EDWARD SYMOENS (B)

CHU EBLAS FONDI NEUTRALAN INTERETNAN LINGVON PER HISTORIAJ MOTIVOJ, LEGHOJ?

La problemo de neutrala interetna lingva komunikilo estas tre malnova. Depost tre longe, la homoj sentas kaj scias, ke mankas al la homaro tia komunikilo, per kiu ili povas trarompi la lingvajn barojn disigantaj ilin, per kiu ili povas interrilati kun malsamlingvanoj lau egaleco, sen iu ajn lingva altrudo, rekta au malrekta lingva imperiismo.

Tamen, la interrilatoj inter homoj diversetnaj kaj diversnaciaj estis multe pli maloftaj ol ili nuntempe estas pro evidentaj motivoj, kiujn ni ech ne devas klarigi.

Krome, la homoj, kiuj dum multaj jarcentoj vojaghis eksterlanden, plejparte intelektuloj, kleruloj, ja disponis pri internacia lingvo - la latina kaj poste la franca.

Malgrau tiuj du faktoroj, centoj da elstaraj homoj daure tra jarcentoj - pripensis la problemon kaj kreis lingvajn sistemojn, kiuj plej ofte kaj pro plej diversaj kauzoj, ne sukcesis plenumi sian taskon kiel interetnaj komunikiloj, char ili nur estis teoriaj elpensajhoj.

Sed la fakto restas: kvankam ne ekzistis tujaj, imperativaj motivoj, kiel nuntempe ekzistas, kial tiom da homoj plej diversaj daure interesighas kaj okupighas pri tiu problemo? Tiu interesigho shajnas pruvi tra la tuta historio, ke bezono de tia ilo evidentighas kaj instigas al esploro kaj ellaborado de projektoj. Chi tiu profunda, daura fluo respondas al nura deziro komuniki facile kaj neutrale kun malsamlingvanoj au chu ghi respondas al pli ghenerala historia legho?

Kiam oni konsideras la historion de la mondlingvo, oni havas la impreson, ke la ideo mem vivis ekster chiutaga realo kaj bezono, same kiel aliaj profundaj ideoj jam de chiam pushas la homojn antauen. Mi pensas, ekzemple, pri la malnova revo de la homo flugi, ne submetighi al la gravito.

Tiuj fundamentaj homaj revoj pri interkomprenigho, pri libera ekflugo al senfinaj spacoj, konkretighis en antikvaj rakontoj; la unua en la biblia rakonto pri la Babela Turo, la dua en la greka fabelo de Ikaro, kaj regule geniaj pensuloj resumas chion, kio antaue estis pripensita, en konkreta projekto, kiu tamen ofte nerealighas pro manko de chirkauantaj favoraj cirkonstancoj au necesaj scioj.

Unua ekzemplo. Rene Descartes, la granda franca filozofo, en sia letero de la 20-a de novembro 1629 al abato Mersenne - responde al la demando pri la universala artefarita lingvo, konfirmas la opiniatan eblecon krei tiun lingvon kaj ech skizas ghian gheneralan skemon.

"Tiu lingvo havus nur unu specon de konjugacio, deklinacio kaj vortkonstruo. Ghi tute ne havus la formojn neplenajn au neregulajn, aperantajn pro nia kutimo al kripligo. La shangho de la verboj kaj la vortkonstruo devus esti formataj per afiksoj, aldonataj al la komenco au finigho de la radikvortoj. Chi tiuj afiksoj trovighus en la ghenerala vortaro. Ech la simplaj kapoj, uzante chi tiun vortaron en la dauro de ses monatoj, libere ekposedus la similan lingvon".

Tiuj ideoj de Descartes brile formulas la principojn en la konstruo de la plej bonaj modernaj sistemoj de la artefaritaj lingvoj. Tamen el la posta parto de la letero de Descartes evidentighas, ke la universala lingvo en lia percepto estis io simila al logika shlosilo por la homaj ideoj. Ghi estas filozofia sistemo apriora, neniel ligita kun la ekzistantaj naturaj lingvoj kaj ties konstruo. Descartes pensis, ke "oni devus starigi metodan sistemon por chiuj pensoj-ideoj, simile al la metode starigita ordo por la natura vico de la nombroj. Samkiel oni povas en unu tago lerni en iu nekonata lingvo nomi kaj skribi chiujn nomhrojn ghis senfineco, la nombrojn, kiuj chiuokaze estas senfina vico da vortkombinoj, samtiel devus esti eltrovita la ebleco konstrui chiujn vortojn, necesajn por esprimi chion, kio venas kaj povas veni en la homan cerbon. La eltrovo de tiu lingvo dependas de la vera filozofio. Nur ghi povus nombri chiujn pensojn-ideojn de la homoj kaj klasifiki ilin per sistema ordo, samtempe farante ilin klaraj kaj simplaj.Chio dependas de la eltrovo de tiuj simplaj ideoj, kiuj estas propraj al la percepto de chiu homo, kaj el kiuj sin kombinas chio, kion la homoj pensas..."

Malgrau tiu brila sintezo, konkreta realigho de mond-lingvo ankorau ne efektivighis, char tiu tuja realigo ne interesis Descartes rekte, kaj praktika motivado kaj la bezono ankorau ne ekzistis au ne sufiche forte por fari la laboron. Kaj Descartes estis filozofo, ne pragmatulo. Sed tiuj ideoj daurigis sian vojon, maturighis, ghis en la genia kapo de Zamenhof ili trovis konkretighon.

Alia ekzemplo. En 1480 Leonardo da Vinci pristudas la birdflugadon kaj projektas diversajn flugaparatojn - manpropulseblajn. Li ne sukcesas, char mankas al li, malgrau lia genieco, la necesaj elementaj konoj. Sed li fiksis la malnovan revon en konkretaj desegnajhoj kaj projektoj - la cheneroj en la longa vojo al definitiva realigo.

Ke Descartes kaj da Vinci kaj tiom da aliaj plentalentaj homoj ne sukcesis realigi konkrete la antikvajn revojn, ne gravas al nia rezonado. La fundamenta demando estas: kiu estas tiu profunda impulso, kiu igas eminentajn homojn serchi, esplori, inventi?... Mi proponas al vi hipotezon, kiu lau mi estas pripensinda kaj esplorenda.

La homo sentas en si kvazau devigan sopiron trarompi sian denaskan, naturan limigitecon, levighi el ghi al la Senfineco, la Absoluteco, la Perfekteco, la Unueco. Ni chiam serchas solvojn por nia neperfekteco.. Plej multaj inventoj kaj malkovroj estas sekvo kaj produkto de tiu impulso. La limigitajn kaj limigajn "naturajn sensorganojn" li kvazau estas plilongiginta, pligrandiginta, amplifikinta kaj tiel farinte, la homo efektivigis sian civilizacion.

La okulvitro, la mikroskopo, la teleskopo plilongigas kaj intensigas nian vidon; la mikrofono kaj telefono portas nian vochon malproksimen kaj la lautparolilo ebligas audi je malproksimaj distancoj; la biciklo, la automobilo, la aviadilo kaj la spacveturilo pligrandigas nekredeble nian limigitan naturan rapidecon. La limigitan distancon de natura jheto oni multfoje multobligas pere de katapulto, kanono kaj aliaj torpedojhetiloj kaj antau nelonge la homo ne nur flugas, sed libere, neligita en au al mashino, li promenas en la senfina spaco..., tre granda nombro da laboriloj larghigas kaj plibonigas la limigitajn naturajn eblecojn de la mano.

La elektroniko sub la plej diversaj formoj donas al la limigitaj eblecoj de la homa cerbo ghis nun nekonatan, novan dimension. Ekzistas ech teorio, kiu afirmas, ke la homo mem kreis Dion - kaj ne inverse - kiel konkretighon de tiu revo de Perfekteco, Absoluteco kaj Chiopovo!

Fronte al la naturaj, sed limigitaj homaj sens- kaj pensorganoj, ni povas meti plivastigantajn civilizaciproduktojn, kiujn la homo mem kreis el necesajho au el interna pusho al nelimigiteco. Inter tiuj civilizaciproduktoj ni ankau povas konsideri la kulturlingvon, kiu ebligas la homon sin liberigi el la limigiteco de la loka au regiona lingvoj kaj komuniki kun samnacianoj el aliaj regionoj.

Se ni eventuale povas konsideri regionan lingvon kiel "natura", en tiu senco, ke ghi ne estas submetita al konscie reguligaj intervenoj de la homo, ni certe ne povas diri la samon de kulturlingvo, kiu ofte konscie estas influita de la lingvokomunumo.

En la sama kunteksto de homa evoluo ni povas konsideri kiel similan civilizaciprodukton la Internacian Lingvon, en 1887 kunmetitan de L.Zamenhof surbaze de ekzistantaj, etnaj lingvoj de la internacia komunumo, samkiel chi tiuj lingvoj estighis el ekzistantaj regionaj lingvoj de difinita nacia popolkomunumo.

De la limigitaj regionaj lingvoj tra la pli vastaj, sed tamen limigitaj kulturlingvoj, la internacia kulturlingvo Esperanto etendighas multe pli malproksimen kaj ebligas la komunikadon inter chiuj homoj de la mondo lau absoluta egaleco kaj ghi donas al la "natura" komunikebleco la novan, limtransiran kaj mondampleksan dimension.

El chio-chi evidentighas, ke la uzo de neutrala, mondampleksa kaj lingvajn konfliktojn neutraliganta transnacia lingvo, kiu nur estis projektata por interetno, ne estas hazardo, sed ke ghi trovighas en la linio de historia, neevitebla kaj necesa evoluo.

Ni, cetere, povas konsideri la problemon el alia historia vidpunkto. Mi nepre konscias, ke la sekvanta rezonado ne estas definitiva nek en sia tuto akceptebla, sed ghi eble povas instigi al esploro de novaj argumentoj, novaj pravigoj, novaj strategioj rilate al ekzisto de Esperanto. Ni vere devas situi la Intenacian Lingvon en historia, soci-lingvistika kunteksto, ne kiel hazardan fantaziajhon de homo, kiom ajn genia li estas. Estas ja karakteriza trajto de genio malkovri profundajn tendencojn kaj leghojn, kashitajn fluojn kaj sekvi intuicie la rughan fadenon tra la historio...

Mi opinias, ke ni povas interkonsenti pri unu el la fundamentaj leghoj de la vivo: la natura supereco de la pli forta super la malpli forta: politike kaj kulture, fizike kaj psike, mense kaj korpe, ekonomie kaj socie - che la homo, che la besto kaj che la planto je chies nivelo.

El tiu konstato oni facile konkludas pri la rajto de plej Forta. Chi tiu supereco au al si proprigita rajto tra la tuta historio che ordinara, natura au konscie serchata takto kondukas al konflikto kaj tio sub chiuj formoj de bruta perforto ghis rafinita psika konflikto.

Tiu konflikto,sekve al ia kvanteca au kvalita supereco, nur povas esti solvata au almenau neutraligata pere de:

a) fizika au legha disigo: muro, pikildrata barajho, fum-kurteno, gardata limo, legho kun sankcloj ktp.;

b) ekster kaj super la konfliktighantaj partioj kaj fronte al tiuj partioj neutrala autoritato, kiu surbaze de jura principo au etika sinteno agas kiel peranto au arbitracianto.

Jen kelkaj ekzemploj kiel ilustrajho.

Dum antauaj jarcentoj en Europo urboj kaj urbetoj kontraubatalis unu la alian. Tiu interbatalado estis neutraligata de grafa au duka autoritato, kiu trovighis super la batalantaj partioj kaj konsideris - almenau principe ambau partiojn lau egaleco.

La interbatalado de grafoj kaj dukoj estis neutraligata de - super ili trovighanta - neutrala regho au imperiestro. Tiuj chiamdauraj bataloj inter europaj shtatoj, depost la dua mondmilito estas neutraligata de pli largha, kunordiga organizo: la Europa Komunajho.

La daura latenta konflikto inter ekz. Usono kaj Sovetunio nur povas esti solvata pere de iu suprestaranta, neutrala autoritato, ekz. la Unuighintaj Nacioj au iu mondregistaro. La konflikto povas esti dum pli malpli longa tempo pli forta ol la neutrala kunordiga organo, sed tiu situacio neniel malpravigas la principon mem.

Chi tiu principo, cetere, valoras por chiuj terenoj de la vivo kai homa socio kaj kauzas la starigon de adekvataj funkcioj kaj strukturoj: la jughisto, la direktoro, la arbitracianto, la arbitracia korto, la tribunalo, la U.N., la Europa Korto ktp.

En nia etikkoncepto, ni konsideras la neutraligon de la Rajto de la Pli Forta per Legho, neutrala jura principo, samvalora por chiuj, kiel unu el la plej gravaj kaj esencaj historiaj akirajhoj, unu el dauraj komisioj kaj etikaj celoj.

Ni nun esploru, chu tiu universala pirincipo ankau aplikeblas sur la tereno de la lingvo kaj ni prenu kiel unuan ekzemplon la situacion en Belgio.

La konflikto inter la franca, kiu dank'al chiuspecaj historiaj, sociaj, politikaj, kulturaj kaj ekonomiaj kialoj estis akirinta sendube superecan pozicion, kaj la nederlanda lingvoj, grandparte estis solvata per "fizika" disigo, starigo de fiksa, nemova lingvo-limo kaj per serio de lingvo-leghoj kun sankcioj. La konfliktoj tamen daure estighas tie, kie ankorau estas kontaktoj, kaj kie ne eblas fiksi limon, kiel en Bruselo kaj la komunumoj kun lingvaj minoritatoj.

Tiuj konfliktoj vershajne neniam malaperos komplete, ech ne per leghoj plej severaj, sed ili ne plu havas nek havos eksplodan au determinan karakteron. Ili apartenas al la normalaj, chiutagaj homaj konfilktetoj, sen vere politikaj konsekvencoj.

Ni konstatas, ke tiu lingva konflikt-situacio ekzistas en multaj aliaj landoj. Ne chie la fiksa lingvo-limo estas starigebla pro intermiksigho de la popolo, sed plej ofte la samlingvanoj vivas kune, kiel ekzemple la bretonoj en Francio, la franclingvanoj en Kanado.

Neniu povas diri ekzakte, en kiu senco evoluos la politika lingvo-situacio en tiuj kaj aliaj landoj, sed ni povas facile imagi, ke minoritataj etnaj grupoj evoluos al pli granda autonomio, kaj dum transirperiodo la lingva problemo en tiuj landoj vershajne estighos pli akra ol nun estas en la kadro de politika unueco. Ghi estas ligita al iu formo de autonomio, federacio, sendependeco.

En dauro de la historio chiam denove reagoj kaj konflliktoj sub plej diversaj formoj estighis, kiam sen ghenerala interkonsento, unu lingvo akiris tro grandan superecon super la aliaj.

Tio okazis flanke de la naciaj lingvoj kontrau la latina, poste kontrau la franca, kaj nuntempe ni observas kreskantan reagon en multaj landoj kontrau supereco de la angla - kelkfoje timeme, sed efektive kaj paralele kun la kresko de lingva influo kaj altrudo kreskas la rezisto, la kontraubatalo.

Tiu fenomeno nuntempe evidentighas en la landoj de la Tria Mondo, kie kun la kresko kaj firmigo de la nacia konsciigho ankau kreskas la reago kontrau la europaj lingvoj, des pli, char la generacio formita dum la kolonia periodo iom post iom malaperas kaj la fremdlingva kono che la juna generacio - pro pozitivaj kaj negativaj faktoroj - certe ne progresas.

Sen kontakto ghenerale ne ekzistas konflikto. La konfliktoj do nur povas intensighi laugrade kiel la kontaktoj, estighantaj pro la internaciigo de chiuj rilatoj, pli profunde influi la homojn kaj la konflikt-konscio farighos pli forta ol snobismo, oportuneco, ekonomia au scienca neceso, kiuj nun ebligas la grandan sukceson de la angla.

Chi tiu aktiva au latenta konflikt-situacio nur povas esti solvata au almenau moderigota lau la supre priskribita principo, per suprestaranta neutrala lingvo, kaj la nura, kiu altrudas sin estas Esperanto, kiu dank'al sia valoro jam plene pruvis sian efikecon kaj taugecon.

La konflikt-situacio inter la etna supereca lingvo - nuntempe la angla - kaj la aliaj naciai lingvoj tiam automate malaperas.

Estighas sento de distribua justeco: neniu naciano estas devigata fari pli grandan strechadon ol alia, ekzemple por lerni la lingvon de la alia; la strechado estas egale dividata inter chiuj. Neniu apartenas lingve al granda au malgranda nacio, al forta au malforta potenco.

Tiu sento de distribua justeco estas tre grava en chiuj sociaj rilatoj, ghi malhelpas la naskighon de diversaj psikaj kompleksoj kaj ofte povas esti decida por eviti au almenau neutraligi konfliktojn.

La parolanto de supereca lingvo ne povas validigi tiun superecon, kiel tro ofte okazas nun, kiam ne-neutrala, etna llngvo trovighas en supereca, privilegiita situacio. Neniu parolanto trovighas en tiu lingva supereca situacio. Tial ne la formala, ekstera aspekto (la lingva lerteco) plej pezas, sed la enhava (argumentado-richeco je ideoj, natura lingva lerteco) ricevas la plej gravan lokon. Ni ja scias, ke tro ofte oni elektas la delegitojn che internaciaj kunvenoj surbaze de ilia lingva kono.

La emocie sharghita naciligiteco plej ofte tuj malaperas pro tio, ke ghin neniu ekstera forto, ekzemple lingvo, apogas kaj fortigas. Kreighas vera, transnacia etoso por diskuti transnaciajn problemojn. Che sennombraj Esperanto-kunvenoj chi tio jam evidentighis multfoje, kaj che la grandaj universalaj kongresoj, kie 40-50 naciecoj estis reprezentataj.

La komuna neutrala lingvo agas unuecige je la partoprenantoj kaj helpas krei pli favoran etoson por starigi verajn internaciajn rilatojn, certe pli ol la naciaj lingvoj, kiuj daure vole-nevole memorigas pri la naciaj diferencoj. Nur pensu pri la personaj kontaktoj, kiujn oni povas havi ekster la kunvenejo kaj sen interpretistoj en la koridoroj, chetable, enurbe.

Ni diru tion tre prudente, char ni ege konscias pri la fakto, ke pli profundaj motivoj ekonomiaj, politikaj, militistaj grandparte difinas la homan kondutmanieron kaj ke la determinanta pusho al potenco plej ofte kondukas al konfliktoj, kiujn neniu lingvo, ech ne la internacia, povas solvi.

Ene de la Europa Komunajho la uzo de neutrala komuna lingvo tamen kaj sendube povus esti grava elemento de kohero kaj sendube povus forigi au almenau malfortigi unu multekostan unu konflikt-problemon.

Ni tamen kaj denove deziras substreki, ke la solvo de unu problemo memkompreneble ne ekskludas aliajn konfliktojn, sed pri tio nun ne temas. La forigo de la latentaj kaj evidentaj lingvokonfliktoj estas en si mem alcelinda okupajho, ech se daure plu ekzistas tiom da aliaj konfliktoj, kiuj estos solvataj per adekvataj rimedoj.

Konfliktoj ja estas esence propraj al la homa ekzisto, ech vivnecesaj por stimuli pripensadon kaj serchadon. La plej granda parto de nia vivo pasas dum serchado de solvoj al chiuspecaj malfacilajhoj, konfliktoj, problemoj.

En chi tiu argumentado, mi nur deziras demonstri, ke super la etnaj lingvoj staranta neutrala lingvo situas en historia evoluo por solvi kelkajn, difinitajn problemojn de komunikado. Ghi ne estas hazarda fenomeno, kiu falas subite el la chielo, sed ghi dum multaj jarcentoj maturighis, estis preparata kaj pripensata. Kiel chiuj nuntempaj solvoj de gravaj problemoj ankau dum longa tempo evoluis antau ol trovi kontentigan formon.

Esence estas konstati (mi ripetadas!), ke la neutrala lingvo Esperanto enskribighas en historian evoluon kaj ne estas fantaziajho de iu strangulo. Ghi fondighas, enradikighas kaj tio evidentighas en la pli ol okcent ekzistantaj projektoj de internaciaj komunikiloj.

Mi ja diris antaue: chi tiu pritrakto enhavas nur skizan hipotezon, kiu bezonas pli profundajn esplorojn, sed ghi eble malfermas novajn vojojn por studemuloj!

Edward Symoens
Kalmthout (Belgio)