MONTO, KIU NASKIS MUSON

Esperantistoj en USSR preferas labori, ne sciante au ne volante scii veran rilaton de kompartio al ilia movado. Vere la gvidantaro preferas tion prisilenti, char publike oni devas proklami sian internaciismon. Sed informado vera foj-foje penetras. Kiel sciigas revuo "Mejhdunarodnyj jazyk", 1932, N2, altranga oficisto Baranovskij publike malkashis: "CK de partio opinias jene: char la movado ekzistas kaj diserigi ghin neeblas (chu vere? ja restintis ankorau kvin jaroj antau la 1937 - A.Hh.); ghi ne estas kontraurevolucia, tamen ne helpas plenumi mastrumajn planojn. CK de komsomolo estas kontrau Esperanto, - kaj li plendas: - Fermi ghin (la movadon) oni ne povas, do ni devas ghin utiligi, sed ne subteni. Al organizantoj de E-rondetoj ni batos manojn".

Kaj la strategio, kaj la taktiko validas ankau niatempe. Tiel, en 1979, fakisto pri Kubo en CK de partio respondis al unu diplomato, ekinteresighinta pri E: "Esperantistoj estas cionista bando, kiun necesas pendumi". Pri cionismo akuzis nin Hitler, nun pri samo akuzas nin arabaj studentoj en Moskvo, kiuj spekulacias pri nacieco de la kreinto de E...

Tion ne sciis laikoj inter samideanoj dum unuaj jaroj post la revolucio (same kiel ili preferas ne audi tion nun). Nun mi volas rakonti pri epizodo, kiun R.Roland nomis "historia evento". Ghia famo atingis kaj Parizon kaj Vladivostokon, kie forpelita el Japanio blinda poeto Vasilij Jeroshenko sciigis amikojn en Oriento, ke ke en sovetaj lernejoj oni jam enkondukas Esperanton... Tamen la fajro, kiu produktis tiun fumon, estis vere modesta. Mi temas chi-chapitre pri Komisiono por enkonduki LI en lernejon che Narkompros (koncizita titolo de Ministerio por klerigo). Pri ghia sorto mi eksciis chefe el manskribitaj rememoroj de unu el komisionanoj A.A.Sahharov, kiu mirakle ghisvivis 1942. Li skribis: "Decembre 1918 moskva esperantisto kaj idisto d-ro L.Titov sendis al Komisario de popola klerigado petskribon, rilate problemon de LI. Char en Narkompros estis senditaj multaj similaj petoj, ghi decidis aranghi tiun komisionon. La komisiono estis malfermita la 17n de januaro 1919. Ghin konsistigis profesoroj de Moskva universitato Ushakov, Pshezinsky kaj N.P.Jevstifeev... d-ro Titov kaj reprezentantoj de Narkompros Komarovsky, Shchelkin kaj Cilko. Kiel prezidantoj de la komisiono estis elektitaj Titov kaj Jevstifeev... Pshezinsky starigis ses demandojn... Respondi al tiuj demandoj estis komisiite al Jevstifeev kaj Titov.

En la prezentita raporto sur 6 mashinskribitaj paghoj d-ro Titov pledis por Ido... sur 43 paghoj Jevstifeev pledis por Esperanto.

En la kunsido de la Komisiono la 4.II en la komisionon estis enigitaj Sahharov, Drezen, Lojko, Obruchev. La komisiono laboris dum kelkaj monatoj. Mi rememorigas, ke tiu-chi jaro estis unu el plej malfacilaj jaroj dum revolucio. Ja Sovetia Ruslando estis atakata kaj blokita de chiuj flankoj. La armeoj de blankgvardianoj, helpataj de intervenaj eksterlandaj tachmentoj, pli kaj pli proksimighis al Moskvo. De ili estus okupitaj la plej grenrichaj regionoj - Ukrainio kaj Siberio. En Ruslando estis proklamita t.n. milita komunismo. Chio plej necesa por nutrado kaj vesto estis donata al loghantoj senpage, sed chiu loghanto devis devige labori lau postulo de registaraj organizoj. Mono servis nur por kalkuloj inter privataj personoj... La loghantoj ricevis tre mizerajn racionojn, chirkau 100 gramojn da pano tage kaj iom da ceteraj bezonataj nutrajhoj. Niaj stomakoj chiam estis malplenaj, kaj tio influis nian laboron. Krom tio, ni chiam devis fari multajn piedvojaghojn, char nek tramoj, nek automobiloj funkciis... Ekzemple, mi chiufoje por viziti la kunsidojn de la komisiono, devis fari chirkau kvinkilometran vojaghon. En tiu stato ni venadis tre lacigitaj... Kelkaj membroj (Brandt, Lojko, Pshezinsky) malsanighis kaj tute ne povis vizitadi la kunsidojn. En marto metis eksigi lin el la komisiono prof. Ushakov pro neeblo labori. La komisiono degelis kun la printempa negho. La 2-an de aprilo dum la 11-a kunsido de la komisiono partoprenis nur 6 personoj: Jevstifeev, Titov, Shchelkin, Komarovsky, Obruchev, Sahharov. Post multaj debatoj... estis decidite en tiu chi kunsido peti Narkomproson, ke ghi aranghu specialan fakon pri LI. Sed en tiu tempo Narkompros mem estis en stato de konstituigho kaj multaj fakoj ne bone sciis proprajn funkciojn. Por ili nia komisiono estus nur shargho, kiun chiu el ili penis forsvingi. La anoj komisionaj tion sentis, kaj dum unu el proksimaj kunsidoj en nombro de ses personoj decidis: "Konsiderante la lingvon E kiel jam vivantan taugan por chiuj praktikaj celoj, peti Narkompros'on enigi ghin kiel studobjekton en programojn de sovetaj lernejoj. Chiujn materialojn de la komisiono transdoni al Narkompros". Per tio la komisiono finis sian taskon kaj chiujn materialojn transdonis al la Komisario, kie ili trovis sian tombon en ghiaj arkivoj", - finas siajn rememorojn A.Sahharov.

Do, dum Civila milito grupo de samideanoj agis heroe, pensante ne nur pri LI, sed pri estonto de la generacio. Tamen, kvankam pasis apenau 15 jaroj post revolucio, soveta burokratio jam maturighis por kontraustari al chio progresiva. Pri tio atestas hazarde aperinta revuo "Espero", 1920, N2, kie oni notis: "Forpasis duonjaro, kaj vershajne en Narkompros oni ech forgesis la anekdoton pri la mondlingva komisiono".

Unu el sovetiaj jhurnaloj skribis: "Opinii la lingvon Esperanto kiel LI indan je ekskluziva registara subteno estas nun antautempe" (denove la vorteto!). Nu, eble oni farus tion post la milito. Tamen tempo pasis, kaj neinternaciisma rilato de la shtato ak LI, estu ghi Esperanto au alia lingvoprojekto, restis senshangha. Pri tio atestas suba dokumento.

Raporto de Narkompros pri allaso instrui Idon en lernejoj de la Unio por Socialistaj Sovetiaj Respublikoj, 14 de marto 1923.

Decido de Narkompros (protokolo N13/35) pro kunsido de la Prezidiuma Kolegio de NKP la 8-an de marto 1923.

Auskultis: Pri permeso instrui en lernejoj lingvojn Ido kaj Esperanto.

Decidis: Agnoski, ke studo de lingvoj internaciaj estas afero tute privata, kiu ne devas havi subtenon flanke de la shtato, tamen barojn por dezirantojn ilin ellerni ankau ne starigi. Subskribo...

Kaj nur narkompros de liliputa Abhhazio (Kaukazio) samjare permesis principan eblecon instrui en lernejoj... Idon.

Tiel finighis la historia evento, kiun aklamis R.Roland. Monto naskis muson. "Privataj aferoj" estis farataj nur dum tempo de NEP - nova ekonomia politiko, kiu dauris ghis komenco de 30-aj. Poste la tuto estis prenita en manegoj de la shtato. Kaj Esperanto ech vegeti ne konservighis.

sekva chapitro