BRAZILAJ ANEKDOTOJ (5)

Junulino venas al la paradizo. Char por virgulinoj estas rezervita aparta
angulo, shi devas submeti sian himenon al la ekzameno de anghelo-kontrolisto.
Post momento la anghelo, embarasite, venas al sankta Petro:

- Tion mi neniam vidis antaue. Shi havas sep etajn truojn.

- Tio ne gravas. Shi rajtas tamen iri al la virgulinejo. Kiel shi nomighas?

- Neghulino.

* * *

Kuracisto kaj malsanulo en hospitalo:

Kuracisto: - Mi havas bonan kaj malbonan novajhon por vi. Kiun mi rakontu unue?

Malsanulo: - Rakontu la bonan unue!

K: - Nu, ...

M: - Ne, ne, rakontu la malbonan unue!

K: - Mi bedauras... Tamen vi ne plu havos viajn krurojn...

M iom ploras kaj plorante demandas: - Kiu estas la bona?

K: - La flegisto diris, ke volas acheti viajn shuojn...

* * *

En arbaro kuniklo kuras rapidege. ghi kuras kaj renkontas urson, kiu fumas. La kuniklo diras al la urso: Ne fumu! Tiu malsanigos vin. Venu kuri kune kun mi. Do ili kuradas.
Ili kurante rekontas vipuron, kiu trinkas alkoholajhon. La kuniklo diras al la vipuro: Kial drinki tion? Vi mortos baldau, chu vi ne volas forlasi tion kaj kuri kune kun ni? La vipuro akceptas kaj ili chiuj kuradas en la arbaro.
Ili kurante renkontas leonon, kiu flaras kokainon. La kuniklo diras al la leono: Ho, kaj afero. Venu kuri kune kun ni. Kuri estas sana! La leono mortbatas la kuniklon kaj restas flarante kokainon. Tiam la vipuro demandas lin:
- Kial vi mortigis lin?
- Tiu kuniklo chiam ighas sama kiam uzas ekstazon... tiuj artefaritaj drogoj...

* * *

Iu telefonas al komputila help-centro.
Helpanto: - Kiel mi povas helpi vin?
Iu: - Mi skribas mian unuan e-poshton...
Helpanto: - Kiu estas la problemo?
Iu: - Mi jam tajpis literon "a", kiel mi povas krei ghian chirkauajhon?

* * *

Pro malcheesto de homoj en la loka preghejo pastro metas afishon che preghejo:

"Se viaj pekoj maltrankviligas vin, eniru!"

Post tagoj sub legeblas:

"Se viaj pekoj ne maltrankviligas vin, alvoku min, Janete: 99996969"

* * *

Isaak iris al ina fik-vendejo, elektis knabinon kaj tuj demandis shin:
- Kion kostas?
- 50 realoj.
- Chu per sado-masok-ismo?
- Chu vi batos au estos batata?
- Mi batos.
- Chu vi batos troe?
- Ne, nur ghis vi redonos mian monon.

* * *

Jakobo volas anonci en jhurnalo:
- Mi volas anonci morton de mia edzino en la jhurnalo.
- Kiu estas la frazo?
- "Sara mortis!"
- Chu sole tio?
- Jes, mi ne volas tro elspezi.
- Tamen la minimuma kosto estas por ses vortoj.
- Do metu: "Sara mortis! Mi vendas auton 94."

* * *

Jakobo iras kun sia fileto sesjara al granda ludejo. Inter pluraj distrajhoj estis iu, kiu atentigis la knabeton: Panorama flugo per helikoptero.
- Mi volas flugi kune kun mia fileto - diris Jakobo.
- Kostos 1000 realoj.
Jakobo ne akceptis tion, kaj lia fileto ekploris.
Tiam la flugisto proponis:
- Ni flugos, se neniu el vi du krios, vi pagos nenion.
Ili ekflugis. Dum la flugo la flugisto flugis suben, cirklen, alten, kaj manovris tre freneze tamen Jakobo parolis nenion, li restis tute muta. Kiam ili estis ree sur tero, la flugisto demandis al Jakobo:
- Vi du ne kriis iam ajn, chu vi timis nenion? Chu vi ne emis krii?
- Mi timis, kaj volis krii, precipe kiam mia fileto falis...

* * *

Lingva perfektigado

Kruko pagis al sia filino unumonatan restadon en Grezijono, por ke shi perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia reveno shi deklaras gaje:

- Pachjo, mi ne plu estas virgan.

- Fi! Hontu. Mi elspezis tiom da mono, kaj vi ankorau ne estas kapabla korekte uzi la akuzativon.

* * *

Senatano en la Paradizo
(autoro nekonata, trad. James Rezende Piton)

Senatano trankvile piediris kiam automobilo trafis lin kaj li mortis. Lia animo atingas la Paradizon kaj renkontas Sanktan Petron che la enirejo.

- Bonvenon al la Paradizo! - diras Sankta Petro. Antau ol eniri, estas problemeto. Ni maloftege trovas parlamentanojn tie chi, chu vi scias? Ni do ne certas pri tio, kion fari pri vi.

- Mi ne vidas problemon. Sufichas allasi min.

- Mi ja shatus tion fari, sed estas superaj ordoj. Ni faru la jenon: vi pasigu unu tagon en la Infero kaj alian en la Paradizo. Tiam vi povos elekti kie vi pasigos la eternecon.

- Ne, ne necesas, mi jam decidis. Mi volas la Paradizon - diras la senatano.

- Pardonon, sed ni havas niajn regulojn.

Tiel Sankta Petro kondukas lin al lifto kaj li malsupreniras, malsupreniras, malsupreniras... ghis la Infero. La pordo malfermighas kaj li trovighas meze de belega golfludejo. Proksime li vidas klubon antau kiu estas liaj iamaj amikoj kaj aliaj politikistoj iam konataj. chiuj tre felichas en siaj kostumoj. Oni salutas, brakumas lin kaj ili parolas pri la bonaj tempoj, kiam ili richighis danke al la trompebla popolo.

Ili senstreche ludas kaj poste manghas omaron kaj kaviaron.

La Diablo mem cheestas, tre amikema kaj sociema estajho, kiu la tutan tempon dancas kaj rakontas anekdotojn.

Ili tiel amuzighas, ke nur subite la senatano rimarkas, ke jam estas tempo reiri al la chielo. chiuj adiauas lin per brakumoj kaj mansvigas dum la lifto iras supren. ghi supreniras, supreniras, supreniras... kaj la pordo denove malfermighas. Sankta Petro atendas lin. Nun estas tempo por viziti la Paradizon.

Li pasigas 24 horojn en grupo de felichaj animoj, kiuj iras de nubo al nubo, ludante kaj kantante. chio bone marshas, la tago finighas kaj Sankta Petro revenas.

- Kaj do? Vi pasigis unu tagon en la Infero kaj unu en la Paradizo. Elektu nun vian porchiaman loghejon.

Li pripensas dum unu minuto kaj respondas:

- Nu... la Paradizo estas tre bona, sed mi kredas, ke mi pli ghuos la Inferon.

Sankta Petro kondukas lin al la lifto kaj li malsupreniras, malsupreniras, malsupreniras... ghis la Infero. La pordo malfermighas kaj li vidas senfinan rubajhejon. Tie li vidas chiujn amikojn en chifitaj, malpuraj vestajhoj kaj ili enmetas rubajhon en nigrajn sakojn.

La Diablo venas renkonte al li kaj bonvenigas lin.

- Mi ne komprenas - balbutas la senatano. Hierau mi estis tie chi, en golfludejo, en klubo, kun omaro kaj kaviaro... kaj ni dancis kaj amuzighis la tutan tempon. Nun mi vidas tiun chi mondachon plenan je rubajho kaj miaj amikoj en mizera situacio.

La Diablo ridetas, palpebrumas kaj diras:

- Hierau ni estis en balotkampanjo. Nun ni jam sukcesis ricevi vian vochon.

* * *

Kapablo kaj realo
(autoro nekonata, trad. James Rezende Piton)


Kamelino kaj kamelido kushis kiam la kamelido demandis:

- Panjo, chu mi rajtas demandi ion?

- Kompreneble, karulo! Kio zorgigas vin?

- Kial la kameloj havas ghibojn?

- Nu, ni estas bestoj el la dezerto, ni bezonas la ghibojn kiel akvorezervujon kaj pro tio oni konas nian kapablon vivi longe sen trinki ech guton da akvo.

- Mi komprenis. Kaj kial niaj kruroj estas longaj kaj niaj piedoj iom rondaj?

- Mia ido, ili estas tiaj por ke ni povu piediri en la dezerto.Kun chi tiaj kruroj mi povas movighi sur la sablo pli bone ol kiu ajn alia besto! - respondis la patrino, tute fiera.

- Mi ankau tion komprenis... kaj kial niaj okulharoj estas tiel longaj? Foje ili ghenas mian vidadon.

- Ideto mia! Tiuj longaj kaj dikaj okulharoj estas kvazau shirmiloj por niaj okuloj. Ili kontribuas al la protektado de niaj okuloj kontrau la sablo kaj la vento en la dezerto - respondis la patrino plena je fiero pri siaj okuloj.

- Bone. Se la ghibo konservas akvon dum ni trairas dezerton, la kruroj taugas por trairi la dezerton, la okulharoj shirmas miajn okulojn en la dezerto, diable, kion do ni faras tie chi, en chi tiu zoologia ghardeno?!?!?!?

* * *

Homo stiras sian auton lau shoseo kiam policano haltigas lin:
- Mi devus san-ekzameni vin, tamen mia alkoholo-metro ne funkcias, do mi ekzamenos vin per demandoj, tiel mi scios chu vi estas ebria au ne.
La ulo pretas respondi. La policano ekdemandas:
- Vi iras lau shoseo kaj vidas du lumajhojn, kiuj movighas kontrau vi. Kion vi pensas pri la lumajhoj?
- Certe temas pri alia auto.
- Jes, tamen mi volas scii pri kiu auto. Mercedes, BMW, SEAT,...
- Kiel mi povas scii?
- Vi komencis malbone, vershajne vi ne sukcesos...

Kaj la policano pludemandis:
- Vi iras lau shoseo kaj vidas unu lumajhon, kiu movighas kontrau vi. Kion vi pensas pri la lumajho?
- Tio estas motorciklo.
- Jes, tamen kiu? Kawasaki, Suzuki, Yamaha,...
- Kiel vi volas, ke mi sciu tion?
- Bedaurinde vi ne sukcesos...

La ulo kolerighis kaj demandas al policano:
- Chu mi povas demandi vin?
- Faru ghin.
- Se vi iras lau strato Voluntarios (strato kie svarmas putinoj), kaj trovas virinon, kiu estas preskau nuda. Kiu estas shi?
- Kiu povas esti? Putino...
- Jes, tamen kiu putino? Chu via patrino, chu via fratino, chu via kuzino...

* * *

- Mia edzino en chiu sia naskightago postulas peltajhon.
- Se, por kio shi bezonas tiom da peltajhoj?
- Mi ne scias. Dume mi achetis al shi neniun.

* * *

<< >>