АНЕКДОТЫ И ШУТКИ НА ЭСПЕРАНТО (11)
(из рассылки "Школа Эсперанто")

- Kia estas diferenco inter edzighinta viro, kaj fraulo?
- Fraulo interesighas pri chiuj virinoj, sed edzo - pri chiuj, krom unu.

* * *

Volapukisto venis en Esperantujon, mendis chicheronon, kaj ekpromenas tra la
chefurbo, konatighante kun la chefaj vidindajhoj. Baldau li turnas sin al la
chicherono:
- Hej, amiko, kial che vi chio estas tiom malgranda? Ekzemple, chi tiu domo
en Volapukurbo estus dekoble pli granda...
- Memkompreneble, sinjoro. Estas frenezulejo.

* * *

Mia komputilo chiam venkas, kiam mi shakludas kun li. Sed mi nepre gajnas,
kiam ni boksas!

* * *

Kruko fanfaronas al Baniko, ke li estas tre fama homo. Baniko nur
ridas. Do Kruko telefonas al la urbestro. "Saluton Marko, kiel vi
fartas?" "Dankon, bone, Kruko", respondas la urbestro, "chu vi deziras
ion specialan?" "Ne", diras Kruko, "iu amiko ne volis kredi, ke vi konas
min. Bone, mi deziras al vi plu bonan tagon. Ghis revido."
Baniko restas tamen skeptika, do Kruko telefonas al la shtata
prezidento. Tre simila telefona interparolo. Baniko tamen ankorau
pridubas la konatecon de Kruko. Kruko do diras: "Ech la papo konas min.
Ni faru vojaghon al Romo, vi vidos."
Alveninte en Romon, Kruko diras al Baniko, ke tiu restu sur la placo de
Sankta Marko kaj ke li ja vidos lin poste supre sur balkono kun la papo.
Kruko vere aperas tie kun la papo kaj fiere revenas al Baniko. Tiu estas
iom pala. "Diru, kio okazis?", demandas Kruko. "Nu, kiam vi staris tie
kun la papo, mia najbaro demandis al mi: 'Chu vi hazarde scias, kiu
estas la homo tie supre apud Kruko?' "

* * *

LA SAFARO

Kruko kaj Baniko safaras en Afriko. Subite, leono saltas de malantau
arbo kaj atakas Krukon. Post longa batalado, Kruko tamen sukcesas
liberighi de la bestego kaj ech forkurigi ghin. Liaj vestoj estas tute
shiritaj, li havas sangantajn vundojn chie sur la korpo, li apenau povas
stari.
"Sed kion vi farachas!?" li kolere kriegas kontrau Baniko. "Kial vi
stulte starachis tie dum tiu leono preskau mortigis min!? Kial vi ne
pafis!?"
"Sed, Kruko," aplombe respondas Baniko, "vi diris al mi ke tio chi
estas elefantpafilo..."

* * *

TAUGA EKIPAJHO

Fotografisto estis invitata vespermanghi kun geamikoj. Li kunportis iujn el
siaj fotoj por montri al la gastigantino. Shi rigardis la fotojn kaj
komentis: "Chi tiuj estas tre bonaj! Devas esti ke vi posedas bonan
fotilon."
La viro ne tuj respondis, sed, dum li pretigis sin por foriri hejmen, li
diris al la sinjorino: "Tio estis ege bongusta mangajho! Devas esti, ke vi
posedas bonajn kuirpotojn.

* * *

SUKCESA KOMERCISTO

Richa, sukcesa komercisto parolas al sia nova bofilo: "Mi amas mian filinon
kaj do mi nun bonvenigas vin al nia familio! Por montri al vi kiom ni
bonvenigas vin, mi jam aranghis, ke vi estu egala partnero en mia negoco! Vi
nur devas iri al la fabriko chiutage kaj lerni pri la aferoj de la negoco."
La nova bofilo interrompis sian bopatron: "Mi malshatas fabrikojn. Mi ne
povas toleri la bruon. Ghi estas tiom malagrabla!"
"Hm... tiam vi laboru en la oficejo kaj estru iujn operaciojn," respondis la
bopatro, kun iom malpli da entusiasmo.
"Ankau tio malplachus al mi," diris la bofilo."Mi malamas oficejan laboron.
Tio estas tiom enuiga!"
Nun la bopatro komencis esti senpacienca. "Unu momenton! Mi jhus faris vin
duon-posedanto de ege sukcesa firmao, sed vi ne shatas fabrikojn, kaj ech
rifuzas labori en la oficejo! Kion mi faru pri vi?!"
"Facile, bopatro", - trankvile respondis la junulo: "Achetu mian porcion!"

* * *

BONA LERNANTO

- S-ro Kruko, - diras la lernejestro, - mi bedaurinde devas informi
vin, ke via filo kulpas pri kashkopiado dum testo.
- Chu kopiado? - miregas Kruko. - Chu vi certas? Kial vi pensas ke mia
filo ne povas doni la ghustan respondon?
- Tre simple, - respondas la estro. - Che la lasta testo, la samtablano de
Kruko respondis unu demandon per: 'Mi ne scias'. Via filo respondis: 'Nek
mi'.


kashkopiado
- списывание

* * *

PERDITA

Kruko iras al Nordegio por chasferio. Sed li komplete perdighas en la
enorma nordega arbaro. Lacega, malsata, soifa, li vagadas senespere dum tri
tagoj.
Sed fine li trafas kampadejon de alia chasisto.
- Ho! Mi vere tre kontentas renkonti vin, - li elkore eksklamas al la
kampadanto. - Mi estas perdita de tri tagoj.
- Nu, mildigu vian ghojon, amiko, - konsilas la chasisto. - Mi mem
estas perdita jam de tri semajnoj...


enorma
- громадный (= grandega)
kampadejo
- место стоянки, место расположения лагеря
mildigu vian ghojon - умерь свою радость

* * *

EN LA FOIRO

Kruko iras al la granda Bervala Foiro. Post nelonge, li estas komplete
ebria, kaj serpentumas inter la diversaj budoj. Li fine haltas antau
pafbudo:
- D-d-donu al mi p-p-pafilon, mi p-p-petas, sinjoro, - li balbutas al
la budisto.
- "PAM, PAM, PAM" - li pafas trifoje, kaj trifoje trafas la celcentron. Li
gajnas.
- Gratulojn, sinjoro, - diras la budisto kaj donas al li vivantan
testudeton en plasta sako.
Kruko foriras, rekomencante sian ebrian tangadon inter la diversaj
budoj. Post kelka tempo li revenas al la sama budo, repetas pafilon, kaj
denove:
"PAM, PAM, PAM", trifoje trafas la celcentron.
- Denove gratulojn, sinjoro, - diras la budisto. - Chi-foje vi gajnas
plus-urseton.
- Ho, estu afabla, sinjoro! - diras Kruko. - Chu vi ne povas doni al
mi sandvicon, kiel la antauan fojon?..


foiro
- ярмарка
celcentro - "яблочко"
testudeto - черепашка
plush-urseto - плюшевый мишка

* * *

SAMURBANOJ

Kruko komercvojaghas al Parizo. Vespere li vizitas la kvartalon de
prostituitinoj, kaj demandas al unu:
- Kiom kostas, karulino?
- Kostas 45 eurojn por unu fiko, - respondas la profesiulino, - kaj ducent
por la tuta nokto.
- En ordo, por la tuta nokto, - diras Kruko, kaj ili iras che shin.
La postan vesperon li revenas, denove pagas al shi ducent eurojn por
pasigi la tutan nokton. Kaj ankorau la postpostan vesperon, li denove
pasigas
la nokton kun shi.
Frumatene, kiam li estas forironta, shi diras al li:
- Ghis morgau, chu ne?
- Ne, ne, - respondas Kruko. - Hodiau mi reiras hejmen en Bervalo-n.
- Ho, - miras la junulino, - chu vi estas bervalano? Ankau mi... En kiu
strato?
- En Zamenhofstrato, - respondas Kruko.
- Ankau mi - ekkrias la juna virino. - Eble vi konas mian patrinon? S-inon
Baniko?..
- Ho jes, - respondas Kruko. - Mi konas shin ech tre bone. Ekzemple, kiam
shi eksciis ke mi venos al Parizo pro komercoj, shi petis min transdoni al
shia filino sescent eurojn...


prostituitino
- проститутка (от глагола prostitui (толкать на путь
проституции) --> prostituito + -in-
fiko - бранное слово, примерно seksumad-seanco)
li estas forironta
- он собирается уходить

* * *

FALO DE ESPERANTISTO

Renato Corsetti, prezidanto de UEA, estas en aviadilo, faronta sian
unuan salton per parashuto.
"Estas tre facile," diras la instruisto. "Vi havas du parashutojn: unu
sur la dorso, kaj alian sur la ventro. Vi saltu, kaj kiam vi atingos la
taugan altecon, vi malfermu la parashuton kiun vi havas sur la dorso. Se,
kontrau chiu atendo, tiu parashuto ne malfermighos, vi do malfermu la
parashuton kiun vi havas sur la ventro. Se, pro eksterordinara malbona
shanco, ankau tiu parasuto ne malfermighos, tiam... vi estos perdita."
Renato saltas, kaj ghuas sian falon. Je la tauga alteco, li tiras la
kordon de la dorsa parasuto... kiu ne malfermighas!
Renato ne panikas, sed trankvile tiras la kordon de la ventra
parashuto... sed ankau tiu ne malfermighas!
Subite aperas anghelo, kiu shvebas apud li.
"Mi bonvolas savi vin," diras la angelo. "Sed vi unue devos laute
krii 'Vivu Ido! Vivu Interlingua! Vivu la angla!'."
"Ne! Ne! Ne!" eksklamas Renato. "Chu vi estas komplete freneza? Mi
neniel krios tiajn fiajojn. Ne, ne! Mi ne krios! Mi ne krios!"
Sed Renato rimarkas ke la grundo rapide alproksimighas (au inverse,
por li estas egale).
"Nu," demandas la anghelo, "chu vi estas preta krii 'Vivu Ido! Vivu
Interlingua! Vivu la angla!'?"
"Nu, bone, bone," cedas Renato, "sed estos la unua kaj la lasta fojo."
Kaj li kriegas "VIVU IDO! VIVU INTERLINGUA! VIVU LA ANGLA!"
Kaj subite Michela Liparo, apud li, donas al li kubutfrapon che la
ripojn.
"Sed vi estas vere idiota!" si diras al li. "Vi ne nur endormighas
dum la komitatkunsido, sed vi ankau kriegas stultegajhojn!"


falo de esperantisto
- падение эсперантиста (здесь игра - падение как в
прямом, так и в переносном смысле)
shvebi - парИть, висеть в воздухе
Ido, Interlingua, la angla - конкуренты эсперанто :-)
fiajho - мерзость
cedas Renato - уступает Ренато (здесь можно так же и "сдается")
Michela Liparo - член правления UEA, ответственная за сотрудничество с
эсперанто-организациями разных стран
donas al li kubutfrapon che la ripojn - даёт ему удар локтем под рёбра
sed vi ankau kriegas stultegajhojn - но ещё и глупости орёшь

 

дальше