LA IDO-SKISMO EN SOCIOLOGIA PERSPEKTIVO

De Peter G. Forster

En la Esperanto-movado, kiel en aliaj movadoj, chiam ekzistas la problemo de konservado de unueco. Rilate organizadon de la monda movado, diversaj problemoj okazis de tempo al tempo, kaj plejparte ili solvighis post periodo. Kvankam tiaj problemoj organizaj estis maloportunaj, ili neniam estis minacoj al la lingva unueco de la movado. Pli serioza problemo okazas, kiam oni disputas pri la strukturo de la lingvo mem. La strukturo de la lingvo estas en si mem parto de la ideologio de la movado: la esperantistoj havas specifan proponon por solvi la lingvan problemon. Same kiel la autoro de kiu ajn internacilingva propono, Zamenhof devis fronti la demandon, chu Esperanto en la unua formo vere estis sufiche "facila", "logika", "bela" ktp. Li bone sciis, ke Volapuk rapide perdis subtenon post reformaj premoj. Sekve li sentis la neceson ne nur organizi la apogantojn de Esperanto, sed ankau disciplini ilin.

En la deknaujarcenta "rusa" periodo de la historio de Esperanto, la problemo de reformemo ekzistis, sed ne en organizita maniero. Unue Zamenhof bonvenigis shanghproponojn, sed baldau poste li, kaj multaj apogantoj de Esperanto, eksentis afekcian starpunkton rilate la lingvon en la jam ekzistanta formo. La baloto de 1894 plifortigis la konserveman starpunkton. Ja ekzistis diversaj malkontentuloj, sed ili ne povis turni sin al instanco kiu celis sciencan ekzamenadon de Esperanto.

En la dudekjarcenta "franca" periodo, la situacio estis tute alia. La unuaj klopodoj de de Beaufront celis akcepton de Esperanto che sciencistoj kaj aliaj intelektuloj. En tiu plano li sukcesis diversloke; samtempe sciencistoj ne estis pretaj akcepti la jam ekzistantan Esperanton senkritike. Por pritrakti la teoriajn konsiderojn rilate al la elekto de mondlingvo, en 1901 Louis Couturat kaj Leopold Leau starigis la bone konatan "Delegitaron". La celo de tiu organizo estis elekto de mondlingvo. Estis malklare, chu ghi rajtis lau sia konstitucio proponi reformojn en jam ekzistanta mondlingvo. La esperantistaro iom heziteme apogis la celon de la delegitaro, kaj tiuj ligoj kiuj ekzistis inter la esperantistoj kaj la delegitaro restis privataj kaj neoficialaj.

Couturat dum longa tempo interesighis pri la proponoj de Leibniz rilate al universala lingvo, kaj pritraktis ilin en sia verko La Logique de Leibniz (1). Kune kun Leau, li komencis esploron pri la diversaj projektoj mondlingvaj. Ili notis, ke la apogantoj de mondlingvo konas nur unu sistemon. Char tiu nescio malhelpas seriozan esploron, Couturat kaj Leau verkis komparan studon, Histoire de la langue universelle (2); al tio poste aldonighis Les nouvelles langues internationales (3). Tiuj verkoj malakceptis la chefajn konkurantajn proponojn, nome la novlatinajn. Pri Esperanto la pritrakto estis aproba, kaj la autoroj proponis nur kelkajn shanghojn. Plejparte la shanghoj proponitaj estis la kutimaj, ekzemple pri la supersignoj. Sed ankau trovighis nova propono, pri la derivada sistemo. Tiun problemon Couturat pli detale pritraktis en sia Etude sur la dchrivation en Esperanto (4).

Couturat laudis la vortekonomion kiun ebligis la prefiksoj kaj sufiksoj, sed kritikis la pragmatismon de Zamenhof rilate derivadon. Li volis apliki principojn de gramatika logiko, influitajn de siaj studoj pri Leibniz, al la demando pri vortfarado.

Kvankam Couturat kaj Leau nur iniciatis la Delegitaron, dum la tuta afero ilia rolo estis grava. La Internacia Asocio de Akademioj malakceptis la proponon, ke ghi mem elektu komitaton pri la afero; kaj pro tio la Delegitaro elektis sian propran komitaton. Couturat kaj Leau farighis la sekretarioj, kaj efektive estis la centra fokuso de la Delegitaro. Pro tio ili estis en bona pozicio por proponi kandidatojn; ech antaue, ili mem decidis, kiujn homojn varbi al la Delegitaro. Kiam la delegitara komitato renkontighis en 1907, nur tri homoj unue elektitaj efektive venis; la aliaj estis anstatauantoj au alelektitoj. Evidentighas, do, ke demokrata mandato ne estis konsiderata grava afero. Por la delegitaro, la demando temis pri scienca vero, ne pri akordigo de malsamaj opinioj. Kaj la fina decido, ke oni akceptu Esperanton kondiche ke oni faru kelkajn shanghojn surbaze de la anonima projekto Ido, apenau estis granda surprizo, se oni konsideras la influon de la sekretarioj sur la delegitaro. Mildigis la teoriajn konsiderojn de Couturat nur la fakto, ke Esperanto jam estis firme establita en la praktiko.

Kutime en la historio de Esperanto oni atentigas pri unu fenomeno en la pritrakto de la skismo: la autoreco de la unua projekto Ido. Sed tio apenau estas la plej grava problemo en historia konsidero de la skismo. La "pra-Ido" tiutempa evidente estis verko de filozofo; se de Beaufront vere verkis tiun projekton, lau sia pretendo, li povis esti nur la skribisto de Couturat. Oni do konsideru la jam ekzistantajn eksplikojn de la skismo, kaj surbaze de tio indiku preterviditajn sociajn faktorojn.

La esperantistaj historiistoj plejparte mencias la psikologiajn trajtojn de la chefaj roluloj, au la morale riprochindan konduton de iuj chefaj Idistoj (plejparte, ili kombinas la du faktorojn). La esperantistoj deklaras, ke la skismo estas pruvo de la danghero de enmiksigho de intelektuloj en Esperanton. Sed plejparte ili rezervas sian kondamnon por de Beaufront, la "perfidulo" el la esperantista tendaro. Antau la skismo, de Beaufront estis tre populara pro siaj organizaj kaj eldonaj aktivecoj en Francio. Sed pri kelkaj aferoj oni suspektis trompemon: Zamenhof dubis la pretendon, ke li estis markizo, ankau ke li rezignis pri sia propra projekto Adjuvanto. Ankau Zamenhof kaj de Beaufront konfliktis pri Homaranismo. Pro la tuja konvertigho de de Beaufront al Ido, ech plie pro lia konfeso de autoreco, la esperantistoj ekinteresighis pri la negativaj aspektoj de lia aktiveco. Plejparte, do, la esperantistoj emfazis la rolon de de Beaufront; sed akcesoraj psikologiaj eksplikloj atribuas la skismon al persona orgojlo flanke de la chefoj de ambau tendaroj, precipe Ostwald, Couturat, Boirac kaj Zamenhof.

Idistaj fontoj emas sugesti, ke la esperantistoj tro multe konsternighis pri la manovroj, kiuj okazis dum la periodo de malasociigho. Ili argumentas, ke la laboro de la Delegitara Komitato estis sercho por scienca vero; do la maniero en kiu oni starigis la komitaton tute ne rilatis al la diskuto. Couturat argumentis ke "la elekto de internacia lingvo enhavis nenion arbitran, sed dependas de la scienco mem" (5), dum Jespersen skribis "nia fina rezulto tute ne povis esti malsimila, ech se D-ro Zamenhof mem persone estus cheestinta antau ni" (6). La idistoj plue esprimis moralan kondamnon de la esperantistoj. Couturat direktis sisteman kampanjon kontrau la esperantistoj, dum kiu li prezentis diversajn eksplikojn de la skismo por malestimi la esperantistojn. Ekzemple li argumentis ke Zamenhof mem estis "perfidulo", char li jam proponis reformojn sen konsulti la Lingvan Komitaton. Sed precipe li kritikegis la memkoncepton uzitan de la esperantistoj nome la nocion de "esperantista popolo", kies permeso estus necesa por enkonduko de reformoj.

Kvankam la eksplikoj jam konsideritaj ne estas adekvataj, interesa struktura trajto de la disputo estas sugestita de la argumento, ke aroganteco estis grava faktoro. Ambau tendaroj tiel argumentis. Tio indikas, ke la shlosila demando estis la jena: Kiu havis legitiman autoritaton por fari shanghojn? Finalize la esperantistoj emfazis ordon, preferantaj kontinuecon kaj stabilecon: dum la idistoj insistis pri la antaueco de la sercho por maksimuma perfekteco, do preferis progreson. La sola solvo de tiu konflikto estus la starigo de institucioj kiuj ebligus shanghadon per ordaj metodoj. Pro tio la signifo de la Lingva Komitato estis grava. Ankau la esperantistoj mem malkonsentis inter si pri la ghusta pravigo de lingva konservativismo. Iuj posedis fortan afekcian ligon al la jam ekzistanta lingva strukturo, kaj konsideris la Fundamenton esence valorinda. Aliaj akceptis la netusheblecon de la Fundamento nur pro oportuneco kaj efektive havis kelkajn dubojn. Kun la instituciigho de konservativismo per la Fundamento post la Deklaracio de Boulogne, reformemuloj turnis sin al la Delegitaro. Tiu lasta estis ekstera organizo de homoj, kiuj posedis prestighon ekster la movado. Organizita grupo de intelektuloj prezentis la solan signifoplenan defion al la oficiala ideologio de la movado. Ghi posedis validan autoritaton nur por tiuj, kiuj opinias ke "objektiva vero" estas atingebla en disputo pri la elekto de internacia helplingvo.

Kvankam Zamenhof konservis ligon kun reformema premo dum la vivo de Javal, post la morto de tiu lasta li ne plu havis fortajn ligojn kun reformemuloj. La tradicia strukturo de Esperanto estis afekcie kaj ideologie grava por Zamenhof, kaj li ankau povis apelacii al fundamentismo pro oportuneco: fendonaskaj tendencoj vershajne okazigus dauran disputadon, kaj Esperanto en la tradicia formo jam montrighis praktike valora. Ni rememoru, ke la laiko, la entuziasma amatoro, ne la profesia lingvisto au alia intelektulo delonge estis la tipa propagandisto de Esperanto. Do la fonto de la konflikto farighas evidenta. La Esperanto-movado bonvenigus intelektulojn kondiche ke ili subtenu Esperanton kaj la disciplinon de la movado: kaj multaj estis pretaj fari tion, ekzemple Boirac, Bourlet, Cart kaj Sebert. Sed kiu ajn propono fare de intelektuloj, ke oni enkonduku shanghon en Esperanton simple pruvus la validecon de la argumento, ke intelektuloj estas nefidindaj. La esperantistaro alvokis al la praktiko, tute ne al la teorio. Zamenhof ja konsideris dum sia elpensado de Esperanto faktorojn kiel simplecon de la gramatiko kaj internaciecon de la vortaro; sed li atingis taugan strukturon per hazardeltrovo, ne per abstraktaj logikaj principoj. Oni instituciigis tiun sistemon en Boulogne per akcepto de la Fundamento. La Lingva Komitato elektita en Boulogne konformis al la amatora maniero per kiu Esperanto evoluis: oni tute ne serioze penis selekti ghiajn membrojn lau kompetenteco en Esperanto au lingvoj ghenerale. La Delegitaro, pro ghia intelekta prestigho kaj kredo al adorado de scienco kaj racio, ne estis preta akcepti la autoritaton de grupo da amatoroj kiuj dedichis sin al ekzegezo de la zamenhofa hazardeltrova modelo. Ech por la esperantistoj, la autoritato de la Lingva Komitato ne estis certa. Zamenhof estis preta agi diktatorece, sciante ke li havas sufichan autoritaton por ke la plejmulto de la esperantistoj sekvu lin, senkonsidere al la oficialaj aranghoj. Ankau kiam konvenis al li, li argumentis ke gravaj shanghoj estis tro gravaj por esti lasitaj al la Lingva Komitato, kaj ke nur Universala Kongreso povus decidi pri ili. Evidente do, ekzistis du fokusoj de autoritata konflikto; la unua reprezentighis en la pretendoj de la jam ekzistantaj uzantoj de la lingvo, kontraste al la "objektivaj" pretendoj de racio kaj scienco; la dua reprezentighis en la norma konfuzo interne de la instituciaro de la Esperanto-movado en si mem.

Oni ja povus kritiki Esperanton lau la starpunkto de "racia" gramatiko kaj scienca bazo, kaj ghuste sur tiuj kriterioj oni planis Idon. Sed la esperantistoj povis pravigi sian starpunkton per sia agnosko de pli sociologia perspektivo super Esperanto ol tio uzita de la idistoj. La esperantistoj povis alvoki al la graveco de kontinueco, kaj al la efektiva ekzisto en la praktiko de la esperantista parolkomunumo. Zamenhof konstatis, ke sociaj faktoroj chiam estis gravaj en klopodoj starigi mondlingvon: "Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufichas nomi ghin tia." En konflikto kun la Delegitaro li akceptis, ke sociaj faktoroj estis pli gravaj ol abstraktaj logikaj principoj. Boirac samopiniis, alvokante analogion inter Esperanto kaj aliaj vivantaj lingvoj, kaj argumenante ke Esperanto estas socia fakto. Couturat klare indikis, ke li malestimis tiun perspektivon.

La malsimilaj starpunktoj de la disputintaj partioj kaj la shajna neakordigebleco de la problemo, neeviteble produktis skismon. Baldau poste la esperantistoj preskau chesis interesighi pri Ido, sed farighis pli konservativaj rilate lingvajn aferojn. Alia konsekvenco estis agnosko che la esperantistoj de la neceso de autoritathavaj decidofaraj institucioj. Oni volis eviti dubon estontece pri tiuj, kiuj rajtas paroli en la nomo de la tuta esperantistaro.

Mia sociologia pritrakto de la skismo estus multe malpli adekvata sen la helpo de la utilega kolekto de la leteroj de Zamenhof, redaktita de Profesoro Waringhien (7). Mi do prezentas chi tiun modestan kontribuon omaghe al liaj penoj tiurilataj.

 

1. Louis Couturat: La logique de Leibniz. Hildesheim: Olms 1961. XIV, 608 p. (Repr. de la eld. Paris. 1901)

2.3. Louis Couturat, Leopold Leau: Histoire de la langue universelle; Les nouvelles langues internationales. Mit einem bibliographischen Nachtrag von Reinhard Haupenthal. Hildesheim, New York: Olms 1979. XXX, 576; VIII, 110 p. (Repr. delaeld.Paris 1903-1907.)

4. L.Couturat: Etude sur la derivation dans la langue internationale. Paris: Delagrave (2) 1910. 99 p.

5. L. Couturat: Le choix d'une langue internationale. Paris: Revue du mois 1909. 21 p.

6. Otto Jespersen: An international language. London: Allen & Unwin 1928. 196 p. (Germana trad.: Eine internationale Sprache. Heidelberg 1928.)

7. L.L. Zamenhof: Leteroj. Prezentado kaj komentado de G. Waringhien. Paris: S.A.T. 1948. 1. 1901-1906. XVII, 367 p.; 2.1907-1914. XI, 372 p.