SHERCOJ DE ALAN MENDELAWITZ-2

HONESTA JUGHISTO

Defendanto en proceso rilata al grandaj kvantoj da mono, diris al sia advokato, "Chu helpus min se mi sendus skatolon da cigaroj al la jughisto?"

"Tute ne!" ekkriis la advokato. "Chi tiu jughisto estas pedanta pri etika konduto. Tia ago certe turnus lin kontrau vin - vi ech ne devus rideti al li!"

Che la fino de la proceso la jughisto senkulpigis la defandanton kaj ordonis ke la plendanto pagu chiujn kostojn. La advokato iom surprizighis char li prognozis al si mem ke sia kliento estos jughata kulpan. Li ech pli surprizighis kiam la kliento diris, "Dankon pro la konsilo pri la cigaroj. Tio ruzo sukcesis."

"Kion vi diras?" respondis la advokato."Ne povis esti tiel - se vi sendus tian regalon al al jughisto mi certas ke li jughus vin kulpan!"

"Vi pravas, sinjoro," diras la kliento, "sed mi sendis skatolon da la plej malmultkostajn cigarojn kaj aldonis la nomon de la plendanto."


DIFEKTADO PER ALKOHOLO

Post jhusa operacio, la paciento ripozis sur hospital lito. Lia kirurgo eniris la chambron kaj diris,"Bedaurinde, S-ro Trodavino, mi ne povas certighi pri la kauzo de via malsano. Eble estas la troa drinkado."

"En ordo, doktoro," respondis la paciento. "Bonvolu, chu vi povas aranghi ke mi estos ekzamenata de malebria doktoro?"


FLIRTADO - EBLE:.

Che la trinkeja vershtabulo, amorema viro klinis sin apud alloga virino kaj demandis (ne tre originale)," Mi antaue vidis vin aliloke, chu ne?"

"Jes" estis la simpla respondo.

"Kie?" demandis la viro.

"Mi preferas ne diskuti tion", shi respondis,"Char mi ne volas embarasi vin."

La viro, nun ech pli fascinata, persistis. "Nun mi absolute devas rememori la lokon kie ni antaue renkontighis!"

"Do, char vi tiom persistas," shi rezignacie respondis,"Mi estas la akceptistino che la Kliniko de Veneraj Malsanoj."


KONSCIENCA POLICANO

Du policanoj staris che angulo de urba strato.

Belulino portanta tre mallongan jupon haltis sin antau la du junaj viroj, duonkashe ridetas al ili kaj klinis sin por supozeble alghustigi sian shtrumpon. La viroj senrespire rigardis la rezultan vidon. Tiam la junulino starigis kaj post plua ekrigardo al ili, shi malrapide forpromenis.

"Chu vi pensas same kiel mi?" unu diris al la alia, post momento.

"Vi povas esti certa pri tio!" la demandato respondis.

"Do! Tiukaze vi estas sub aresto!" severe diris la unua policano.


ENAMIGHA PRINCO

Iam estis princo kiu senkulpe sorchatis de malbona sorchistino. La malbeno estis tiel ke la princo eblis diri nur unu vorton chiujare. Tamen tio, li rajtis shpari vortojn, do pro tio, ekzemple, se li ne parolis dum tuta jaro li sekve rajtis diri du vortojn post plua jaro.

Unu tagon, li renkontis belegan princinon kaj tuj ekenamighis. Li bridis sin per granda penado dum du jaroj por ebli rigardi shin profunde kaj diri,"Mia karulino!"

Sed che la fino de la du jara periodo li volis diri ke li amis shin. Do li senparole atendis dum tri pluaj longaj jaroj.

Post chi tiuj tri jaroj li konsciis ke li volis edzinighi kun la ege alloga princino. Li atendis dum pluaj du jaroj, dum kiuj li ne parolis ech unu vorton. Dum sep doloraj jaroj la princo tute silentis.

Finfine, kiam la fino de la sep jaroj alproksimighis, li sentis sin senlime ghoja. Gvidante la belegan princinon al la plej izolita kaj plej romantika parto de la vastaj ghardenoj, la princo amasigas cent rughajn rozojn che la piedoj de la belulino, kaj raukete, plenemocie diris, "Mia karulino chu vi edzinighos kun mi?"

La nekredeble belega princino gracie ordigis sian bonodoran, orkoloran hararon kaj diris,"Hmm? Pardonu min, mi estis vidanta papilion. Kion vi jhus diris?"


SE VI SCIUS KION MI HAVAS:..

Eta maljunulino eniris homplenan autobuson kaj staris fronte al sidanta junulino.

Tenante la manon sur sia brusto, la oldulino diris, "Se vi scius tion kion mi havas, vi cedus vian seghon al mi..."

La juna virino ekstaris, cedante sian seghon al la alia. Estis tre varma en la buso. La junulino demetis ventumilon el sia sako kaj komencis komfortigi sin.

La maljuna virino rigardis shin kaj diris, "Ho, se vi scius tion kion mi havas, vi tuj pruntedonus vian ventumilon al mi:". Senvorte la junulino donis sian ventumilon al la alia.

Post pluraj minutoj la maljunulino marshis al la shoforo, dirante, "Haltigu la buson! Mi volas elbusighi chi tien!". La shoforo rifuzis tion kaj diris ke la reguloj insistas ke li nur elbusigi shin che la venonta angulo, ne en la  mezo de la bloko. Kun mano sur brusto, la virino respondis, "Ho ve, se vi scius tion kion mi havas, vi permesus ke mi elbusighi precize chi tien!"

La timigita shoforo tuj haltis la veturilon kaj permesis shin elbusighi. Dum shi eliris, la viro demandis shin, "Sinjorino, bonvolu - ekzakte kion vi havas?"

La maljunulino trankvile rigardis lin, respondante, "Audacego!"


DANGHERA SEKSUMADO

Juna, tre pia paro, kiu baldau edzinighos, konsultis sian pastron pri geedzaj devigoj cetere. Ili petis ke la pastro klarigu por ili la permeseblajn poziciojn de seksumado.
"Pastro", demandis la juna viro, "Chu ni rajtas seksumadi en sidanta pozicio?"
"Certe, mia kara junulo," respondis la pastro, "Tio estas natura kaj permesebla pozicio".
"Kaj chu ni rajtas seksumadi en la 'malantaua' pozicion ?", daurigis la junulo.
La pastro jesis tion. La junulo tiam enketis pri diversaj aliaj pozicioj (malgrau ke li estis, kompreneble, bonkonduta virgo li shajne estis avide leginta multajn rilatajn librojn). Chiuokaze la pastro respondis ke la pozicio estis permesebla, ghis la junulo demandis, "Finfine, Pastro, chu ni rajtas seksumadi en staranta pozicio?"
"Certe ne!", senhezite avertis la pastro, "Tio estas nepre malpermesebla!"
"Sed kial oni ne rajtas seksumadi starante, Pastro?", respekteme demandis la juna viro.
"Char tio eble gvidus vin al dancado!", severe klarigis la pastro.


LA ATEISTO KAJ LA PIULO

Piulo loghis apud ateisto.
La piulo estis surgenua multfoje dum la tago, preghanta kaj konfesanta siajn pekojn al sia Sinjoro. Li obeis chiujn regulojn de sia eklezio.
Tute kontraue, la ateisto rifuzis ech mencii la nomon de Dio. Li havis allogan, volupteman edzinon, bonegan postenon kun alta salajro, bonan domon kaj tri bonkondutajn kaj sanajn infanojn. Li estis kontenta viro.
Tamen, la posteno de la piulo estis malplacha kun mizera salajro, lia edzino estis plendema, maldika, severa virino, lia domo estis spacomanka kaj liaj ses infanoj neniam diris ghentilan vorton al sia patro.
Unu tagon, la piulo, preghante surgenue kiel kutime, rigardis la chielon kaj alparolis Dion,
"Ho, mia Dio, chiutage mi honoras vin, mi petas vian konsilon pri chiu problemo, mi konfesas al vi chiun el miaj pekoj: Rigardu min - mi posedas preskau nenion, mi havas tiun achan edzinon, mi laboras che mia teda posteno, mi suferas multe:Tamen dume mia najboro, kiu ne kredas pri Vi, certe neniam preghas al Vi, estas benata kun kontento kaj richoj - Ho, mia Dio, kial lia vivo estas tiel?"
Resonance granda vocho tondris, "CHAR LI NE GHENAS MIN KONSTANTE!"


KIAL, DOKTORO?

Paciento plendas al sia doktoro, "Shajnas ke chiu chiam senkiale ridas pri mi, doktoro".
Vishante siajn okulojn, premante poshtukon sur la busho, kaj preskau konvulsante, la doktoro finfine diras per luktanta vocho, "Kial vi pensas tiel, sinjoro?"


BONEGA VALORO

En emerita loghejo, maljuna donjhuano, Maksi, sidis apud maljuna vidvino, Oliva. Maksi diris, "Chu vi shatus havi bonegan tempon, Oliva? Kontrau 5 dolaroj, mi seksumadus kun vi sur tiu lulsegho. Kontrau 10 dolaroj, mi seksumadus kun vi sur tiu sofo. Sed - antentu vin - kontrau 20 dolaroj, mi prenos vin al mian chambron, ekbruligos kelkajn kandelojn kaj donos al vi nokton de pasio kiun vi neniam forgesos!".
Oliva konsideris la proponon dum kelkaj momentoj; sekve shi serchis tra sian monsakon kaj elprenis $20 monbileton.
"Do!" diris la kontentigita Maksi, "Vi deziras la romantikan nokton en mia chambro? Bonega elekto!"
"Ne, Maksi," respondis Oliva ekscitite, "Mi deziras kvar vicojn en la lulsegho!"