ALDONO

'''Ruslando'''. La unua E-a lernolibro aperis en rusa lingvo. Ankau la unuaj E-istoj estis rusoj au ruslandanoj. En la unua adresaro, el la unua milo de E-istoj pli ol okcent estis rusoj. Specialaj soci-kondichoj de Ruslando kauzis, ke en la reakcia carista lando vaste ekfloris kaj trovis komprenon la internaj ideoj de E. La inteligentularo de tiu lando en longa persista batalado kontrau la carismo kaj kontrau obskurantismo chiuspeca - facile entuziasmighis por la noblaj homamaj ideoj de Z. En plua formigo kaj fiksigo de tiuj ideoj la unuatempaj rusaj E-istoj ludis gravan rolon. Tiuj iliaj meritoj estas konfesataj de chiu historiisto de E. La rusoj donis el sia anaro la unuajn verkistojn. Ili kreis la unuajn literaturajn verkojn. En Ruslando trovighis plej unuaj, fervoraj propagandistoj.

De Waal, Lojko, Kofman, Evstifejev, Devjatnin, Borovko, Gernet estas nomoj intime ligitaj kun la unua epoko de E. Chiuj unuaj libroj en kaj pri E aperis en Varsovio sub severa observo de cara cenzuro. Administraj baroj tamen treege ghenis starigadon de iu organizita ruslanda E-movado. Vere jam en 1891 aperis grupetoj en Moskvo, Saratovo kaj en aliaj lokoj. Sed legale organizighi tiuj grupetoj ne sukcesis. Same ne estis ebla iu regula eldono de E-a literaturo kaj de E-aj gazetoj. Nur en 1892 en Peterburgo oni sukcesis legitimi societon „Espero“. Chi-foje la afero sukcesis, char pri permeso de la societo petis kelkaj eminentuloj, kiel administranto de la cara vintra palaco Kanaloshy-Lefler kaj favorata en administraj rondoj skulptisto Mikeshin. Societo „Espero“ ricevis permeson fondi siajn filiojn en diversaj urboj. Tamen manko de libera eldonagado kaj rigora observado flanke de polico kauzis, ke ankau post tiam la plej granda parto de rusaj E-istoj restis ne unuigitaj en iu komuna organizo.

En sia verko „Historio de Esperanto“ E. Privat konstatas altan socian idealismon, kiu ligis la unuajn rusajn E-istojn al E. Tiu idealismo kauzis starigon de pli intimaj rilatoj kun movado iniciatita de granda verkisto grafo Leo Tolstoj. Tamen tuj post kiam en 1895 aperis en Nurnberga gazeto „Esperantisto“ (sola tiutempa gazeto) artikolo de Tolstoj, la gazeto estis malpermesita en Ruslando kaj char la plej multaj de ghiaj abonantoj estis rusoj - tio antaudifinis ghian cheson. De tiam kaj ghis 1905 en Ruslando ne aperis ech unu E-a eldonajho krom la ripetaj eldonoj de verkoj jam antaue publikigitaj kaj de cenzuro permesitaj. Che tiuj kondichoj la societo „Espero“ kun multaj siaj filioj apenau vegetis. Nur en 1905 jam post komencigho de unua rusa revolucio d-ro Ostrovskij en Jalta ricevis permeson eldoni gazeton „Esperanto“. Iom pli malfrue similan permeson ricevis ankau la societo „Espero“, kiu komencis eldonadi revuon „Ruslanda Esperantisto“. En tiuj jaroj ankau aperis la unuaj libroj E-aj eldonataj en Peterburgo. Apud la pasivema societo „Espero“ de 1907 funkciis la societo „Esperanto“ unuiginta la pli aktivajn junulajn E-istojn. Gravan servon al propagando far populara rusa revuo „Vestnik Znanija“ (hleroldo de sciencoj), kiu dum unu jaro presigis vastampleksan aldonon „Espero“. Che la fino de 1908 la societoj „Espero“ kaj „Esperanto“ unuighis sub la nomo „Ruslanda Ligo Esperantista“. Kiel prezidanto de la Ligo estis elektita A. A. Postnikov. Chirkau tiu tempo en la tuta lando komencighis pli organizita movado. Aperis multaj grupoj kaj societoj ne nur kiel filioj de la Ligo, sed ankau memstare. La ligo havis je la komenco de 1911 proksimume 30 filiojn kun chirkau 900 membroj. Samtempe ekzistis ankorau iom pli granda nombro de diversaj urbaj memstaraj societoj, kiuj evitis organizan kunfandighon kun la Ligo, char opiniis ghin tro oficiala. Vere Postnikov klopodis chiel che ministroj kaj ech che cara familio por gajni favoron al E. Li ne multe en tio sukcesis. Same kiel che kreo de nova organizo „Universala Ligo“, kiun li intencis prezenti al la propagandaj servoj de la rusa cara registaro. Fiasko por la Ligo okazis en komenco de 1911, kiam Postnikov estis arestita pro spiona agado favore al Austrio. Postnikov estis kondamnita kaj la Ligo kun ghiaj filioj fermita. Fermita estis ankau la „Universala Ligo“. Tiam montrighis bonshanco, ke ne chiuj rusaj E-aj societoj estis filio de la Ligo. Pro tio E-a movado dauris ekzisti sub certaj organizaj formoj. La unua E-a kongreso en Ruslando estis kunvokita en 1910 en Peterburgo de Postnikov, sed la kongreso estis bojkotita de parto de rusaj E-istoj. Cetere ghin partoprenis ankau Z. En 1909 kreighis nova centro - eldonejo kaj librejo „Esperanto“ en Moskvo kaj la gazeto „La Ondo de Esperanto“, ambau iniciatitaj de A. A. Sahharov. Nur iom post iom la registaro komencis allasi formighon de novaj societoj. En 1913 en Peterburgo estis restarigita la societo „Espero“. En la sama jaro en Kiev okazis la dua kongreso de rusaj E-istoj sub prezido de kapitano Iljashevich. Ghenerale la rusa E-movado montris antau la mondmilito shancojn pliviglighi. La milita eksplodo kauzis, ke same kiel en aliaj landoj la progreso de la movado estis haltigata. Ankorau kelkajn tagojn antau la Februara revolucio en 1917 la registaro trovis ne celkonforma la eldonadon de E-a gazeto en Peterburgo, por kiu klopodis aro de petrogradaj E-istoj. La kunvoko de la tria kongreso estis prokrastata ghis la fino de la milito. Ne sukcesis tiam ankau provoj pri iu plia alcentrigo de ekzistantaj E-aj fortoj. Chi-tiun problemon solvis jam la E-istaro en Sovetio.

Sovetio. La E-a movado en Ruslando estis liberigita el katenoj de cenzuro kaj polico post renverso de la cara reghimo en februaro 1917. Tamen la dauranta milito kaj politikaj kaj sociaj tumultoj dauris gheni disvolvon kaj disvastigon de E. Ne malpli ghenis ghin ankau diversaj ekonomiaj mankoj postmilitaj. Malgrau tio tuj post la Oktobra revolucio de 1917 montrighis konsiderinde granda nombro da E-istoj kaj konsiderinda ilia persisto. En 1918-19 ekzistis ne malpli ol 100 E-aj societoj kaj grupoj sur sovetia teritorio. Preskau saman nombron atingis diversaj hektografitaj gazetoj, kiuj anstatauis la mankantan centran organon. Pasioj politikaj kaj klasa antagonismo malantauenpushis problemojn kulturajn, malpli gravajn. Inter ili ankau E estis malatentata. Certe estis ech politikaj organizoj, deklarintaj sian simpation por la lingvo internacia, sed la kruda realajho instigis la popolajn tavolojn kaj la registaron zorgi pli pri milito, pri pano kaj karbo ol pri E.

Dum pezaj jaroj 1917-21 la neorganizita ruslanda E-istaro dauris ekzisti, dauris dorloti sian lingvon, esperante, ke tiu lingvo che internaciaj tendencoj de la nova revolucia registaro siatempe trovos akcepton, komprenon kaj favoron. Kelkaj koncertaj administraj decidoj kaj agoj de lokaj shtataj kaj potitikpartiaj autoritatoj kvazau promesis pravigon de tiuj atendoj. En 1921 dum la 3. Tutruslanda kongreso de E-istoj estis proklamata la fondo de Sovetrespublikara Esperantista Unio, (SEU). Sed la malfacila ekonomia situacio, multkomplikaj politikaj problemoj - chu enlandaj, chu eksterlandaj - multe ghenis la movadon kaj ne permesis, ke la shtato au vasta publiko komencu pli serioze okupighi pri la lingvo internacia. Nur en 1925 komencighis la shangho de la situacio. Tiujare la autoritataj institucioj proklamis neceson de starigo de konscie gvidata int. eduklaboro por la laborulaj amasoj. Tiu eduklaboro ne estis efektivigebla sen int. korespondado. Por int. korespondado necesis lingvo. Kaj siajn servojn al la vasta publiko proponis la E-istoj. Laboro, kiun ili faris ghis tiam nur por si mem, farighis nun publika bezonajho. Granda parto de korespondajhoj intershanghataj estis en E. Tio tiris atenton de la autoritatoj al E kiel al atentinda kultura faktoro. Kiam en 1928 kun kresko de tiu int. kulturkleriga laboro estis proklamata la neceso, ke chiu laborulo studu fremdajn lingvojn por tiamaniere povi pli intime ligighi kun eksterlandanoj - ree estis la sovetiaj E-istoj, kiuj atentigis la autoritatojn kaj la publikon pri E. La E-istoj ne pretendis, ke la laborularo studu E-n anstatau fremdaj lingvoj, sed ili konstatis multoble li facilan ellernon de E kompare kun fremdaj lingvoj naciaj kaj ili atentigis, ke E-studo estas shatinda ponto por pli facila, pliposta ellerno de aliaj lingvoj europaj. Tia taktiko estis plej efika. En multaj lokoj diversaj autoritatoj - chu shtataj, chu sindikataj, chu partiaj - komencis subteni E-movadon, helpi al ghia gvidado kaj organizado. La movadon prenis sub kontrolo kaj gvido jam ne izolaj autoritatuloj, sed certaj publikaj vastamasaj institucioj. Dum 1921-28 SEU sukcesis venki multajn barojn kaj atingi la necesan organizitecon kaj unuecon en la sovetia E-a movado. Dum tiu sia agado SEU havis diversajn kontrauulojn, kiuj iom post iom estis au forigitaj au ensorbitaj de SEU. Ankorau en 1921 dum la tria tutruslanda kongreso la iniciatintoj de SEU devis batali same kontrau ekstermuloj dezirantaj vidi SEU pure komunista organizo kaj kontrau reprezentantoj de „liberecana“ E-ismo, kontrauantaj chiun centran organizon. El 160 partoprenintoj de la tria kongreso estis 20, kiuj forlasis la kongreson pro sia malkonsento kun SEU-programo celinta centralize unuigi chiujn E-istojn de la lando, por poste efektivigi ilian socian reedukon sur bazo de sovetismaj principoj. Ankau post 1921 restis pluraj organizoj kvazau bojkotantaj SEU. Nur post la unua kongreso de SEU (en 1923 en Moskvo) alighis al SEU la eldonejo „Nova Epoko“. Nur en 1925 estis garantiita regula aperado de SEU-gazeto. La kongresoj de SEU okazis: la dua en 1925 en Moskvo, la tria en 1926 en Leningrad. Tiutempe jam estis plene klara la programo de praktika agado de sovetia E-istaro. Malkontentuloj kaj malkonsentuloj pounuope foriradis de SEU, sed anstatau venis novaj grupoj kaj chefoj en fabrikoj, uzinoj, laboristaj kluboj ktp. La kvara kongreso de EU (en Moskvo, en 1928) povis konstati venkon de SEU-principoj kaj akceptis ellaboritan de E. Drezen tezaron pri kolektiva kreo kaj evoluo de la lingvo. Estis kvazau lingva teoria aldono al la tezaro de la praktika agado akceptita en 1921 kaj konfirmita de la postsekvantaj kongresoj. La kvina kongreso okazis en Moskvo en 1931. Ghi reesploris la statuton de SEU, aldonis al sia nomo subtitolon „Tutunia Asocio de amikoj de la lingvo internacia“ kaj konfirmis la okazintan skismon kun SAT, kiu akceptis kritikan pozicion rilate al la ortodoksa marksismo. Che nuna tempo (fino de 1934) SEU havas registritajn 8930 membrojn. Organiza skemo de SEU estas - Centra Komitato, respublikaj kaj provincaj komitatoj, urbaj komitatoj, cheloj kaj grupoj en fabrikoj kaj kluboj ligitaj kun koncernaj komitatoj. Dum la lastaj jaroj strecho de la ekonomiaj fortoj de la lando efiktiviganta sian unuan kvinjarplanon kaj efektiviganta la duan kvinjarplanon, kauzis, ke E estis atentata kaj subtenata nur en tiuj lokoj kaj fakoj, kie ghi povis praktike servi al la celoj starigitaj antau la lando.

Estas konsiderinda fakto, ke en 1924-28 la problemon pri int. lingvo pritraktis lingva sekcio de sovetunia akademio. En 1931 detalan rezolucion pri perspektivoj de int. lingvo akceptis Moskva Instituto de Lingva Scienco. Dum sia ekzistado SEU eldonis pli ol 200 librojn pri kaj en E. Inter ili proksimume 60 libroj estis eldonataj sub auspicioj de SEU en eldonejo „Ekselo“.

SEU havas kvin pagatajn laborantojn. Plej gravaj agantoj en la Centra Komitato estas Drezen, Demidjuk, Incertov, Modenov (chiuj en Moskvo). Inter alia aktivularo de SEU notindaj Bezin, Erjuhhin, Filippov, Gavrilov. Javoronkov, Izgur, Kolchinskij, Lisichnik, Mihhalskij, Muravkin, Podkaminer, Rublev, Samojlenko, Snejhko, Spiridovich, Sedova, Zamjatnin.

Blinov Jevgjeniv Vladimirovich, shtatoficisto en Moskvo. Nask. 6 jan. 1906 en Leningrado. E-isto de 1927. En 1930 farighis membro de SEU-estraro. Tradukis al E la romanon „Submaristoj“ de Novikov-Proboj. En aug. 1931 edzighis je sia E-ista korespondantino el Budapest, Klara Maitinsky, nun instruistino de la fortepiano kaj germana lingvo en Moskvo.

Cywinski Ryczard, polo, arkitekto. Nask. 1884. E-isto de 1908. En 1917 en kunlaboro kun T. Sikora li publikigis „Manifeston de socialistoj E-istoj“, kun la devizo: Socialistoj de chiuj nacioj unuighu per E, Amo kaj Racio! Malgrau ke estis anoncita Tutmonda Ligo de Socialistoj E-istoj kaj ech fondita unua grupo en Petrograd, la „seismo“ ne progresis.

Eydelnanth Joseph, d-ro, pedagogo. Farighis E-isto dum sia restado en Svislando kaj Franclando (1904-12). Fondis en Lausanne Universalan Studentan Union kaj lab. grupon de „Libera Penso“. En 1909 korespondis kun L. Tolstoj kaj ricevis de li manuskripton „Raporto pri paco“, kiun li presigis en E-traduko en Int. Socia Revuo. Post la milito li laboris en Nord-Kaukaza lando pri lerneja higieno en urbo Grozny.

Jheltov Nikolaj Matvejevich. Nask. 8 nov. 1895, mortis pro tifo 9 majo 1920 en Moskva. Tre ege aktiva, multon promesinta E-isto. En 1917 sekr. de OKTEF, en 1918-19 prez. de Moskva ES. En 1919 kune kun V. Polakov multe laboris en la E-biblioteko de Davidov super la Bibliografio de la E-a literaturo. Tradukis el L. Tolstoj, L. Andrejev, A. Chehhov k. a.

Jhirkov Leo Ivanovich, prof. de lingvoscienco, specialisto pri persa kaj kaukazaj lingvoj (avara k. a.). Nask. 1885. E-isto de 1902. Autoro de rimarkinda broshuro (en la rusa kaj E); „Kial venkis E“ (v.). En sia alia verko „Al la nova etapo“ li klare elmontras la veran internaciecon de E rilate al la lingvoj aziaj, afrikaj ktp.

Jhukov Inokentij Nikolajevich, pedagogo, fama skulptisto. Nask. 1877 (?) en orminejoj de Nerchinsk (Siberio). Unu el la iniciatintoj de skoltismo en Ruslando, kaj tiu de la nova revolucia junpionira movado. E-isto. Li menciis E-n en siaj verkoj.

Noto. Post longa vana atendado de la manuskripto de nia kunlaboranto rusa, - tiun chi historian trarigardon verkis rusa kompetentulo.