FRANCOIS LO JACOMO

LIBERECO AU AUTORITATO EN LA EVOLUO DE ESPERANTO

...Esperantologion mi konsideros lau speciala vidpunkto - mi ne priparolos la neceson de internacia komunikilo. Mi ne prezentos Esperanton kiel solvon de la monda lingva problemo. Mi prezentos ghin simple kiel vivantan lingvon. Mi studos ghin kiel la funkciistoj (anoj de la skolo de Andre Martinet) studas iun ajn vivantan lingvon kun tamen iom da originaleco. Kaj mi pristudos, rilate al Esperanto, problemojn, kiujn mi povus pristudi rilate al iu ajn alia vivanta lingvo.

Tiu proceduro havas la avantaghon, ke iu ajn lingvisto trovos en mia disertacio pritraktajhon de problemoj,kiujn li kutime renkontas en sia propra esplorado. Do ech se ne interesas lin la planlingva problemo, la disertacio povos veki lian atenton pro la lingvistikaj elementoj entenataj kaj li tiel havos, nerekte, kontakton kun Esperanto.

La chefa problemo, kiun mi pritraktas en tiu disertacio, nomighas; la sinkronaj simptomoj de 1 'evoluo. (...)Sed antau ol pristudi tiujn sinkronajn simptomojn de l'evoluo, necesas difini, kio estas evoluo. Tion mi faras en la tria parto de mia laborajho, distingante inter evoluo kaj plirichigho de lingvo. Kaj tiu chi distingo vekis multajn reagojn flanke de miaj kolegoj, char ambau aferoj estas tiom interplektitaj, ke chiuj kriterioj uzitaj por ilin distingi povas esti iumaniere malpravigitaj kaj ne ekvivalentas unu kun la alia.

Unu kriterio por diferenci evoluon kaj plirichighon estas la konstato, ke plirichigho estas konscia fenomeno, ghin oni povas konscie helpi au malhelpi, akcepti au maiakcepti,dum evoluado estas nekonscia fenomeno, kiun oni povas nek malhelpi, nek jughi, ghi estas nepra kaj automata fenomeno kaj devenas de la simpla fakto, ke La lingvo funkcias. Sed kelkaj respondas al tio, ke plirichigho estas ne tiel konscia, kiel mi supozas, ekzemple prunto de vorto el fremda lingvo povas esti, por la plimulto de la parolantaro, nekonscia fenomeno. Eble tiurilate estas kelka diferenco inter Esperanto kaj aliaj lingvoj.

Plirichigho estas aldono al lingvo de novaj elementoj, kiuj ne kontraubatalas la jam ekzistantajn, do kiuj ne funde modifas la ghisnunan strukturon de la lingvo; male, evoluo estas funda modifo de la nuna stato de la lingvo, ghi estas anstatauigo de ekzistinta elemento per ekzistonta elemento; ne temas nur pri aldono. Sed la nuna kverelo pri neologismoj montras, ke la afero ne estas tiel simpla.

Fakte, tiu diferenco inter evoluo kaj plirichigho de lingvo estas lau mi plej utila, sed malfacile difinebla. Oni povas konsideri, ke temas pri du polusoj, unu-ekstreme trovighas ekzemple la konscia prunto de fremda vorto (plirichigho), ali-ekstreme nekontrolata fonologia evoluo, kiel la nuna emo en Esperanto, al konfuzo inter i kaj j en neakcentita pozicio. Kaj inter ambau trovighas nefinio da mezpunktoj, tiel ke la limo estas nedifinebla. Au oni povas konsideri, ke chiu novajho en iu lingvo havas du flankojn: unuflanke ghi estas evoluo, aliflanke ghi estas plirichigho, sed tiam necesas redifini alimaniere tiujn du konceptojn: la evoluo estu la interna parto de tiu novajho, la konsekvencoj de tiu novajho rilate la tutan lingvistikan sistemon, dum la plirichigho estas la ekstera parto de tiu novajho, ties plej okulfrapa (orelfrapanta) aspekto.

En la chapitro pri la sinkronaj simptomoj de l'evoluo, mi enkondukas la principon pri balasto, kio estas io sufiche nova almenau tiusence, ke en ghi mi vidas la chefan motoron de la funkciado de la lingvoj.

Unue mi konstatas, ke en lingva mesagho trovighas pli da informelementoj ol ni bezonas por kompreni la mesaghon. Do nia cerbo elektas inter la ricevitaj informoj tiujn, kiujn ghi uzas kaj tiujn, kiujn ghi ne bezonas. Ghi atentas pri kelkaj elementoj de la mesagho, ne pri chiuj - tio ja estas tute banala konstato. Sed utilas aldoni, ke la parolanto ne scias apriore, kiujn elementojn de lia parolajho bezonas la auskultanto por kompreni la mesaghon. Kaj fakte La elementoj, kiuj portas la saman signifon de la sama mesagho, ne nepre estas la samaj por unu auskultanto kaj por la alia. En tiu fluideco de la signif-dispartigo, do en la fakto, ke ni ne povas diri cent-procente, kiu parto de la mesagho alportas kiun parton de la entuta signifo, char fakte tio dependas de la auskultanto kaj de la parolanto, trovighas lau mi la motoro de la evoluo, kaj - sekve - de la funkciado de iu ajn lingvo.

Kio pri Esperanto? Esperanto similas al aliaj lingvoj, char ghi estas vivanta lingvo, flue uzata de iomete vasta parto de la homaro, sed ghi malsimilas al aliaj lingvoj tiusence, ke ghi estas la internacia lingvo, la plej facila kaj ia plej logika, kaj ke neniel oni rajtas atenci ghian logikecon kaj facilecon. Alidire, esperantistoj ja konsentas, ke la lingvo plirichighu, sed ne, ke ghi evoluu... LA FUNDAMENTO devas resti la netushebla bazo de Esperanto, kaj se evoluo nepre signifas modifighon de la fundamentaj reguloj de Esperanto, tia evoluo estas kondamninda kaj evitinda. Aserti do, ke plirichigho kaj evoluo estas nedisigeblaj fenomenoj kaj ke neniel oni sukcesos eviti, ke iam regos super Esperanto aliaj reguloj ol la nun fundamentaj, ke la FUNDAMENTON oni devas meti ekde nun, ne al la rubujo, sed al la arkivo, tiaj asertoj riskas veki viglajn reagojn flanke de esperantistoj. Sed ghi ebligos al Esperanto farighi serioza studobjekto por la lingvistoj, do atingi la staton, kiun ghi neniam atingos se oni plu asertos, ke ghi estas perfekta,au ke ghia FUNDAMENTO estas netushebla.

La lingvistoj ja plene scias, ke en vivanta, funkcianta lingvo neniu regulo estas netushebla. Tial multaj dubas pri la ebleco funkcii de planlingvo. Se Esperanto volas transpashi la plej elementajn lingvistikajn regulojn pri evoluado, ghi ne povas esti serioza afero, kaj dirante tion, la lingvistoj plene pravas. Ni devas pruvi al ili, ke Esperanto ne estas abstrakta fantaziajho, sed piene funkcianta fenomeno kaj tiucele ni devas akcepti, ke Esperanto evoluu kiel iu ajn vivanta lingvo kaj ke ghiaj plej fundamentaj nunaj reguloj farighu post kelka tempo arkaismajhoj. Tio okazas en chiu lingvo, tio ne estas evitebla ankau en Esperanto.

Sed... chu tiu starpunkto ne estas danghera rilate al la Esperanto-propagando? Chu Esperanto, kiu nun, lau nekontesteblaj eksperimentoj, estas pli facila ol aliaj vivantaj lingvoj, povos farighi iam, sekve de la evoluo, komplika lingvo? Se ja Esperanto funkcias kiel iu ajn alia vivanta lingvo, kiun avantaghon ghi havas kompare kun la aliaj vivantaj lingvoj?

Krom la neutraleco, kiu ne estas pure lingvistika eco (sed kiu, lau mia profesoro Andre Martinet, estas avantagho de Esperanto tiusence, ke politikistoj ne shatas troan neutralecon), Esperanto ja havas avantaghojn kompare kun naciaj lingvoj. Evoluado estas nepra kaj neevitebla fenomeno, sed ghi ne estas plene regula. Lingvo povas resti plurajn jarcentojn preskau sen evolui, kaj ghi povas tiom evolui dum kelkaj jardekoj, ke ghi farighas nerekonebla. La kauzoj de tiu alterno inter stabileco kaj malstabileco estas kelkfoje eksteraj al la lingvo mem (historiaj kaj sociaj kauzoj), sed kelkfoje - la internaj. Kaj tiujn internajn kauzojn ni trovas ghuste en la lingvistika balasto. La teorion, kiun mi priskribis chi-supre, oni povus ciferumi kaj tiel oni eble vidus, ke la fundamenta strukturo, kiun Zamenhof donis al sia lingvo, havas kiel konsekvencon (avantaghon) grandan stabilecon de la lingvo. Ni ne rajtas aserti, ke la FUNDAMENTO eterne restos netushebla bazo de Esperanto, sed ni povas diri (kaj eble ech demonstri), ke ni devos atendi longe, eble plurajn jarcentojn, antau ol ghi vere kadukighos. Sekve, tiu problemo ne koncernas nin rekte.

Libereco au autoritato en la evoluo de lingvo estas grava problemo. La evoluo de lingvo riskas malhelpi ghian unuecon, disdialektigi ghin. Ghi ankau estas problemo por la instruisto, kiu neekzakte scias, kiel instrui la lingvon, se ghi chiam evoluas (tian ghenon ne konas la instruistoj pri la latina au similaj lingvoj). La lingvaj instancoj devas ghuste garantii la unuecon de la lingvo kaj helpi al la instruistoj respondi al kelkaj demandoj. Sed la klopodoj de tiuj instancoj devas celi al efikeco, ne utilas vane kontraubatali la evoluon de la lingvo au plori pri arkaismigho de iu antaua stato de la lingvo; oni akceptu tiun evoluon kiel nepran fenomenon, analizu ghin kiel eble plej precize kaj helpu ghin same kiel paliseto helpas al kreskado de planto.

Sed Esperanto ne estas tute komparebla kun aliaj lingvoj, tiusence, ke ghi estas tre juna lingvo. Ghi ankorau bezonas pli fortikan firmigilon ol lingvoj kun longa historio {...). La risko je dialektigho ne estas la sama en Esperanto kiel en aliaj lingvoj, char aliajn lingvojn oni uzas chefe en surlokaj kontaktoj, dum Esperanton oni uzas internacie, ne konante la lingvajn kutimojn de la kunparolanto. Sed rilate instruadon, la problemo estas ege pli grava en Esperanto ol en aliaj lingvoj, char la granda plejmulto de la esperantistoj ne estas denaskaj lingvouzantoj, dum la granda plejmulto de la parolantoj de iu alia lingvo estas denaskaj parolantoj.

En mia disertacio mi klopodas prezenti Esperanton unue kiel vivantan lingvon, en kiu retrovighas proksimume chiuj problemoj, kiujn oni renkontas en aliaj vivantaj lingvoj. Kaj kelkajn tiajn problemojn mi pritraktas eksplicite. Sed aliflanke, Esperanto havas nekontesteblan originalecon kompare kun aliaj lingvoj, kaj tiun aspekton mi ne tute preteratentos. Tiel chi, mi esperas konduki - per nerekta vojo - la lingvistojn, kiuj legos mian disertacion, al la kerno de la esperantologio: la unikeco kaj utileco de Esperanto.