W. A. VERLOREN VAN THEMAAT (NL)

PRI LA KAUZOJ DE LA MALKONSENTOJ EN LA INTERLINGVISTIKO

1. Skizo de la planlingva movado

La planlingvoj ghenerale celas facilan lerneblecon kaj plenan uzeblecon almenau en la plej intelektaj sferoj la homa vivo. Sed tiu kriterio kauzas diskutojn pri facileco de la planlingvoj mem.

Ekde 1900 Esperanto estas nombre la plej granda planlingvo, sed okazis tri shanghoj en ghia chefa konkuranto: ekde 1907 ghis la dua "mondmilito la dua plej grava planlingvo estis Ido; tuj post la dua mondmilito la dua plej grava planlingvo estis Occidental kaj ekde 1960 Interlingua ighis iom post iom la sola socie grava planlingvo krom Esperanto.

Estas rimarkinde, ke dum Idon (publikigitan en 1907) serioze minacis Occidental (publikigita en 1922) jam en la 20-aj jaroj kaj Occidentalon minacis Interlingua (pubblikigita en 1951), la lastan ne serioze minacis pli novaj planlingvoj en la 30 jaroj de ghia ekzisto.

Kion oni devas konkludi el tio pri la lingvistikaj meritoj de tiuj planlingvoj? Chu ni konsideru Esperanton kiel la lingvistike perfektan planlingvon au almenau la plej bonan planlingvon ghisnunan? Chu ni konsideru Interlinguan kiel la lingvistike perfektan planlingvon kaj klarigu la pluvivon de Esperanto el la partia spirito de iliaj adeptoj? Chu ni konsideru la tutan interlingvistikan diskutadon kiel ghisfunde subjektivan - kiom da homoj, tiom da opinioj? Chu ni metu nian esperon je estonta p]anlingvo, kiu montrighos tiel supera al la ekzistantaj, ke ghi konvinkos la lingvistaron, forlogos la plej graridan parton de la adeptoj de la nunaj planlingvoj, kaj eble estos enkondukita kiel la dua lingvo de chiuj?

2. La grado de simileco inter la planlingvoj kun movadoj kaj iliaj malsimilaj detaloj

Nun chiuj planlingvoj kun movadoj havas la karakteron de europaj lingvoj, tiei en vortaro kiel en strukturo, kaj la vortaron chefe latinidan. La lasta trajto estas atribuenda ne al nacia shovinismo, char inter iliaj autoroj estis homoj kun latinidaj, ghermanaj kaj slavaj gepatraj lingvoj.

Jam en 1928 rimarkigis Jesperser: "Chiuj provoj de internaciaj lingvoj montras tian gradon de familia simileco, ke ni rapide proksimighas al la tempo, kiam la ghenerala strukturo povos esti fiksita autoritate".

Inter la planlingvoj kun movadoj, estas chefe du diferencoj: la kriterioj de vortara internacieco kaj la kontroverso skemismo - naturalismo.

Kelkaj planlingvoj, ekzemple Interlingua, akceptas principe nur latinidajn vortojn. La autoroj de aliaj planlingvoj, ekzemple Ido, kalkulis la internacecon de la radikoj lau kriterioj, en kiuj chiuj europaj lingvoj estis konsiderataj kai surbaze de tio en kelkaj kazoj elektis ghermanajn radikojn.

Almenau por la autoroj de la planlingvoj la gepatra lingvo shajnas ne esti certe la decida faktoro en la elekto de kriterioj de vortara internacieco. Gode, la chefautoro de Interlingua, estis germandevena usonano; Couturat kaj de Beaufront - la chefautoroj de Ido, estis francoj. Ilin gvidis amo je homogeneco; por defendi la Idan kriterion de vortara internacieco oni povas atentigi simple inspektante la vortarojn de diversaj lingvoj kaj la nombrojn da enloghantoj de diversaj landoj - multaj ghermanaj radikoj estas konataj al multe pli da homoj ol iliaj latinidaj ekvivalentoj.

Estus interese scii, chu la kriterioj de vortara internacieco influas la allogon de planlingvoj por adeptoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. Sed de la sekretarioj de la asocioj por Ido kaj Interlingua mi ne sukcesis akiri la bezonatajn informojn.

La plej grava distingo inter la planlingvoj estas tiu inter skemaj kai naturalismaj. La skemaj planlingvoj unue alstrebas regulecon, la naturalismaj unue - similecon al la naturaj lingvoj.

Kiuj estas la kauzoj de chiuj chi malkonsentoj inter la interlingvistoj?

3. Partia spirito

Favorata klarigo, speciale por la Interlingua-istoj estas partia spirito. La homoj riprochantaj tion kredas, ke al ili la lumo de scienca racio estas donita, kaj ke la adeptoj de aliaj planlingvoj ne vidas chi tiun lumon, nur char ilin blindigas partia spirito.

Sed en la homsciencoj chiu esploristo estas "partia", havas certan religian au politikan konvinkon.

Krome, estas tute ne vere, ke lingvisto ekster la planlingvo-movado, se li komencas studi diversajn planlingojn - necese finos agnoskante la seneraran saghecon de IALA. Lian sintenon determinas parte liaj politikaj kaj kulturfilozofiaj konvinkoj, parte la lingvistika au duonlingvistika disciplino, kun kiu li estas plej familiara kaj la lingvistikaj kaj sociolingvistikaj faktoj, kiujn li konas.

Ekzemple Tauli, kiu staras ekster la planlingvo-movado, opinias, ke kvankam neniu ekzistanta planlingvo estas perfekta, la autonoma (= skema) tipo de planlingvo estas principe pli bona. Tion kauzas parte lia scio, ke en kelkaj naciaj lingvoj, ekzemple en la estona, okazis pli drastaj intencaj modifoj ol la naturalismaj interlingvistoj konssideras permeseblaj en planlingvo.

4. Malkompetenteco kaj hasto

Same malmulte chiuj malkonsentoj en la interlingvistiko estas atribuendaj al la fakto, ke chiuj planlingvistoj, krom IALA, estus malkompetentaj au estus laborantaj tro haste.

Minimume kvar planlingvoj estas verkitaj de kompetentaj homoj: Ido - konstruita de delegitaro de famaj sciencistoj, inter kiuj la logikisto Couturat kaj la mondfama lingvisto Jespersen; Novial - konstruita de Jespersen; Basic English - konstruita de la granda lingvisto Ogden kaj Interlingua - konstruita de la stabo de doktaj lirigvistoi de IALA.

Same malmulte al chiuj planlingvo-autoroj, krom IALA, al kiuj oni povas riprochi malkompetentecon, oni povas riprochi tro grandan haston. Novial estis fakte konstruita tro haste, en malpli ol unu jaro. Sed Ido estis prilaborata en minimume 7 jaroj - de 1907 ghis 1914 - sur la paghoj de PROGRESO.

Tiaj diferencoj inter Ido kaj Interlingua, kiaj iliaj malsamaj kriterioj de vortara internacieco (la vortaro de Interlingua estas ekstraktita el la kvar tiel nomataj kontrolunuoj: la angla, la franca, la hispana-portugala kai la itala, kio praktike signifis vortaron komplete latinidan. La Ida delegitaro elektis tiujn radikojn, kiujn la plej granda nombro da homoj de la europa civilizacio povas retrovi en siaj gapatraj lingvoj) ne estas atribuebla al tio ke Gode estis kompetenta, kaj Jespersen - ne.

Malkonsentoj pri la politika kaj kulturfilozofia bazo de la planlingvo

La interlingvistiko estas scienco aplika, ne la pura. Ghia celo estas trovi ne la veron, sed la plej efikan instrumenton al celo - chi-kaze la internacia komunikado.Planlingvo - precipe se ghi estas intencita kiel la dua lingvo por la homaro - estas socia institucio. Tial oni devas demandi, kies interesojn ghi servu, kiu ghin uzu kaj por kiuj celoj. Do, la interlingvistika problemaro necese havas politikan dimension.

La malkonsentoj inter la interlingvistoj estas efektive parte politikaj. En la interlingvistika literaturo estas konataj chefe du kriterioj por la perfekteco de planlingvo: la kriterio de Jespersen de "...la eble plej granda facileco por la eble plej granda nombro da homoj" (la demokratia kriterio) kaj tiu de Occidental de "...la eble plej granda facileco por la homoj praktikantaj internaciajn rilatojn".t.e. la poliglotaj intelektuloj (aristokratia kriterio). La demokratian kriterion anis la konstruinto de Esperanto, Ido kaj Novial, la aristokratian - tiuj de Latino sine flexione, Occidental kaj Interlingua.

Sed sendependa esploro de la politikaj konvinkoj de la planlingvo-konstruintoj indikas ja, ke la adeptoj de la demokratia kriterio estas politike maldekstraj, sed ne, ke la adeptoj de la aristokratia kriterio estas politike dekstraj. Zamenhof protestis kontrau la pogromoj organizataj de la carisma rusa registaro, kaj Couturat kaj Jespersen estis socialistoj, sed ankau Peano havis socialismajn simpatiojn. De Wahl fakte shajnis havi dekstran politikan konvinkon; pri la politika konvinko de Gode mi ne sukcesis akiri informojn. Sed la unua propagandisto de Interlingua en Europo estis membro de maldekstra partio.

Kelkaj planlingvo-konstruintoj, ekz. Jespersen kun Novial, destinis siajn planlingvojn nur por la intelektaj vivosferoj, sed la kvar plej sukcesaj planlingvoj: Esperanto, Ido, Occidental kaj Interlingua estas destinita por chiuj vivosferoj, do inkluzive la literaturon. Tio enkondukas en la interlingvistikon la kulturfilozofian demandon, sub kiuj kondichoj planlingvo povas esti kulturportanto kaj literaturilo. La naturalistoj (Prorok, Ramstedt en "Occidental die Weltsprache", Bakonyi en "Civilisation e lingua universal") argumentas ghenerale, ke pro la intima ligiteco inter lingvo kaj kulturo nur naturalisma planlingvo povas esti kulturportanto kaj literaturilo.

Sed chiuj tri: Prorok, Ramstedt kaj Bakonyi forgesas esplori tion unue esplorendan: la ekzistantan literaturon en Esperanto kaj Ido. Bakonyi shajnas ignori la tutan esperantan literaturon post 1913, kiam li forlasis Esperanton.

Mi ne kredas, ke la ebleco de la planlingvo esti maltauga por literaturo pro sia lingvistika strukturo, havas grandan praktikan signifon por la interlingvistiko. Kiel tre malsimilaj naciaj lingvoj produktis gravan literaturon, tiel tre malsimilaj planlingvoj taugas por literaturo koncerne sian lingvistikan strukturon. Vershajne chiu planlingvo, kiu pruntas siajn vortradikojn el la naciaj lingvoj, kiu havas internigeblan gramatikon kaj povas suple adaptighi al bezonoj, kiujn ghia autoro ne povis antauvidi, taugas por literaturo koncenie sian lingvistikan strukturon. La granda malfacilajho por planlingvo en la kreado de literaturo estas allogi homojn literature talentajn, pensantajn tute senpere en la planlingvo.

6. Konfliktantaj rezultoj de malsanaj disciplinoj

Kontraudiroj pro konfliktantaj rezultoj de malsamaj disciplinoj okazas ech en la naturscienco. En la interlingvistiko malsamaj politikaj kaj kulturfilozofiaj vidpunktoj parte determinas, kiuj disciplinoj estas konsiderataj relevantaj, kaj minimume tri disciplinoj asertis sian relevantecon por la interlingvistiko: la logiko, la kompara leksikografio kaj la eksperimenta psikolingvistiko.

La logiko triumfas, kiam Couturat konstruis Idon. La kompara leksikografio estas aplikata en chiuj modernaj planlingvoj. Sed ghi estis uzata plej ekskluzive, kiam IALA konstruis Interlinguan. Interlingua estas la ekskluziva produkto de la kompara leksikografio. IALA ja faris du pli skemajn modelojn, sed elektis inter la kvar modeloj surbaze de testoj ne de lernebleco, sech de allogiveco.

La eksperimenta psikolingvistiko estas teorie tre aplikebla por optimumigi planlingvon lau la demokratia kriterio. Koncerne la originon de la naturalismaj kaj historiaj skemaj planlingvoj pli grava estas diferenco de esplorstilo: De Wahl kaj Gode laboris induktivisme: ili serchis regulojn en la donitajhoj. Zamenhof kaj Couturat laboris deduktivisme: ili deiris de malmultaj simplaj gheneralaj principoj.

Tiu deduktivismo en si mem ne estas riprochinda, char la saman deduktivismon havis ekzemple Koperniko kaj Einstein. Tiu deduktivismo estas neevitebla en la demokratia interlingvistiko, kiel en chiu eksperimenta scienco. Sed se la konstruinto de planlingvo ne liveris sufichan eksperimentan konfirmon de la kvalitoj de sia planlingvo, ghin devas liveri aliaj. Neniam estis konstruita kompleta planlingvo sur bazo eksperimenta-psikolingvistika. Sed estas eksperimente pruvite, ke la esperanta kolerativaro estas pli facile lernebla ol la respektivaj vortoj en Ido, Tre vershajne ankau en aliaj partoj de planlingvo skemaj strukturoj estas pli facile lerneblaj por homoj ne konantaj latinidajn lingvojn.

Do, la mondonantoj de IALA malpravis, kiam ili pensis, ke la malkonsenton inter la interlingvistoj kauzas chefe la partia spirito de la adeptoj de planlingvoj kaj konsekvence, se ili konfidos la konstruadon de planlingvo al lingvistoj ekster la planlingvo-movado, la lingvo konstruita de ili estos la vocho de la racio.

Gode-n gvidis : 1) la opinio, ke planlingvo devas unue esti tuj komprenebla por poliglotaj intelektuloj; 2) kulturfilozofio simila al tiu de Bakonyi; 3) ekskluziva fido je la kompara leksikografio kiel la teknika metodo por la konstruo de planlingvo. Se la gvidado de IALA estus anstataue donita al sciencisto, kiu a) konsiderus kiel la chefan dezirindajhon en planlingvo facilan lerneblecon por needukitaj monoglotoj malproksimaj de la fontolingvoj; b) kiu kredus, ke sufiche malsimilaj planlingvoj povas esti kulturportantoj; c) kiu uzus lernajn eksperimentojn kiel metodon por konstrui sian lingvon; li estus konstruinta planlingvon tute malsaman, multe pli skeman.

7. Kiom okazis progreso en la interlingvistiko?

Krom diskuti pri la principoj, oni povas demandi ankau, kiu planlingvo estas teknike pli perfekta lau sia propra kriterio: Esperanto lau la demokratia kriterio au Interligua lau la aristokratia. Nu, lau sia propra kriterio Interlingua estas multe pli perfekta ol Esperanto lau la sia. Kiu ajn akceptas la du principojn de Interlingua: la radikalan naturalismon kaj la kompletan latinidecon de la vortaro, trovas malmulton kritikindan en ghiaj detaloj, sed kiuj akceptas la demokratian kriterion, trovas multon kritikindan en Esperanto.

La akuzativon kaj la supersignon kritikis ech akademianoj. Krome, estas montreble, ke en Esperanto multaj morfemoj ne estas elektitaj lau la maksimuma internacieco. Fine, ekzistas ech detaloj, en kiuj Interllngua estas pli regula ol Esperanto pro pli bona elekto de morfemoj: nomine - nominale - nominalismo (Int.), nomo - nominala - nominalismo (Esp.).

Sed konvergho inter la trovajhoj de malsamaj disciplinoj, kiel okazis en kelkaj natursciencaj kontraudiroj, ne okazis en la interlingvistiko. Kiel ni vidis en chapitro 6, Gode kaj liaj kunlaborantoj flankenshovis interlingvistikajn trovajhojn el la eksperimenta psikolingvistiko, por pravigi la radikalan naturalismon de Interlingua.

8. La nuna stato kaj la ebla estonto de la interlingvistiko kaj la planlingvo-movado

La scienca rilato inter naturalismo kaj skemismo estas komparenda ne al tiu inter la Einsteina kaj la Newtona fizikoj, en kiu la Einsteina fiziko definitive venkis la Newtonan, sed pli al unu el la filozofibazaj skolaj diferencoj tiel oftaj en la homsciencoj - tiu inter behaviorismo kaj mentalismo en la psikologio; tiu inter la scienco-filozofioj pli logikinspiraj kaj pli sociologi- kaj histori-inspiraj.

Ke Interlinguan ne minacis planlingvoj pli junaj, estas atribuende ne al ghia nesuperebla perfekteco, sed al tio,ke la lastajn tridek jarojn ne estis mono por konstrui same perfekte planlingvon surbaze de malsamaj principoj, ekz. optimumigitan lau la demokratia kriterio. Krome, optimumigo de planlingvo lau la demokratia kriterio estas multe pli malfacila ol lau la aristokratia, char komitato deziranta optimumigi planlingvon lau la demokratia kriterio devus havi la eblon okazigi lernajn eksperimentojn en malsamaj landoj.

Ekzistas kvar ebloj por la estonto de la interlingvistiko kaj la planlingvo-movado.

Unue, estas eble, ke la grandaj naciaj lingvoj ighos tiel dominantaj en la internacia komunikado, ke la planlingvoj definitive chesos esti ebla solvo de la monda lingva problemo kaj tial chesos chiu serioza scienca intereso pri la planlingvo kiel ebla solvo de internaciaj komunikadaj problemoj.

La dua eblo estas, ke Esperanto estos akceptita kiel monda lingvo, ne pro sia lingvistika perfekteco, sed kiel unika soci-kultura fenomeno, char oni malesperos pri la ebleco doni al alia pianlingvo egalan floradon en chiuj sferoj de la homa vivo, precipe la literaturo.

La tria eblo estas, ke Interlingua iom post iom venk-pasos Esperanton tiel en nombro da adeptojh, kiel en kulturaj atingajhoj kaj fine estos akceptita kiel mondlingvo.

La kvara eblo estas, ke trovighos la mono, la homforto kaj la organizo por almenau serioze entrepreni la konstruadon de demokratia planlingvo sur bazo eksperimenta—psikolingvistika.

Sed ne nur ne estas predikteble, kio precize estos la planlingvo produktita de tia esploro, sed ech ne, chu tia esploro ne stagnos duonvoje en malkonsentoj inter ghiaj stabanoj: pri la hipotezoj testendaj, pri la elekto de la landoj, en kiuj diversaj lernaj eksperimentoj okazu, pr la kontrolo de la eksperimentaj personoj, pri sociologia variebloj, pri la peso de malfacilajhoj por kelkaj popoloj kontrau malfacilajhoj por aliaj popoloj ktp., ktp.

Atendante, ke la unua pasho al la solvo de problemo estas ghia preciza formuligo, mi finu donante la jenan precizan formulon de la demokratia kriterio por planlingvo:

La plej bona planlingvo estas tiu, kiu kun esence europaj vortaro kaj strukturo estas uzebla en chiuj sferoj de la homa vivo, inkluzive la literaturon, kaj estas eble plej facila por eble la plej granda nombro da homoj, precipe needukitaj monoglotoj tiusence, ke se la plej facilan formon kundeterminas la lingvoj antaue lernitaj, estu elektita tiu formo, kiu postulas la plej malgrandajn transirajn malfacilajhojn por homoj havantaj alian aranghon en lingvoj antaue lernitaj.

Kiu el chi tiuj kvar ebloj realighos, povos montri nur estonto.

W.A.Verloren van Themaat
Nederlando