H I S T O R I O
==========

Post la fizika ekstermo de la E-movado en Sovetunio en la 1930-40-aj jaroj far Stalin, la renaskigho komencighis en 1957 lige al la Monda Festivalo de Junularo, okazinta tiujare en Moskvo...

* * *

Rememoro de Aleksandr Harkovskij

Oni parolas chiujn lingvojn...
==================================

      Anatolo Goncharov petis min verki historion de la postfestivala E-movado, char lau li la verkoj de Cibulevskij kaj Bronshtejn estas tre subjektivaj, kaj mi, negvidanto, estus pli objektiva. Tamen li eraras: ankau mi ne estus pli objektiva. Mi spertis multan dolchon kaj amaron partoprenante en la movado. Mi loghas fore de mia naskighlando, fore de arkivoj. Aktivuloj de la unua periodo de la sovetia movado ne verkis sian historion pro multa koto, perfido kaj denuncoj, saturintaj ilian vivon. Pri tio rakontis al mi Podkaminer kaj Demidjuk. Do, tion faru nepartoprenintoj, junaj historiistoj. Kaj ni restigu por ili verajn rememorojn.

* * *

      En 1957 mi estis finstudanta en la Moskva konstru-ingheniera instituto kaj estis membro de la komsomola komitato por studaj aferoj. Pro tio oni transdonis al mi pakajhon el Pollando, adresitan al la Festivala Komitato. La letero tekstis, ke en la 6-a Monda Festivalo de Junularo kaj Studentoj somere de 1957 en Moskvo okazos renkontigho de diverslandaj esperantistoj, kaj ni, mastroj, devos ghin organizi.

      Tiutempe mi sciis pri Esperanto nenion. Mi okupighis pri mia diploma verko kaj zorgis, ke oni ne elurbigu al Siberio min, moskvanon.

      Do mi uzis la konatan teknikon, venis al la distrikta komsomola komitato kaj rifuzis okupighi pri nekonata afero. Sed la komitatanoj uzis la teknikon pli bone kaj diris, ke organizi tiun renkontighon estas por mi honoro kaj mia persona komsomola tasko, kaj se mi ghin ne plenumos, oni certe forsendos min post la instituto tre malproksimen.

- Sed kiu povas helpi min? - mi petegis.

      Kaj ili forsendis min al la Festivala Komitato.

      En la Komitato estis forta bruo, telefonoj senchese sonoradis; rauka sekretario Pjotr Reshetov parolis al kelkaj homoj kaj uzis kelkajn telefon-aparatojn samtempe. Do, miaj plendoj, ke neniu en la lando parolas tiun lingvon, kaj ke neniu kapablas instrui ghin, dronis en la bruo. En pauzeto la sekretario rigardis min kun indigno:

- En Soveta Unio oni parolas chiujn lingvojn!

- Krom Esperanton, - mi oponis.

      Tamen li jam ne atentis min. Sur lia vizagho oni povus legi: "USSR estas la naskighlando de la elefantoj. Ech niaj nanoj estas la plej altaj en la mondo. Sendube, oni parolas chi tie ankau tiun aspir... au Esperanton".

      Post kelkaj minutoj li kontaktis la Lingvosciencan Instituton.

- Mi volas scii, chu iu en via instituto parolas la lingvon as... ne, es-peranto?

- Mi scipovas, - respondis la vicdirektoro, profesoro Jevgenij Aleksejevich Bokarev.

      La sekretario fiere rigardis min, skribis la adreson de la instituto kaj la nomon de la homo, kiu povos helpi min.

      Profesoro Bokarev renkontis min konfuzita. Mi tiam ne sciis, ke en 1956 oni disbatis la refondan kunvenon de SEU en la moskva klubo "Ideal" [Piednoto: Vidu la detalan rakonton de la partopreninto en tiu afero: Danovskij N. Lasta ekflamo de SEU // Spektro. 1993. ch. 2. p. 14-16.] kaj lin mem KShS (Komitato de Shtata Sekureco, KGB) intervjuis en Kaukazo.

      Li klarigis, kio estas Esperanto, kaj diris:

- Mi estas lingvisto, sed ne instruisto. La moskvaj esperantistoj estas nemultaj kaj ili preskau ne parolas, char ili ne uzis la lingvon dum multaj jaroj. (Ili estis enprizonigitaj. - A. H.) Des pli instrui ili ne povas. Tamen ni trovos por vi instruiston.

      Kiam la instruisto, estono Sij Tamm, venis al Moskvo, li pensis, ke oni lin denove malliberigos. Sed li baldau komprenis, ke la tempo shanghighis. Nesciante la rusan lingvon, li uzis la rektan metodon.

      Baldau aperis ankorau du grupoj: unu en la Moskva Shtata universitato, la alia en la Autovoja instituto. Post tri monatoj ni ekparolis la lingvon kaj partoprenis la esperantistan renkontighon en la Moskva shak-klubo en bulvardo Tverskoj.

      Post la festivalo la grupoj kreis organizon "Fajrero". Tamen chiuj gvidantoj estis vokitaj al la unuaj departementoj (oficejaj branchoj de KShS) kaj subskribis promeson ne uzi Esperanton kaj ne kontakti alilandanojn. Post kiam la movado revivighis, Gishpling, Sergejeva, Korchagin kaj aliaj gvidantoj de "Fajrero" timis ech montri la nazon en nia klubo.

      Sed la fajrero jam flamighis.

La Ondo de Esperanto, 1997, No. 1(32)

Rim: Komsomolo: la nomo de la komunisma junulara organizo en Sovetunio. Ghi estis la sola ekzistinta junulara organizo.


(la tekston sendis al ni A.Hharkovskij mem, do permeso de La Ondo ne estis necesa)