoj nur kaj kornoj
De mia amí en tagoj mornaj.
Ho IU, venu por alvokí,
Min savu de lí fremdulí minaca
Kaj kun animí de lí kapro paca
Min ligu en beata lokí.

Jen profundsenta Andrej Voznesenskij:

En auroro mi vekos la kapron,
Li foriros al nigra arbaro,
Kaj sopire mi klinos la kapon, -
Dio nin ne kunigis en paro.

Mi senshua al sojlo foriros
Lastrigardi al griza, kornhava.
"Bonan vojon" al li mi deziros,
Kvankam cheas jam soní de malsavo.

Du cherizoj enlarme dronitaj -
Kushas kornoj kaj hufoj sur herbo.
Mi sur terí vin revidos neniam,
Sed pri vi ne forgesos la cerbo!

Kaj jen patosa Robert Rojhdestvenskij:

Tio estis. Forgesis - kiam.
Nure gravas, ke - okazis.
Kapron oni forshtelis mian
Dum mi propran vizaghon razis.

Mi animon disshiris floke,
Mi ne kredas al mensí klara:
Al densejí de lí arbarí loka
Forlogita kapretí kara.

Griza lupo, muzelí turpa,
Lin devoris kun ghuí mava.
Jen chi tiel okazis murdo,
Char forestis la maní sava.

Pendas Luní kiel lupa dento,
En hororí mi entiras kapon.
Chu en la trideka jarcento
Lupoj ankau mortigos kaprojn?!

Verkis tre antaulonge T. Auderskaja