Перевод повести Н.Гоголя "Шинель" (8)

Но кто бы мог вообразить, что здесь еще не все об Акакии Акакиевиче, что суждено ему на несколько дней прожить шумно после своей смерти, как бы в награду за не примеченную никем жизнь. Sed kiu povus imagi, ke chi tio ankorau ne estas chio pri Akakij Akakijevich, ke al li falis destino brue travivi kelkajn tagojn post sia morto, kvazau premie por la vivo, rimarkita de neniu. Sed neniu povis imagi, ke per tio ne finighis la historio de Akakij Akakijevich, kaj ke al li estis destinite brue vivi ankorau kelkajn tagojn post sia morto, kvazau rekompence pro la vivo, kiun neniu rimarkis.
Но так случилось, и бедная история наша неожиданно принимает фантастическое окончание. Sed tiel okazis, kaj nia malricha historio neatendite akiris fantazian finajhon. Sed tio okazis, kaj nia mizera historio neatendite ricevis fantastan finon.
По Петербургу пронеслись вдруг слухи, что у Калинкина моста и далеко подальше стал показываться по ночам мертвец в виде чиновника, ищущего какой-то утащенной шинели и под видом стащенной шинели сдирающий со всех плеч, не разбирая чина и звания, всякие шинели: на кошках, на бобрах, на вате, енотовые, лисьи, медвежьи шубы - словом, всякого рода меха и кожи, какие только придумали люди для прикрытия собственной. Subite tra Peterburgo ekflugis onidiroj, ke che Kalinkina ponto kaj pli malproksime oni komencis vidi mortinton en formo de oficisto, serchanta iun shtelitan palton kaj kiel la shtelitan palton fortiranta de chies shultroj, ne konsiderante rangon kaj titolon, chiajn paltojn: kun kataj kaj kastoraj feloj, kun vato, procionajn, vulpajn, ursajn paltojn, unuvorte chiuspecajn felajhojn kaj ledajhojn, kiajn homoj elpensis por kovri sian propran hauton. En Peterburgo kuris onidiro, ke che la ponto Kalinkin kaj trans ghi nokte ekaperis mortinto sub la aspekto de oficisto, kiu, serchante ian shtelitan palton, tiupretekste forshiras de chiuj, sen atenti la postenojn kaj rangojn, chiajn paltojn: katfelajn, kastorfelajn, vatitajn, procionfelajn, vulpofelajn, peltajhojn ursofelajn — do el chiuj feloj kaj ledoj, kiujn la homoj elpensis por protekti la propran hauton.
Один из департаментских чиновников видел своими глазами мертвеца и узнал в нем тотчас Акакия Акакиевича; но это внушило ему, однако же, такой страх, что он бросился бежать со всех ног и оттого не мог хорошенько рассмотреть, а видел только, как тот издали погрозил ему пальцем. Unu el departamentaj oficistoj per propraj okuloj vidis la mortinton kaj tuj rekonis en li Akakij'on Akakijevich; tamen, tio inspiris al li tian timon, ke li ekkriis el chiuj fortoj kaj tial ne povis bone videsplori, sed vidis nur, kiel tiu minace balancis al li per fingro. Iu oficisto el tiu departemento propraokule vidis la mortinton kaj rekonis en li Akakijon Akakijevich; sed tiu rekono tiel timigis lin, ke li tuj ekkuregis kiel leporo kaj pro tio ne povis bone pririgardi, vidinte nur ke tiu minacis lin per la fingro.
Со всех сторон поступали беспрестанно жалобы, что спины и плечи, пускай бы еще только титулярных, а то даже самих тайных советников, подвержены совершенной простуде по причине ночного сдергивания шинелей. De chiuj flankoj senchese venadis plendoj, ke la dorsoj kaj shultroj de ne nur titularaj, sed ech de sekretaj konsilistoj mem estas atakeblaj por plena malvarmumo kauze de la dumnokta rabado de la paltoj. De chiuj flankoj senchese venis plendoj ke la dorsojn kaj shultrojn de ne nur titolaj konsilistoj (tio estus tolerebla), sed ech de sekretaj konsilistoj, atakas frosto pro la nokta forshirado de paltoj.
В полиции сделано было распоряжение поймать мертвеца во что бы то ни стало, живого или мертвого, и наказать его, в пример другим, жесточайшим образом, и в том едва было даже не успели. En policejo estis farita ordono kapti la mortinton kiom-ajn-koste, chu vivan au mortan, kaj puni lin, por ekzemplo al aliaj, per plej severa maniero, kaj pri tio oni preskau sukcesis. La polico ordonis uzi chiujn rimedojn por kapti la mortinton viva au morta kaj severege puni lin, por ke aliaj ne sekvu lian ekzemplon, kaj oni preskau sukcesis.
Именно будочник какого-то квартала в Кирюшкином переулке схватил было уже совершенно мертвеца за ворот на самом месте злодеяния, на покушении сдернуть фризовую шинель с какого-то отставного музыканта, свиставшего в свое время на флейте. Nome, gardisto de iu kvartalo en Kirjushkina strateto jam estis kaptinta la mortinton je la kolumo ghuste sur la krimloko, dum ties atenco fortiri lanshtofan palton de sur iu eksoficighinta muzikisto, siatempe fajfinta per fluto. Iu policano en la strateto Kirjushkin kaptis la mortinton je la kolumo che la krimfaro, kiam tiu estis forshironta denskatunan palton de iu eksmuzikisto, kiu iam fajfadis fluton.
Схвативши его за ворот, он вызвал своим криком двух других товарищей, которым поручил держать его, а сам полез только на одну минуту за сапог, чтобы вытащить оттуда тавлинку с табаком, освежить на время шесть раз на веку примороженный нос свой; но табак, верно, был такого рода, которого не мог вынести даже и мертвец. Kaptinte lin je la kolumo, la gardisto krie ekvokis du aliajn kolegojn, al kiuj li komisiis teni lin, kaj mem por unu momento shovis sian manon en boton, por preni el tie tabakujon, por refreshigi sian nazon, sesfoje dum la vivo anemiighintan pro la frosto; sed la tabako, evidente, estis de tia speco, kian ne povis elporti ech mortinto. Kaptinte lin je la kolumo, la policano krie alvokis du kolegojn kaj komisiis al ili teni la kaptiton, dum li mem estis shovinta la manon en sian boton por elpreni de tie tabakujon kaj refreshigi sian sesfoje frostigitan nazon; sed la tabako estis tiel akra, ke ech la mortinto ne eltenis ghin.
Не успел будочник, закрывши пальцем свою правую ноздрю, потянуть левою полгорсти, как мертвец чихнул так сильно, что совершенно забрызгал им всем троим глаза. La gardisto ech ne sukcesis, shtopinte per fingro sian dekstran naztruon, per la maldekstra ekspiri la duonplenmanon da tabako, kiam la mortinto ternis tiom forte, ke tute salivshprucis la okulojn al la triopo. Kiam la policano shtopis perfingre sian dekstran nazotruon kaj per la maldekstra ensnufis duonan manplenon da tabako, la mortinto fortege ternis kaj tute malsekigis iliajn okulojn.
Покамест они поднесли кулаки протереть их, мертвеца и след пропал, так что они не знали даже, был ли он, точно, в их руках. Dum ili levis la manojn por froti la okulojn, de la mortinto malaperis ech spuro, tiel ke ili ech ne sciis, chu li vere estis en iliaj manoj, au ne. Dum ili vishadis la okulojn per siaj pugnoj, la mortinto malaperis senspure, kaj ili ech ne sciis, chu ghuste lin ili tenis per siaj manoj.
С этих пор будочники получили такой страх к мертвецам, что даже опасались хватать и живых, и только издали покрикивали: "Эй, ты, ступай своею дорогою!" - и мертвец-чиновник стал показываться даже за Калинкиным мостом, наводя немалый страх на всех робких людей. Post tiu tempo la gardistoj ekhavis tian timon antau mortintoj, ke ili timis kapti ech vivantojn, kaj nur kriis de malproksime: "hej, vi, iru vian vojon!", kaj la mortinto-oficisto komencis esti vidata ech post la Kalinkina ponto, ege timigante chiujn malkuraghajn homoj. Post tio la policanoj eksentis tian teruron pri la mortintoj, ke ili timis kapti ech vivantojn kaj nur kriis de malproksime: “Ho, ci, iru cian vojon!” — kaj la mortinta oficisto komencis aperi ech cis la ponto Kalinkin, kauzante grandan timon al chiuj malkuraghuloj.
Но мы, однако же, совершенно оставили одно значительное лицо, который, по-настоящему, едва ли не был причиною фантастического направления, впрочем, совершенно истинной истории. Tamen, ni tute forlasis la gravan personon, kiu, fakte, estis kauzo de la fantastika daurigo de nia tute vera historio. Tamen ni tute forgesis la gravan personon, kiu efektive estis eble la chefa kauzo de la fantasta direkto de la tute reala historio.
Прежде всего долг справедливости требует сказать, что одно значительное лицо скоро по уходе бедного, распеченного в пух Акакия Акакиевича почувствовал что-то вроде сожаления. Antau chio la justeco postulas diri, ke la grava persono, baldau post foriro de la skoldita ghisarde Akakij Akakijevich, eksentis ion similan al bedauro. Sed unue la justeco postulas, ke ni diru, ke, baldau post la foriro de la kompatinda kaj skoldegita Akakij Akakijevich, la grava persono sentis ion similan al bedauro.
Сострадание было ему не чуждо; его сердцу были доступны многие добрые движения, несмотря на то что чин весьма часто мешал им обнаруживаться. Kompato ne estis fremda al li; por lia koro estis eblaj multaj bonaj movighoj, malgrau ke lia rango malhelpis al ili rivelighi. Kompato ne estis fremda al li; lia koro ja havis kapablojn je bono, kvankam lia rango ofte malebligis ilian aperon.
Как только вышел из его кабинета приезжий приятель, он даже задумался о бедном Акакии Акакиевиче. И с этих пор почти всякий день представлялся ему бледный Акакий Акакиевич, не выдержавший должностного распеканья. Tuj kiam el lia kabineto foriris la gasto, li ech enpensighis pri la kompatinda Akakij Akakijevich. Kaj de tiu tempo preskau chiutage al li prezentighis la pala Akakij Akakijevich, ne elteninta la ofican skoldadon. Li ech ekpensis pri Akakij Akakijevich tuj post la foriro de la alveninta amiko. Kaj de tiu tempo preskau chhiutage en lia menso aperis la pala Akakij Akakijevich, kiu ne eltenis la ofican skoldadon.
Мысль о нем до такой степени тревожила его, что неделю спустя он решился даже послать к нему чиновника узнать, что он и как и нельзя ли в самом деле чем помочь ему; и когда донесли ему, что Акакий Акакиевич умер скоропостижно в горячке, он остался даже пораженным, слышал упреки совести и весь день был не в духе. La penso pri li ghis tia grado maltrankviligis lin, ke post semajno li ech decidis sendi al li oficiston por ekscii, kio li estas kaj kiel li estas, kaj chu ne eblas efektive helpi al li; kaj kiam oni raportis al li, ke Akakij Akakijevich subite mortis en febro, li estis ech miregigita, audis riprochojn de konscienco kaj dum la tuta tago havis malbonan humoron. La penso pri Akakij Akakijevich tiel maltrankviligis lin, ke post unu semajno la grava persono ech sendis al li oficiston por ekscii, kiel li fartas kaj kiel eblas vere helpi lin; kaj kiam oni raportis, ke Akakij Akakijevichh mortis pro subita febro, la grava persono estis konsternita: li rimorsis kaj la tutan tagon estis mishumora.
Желая сколько-нибудь развлечься и позабыть неприятное впечатление, он отправился на вечер к одному из приятелей своих, у которого нашел порядочное общество, а что всего лучше - все там были почти одного и того же чина, так что он совершенно ничем не мог быть связан. Dezirante iom distrighi kaj forgesi la malagrablan impreson, li ekiris al bankedo al unu el siaj amikoj, che kiu li trovis decan societon, kaj, kio estis plej bona, tie chiuj estis de la sama rango kiel li, do li povis esti ligita per nenio. Dezirante iom distrighi kaj forgesi la malagrablan impreson, li iris vespere al unu el siaj konatoj kaj trovis che li decan kompanion, kaj estis tre bone, ke tie preskau chiuj estis samrangaj kun li, do li estis tute libera.
Это имело удивительное действие на душевное его расположение. Он развернулся, сделался приятен в разговоре, любезен - словом, провел вечер очень приятно. Tio mirinde efikis al lia anima stato. Li malfermighis, farighis agrabla en konversacio, afabla, unuvorte, pasigis la vesperon tre agrable. Tio mirinde influis lian humoron. Li senkatenighis, agrable parolis, estis afabla — resume, li tre agrable pasigis la vesperon.
За ужином выпил он стакана два шампанского - средство, как известно, недурно действующее в рассуждении веселости. Dum la vespermangho li eltrinkis du glasojn da champano - rimedo, kiel sciate, nemalbone efikanta koncerne gajecon. En la vespermangho li trinkis du glasojn da champano — kaj estas konate, ke tiu rimedo bone gajigas la homon.
Шампанское сообщило ему расположение к разным экстренностям, а именно: он решил не ехать еще домой, а заехать к одной знакомой даме, Каролине Ивановне, даме, кажется, немецкого происхождения, к которой он чувствовал совершенно приятельские отношения. La champano emigis lin al diversaj ekstrajhoj, nome: li decidis ankorau ne veturi hejmen, sed viziti unu konatan damon Karolina Ivanovna, damo, shajnas, germandevena, al kiu li sentis tute intiman senton. La champano pushis lin al agoj senprokrastaj, nome: li decidis dume ne reveni hejmen sed veturi al sia konatino Karolina Ivanovna, kiu shajne havis germanan devenon kaj al kiu li rilatis tre amike.
Надобно сказать, что значительное лицо был уже человек немолодой, хороший супруг, почтенный отец семейства. Necesas diri, ke la grava persono estis homo jam ne juna, bona edzo, respektinda familiestro. Necesas diri, ke la grava persono jam estis nejuna viro, bona edzo kaj respektinda familiopatro.
Два сына, из которых один служил уже в канцелярии, и миловидная шестнадцатилетняя дочь с несколько выгнутым, но хорошеньким носиком приходили всякий день целовать его руку, приговаривая: "bonjour, papa". Du filoj, el kiuj unu jam servis en kancelario, kaj charmaspekta deksesjara filino kun iom konkava, sed bela nazeto chiutage venadis kisi lian manon, dirante: "bonjour, papa". Liaj du filoj, unu el kiuj jam servis en kancelario, kaj lia charma filino kun iom kurba, sed bela nazo chiutage venis al li por kisi lian manon kaj diri: “bonjour, papa”.
Супруга его, еще женщина свежая и даже ничуть не дурная, давала ему прежде поцеловать свою руку и потом, переворотивши ее на другую сторону, целовала его руку. Lia edzino, ankorau fresha kaj ech neniom malbela virino etendadis al li antaue kisi shian manon, kaj poste, renversinte ghin, kisadis manon lian. Lia edzino, ankorau fresha virino kaj tute ne malbela, unue donis al li sian manon por kisado kaj poste kisis lian manon.
Но значительное лицо, совершенно, впрочем, довольный домашними семейными нежностями, нашел приличным иметь для дружеских отношений приятельницу в другой части города. Sed la grava persono, tute, cetere, kontenta pri la hejmaj familiaj tenerajhoj, trovis konvena havi por intimaj rilatoj amikinon en alia urboparto. Sed malgrau tio, ke la grava persono estis kontenta pri la familiaj tenerajhoj, li trovis konvena havi por amikaj rilatoj konatinon en alia urboparto.
Эта приятельница была ничуть не лучше и не моложе жены его; но такие уж задачи бывают на свете, и судить об них не наше дело. Tiu amikino estis neniom pli bela, nek pli juna ol lia edzino; sed tiaj komplikajhoj okazas en la mondo, kaj ne estas nia afero jughi pri ili. Shi estis nek pli juna, nek pli bela ol lia edzino; sed en la mondo ekzistas aferoj, kiujn ni ne devu jughi.
Итак, значительное лицо сошел с лестницы, сел в сани и сказал кучеру: "К Каролине Ивановне", - а сам, закутавшись весьма роскошно в теплую шинель, оставался в том приятном положении, лучше которого и не выдумаешь для русского человека, то есть когда сам ни о чем не думаешь, а между тем мысли сами лезут в голову, одна другой приятнее, не давая даже труда гоняться за ними и искать их. Do, la grava persono malsuprenighis lau shtuparo, sidighis en sledon kaj diris al kochero: "al Karolina Ivanovna", kaj mem, tre komforte chirkauvolvinte sin per varma palto, restis en tiu agrabla stato, pli bonan ol kiu ech ne eblas elpensi por rusa homo, tio estas kiam vi mem pensas pri nenio, sed samtempe pensoj mem, unu pli agrabla ol alia, flugas en la kapon sen ajna klopodo por postkuri kaj serchi ilin. Do, la grava persono iris malsupren lau la shtuparo, ensledighis kaj diris al sia kochero: “Al Karolina Ivanovna”, — kaj mem komforte kovris sin per sia varma palto kaj restis en tiu agrabla stato, kiu por la rusa homo estas la plej bona el chiuj elpenseblaj statoj: oni sidas pensante pri nenio, kaj en la kapon libere enrampas tre agrablaj pensoj, kaj oni mem ne devas serchi kaj trovi tiajn pensojn.
Полный удовольствия, он слегка припоминал все веселые места проведенного вечера, все слова, заставившие хохотать небольшой круг; многие из них он даже повторял вполголоса и нашел, что они всь так же смешны, как и прежде, а потому не мудрено, что и сам посмеивался от души. Plena de plezuro, li iom rememoris chiujn gajajn momentojn de la pasigita vespero, chiujn vortojn, pro kiuj ridegis ilia negranda rondo; multajn el ili li ech ripetadis duonvoche kaj trovis, ke ili ankau nun estas same ridigaj kiel antaue, kaj tial ne mirinde, ke li mem ridis elkore. Tre kontenta, li iom rememoris chiujn gajajn momentojn de la pasinta vespero, chiujn vortojn, kiuj ridigis la negrandan kompanion; multajn el ili li ech ripetis duonvoche kaj trovis ilin same ridindaj kiel antaue; kaj pro tio ne estas mirinde, ke li mem sincere ridis.
Изредка мешал ему, однако же, порывистый ветер, который, выхватившись вдруг бог знает откуда и невесть от какой причины, так и резал в лицо, подбрасывая ему туда клочки снега, хлобуча, как парус, шинельный воротник или вдруг с неестественною силою набрасывая ему его на голову и доставляя, таким образом, вечные хлопоты из него выкарабкиваться. Tamen, de tempo al tempo al li malhelpis impeta vento, kiu, aperinte subite dio scias de kie kaj pro kiu kauzo, rekte tranchis la vizaghon, jhetante al ghi floketojn de negho, skuante kiel velon la paltan kolumon au subite kun supernatura forto jhetante ghin sur lian kapon kaj tiamaniere kauzante longajn klopodojn por liberighi el ghi. Tamen lin de tempo al tempo ghenis fortaj pushoj de vento, kiu, aperinte de Dio-scias-kie kaj pro nekonata kauzo, tranchis la vizaghon kaj jhetis al ghi neghoflokojn, plenblovis la kolumon de la palto kiel velon, au jhetegis ghin kun supernatura forto sur lian kapon, donante al li klopodojn pri ordigo de la kolumo.
Вдруг почувствовал значительное лицо, что его ухватил кто-то весьма крепко за воротник. Subite la grava persono eksentis, ke iu tre forte kaptis lin je la kolumo. Subite la grava persono sentis, ke iu tre forte kaptis lian kolumon.
Обернувшись, он заметил человека небольшого роста, в старом поношенном вицмундире, и не без ужаса узнал в нем Акакия Акакиевича. Turninte sin malantauen, li ekvidis nealtan homon en malnova, longe uzita uniformo, kaj ne sen terurigho rekonis en li Akakij'on Akakijevich. Turninte sin, li vidis nealtan viron en malnova trivita uniforma jako, kaj terurite rekonis, ke jen estas Akakij Akakijevich.
Лицо чиновника было бледно, как снег, и глядело совершенным мертвецом. Vizagho de la oficisto estis pala kiel negho kaj rigardis tute kiel kadavro. La vizagho de la oficisto estis neghe blanka kaj aspektis kiel vizagho de mortinto.
Но ужас значительного лица превзошел все границы, когда он увидел, что рот мертвеца покривился и, пахнувши на него страшно могилою, произнес такие речи: "А! так вот ты наконец! наконец я тебя того, поймал за воротник! твоей-то шинели мне и нужно! не похлопотал об моей, да еще и распек, - отдавай же теперь свою!" Sed teruro de la grava persono transpasis chiujn limojn, kiam li ekvidis, ke busho de la mortinto kurbighis kaj, timige blovinte al li per tomba odoro, sonigis jenan parolon: "A! jen fine vi! fine mi vin tio, kaptis je la kolumo! ghuste vian palton mi bezonas! vi ne klopodis pri la mia, kaj ech skoldis min - do nun fordonu vian palton!" Sed la teruro de la grava persono superis chiujn limojn, kiam li vidis ke la busho de la mortinto kurbighis kaj, blovinte al li la teruran odoron de la tombo, ekparolis jene: “Ha, jen ci, finfine! Finfine, mi cin tiel, kaptis je la kolumo! Ja ghuste cian palton mi bezonas! Ja ci ne klopodis pri mia palto kaj ech skoldis min — redonu do cian palton!”
Бедное значительное лицо чуть не умер. La malfelicha grava persono apenau ne mortis. La kompatinda grava persono preskau mortis.
Как ни был он характерен в канцелярии и вообще перед низшими, и хотя, взглянувши на один мужественный вид его и фигуру, всякий говорил: "У, какой характер!" - но здесь он, подобно весьма многим, имеющим богатырскую наружность, почувствовал такой страх, что не без причины даже стал опасаться насчет какого-нибудь болезненного припадка. Kiom ajn fortanima li estis en la kancelario kaj ghenerale antau subuloj, kaj kvankam, ekrigardinte sole lian virecan aspekton kaj figuron, chiu diradis: "ho, kia karaktero!", sed chi tie li, simile al tre multaj, havantaj heroan eksterajhon, eksentis tian timon, ke ech ne senkauze komencis timi iun malsanecan paroksismon. Kvankam li montris sian firman karakteron en la kancelario kaj ghenerale antau subuloj, kaj kvankam chiu, vidinte liajn figuron kaj virecan aspekton, diris: “Ho, kia karaktero!” — nun, simile al multaj posedantoj de heroa aspekto, li sentis tian timon, ke li ne senkauze ektimis ian doloran afekcion.
Он сам даже скинул поскорее с плеч шинель свою и закричал кучеру не своим голосом: "Пошел во весь дух домой!" Li mem kiel eble plej rapide dejhetis sian palton de la shultroj kaj ekkriis al la kochero per aliighinta vocho: "hejmen, rapide!" Li mem forjhetis la palton de sur siaj sultroj kaj kriis al la kochero fremdavoche: “Rapidegu hejmen!”
Кучер, услышавши голос, который произносится обыкновенно в решительные минуты и даже сопровождается кое-чем гораздо действительнейшим, упрятал на всякий случай голову свою в плечи, замахнулся кнутом и помчался как стрела. La kochero, audinte la vochon, kiu estas prononcata en decidaj momentoj kaj ech akompanata per iom multe pli sentebla, por chiu okazo kashis sian kapon inter la shultrojn, svingis per vipo kaj ekrapidis kiel sago. La kochero, audinte la vochon, kiu sonas nur je krizaj minutoj kaj kiun ech akompanas io pli peza, por chiu okazo kashis sian kapon inter la shultroj, svingis la vipon kaj sage kurigis la sledon.
Минут в шесть с небольшим значительное лицо уже был пред подъездом своего дома. Post iom pli ol ses minutoj la grava persono jam estis antau la pordo de sia domo. Post iom pli ol ses minutoj la grava persono jam estis antau la enirejo de sia domo.
Бледный, перепуганный и без шинели, вместо того чтобы к Каролине Ивановне, он приехал к себе, доплелся кое-как до своей комнаты и провел ночь весьма в большом беспорядке, так что на другой день поутру за чаем дочь ему сказала прямо: "Ты сегодня совсем бледен, папа". Pala, timigita kaj sen la palto, li revenis hejmen anstatau al Karolina Ivanovna, apenau ghisiris sian chambron kaj pasigis la nokton en tre granda maltrankvilo, tiel ke matene en la sekvanta tago dum tetrinkado la filino rekte diris al li: "hodiau vi estas tute pala, pachjo". Pala, timigita kaj senpalta, li anstatau al Karolina Ivanovna venis al si, apenau sukcesis treni sin al sia chambro kaj tre maltrankvile pasigis la nokton, kaj pro tio sekvatage che la matena teo la filino malkashe diris al li: “Pachjo, hodiau vi estas tute pala”.
Но папа молчал и никому ни слова о том, что с ним случилось, и где он был, и куда хотел ехать. Это происшествие сделало на него сильное впечатление. Sed pachjo silentis kaj al neniu diris ech unu vorton pri tio, kio okazis al li, kaj kie li estis, kaj kien li volis veturi. Tiu chi okazintajho faris al li fortan impreson. Sed la pachjo silentis kaj al neniu diris ech unu vorton pri tio, kio okazis al li, kie li estis, kaj kien li intencis veturi. Tiu evento tre impresis lin.
Он даже гораздо реже стал говорить подчиненным: "Как вы смеете, понимаете ли, кто перед вами?"; если же и произносил, то уж не прежде, как выслушавши сперва, в чем дело. Li ech komencis multe malpli ofte diri al subuloj: "kiel vi kuraghas, chu vi komprenas, kiu estas antau vi"; sed se li ech prononcis tion, do ne pli frue ol esti auskultinta, pri kio temas. Li komencis multe malpli ofte diri al siaj subalternuloj: “Kiel vi audacas? Chu vi komprenas, kiu estas antau vi?”; kaj li diris tiujn vortojn nur auskultinte, pri kio temas.
Но еще более замечательно то, что с этих пор совершенно прекратилось появление чиновника-мертвеца: видно, генеральская шинель пришлась ему совершенно по плечам; по крайней мере, уже не было нигде слышно таких случаев, чтобы сдергивали с кого шинели. Sed ankorau pli rimarkinda estas tio, ke de tiu tempo al aperado de la oficisto-mortinto tute chesis; videble, la generala palto tute bone konvenis al liaj shultroj; almenau, jam nenie oni audis tiajn okazojn, kiam oni forshiras ies palton. Sed ech pli rimarkinde estas, ke post tiu tempo la mortinta oficisto chesis aperi: evidente la generala palto bone taugis al li; almenau oni ne plu audis, ke iuj forshiris ies paltojn.
Впрочем, многие деятельные и заботливые люди никак не хотели успокоиться и поговаривали, что в дальних частях города все еще показывался чиновник-мертвец. Cetere, multaj agemaj kaj zorgemaj homoj neniel volis trankvilighi kaj paroladis, ke en malproksimaj partoj de la urbo chiam ankorau aperadis la oficisto-mortinto. Tamen multaj agemaj kaj zorgemaj homoj tute ne volis trankvilighi kaj parolis, ke urborande plu aperas la mortinta oficisto.
И точно, один коломенский будочник видел собственными глазами, как показалось из-за одного дома привидение; Kaj vere, unu kolomenska urbogardisto vidis per propraj okuloj, kiel el post unu domo aperis fantomo; Efektive, iu kolomna policano vidis propraokule tion, kio shajnis fantomo.
но, будучи по природе своей несколько бессилен, так что один раз обыкновенный взрослый поросенок, кинувшись из какого-то частного дома, сшиб его с ног, к величайшему смеху стоявших вокруг извозчиков, с которых он вытребовал за такую издевку по грошу на табак, - итак, будучи бессилен, он не посмел остановить его, а так шел за ним в темноте до тех пор, пока наконец привидение вдруг оглянулось и, остановясь, спросило: "Тебе чего хочется?" - и показало такой кулак, какого и у живых не найдешь. sed la gardisto, estante lau sia naturo iom senforta, tiel ke unufoje ordinara porkido, elkurinte el iu privata domo, faligis lin sur la teron, je grandega rido de starantaj chirkaue kocheroj, de kiuj li poste elpostulis po grosho por tabako kiel kompenson por tia mokado, - do, estante senforta, li ne audacis haltigi ghin, sed simple iris sekvante ghin en mallumo ghis, fine, la fantomo subite ekrigardis malantauen kaj, haltinte, demandis: "kion vi volas?" kaj montris tian pugnon, kian oni ech che vivantoj ne trovus. Sed li estis denaske tiel malforta, ke foje lin faligis ordinara matura porkido, elkurinta el ies privata domo; tio ridigis chiujn apudajn fiakristojn, kaj li postulis, ke ili pro tiuj mokoj pagu al li po unu grosho por tabako. Do, pro sia malforteco la policano ne kuraghis haltigi lin kaj nur sekvis lin en mallumo, ghis la fantomo finfine rigardis malantauen kaj diris: “Kion vi volas?” — kaj montris tian grandan pugnon, kian ne havas vivantoj.
Будочник сказал: "Ничего", - да и поворотил тот же час назад. La gardisto diris: "nenion" kaj tuj turnis sin reen. La policano respondis: “Nenion”, kaj tuj retroiris.
Привидение, однако же, было уже гораздо выше ростом, носило преогромные усы и, направив шаги, как казалось, к Обухову мосту, скрылось совершенно в ночной темноте. Tamen, la fantomo estis jam multe pli altkreska, havis grandegajn lipharojn kaj, direktinte siajn pashojn, kiel shajnis, al la Obuhha ponto, tute malaperis en la nokta mallumo. La fantomo, kiu havis grandegajn lipharojn kaj estis pli alta ol la oficisto, direktis siajn pashojn, shajne, al la ponto Obuhhov kaj tute malaperis en la nokta mallumo.
 

tradukis N.Grishin

tradukis Aleksander Korjhenkov 

<<