S.Gramenickij

KIEL MI ESPERANTISTIGHIS
rememoroj de maljuna esperantisto

    Tio chi estas skizeto pri mi mem kaj kolizioj de nia ideo en nia rusa vivo, en mia konscienco kaj chiutageco.
    Pasas la 1910-a jaro. Vilagho Lubyni. Kristnaskaj ferioj.
    Gimnaziano de la kvina klaso, jam sufiche scivolema, kashe esploras la bibliotekon de sia patro - kuracisto. Subite li trovas malgrandan libreton kun verda kalikota kovrilo, titolitan "Tutmonda lingvo Volapuk, memlernilo". La nomo de la autoro - I.M.Shlejer.
    Kio ghi estas?
    Latina, germana, franca - tiujn li konas. La poentoj pri tiuj lingvoj en la poentkajero ne estas altaj...
    Tutmonda lingvo!!!
    Unu lingvo por chiuj, kaj mi devas lerni neniun alian lingvon, ech la latinon!
    Meditante pri chi tiu lingvo, foliumante la libreton, la gimnaziano (t.e. mi), absorbita de sia okupo, ne rimarkis alproksimighon de patro, kiu subite demandis: "Chu vi interesighas pri Volapuk?"
    - Jes, jes! Rakontu, pachjo, pri tiu chi lingvo! Kion vi estis skribinta sur la antautitola folio: "Biblioteko "ti-da-stit""? Mi vidis chi tiun vorton en aliaj viaj libroj.
    La rakonto de patro estis mallonga, sed plensignifa por mi.
    - "Tidastit" en Volapuka lingvo signifas "lernejo". Kiam mi estis seminariano, - diris mia patro, - mi estis allogita de la ideo pri komuna lingvo por chiuj homoj. Kun entuziasmo mi lernis la lingvon Volapuk. Sed ghi estis treege malfacila. Mi malsukcesis ghin ellerni kaj seniluziighis. Restis por memoro nur chi tiu libreto kaj unu vorto "tidastit - uchilishche".
    Ekvidinte, ke mian entuziasmon shanghis senkuragho, patro aldonis:
    - Ne provu lerni Volapukon, char ekzistas nova internacia lingvo, pli facila kaj perfekta. Ghin elpensis doktoro Esperanto el Varsovio. Bedaurinde, mi scias nenion pli.
    Pasis la ferioj. Denove urbo Novgorod. Chiutagaj zorgoj pri malfacila lernado igis min forgesi la ideon pri komuna lingvo.
    Pasis ankorau unu jaro. Chi-jare komencis lernadon ankau mia fratino. Gepatroj pansionigis shin che edzino de policisto Vinogradov. La virino shatis gajni por si monon per chiaj manieroj. Shi havis multopan familion. Unufoje, vizitante fratinon, mi ekvidis tra malfermita pordo en kabineton de la mastro starantan sur etaghero malgrandan libreton kun vorto "Esperanto". Kiel granda estis mia ghojo - libro de doktoro Esperanto estas trovita! Kiam la mastro-policisto revenis hejmen kaj jam estis tagmanghinta, mi kuraghighis demandi lin pri la libreto en verda bindajho.
    Vinogradov volonte respondis al mi:
    - La libreto estas lernilo de lingvo Esperanto, kiu estas internacia lingvo. Ghin kreis doktoro Zamenhof. Tiu chi libreto estas verkita de Zamenhof mem. Rigardu la libreton, se vi deziras...
    Mi trovas la adreson de doktoro Zamenhof, memorfiksas ghin, foliumas la libreton, meditas pri kauzoj de intereso al lingvo internacia flanke de policisto.
    Krom tio la libreto havas solidan kartonan bindajhon, tamen verda kovrilo estas konservita kaj algluita al la kartono. Fine al la libreto estas albinditaj kelkaj puraj folioj de papero.
    - Al ni chiuj, - daurigis Vinogradov, - antaunelonge estis enmanigitaj po unu ekzemplero de la lernolibro. Nia policestro ordonis ellerni Esperanton: ni devas komprenadi leterojn, paroladon, librachojn en tiu chi lingvo. Liberaj folioj estas utiligendaj por skribi pri eksterordinaraj okazintajhoj por ke neniu, krom ni, policanoj, komprenu la skribitajhojn.
    Poste lau mia peto li rakontis pli detale pri Esperanto, tamen li rimarkis, ke ekzistas alia, pli perfekta ol Esperanto internacia lingvo - Esperanto reformita (li parolis pri Ido).
    Reveninte hejmen, mi tuj skribas lau la trovita adreso leteron al d-ro Zamenhof kun peto sendi al mi la lernolibron. Tiel mi, gimnaziano de sesa klaso, esperantistighis. Strange - helpis policisto!
    Tamen nombro da miaj kamaradoj, simpatiantaj al nia ideo, estis tre malgranda, nombro da eklernintaj - ankorau pli malgranda.
    Male, da mokantoj estis sufiche multe. Ili ofte kriis al mi: "idiotistoj - esperantistoj - novaj jhudistoj!"
    Chu nur novgorodaj policistoj estis devigaj esperantistoj? La respondon mi trovis nur en la 1960-a jaro. La 25-an de aprilo 1960 Leningrada radiocentro elsendis fragmentojn de romano "Palacoj de Vassaroj" de Hans Liberehht. Inter alio mi audis:
    "Policanoj trovas dum esplorsercho lernolibron de Esperanto, kaj policestro atentigas pri tio al la mastro de la loghejo, chefpersono de la romano. La chefpersono kontraudiras: "La eldonajho estas permesita de cenzuro". Policano: "Kie estas tiu chi permesitajho, tie oni devas serchi nepermesitajhojn! Adiau, esperantisto, sed gardu vin!"
    Jen pruvo, ke cara polico estis bonege informita pri Esperanto, kaj ne nur la novgoroda, kie mi tiam loghis.

    La Unua Mondmilito, Petrogrado. Mi daurigas lernadon en Petrograda gimnazio. Novaj kamaradoj, novaj amikoj. Mia plej intima amiko Zablockij afliktas min - li estas plej grava kaj impeta kontrauulo de nia ideo.
    Sed Petrogrado estas grandega urbo, nia movado sufiche vasta, kaj mi trovas aliajn samideanojn. Apud miaj lernolibroj sur tablo kushas kajeroj de nia rusa Esperanta gazeto "Ondo de Esperanto". Alia mia amiko, studento de Petrograda Universitato N.V.Jushmanov estis ghis la Dua Mondmilito mia gvidanto pri la lingvo, ghia ideo kaj aliaj variantoj de internacia lingvo. Interalie li klarigis al mi sencon de la aklamoj de miaj unuaj malamikoj-gimnazianoj: "idiotistoj" - malestima nomo de idistoj (adeptoj de lingvo Ido), "novaj jhudistoj" - nia lingvo estis konsiderata kiel hebrea ideo, char d-ro Zamenhof estis hebreo. Vershajne ili estis instigitaj de policanoj, pli ghuste filioj de polico au de patroj - anoj de reakcia partio "Nigra Cento".
    En 1915 estis aperigita mia malgranda artikolo pri lingvo internacia en gazeto "Jhiznj dlja vsehh" (Vivo por chiuj), kiu elvokis multe da leteroj al mi.

    La Granda Oktobra revolucio. Leningrado. Leningrada Agrikultura instituto. Jaroj de persista lernado...
    Maltrankviligas demando - kiel rilatas sovetaj autoritatuloj al nia ideo, al la lingvo mem?
    Cirkulas onidiroj - N.K.Krupskaja diris: "Neniam kaj neniu en tiu chi lingvo diros - mi amas vin, karulino", esprimante negativan rilaton al nia ideo.
    Subite nin ghojigas informoj pri eldiro de komisaro pri popola klerigo A.V.Lunacharskij: "Faktoj estas ajho obstina, kaj la faktoj parolas por Esperanto".

    Jaroj de agronomia laboro 1924-41. Kondichoj en fora vilagho de Novgoroda regiono ne favoris agadon por nia ideo, kaj iom post iom mi chesigis korespondadon kun samideanoj krom mia leningrada amiko Jushmanov, tiam profesoro en Leningrada Universitato de orientaj lingvoj. Ni per leteroj diskutis pri teoriaj problemoj de lingvo internacia.
    Terura krizo de nia movado de 1937-40-aj jaroj preteris min, mi evitis sorton de multaj esperantistoj: min savis mia pasiveco dum tiuj jaroj.
    La 1941-a jaro. En incendio de mia domo pereis mia biblioteko, Esperanto-libroj, lerniloj, vortaroj kaj leteroj. Kun ghi shirighis la lastaj ligoj kun la interlingvista mondo por longaj-longaj jaroj...

    Pasis malfacilaj jaroj de rekonstruado de la postmilita vivo, kaj mi penas trovi vojon en Esperantujon. Mi atente esploras gazetaron, sed vane. Por klarigi la rilaton de nia registaro al nia ideo kaj la lingvo, mi uzas tiaman Grandan Sovetan Enciklopedion:
    Volumo 8, p.602, la vorto "Volapuk":
   
"Tamen chiuj burghaj kaj kosmopolitaj lau sia esenco provoj renovigi propagandon de la lingvoj artefaritaj en la epoko de disfloro de lingvoj naciaj restas senrezultaj".
    Volumo 9, p.306, la vorto "Tutmonda lingvo":
   
"Praktiko montras plenan neeblecon kunligi vortojn de la plej uzataj lingvoj. Chiuj provoj enkonduki artefaritan lingvon estas principe malghustaj. Artefarita lingvo estas nerealigebla utopio".
    Mi konjektis esplori ankau alian fonton: Malgrandan Sovetan Enciklopedion, eldonitan en 11 volumoj. Jen klarigo pri la vorto "Esperanto":
   
"Esperanto - lingvo internacia, havas tre faciligitan gramatikon, iomete disvastighis, sed montrighis ne vivkapabla kiel chiuj projektoj de artefaritaj lingvoj".

    Pasis ankorau kelkaj jaroj. Hazarde mi trovis malgrandan noteton en chiutaga Leningrada jhurnalo "Leningradskaja pravda" pri uzina Esperanto-grupo. Tiel en la 1959-a jaro mi denove trovis vojon al Esperantujo. Denove mi ighis komencanta esperantisto, akiris lernolibron, literaturon, samideanojn. Tiam mi loghis apud Leningrado, nur 32 km fore, en vilagho Ozerki (Lagetoj).
    Finfine mi trovis en nova Granda Soveta Enciklopedio la vorton
"Esperanto" (volumo 49, p.185). Karaj legantoj de miaj rememoroj, bonvolu mem trovi tiun chi volumon kaj tralegi la novan klarigon.

Revueto "Amikeco", 1983.