купить диплом российских Вузов .

АНЕКДОТЫ ОТ ДЕРИБАСА

Anekdotoj de Deribaso


TRO FACILA, KAJ PRO TIO ...DANGHERA

Unu foje Semjon Podkaminer, arda E-isto kaj eksa kolonelo de NKVD (soveta gestapo), flugis per speciala aviadilo al Moskvo. En ghi trovighis iu Romanov, membro de Politburoo, chefo (gaulajter) de Leningrado. Li ekvidis la verdan stelon surbruste de Podkaminer.

- Do, Vi parolas E. Tamen uzante tiun lingvon ege facile spioni.

Podkaminer ne konsentis. Li respondis, ke pli sukcese spioni angle, ghin parolas multaj milionoj.

- Ne, la angla ne taugas. Homoj studas ghin dum multaj jaroj kaj poste apenau balbutas. Diable malfacila lingvo!

- Do E. estas pli facila?

- Sendube. Mi ordonis alporti lernolibron de E. Post kelkaj lecionoj mi jam legis Esperante... Danghera, ege danghera lingvo. Mi samopiniis pri tio kun kamarado Stalin. Li nomis ghin "lingvo de spionoj kaj cionistoj".

Podkaminer ne daurigis la disputon.

* * *

PAROLU ESPERANTE, KARA MAJSTRO

En la jaro 1905 en franca urbo Boulogne-sur-Mer okazis la unua Esperantista Kongreso.

Kelkaj urbanoj, precipe knaboj, estis ekscititaj kaj lernis la internacian lingvon. Matene L.L.Zamenhof iris eliris el hotelo por acheti lokan magazinon. Li sin turnis al knabo, kiu vendis jhurnalojn, kaj demandis unu kopion -- memkompreneble, france. Kia estis lia surprizo, kiam la knabo respondis en la lingvo, kiun Zamenhof iniciatis: "Parolu Esperante, Sinjoro!"

* * *

KIEL NI REFORMIS ESPERANTON

Multaj jaroj antaue, post konatigho kun E., ni ame dorlotis  nian karlingvon.

"Kiu diras, ke E. estas preciza? Tute ne. Kiam oni diras "patro", nenio estas konata pri liaj infanoj Chu ili vivas, mortis, au ankorau ne naskighis. Ni reformu la lingvon.

Diru "pAtro", kiam ulo havas vivantajn idojn. Kaj se ili formortis? Tiam ni nomu lin "pItro". Juna ulo, kies edzino (au kromedzino) estas graveda kaj baldau akushos, estu "pOtro". Kaj kiel nomi disparighan, malchastan kaj sekse aktivan viron, kiu ech ne scias, chu de li naskighis ajnaj idoj? Ni nomu lin"pUtro".

* * *

H.TONKIN: "ONIDIROJ PRI MIA MORTO ESTAS TROIGITAJ"

Junaj homoj eble ne scias, ke eksterlandano povis viziti USSR turiste au oficiale. En ambau kazoj kontaktoj kun sovetianoj estis sub kontrolo de KGB. Tamen en tiu "fera muro" estas unu fenestro: Leningrado. Se vi individue vizitis najbaran Finlandon, vi rajtas senvize veni al Leningrado.

Profesoro Humphrey Tonkin, Prezidanto de UEA, uzis tiun eblecon. Dum lia vizito al Finlando lin invitis al Leningrado ruslandaj esp-oj. Ili naive opiniis, ke la usonano partoprenos ilian semajnan renkontighon en Palaco sur Fontanka. Do li venis al la urbo sur Neva sen aprobo de KGB.

Nia moskva grupo kaj kelkaj leningradanoj akompanis la estimatan gaston, dum aliaj lokaj esperantistoj atendis nian venon che la Palaco.

Eniri la palacon ili ne povis - la gardistoj ne lasis ilin enen, dirante ke profesoro Tonkin estas ege malsana kaj trovighas en hospitalo. Oni aludis, ke li vershajne mortis, pro kio la renkontigho ne okazu.

Kiam nia grupo venis al la pordo de la Palaco, ili ripetis la mensogon. La profesoro prezentis sian Usonan pasporton: " Mark Twain en simila okazo skribis: "Onidiroj pri mia morto estas troigitaj". Kaj ni eniris la palacon. La malpermesita kunveno tamen okazis.

* * *

ANGLE AU ESPERANTE?

En la jaro 1966 Moskvon vizitis tiama Prezidanto de UEA IVO LAPENNA. Kroato, li dum jardekoj loghis kaj instruis en Londono.

Lapenna estis elstara E. oratoro, autoro de "Retoriko". Do li elokventis en la Angla kaj E.

Mi rusigis lian E-parolon al studentoj de Moskva Universitato, kie mi mem studis. En mia enkonduko mi diris, ke la gasto naskighis en Jugoslavio, sed loghas en Britio.

Post fino de lia prelego  Ivo Lapenna respondis demandojn. Unu studentino ekinteresighis pri LI (Lingvo Internacia):

"Profesoro, Vi tiom interese rakontis PRI E. Diru almenau kelkajn vortojn EN tiu lingvo".

"Tamen, kiun lingvon mi parolis dum unu horo?"

"La Anglan, kompreneble".

"Kaj kiun fremdan lingvon studas vi?"

"La Anglan".

"Do mi gratulas vin okaze de viaj sukcesoj".

* * *

LA POLICISTO VOLAS LERNI E.

En 1993 ELNA kongreso okazis en kampuso de Hartforda Universitato (Connecticut, Usono). Ghin organizis samideanoj de najbara Kanado, sub gvido de  konata Quebeca E-aktivulo Normand Fleury. Al mi shajnis, ke kampusa polico iom suspekte rigardis konferencanojn, kiuj parolis nek Angan, nek Francan lingvojn, sed iun strangan, similan al Itala kaj Hispana.

Unufoje sur shoseo, kiam Normand shoforis sian auton, polico ordonis al li halti.

Normand, eksterlandano, ne hastis obei: renkontigho kun polico en fremda lando promesis al li nenion bonan. Despli, ke li ne parolis Angle.

Tamen ni stopis. La policano alproksimighis kaj observante algluajhojn sur nia auto "Lernu E.", "E. estas lingvo de paco", demandis: "Kie mi povus studi vian lingvon?"

Normand ekridetis kaj donis al li sian adres-karton.

* * *

NE MANGHU KAKAJHON

En la jaro 1966 teatra kolektivo de Moskva Universitato scenigis konatan dramon de poeto Vladimir Majakovskij "Cimo". Kutime ili prezentis ghin Ruse.

Tamen tiutempe oni Esperantigis la dramon por prezenti dum tiujara TEJO kongreso en Hungario (ghin elrusigis moskva E-poeto, jhurnalisto de "Pravda" K.Gusev).

Feliche dum la lasta, tiel nomata ghenerala provludo cheestis IVO LAPENNA. Estante slavo, li pli atentis prononcajn erarojn, kutimajn por Rusoj. Ruse ni ofte diras -O anstataux -A, ekz. MAskva, anst. Moskvo.

Kiam Rusa aktoro replikis: "Kokajhon, tamen, pli bone sola manghi", li eldiris ne "kO-", sed "kAkajhon", kio ne estas manghebla. LAPENNA tuj proponis anstataui la vorton per "kokidajho". Tamen la aktoro estis amatora, do dum la TEJA kongreso li eldiris tion vorton kun -A. La partoprenintoj multe ridis.

* * *

CHU RUSPERANTE, CHU ESPOLITOVE?

Du naciaj grupoj en eksa Sovetunio, Litovoj kaj Rusoj ofte konkuris pri tio, kiu trovos pli profundan kashitan sencon en Esperantaj vortoj. Ech la nomo de la LI mirigis nin:

Es-peranto, kies peranto, chu la universala Dio je kiu kredis Zamenhof.

Litovoj diris: "Niaj virinoj estas la plej belaj en la mondo. Pri tio atestis poezie Aleksandr Pushkin kaj Adam Mickiewicz. Kaj Z. enkodigis en vorto "lita vino", ke niaj virinoj ebriigas en amo kiel bona vino". Ni, Rusoj, konsentis, aldonante, ke vorto ''litovo" enhavas "litan ovon", substrtekante la viran rolon (Ruse "ovo"="testiko").

Kiam en USSR la registaro fondis kontrauesperantan ASE (tiel nomatan "asocion de sovetiaj esperantistoj), kiun estris kolonelo de KGB Bereza, ni diris, ke Z. tion antauvidis, kreinte vorton "asekuro": kuru de ASE kaj vi estos sekura.

* * *

ДЕРИБАС О ТОВАРИЩЕ СТАЛИНЕ

Пушкин + Шекспир = Новый язык

Товарищ Сталин, автор брошюры "Марксизм и вопросы языкознания", был, помимо всего, лингвистом-практиком. Одни языки - иврит, идиш - он запрещал, другие, например, Эсперанто, "любил задушевно". Он буквально задушил движение эсперантистов, отправив почти всех их (30 000 по данным Н.Рытькова)на архипелаг ГУЛАГ. Но это не значит, что он не мечтал о международным языке. В будущем, после победы коммунизма в мире, писал тов.Сталин, (Помните:"Коммунизм - будущее ВСЕГО человечества", хочет ли этого человечество или нет?) языки великих наций сольются в один язык. Не захотят слиться? Сольем! Когда Кантемировская дивизия займет Лондон, а Таманская - Нью-Йорк, все эти жидовствующие янки заговорят на новом языке, этаком Русанглэ.

Мы, комсомольцы, решили не ждать будущего, а сразу же выполнить задание тов.Сталина. Вот как на Русанглэ звучат стихи А.С. Пушкина из сказки о царе Салтане:

THREE GIRLицы под окном пряли поздно EVENINGом
Говорит одна  GIRLица: "Если б я была KINGица,
Я б для батюшки-KINGа BIRDанула CHILDрина.

* * *

"Ни на вас, ни на солнце не посмотришь не поморщивщись".

Слова эти приписывают А.Пушкину - он сказал их некому вельможе, который просил сравнить его с солнцем. В России было свое солнце - Сталин. Встречаясь с ним редко кто не отводил глаза - смотреть на него было опасно.

Вот что рассказал мне Н.Платонов, шофер-водитель академика А.Ф.Иоффе, когда я писал о его шефе. "Привожу я как-то Абрама Федоровича к Сталину на Ближнюю дачу. Сам остаюсь в машине, в сторону Сталина не гляжу, как не стал бы смотреть на солнце.

Вдруг меня окружает охрана, все машут в сторону Сталина -- мол, оглянись. Оглядываюсь. На веранде стоит Сталин и мой шеф. И Сталин говорит: "Возвращайтесь к себе, мы отвезем вашего академика". Еду в гараж, а на сердце тяжело. Как говорится, минуй нас пуще всех печалей...

Вечером звоню Иоффе. Он берет трубку. "Я волновался за вас, а теперь рад, что вы дома". "Но ведь Сталин ясно сказал, что отвезет". "Он забыл сказать - куда". Слышу, Иоффе выронил трубку - с ним случился удар, моя вина".

* *  *

"А мы его повесим".

Шутки товарища Сталина бывали убийственными - в прямом смысле. Так встретив Хрушева, он заметил: "Как, тебя еще не расстреляли?" "Моя вина, товарищ Сталин", - засуетился Берия. "Шутка, Ныкыта". Люди с более слабыми нервами кончали с собой.

Однажды он так пошутил в присутствии артистки Орловой - она ему явно нравилась - над ее мужем режиссером Александровым.

"Признайтесь, муж вас бьет?" "Всего один раз, товарищ Сталин". "А мы его повесим". "За что?" "За шею, и всего одын раз".

* * *

"Нашли время отсиживаться!"

Академик А.И. Берг был другом эсперантистов. Попадая в ГУЛАГ, он встречал их там, и видел, как мужественно они держались. Сотрудничая в "Технике-молодежи", я не раз брал у него интервью. Без его визы не появились бы мои статьи о С.Чахотине, П.Аристэ и других видных эсперантистах. А однажды он рассказал мне о себе, о своих встречах со Сталиным.

"Сажали меня не раз, я ведь из обрусевших немцев, и фамилия моя, Берг, немецкая. А раз немец, значит шпион. До войны я занимался проблемами электронники, а в войну англичане изобрели радар. На верхах зашевелились: "Куда девался профессор?"

Смотрю - стали меня хорошо кормить. Принесли мою адмиральскую форму, я ведь служил во флоте. Приехал мой личный шофер: "Здравия желаю, товарищ контр-адмирал!" А я ему: "Называй меня коротко: контра". "Вас, однако вызывает товарищ Сталин".

Прямо из тюрьмы поехали в Кремль. "Как получилось, товарищ профессор, что англичане украли у нас приоритет, изобрели радар. Ведь вы работали над этой проблемой до войны. Где вы пропадали все это время?" "Я сидел, товарищ Сталин". "Нашли время отсиживаться" - и Сталин зло сверкнул глазами.

* * *

CHU ZAMENHOF ESTAS DIO?

Aksel Ivanovich Berg, soveta akademiano, admiralo, gvidanto de la akademia Kibernitika komitato, diris al M.Isajev, chefo de E-komisiono en Moskvo:
- Scientistoj de nia komitato programis komputilojn por krei LI, kaj chiam la mashinoj  kreadis... Esperanton. Chu Zamenhof estis dio?

* * *

"ARESTU HARJKOVSKIJ KAJ METU LIN EN CUGUNDER"

Dum unu priesperanta diskuto che Moskva revuo "Tehnika-molodjojhi" la kontrauuloj de nia kara lingvo atakis min, la organizanton:
- Tamen Harjkovskij kontraustaras la rusan lingvon, kiun komunista registaro proklamis oficiala kaj deviga.
Akademiano Berg rebatis:
- Kiu estas la krimulo? Harjkovskij? Do mi arestos lin kaj metos en "cugunder"!*
Mi komprenis, ke la akademiano, favora al E., shercas, tamen mi ektimis.

* Prizono por maristoj surshipe.

* * *

(daurigota)