АНЕКДОТЫ И ШУТКИ НА ЭСПЕРАНТО (6)
(из рассылки "Школа Эсперанто")

TRI AVINOJ

Tri maljunaj avinoj silente sidas kune sur parka benko. Post periodo unu
oldulino profunde ghemas, "Ho ve, ho ve....!"

Post kelkaj plu minutoj dua oldulino simile elkore ghemas, "Ho ve, ho ve,
ve, ve!" kaj forvishas larmon.

La tria avino protestas, "Sinjorinoj, tio ne taugas! Ni jam konsentis ke
hodiau ni ne konversaciu pri niaj gefiloj!"

* * *

SEAN CONNERY

Sean Connery cheestas lunchon kun sia komerca direktoro. Sean iras al la
necesejo kaj revenas post kelkaj minutoj. La antaua parto de lia pantalono
estas malseka.

La direktoro, rigardante la malsekon, enketas,"Sean, kio okazis? Chu vi
malsanas?"

"Ne, mi estas tute sana," respondas la filma stelo, "Estas nur char chiufoje
kiam mi vizitas komunan urinejon, kaj mi estas urinanta, la ulo apud mi
chiam turnas sin al mi kaj diras,"Hej! Chu vi ne estas Sean Connery?"



(Sean Connery - Шон Коннери, знаменитый актер ("Джеймс Бонд"))

* * *

STRANGA BESTO

Kruko: Hierau mi unuafoje vidis ajojon. Ghi estas vere stranga besto.
Baniko: Chu? Sed kio estas ajojo?
Kruko: Ghi estas speco de birdo kun ege etaj kruroj, sed kun enormaj
testikoj. Kaj kiam ghi surterighas, ghi diras: Aj! oj!


enormaj testikoj
- огромные (= grandegaj) яйца

* * *

GAZETO

Viro revenas hejmen de la laboro iom malfrue, kaj demandas al sia edzino
(volapukanino):
Kie do estas mia taggazeto?
Ho, - shi respondas, - mi metis ghin en la fridujon por ke la novajhoj
restu freshaj!


fridujo - холодильник

* * *

- Panjo, panjo, chu frago estas rugha?
- Jes, fileto, ghi estas rugha.
- Chu ghi estas kun nigraj makuletoj?
- Jes, ekzistas tiaj beroj.
- Kaj chu kun antenetoj?
- Chu vi denove manghis kokcinelojn?!


frago - клубника
kun antenetoj - с усиками
kokcinelo - божья коровка

* * *

SHATO

Kruko: Saluton, Baniko! Nu, jen, vi estas strangmiena!
Baniko: Mi denove havas problemojn pri virinoj.
Kruko: Kio ankorau okazis al vi?
Baniko: Mi renkontis grandiozan virinon.
Kruko: Egbone! Chu shi amas vin?
Baniko: Jes, shi tre amas min.
Kruko: Do?
Baniko: Sed shia patro tute ne shatas min. Do, mi renkontis alian virinon,
kiu samkvante plachas al mi.
Kruko: Kaj do?
Baniko: Shia patro shatas min sufiche, ... sed ne shi! Kaj poste mi renkontis
aliulinon, kiu tre amas min.
Kruko: Kaj shia patro?
Baniko: Ankau li tre shatas min.
Kruko: Do, chio en ordo....
Baniko: Ne! Al shia edzo mi tute ne plachas!

* * *

SURPRIZA REVENO

Patrino: Sed kompatinda karulino, kio okazis al vi?
Junedzino: Ho panjo! Jhus okazis terurajho! Mia edzo batis min!
Patrino: Kiel do? Sed mi kredis ke via edzo afervojaghas kaj ne revenos
antau unu semajno....
Junedzino: Ghuste, ankau MI kredis tion!

* * *

KANTOBIRDOJ

Kliento en dombestvendejo: Ho! Kia belega birdo! Kian elegantan plumaron ghi
havas! Kaj kiel mirige ghi kantas! Mi devas havi ghin!
(Tiam la kliento rimarkas ke estas dua birdo en la kagho): Sed kio estas
tio? Kial vi metis tiun alian birdachon en la saman kaghon? Vidu kiel
senkolora ghi estas. Vidu kiel preskau senpluma ghi estas. Kaj ghi
timide tremetas en angulo, neniel fajfante. Sed negrave! Mi volas la unuan
birdon. Kiom ghi kostas, sinjoro komizo?
Komizo: Mi vendas ambau birdojn kune je 125 euroj.
Kliento: Sed nur la kantulo interesas min. Chu vi vere ne povas vendi ghin
aparte?
Komizo: Neeble, sinjoro. La alia birdo estas la komponisto.

* * *

"DIRI AL CHIU, CHIUJ, KAJ CHIO NUR 'VI' "
(Zamenhof, Lingvaj Respondoj)

Instruisto, kolere: Krukido, malgrau chiuj admonoj kaj punoj, vi obstinas
uzi la pronomon "ci" kiam vi parolas al mi, kvankam mi centfoje diris ke oni
ne faru tion! Nun vi eksidu en la angulo kaj kopiu centoble la frazon "Mi
devas ne diri 'ci' al mia instruisto".
Post kelka tempo Krukido revenas kun du folioj: Jen mia puntasko.
Instruisto, mirigite: Sed Kruko, kial vi kopiis la frazon ducentoble
anstatau centoble, kiel mi postulis?
Krukido: Ho, estas por fari al ci plezuron!

* * *

Intervjuo kun frenezulejestro:
- Doktoro, bonvolu rakonti al mi, kiel vi ekscias, ke viaj
pacientoj estas jam sanigitaj?
- Por tiu chi celo mi havas iun simplan teston. Mi plenigas
bankuvon per akvo, metas apude tekulereton kaj glason, kaj proponas al
la testato senakvigi la bankuvon...
- Ho, mi komprenis! Chiu normala homo sendube elektus la glason!
- Tute ne. Chiu
normala homo eltirus la bankuv-shtopilon!

* * *

Direktoro de granda entrepreno serchas novan kontiston. Estas tri
kandidatoj.

Li intervjuas la unuan kandidaton: "Bonan tagon. Chu vi kapablas kalkuli?"

"Jes ja!" respondas la unua kandidato. "Mi estas eks-tenisisto, sed mi bone
kapablas kalkuli: 15-0, 30-0, 30-15...."

"Ne, ne, ne!" diras la direktoro. "Tio ne taugas! Sendu la sekvan
kandidaton."

Li intervjuas la duan kandidaton: "Bonan tagon. Chu vi kapablas kalkuli?"

"Jes ja!" respondas la dua kandidato. "Mi estas eksmilitisto, sed mi bonege
kapablas kalkuli: unu-du, unu-du, unu-du...."

"Ne, ne, ne!" diras la direktoro. "Tio tute ne taugas!" Sendu la sekvan
kandidaton.

Li intervjuas la trian kandidaton: "Bonan tagon. Mi esperas ke vi kapablas
kalkuli, chu ne?"

"Jes ja!" respondas la tria kandidato. "Mi estas eks-shtat-oficisto, kaj mi
tre bone kapablas kalkuli: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, nau,
dek...."

"Bonege!" ghojkrias la direktoro. "Vi estas tauga homo. Finfine estas iu kiu
vere kapablas kalkuli. Jen, remontru tion al mi, mi petas."

"Certe," diras la kontenta kandidato: "Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep,
ok, nau, dek, fanto, damo, regho...."



kontisto - счетовод
fanto, damo, regho... - валет, дама, король...

* * *

En vivo de viroj foje estas periodoj, kiam ili tute indiferentas rilate
virinojn. Temas pri la 1-a, 2-a kaj 3-a periodoj de hokeaj matchoj.

* * *

Rugha vino estas bona por konservi idealan sanstaton.
La sano estas bezonata por trinkadi vodkon.

* * *

Venas iu viro al pop-stelulo kaj demandas:
- Mi estas via shatanto... Diru, jen vi estas tiom fama, sed en viaj
koncertoj duono de halo estas malplena...
- Kial duonmalplena? Oni vendas biletojn duoble pli, ol halo povas enteni,
kaj poste akaparistoj vendas tiujn surstrate po $ 200 chiun.
- Bone. Sed kial neniu via KD au sonkasedo acheteblas...
- Chu vi frenezas? Mi estas la plej vendata kantisto en la lando! mi havas
du 'orajn' albumojn kaj tri 'platinajn', kaj ekzistas amasego da pirataj
kopioj! Chu vi estas shatanto, se tiom malatentas!
- Nu, fakte mi ne estas vera shatanto. Mi estas el la imposta polico...



akaparistoj - спекулянты
imposta polico - налоговая полиция

* * *

Kandidato

Kandidato al grava posteno estas ekzamenata. La ekzamenisto demandas:
"Kiu historia persono kreis nian mondfaman internacian lingvon?"
Neniun respondon.
"Mi certas ke vi scias la respondon," diras la ekzamenisto. "Lia nomo
komencighas per litero Z."
Neniun respondon.
"Poste estas litero A."
"Za..., Za...," diras la kandidato. "Chu Zanzibaro?"
"Ne ne! Tio estas afrika insulo. Z-A, Z-A..., kaj poste M...."
"Zam..., Zam..., chu Zamenhof?"
"Brave, brave! Bonvenon en la Akademion de Esperanto!"

* * *

SENTEMA TAKSIISTO

Kiam la taksia pasaghero volis paroli kun la shoforo, li frapetis lian
shultron. La shoforo akre kriegis kaj deviigis la auton, preskau frapigante
ghin antau ol li regajnis regon kaj haltigis ghin.

La shokita kaj timigita pasaghero treme rigardis la shvitantan taksiiston.
"Pardonu min, shoforo! Mi ne divenus, ke vi estas tiel sentema!"

"Ne, ne, sinjoro! Ne estis via kulpo!" respondis la taksiisto. "Okazis tiel
char hodiau estas mia unua tago kiel taksiisto. Dum la 25 antauaj jaroj mi
shoforis cherk-veturilon!"



deviigi - отклонить (devio - отклонение)
regajnis regon
- вновь овладел управлением
mi ne divenus - я бы не догадался
cherk-veturilo - катафалк

* * *

дальше