ZAMENHOFA PROVERBARO (1)

A

Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
Afabla vorto pli atingas ol forto.
Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
Agho maljuna ne estas oportuna.
Agho tro matura ne estas plezura.
Akiro kaj perdo rajdas duope.
Akvo bolas, murmuras, sed fine ghi kuras.
Akvo kaj pano servas al sano.
Akvo kura - akvo pura.
Akvo silenta subfosas la bordon.
Akvo trankvila estas akvo danghera.
Akvon senmovan kovras putrajho.
Al amiko nova ne fidu sen provo.
Al bona chasisto iras mem la besto.
Al chevalo donacita oni bushon ne esploras.
Al chiu besto plachas ghia nesto.
Al chiu frato lian parton.
Al chiu konvenas, kio al li apartenas.
Al chiu sanktulo apartan kandelon.
Al chiu sia propra estas charma kaj kara.
Al chiu sinjoro estu lia honoro.
Al Dio plachu, sed sur diablon ne krachu.
Al Dio servu, diablon rezervu.
Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.
Al felichulo ech koko donas ovojn.
Al fish' kuirita jam akvo ne helpos.
Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.
Al hundo bastono - al hom' leciono.
Al kavo senfunda shtopado ne helpas.
Al kokino la ovo lecionojn ne donu.
Al koro penetro per okula fenestro.
Al kuko kaj kaso chiam venas amaso.
Al la afero!
Al la busho de "oni" neniu povas ordoni.
Al la fisho ne instruu nagharton.
Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro.
Al la papero ne mankas tolero.
Al li ne mankas defendo kontrau ofendo.
Al loko dolora ni manon  etendas  -  al  loko charma okulojn ni
sendas.
Al malrichulo infanoj ne mankas.
Al malrichulo ovo kiel al richulo bovo.
Al malsaghulo ne helpas admono, nur bastono.
Al mono kaj forto humilighas la sorto.
Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.
Al porko Dio kornojn ne donas.
Al posedanto de metio mankas nenio.
Al promeso oni ne kredas - kredu, kiu posedas.
Al protekto kaj forto helpas la sorto.
Al sklavo mon' ne estas savo, li chiam restas sklavo.
Al tiu chio cedas, kiu monon posedas.
Al venko rajto venas, se ghin forto subtenas.
Al vi ne plachis sitelo, laboru per martelo.
Al vi oni predikas kaj nin oni pikas.
Alia tempo, aliaj moroj.
Alia urbo, alia moro.
Aliaj tempoj, aliaj moroj.
Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.
Alian ne mallaudu, vin mem ne aplaudu.
Aliloka chielo estas sama chielo.
Almozoj ne malrichigas.
Almozpetanto singhena restas kun sako malplena.
Alpremi iun al la muro.
Altan arbon batas la fulmo.
Amaso da fianchoj, sed la ghusta ne venas.
Amaso da mono kaj titolo de barono.
Ambau floroj de samaj valoroj.
Ameno diablon ne forpelas.
Amikeco aparte, ofico aparte.
Amiko de amiko estas ankau amiko.
Amiko en ghojo kaj malghojo.
Amiko en ghojo kaj ploro.
Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.
Amiko estas kara, sed vero pli kara.
Amiko fidela estas trezoro plej bela.
Amiko - intimulo.
Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.
Amikon montras malfelicho.
Amikon shatu, malamikon ne batu.
Amo estas forta, sed mono pli forta.
Amo faras ion, mono chion.
Amo kaj jhaluzo estas gefratoj.
Amo kaj puno loghas komune.
Amo pli kora, disigho pli dolora.
Amo supermezura ne estas plezura.
Amu Antonon, sed gardu vian monon.
Amu domon novan kaj amikon malnovan.
Amu edzinon plej kore, sed tenu ghin bonmore.
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
Ankau al ni la suno eklumos.
Ankau al nia nesto venos iam la festo.
Ankau diablo tondron suferos.
Ankau la lupon atingos la sorto.
Ankau por diablo tondro ekzistas.
Ankorau Dio ne dormas.
Ankorau la ezoko ne estas sur la hoko.
Ankorau la gajno ne estas en la mano.
Ankorau multe vi kuros, ghis vi alkuros.
Ankorau neniu evitis la sorton.
Ankorau neniu plachis al chiu.
Antau chio zorgu oficon - plezuro atendos sian vicon.
Antaue intencu kaj poste komencu.
Antaue kion vi devas, poste kion vi volas.
Antau la lango laboru la cerbo.
Antau mortigo de urso ne vendu ghian felon.
Antau okuloj ne staras, doloron ne faras.
Antauparolo liberigas de postparolo.
Antau tima okulo potencighas ech kulo.
Antau vespero ne estu fiera.
Aperas prudento, kiam pasis la momento.
Aprila vetero - trompa aero.
Apud plena manghotablo chiu estas tre afabla.
Apud propra domo shtelisto ne shtelas.
Aranghite, ordigite.
Arbaro audas, kampo vidas.
Arbo krakanta venton ne timas.
Atakis lin horo malsagha.
Atakis teruro, ektremis la kruro.
Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
Atendi sur tero, ghis sekighos la rivero.
Atendis, atendis, ghis lin cherko etendis.
Atendis, meditis, ghis en tombon englitis.
Atendu min antau la domo de mia pranepo.
Atesto de matureco.
Atingi la vesperon de sia vivo.
Au chio, au nenio.
Au festene, au malplene.
Au festo, au fasto.
Au kuseno sub ripo, au bato per vipo.
Au ministran postenon, au pundoman katenon.
Au plej richa stato, au plena malsato.
Auskultas prudente, kiu auskultas atente.
Auskulti kiel chinan predikon.
Avarulo avaras, heredantoj malshparas.
Avarulo pagas duoble.
Azen' al azeno riprochas malsaghon.
Azenon komunan oni batas plej multe.

B

Babilas, muelas, kion lango elpelas.
Balaajhon el korto eksteren ne elportu.
Barakti kiel fisho ekster la akvo.
Barbo elkreskis, sed saghon ne naskis.
Barbo potenca, sed kapo sensenca.
Barelo malplena sonas plej laute.
Bastono batas, bastono resaltas.
Batadi kiel fisho kontrau glacio.
Batadi la venton.
Bataladi kontrau la sorto.
Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
Batita komprenas aludon.
Bato de frato estas bato sen kompato.
Bato de patrino ne longe doloras.
Batu malbonulon, li vin flatos - kisu, li vin batos.
Bedauro kaj chagreno shuldon ne kovras.
Bela birdo!
Bela celo por fabelo.
Bela paro por altaro.
Bela per vizagho, sed ne bela per sagho.
Bela vizagho estas duono da dono.
Bela vizagho, sed ne bela la sagho.
Belaj rakontoj el trans la montoj.
Beleco hodiau estas, morgau ne restas.
Beleco logas, virto apogas.
Belecon taksas ne okulo sed koro.
Bezono estas plej forta ordono.
Birdo kantas lau sia beko.
Birdo petolas, kiom ghi volas.
Blindulo kartojn ludi ne devas.
Bojas hundido, char tiel faras la hundo.
Bojas hundido, kiel ghi audas de hundoj.
Bojas hundo sen puno ech kontrau la suno.
Bona estas domo nova kaj amiko malnova.
Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loghu.
Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.
Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.
Bona gloro pli valoras ol oro.
Bona ideo venas post la pereo.
Bona kaporalo revas esti generalo.
Bona puno por malbona peno.
Bona stato saghigas, malbona malsaghigas.
Bona vino al la fino.
Bonaj infanoj gepatrojn felichigas, malbonaj ilin entombigas.
Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.
Bone kreskas la herbo, sed chevalo jam mortis.
Bone sukcesu, sed ankau nin ne forgesu.
Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
Bonfaron oni facile forgesas.
Bongusta peco longe ne atendas.
Bono farita ne estas perdita.
Bono posedata ne estas shatata.
Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis.
Bovo prenita, koko donita kaj - kvita.
Brava batalanto kontrau plado bolanta.
Brava homo en sia domo.
Bravulo kontrau musho, sed musho kontrau bravulo.
Brogita ech sur akvon blovas.
Bruligi al si la lipharojn.
Bruo potenca, nula esenco.
Buchas la lupo, oni ankau ghin buchos.
Butonumi iun malvaste.

C

Celi anseron, trafi aeron.
Celis paseron, trafis anseron.
Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis.
Certajho kaj legho, kiel amen en pregho.
Certe, kiel duoble du kvar.

Ch

Chasajho chasanton ne atendas.
Che botisto la shuo estas chiam kun truo.
Che l' fresha faro.
Che la tagigho.
Che mastro shtelista la servantoj ne shtelas.
Che plej granda fido memoru pri perfido.
Che stomako malsata ne kapricas palato.
Che tablo malplena babilo ne fluas.
Che tro ghentila ekstero mankas sincero.
Che vesto velura suferas stomako.
Che vulpoj chiam naskighas nur vulpoj.
Cherpi akvon per kribrilo.
Chesis esti vino, sed vinagro ne farighis.
Chia dono estas bono.
Chie estas varme, sed hejme plej charme.
Chio dependas de "se" kaj "kiam".
Chio estas por li kiel polvero sur la tero.
Chio havas finon.
Chio havas sian "sed" kaj "se."
Chio sia estas plej charma.
Chio supermezura estas terura.
Chio taugas, kio venas.
Chio transmara estas charma kaj kara.
Chion novan oni shatas, malnovan oni forbatas.
Chion rigardi tra sia persona vitro.
Chirkauflatadi kaj chirkauflirtadi iun.
Chirkau sanktuloj diabloj vagas.
Chirkau sanktuloj diabloj vagas.
Chiu abomenajho trovas sian adoranton.
Chiu angulo kun sia sanktulo.
Chiu barono havas sian kapricon.
Chiu besto zorgas pri sia nesto.
Chiu eraro estas kulpo.
Chiu estis junulo, chiu estis pekulo.
Chiu familio havas sian kriplulon.
Chiu havas sian guston.
Chiu havas sian kashitan mizeron.
Chiu havas sian sharghon.
Chiu havas sian vermon.
Chiu iras, kiel sagh' al li diras.
Chiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
Chiu komenco estas malfacila.
Chiu kreas sian forton, chiu forghas sian sorton.
Chiu "li" havas sian "shi".
Chiu manghas, kiel li aranghas.
Chiu mano al si altiras.
Chiu medalo du flankojn posedas.
Chiu mezuras aliajn lau sia mezurilo.
Chiu morgau havas sian zorgon.
Chiu persono kun sia bezono.
Chiu por si mem estas la plej kara.
Chiu por si - por chiuj Di'.
Chiu propran saghon posedas.
Chiu provas, kion li povas.
Chiu sezono kun sia bono.
Chiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas.
Chiu sin gvidas, kiel li vidas.
Chiu tajloro havas sian tranchmanieron.
Chiu "tial" havas sian "kial."
Chiu vivas lau sia prudento kaj sento.
Chiu vulpo sian voston laudas.
Chiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.
Chiuj milionoj konsistas el milonoj.
Chiun demandu, sed mem al vi komandu.

äàëüøå