MONDLINGVAJ AKADEMIOJ

De TAZIO CARLEVARO

1. Tipologio

Pluraj movadoj pri planlingvo kreis komitatojn kun lingva celaro. Tiu celaro tamen varias, kaj ni povas rekoni ghenerale tri tipojn.

a) Akademioj kun konservaj kaj lingvoesploraj celoj. Tipa ekzemplo estas la Akademio de Esperanto, kies celo estas la analizo (sed principe ne la gvido) de la lingvo-evoluo, kaj krome la konservo de la lingva unueco.

b) Akademioj kun lingvo-evoluigaj celoj. Tipa ekzemplo estas la frua Ido-Akademio, kiu okupighis chefe (ech se ne nur) pri la lingva plibonigo de la lingvo Ido. Ofte la lingvo-esplora kaj la lingvo-evoluiga celaro povas kunesti, ekz. che la intermilita Ido-Akademio, kiu fiksis la lingvo-uzon, kaj relative malmulton reformis. Analoge funkciis la Volapuka Akademio 1889-1892.

c) Akademioj kun lingvo-diskutaj celoj. Temas pri komitatoj, kiuj ne havas preskriban, sed nur priskriban celon. Ili funkcias kiel opini-intershangha forumo, ne kiel decidejo. Tiaj estis la Akademio de Latino sine Flexione (Academia pro Interlingua) kaj la Novial-Akademio.

Ekzistas krome komitatoj au akademioj, kiuj plej ghenerale, kaj ofte nur flankokupe, pritraktis la kreon au la funkciigon de plan-lingvo. Kelkfoje ili restas en la diskutada stadio; kelkfoje ili atingas la stadion de lingvo-kreo. Ekzemplo tipa estas IALA (The International Auxiliary Language Association).

2. Unuaj Pashoj

La unua komitateca organizajho, kiu okupis sin pri la elekto de mondlingvo, estis la Societe internationale de linguistique. Komitato tiucele starigita proponis raporton en la jaro 1856, lau kiu mondlingvo devas posedi sciencecan karakteron, sed samtempe devas esti klara, simpla, facila, racia, logika, filozofia, richa, belsona, elasta kaj evolukapabla. Tiu raporto konkludas favore al t.n. "filozofia" planlingvo, t.e. favore al lingvo kies vortaro konstruighas per apriore elektitaj senc-unuoj, kaj estis aparte favora al la apriora plan-lingvo de la hispana klerulo Bonifacio de Sotos Ochando.

Dua tiaspeca organizajho estis la Amerika Filozofia Societo (The American Philosophical Society), kiu en 1887 starigis specialan komisionon por esplori la valoron kaj taugecon de la tiam disvastighanta Volapuk. La raporto de tiu komisiono malfavoris Volapukon kaj konkludis, ke tauga planlingvo devas bazighi sur arja fundamento (sur lingvoj angla, franca, germana, hispana, itala kaj rusa), devas havi fonologian skrib-sistemon, nur kvin bazajn vokalojn, kaj skribighi per latina aboco. La vortaro devas esti internacia, kaj la morfologio devas esti analiza. Pri Esperanto, tiu komitato opinias, ke ghi estas grandparte konforma al la ellaboritaj rekomendoj. AFS klopodis interesi asociojn de kleruloj al kongreso por kreo de lingvo lau la konkludaj rekomendoj, sed la invitoj falis senehhe.

3. Volapuka Akademio

Volapuk estas la planlingvo, kiun ellaboris la badena katolika sacerdoto Johann Martin Schleyer. La autoro ghin prezentis en la jaroj 1879-80. Temas pri lingvo ege aglutina kaj sinteza, kun duoninventitaj radikoj kaj tute inventitaj afiksoj. Ghi ghuis grandan entuziasmon, sindedichon kaj sukceson, kiu kulminis en la jaro 1889, kaj poste rapide malkreskis.

Okaze de la dua internacia kongreso de Volapuk, kiu okazis en Munkeno en la jaro 1887 kun pli ol 200 partoprenantoj, estis kreita prilingva Volapuka Akademio Internacia (Kadem Bevunetik Volapuka), kies celo estis helpi la kreinton de Volapuk, Schleyer, en la pluevoluigo de la lingvo mem. Temis pri hierarkia komitato, konsistanta el estro (cifal), Schleyer mem, kaj el afergvidanto (au direktoro: dilekel), la granda franca Volapuk-pioniro Auguste Kerckhoffs. 17 lingvospecialistoj el 12 landoj estis elektitaj kiel unuaklasaj akademianoj (kademals), kaj oni antauvidis la alelekton de duaklasaj akademianoj {kademelsh) kaj de korespondantaj akademianoj (kademans). Schleyer koncedis al Kerckhoffs, ke la organiza formo decidita en Munkeno estu konsiderata nur kiel provizora kaj ke definitivigo (au aliigo) de la akademia strukturo decidighos en la pliposta kongreso internacia (kiu okazos en Parizo en la jaro 1889). Krome, Kerckhoffs ricevis de Schleyer la permeson alelekti al la 17 akademianoj 7 kromajn de li selektitajn homojn. Organo de la akademio estis cirkuleroj de la direktoro (Zulags), kaj krome la organo, kiun direktis Kerckhoffs mem: Le Volapuk. En 1889 okazis en Parizo la tria internacia kongreso de Volapuk. Tiu kongreso aprobis novajn statutojn de la Akademio, lau kiuj celo de la Akademio estas kompletigi kaj plibonigi la gramatikon kaj vortaron de Volapuk. Tamen jam antau 1889 eksplodis konflikto inter Schleyer kaj Kerckhoffs, char la unua interpretis chi tiun celon malgrandige, nome li permesis maksimume richigi Volapukon, dum chi-lasta intencis reformi ghin radikale cele al lingvo-simpligo. Kerckhoffs sukcesis forigi la Schleyeran vetoo-rajton ene de la Akademio. Schleyer mem neniam konsentis kun chi tiu esenca limigo de siaj autorrajtoj, kaj kiam Kerckhoffs proponis al la Akademio blokan reformon de Volapuk, Schleyer eksigis bloke la tutan Akademion.

En 1890 Schleyer mem elektis novan Volapukan Akademion, el homoj plene fidelaj al lia lingvo-konceptaro. Ghi tamen restis esence neaktiva, kaj lau la malmultaj informoj, kiuj aperis pri ghi en la centra organo de Volapuk Volapukabled lezenodik ghi limighis je la aprobo de la decidoj de Schleyer. Tiu nova Akademio malaperis senspure jam en 1893.

En la jaro 1910 ighas estro de Volapuk (cifal Volapuka) prof. d-ro Albert Sleumer (du jarojn antau la morto de Schleyer). D-ro Arie de Jong submetis al li sian planon de reformo de la lingvo Volapuk (1921), kaj kiam tiu reformo estis preta (1929), li submetis la tuton ne plu nur al Sleumer, sed ankau al Jakob Sprenger. Sleumer, De Jong kaj Sprenger estis la lasta triopo, kiu gvidis la lingvan evoluon de Volapuk kvazau malgranda Akademio.

4. Internacia akademio de lingvo universala

La far-de Schleyer eksigita Akademio ne pro tio malaperis. Kelkaj anoj (fidelaj al Schleyer) eksighis el ghi, sed la plejmulto restis. Pro ne bone komprenataj kauzoj, tamen, Kerckhoffs, post la bloka prezento de Volaptik-reformoj, ekmalinteresighis kaj pri la lingvo kaj pri la Akademio, kies agado stagnis. Paralele, multaj akademianoj prezentis proprajn pli malpli radikalajn reformojn de Volapuk au ech proprajn projektojn. En 1893 la Akademio elektis novan direktoron: temas pri la petrograda ingheniero Valdemar K. Rosenberger, kiu pushas la Akademion al nova aktivado. Tiamaniere, pere de cirkuleroj (kiuj baldau nomighos ne plu Zulags, sed Sirkulari), li decidigas la akademianojn forlasi la bazon de Volapuk direkte al internacieco (1895). Dum la direktoreco de la usonano A. Holmes aperis finfine la kreita lingvoprojekto Idiom Neutral (1902): la nomo de la Akademio eksvolapukighis, kaj farighis Akademi Internasional de Lingu Universal. Tio montras, ke la lingvoprojekto estis novlantinoida analiza lingvoprojekto. Tiutempe la Akademio konsistis el 15-36 akademianoj: chiu akademiano estis koopte elektata por 5-jara periodo, kaj estis reelektebla. En 1908 finighis la direktora periodo de Holmes, kaj Idiom Neutral (pri kiu diskutis la Akademio en sia nova organo Progres) malaperis.

5. Academia pro Interlingua

Giuseppe Peano, fama itala matematikisto, ekokupighis pri plan-lingvo studinte la verkojn de Leibniz pri planlingvaj problemoj. Li ekverkis artikolon en klasika latina lingvo, kaj iom post iom, prezentante sian lingvoprojekton, li forigis la koncernan latinan fleksion. Li finis sian artikolon per latina lingvo sen fleksioj, kiun li nomis Latino sine Flexione (1903). En 1904 li publikigis la unuan eldonon de sia "Vocabulario commune" (komuna intereuropa latinoida radikvortaro), kies tria eldono en la jaro 1915 havos 14.000 radikojn. Eri 1909 li ekpublikigis la revuon Discussiones. Samjare li elektighas kiel direktoro de la Idiom-Neutral-Akademio, kiu akceptas la revuon de Peano kiel oficialan organon, kaj pli poste (1910) akceptas ankau lian lingvon. Krome, oni aliigas la nomon de la lingvo: de Latino sine Flexione al Interlingua. Ankau la nomo de la Akademio shanghighas: ghi nomighas ekde 1910 Academia pro Interlingua. Rosenberger kaj kelkaj aliaj ne konsentas kun tiu evoluo: ili fondas novan periodajhon Progres, en kiu ili ellaboras kaj prilaboras idon de Idiom Neutral: Idiom Neutral Reformed.

Cetere la nova Akademio ne ricevas nur novan nomon, sed ankau novan statuton. En 1909-1910 la konsisto de tiu akademio shanghighis: per jara pago chiu ajn tion deziranta povis alighi kaj ighi akademiano; krome la celo de la Akademio ne plu estis evoluigi au flegi lingvon, sed simple diskuti pri io ajn koncernanta novlatinoidan lingvoplanadon. Pro tio la sinteno de la Akademio ighas chiam pli liberala: en ghia organo aperas artikoloj en multaj planlingvoj, grand-parte pausajhoj, plibonigoj au idoj de Latino sine Flexione. La unua mondmilito haltigas la laborojn de la Akademio inter 1915 kaj 1921. En 1913 Discussiones malaperas: ghin anstatauas la far-de Peano redaktita Academia, inter 1914 kaj 1927. Fine, oficiala organo de la Akademio ighis Schola et Vita, kiun redaktis la italo N. Mastropaolo (1928-1939). La Akademio de Interlingua malaperis definitive dum la dua mondmilito. En 1958 alvoko aperinta en Utrecht (Nederlando) provis rekunigi la restantajn amikojn de Latino sine Flexione, sed ghi restis senehha: la lastaj Peano-anoj vershajne alighis al la samnoma, sed pli lastatempa IALA-Interlingua.

6. La Ido-Akademio

En la jaro 1900, okaze de la Universala Ekspozicio en Parizo, grupo el francaj kaj eksterlandaj sciencistoj, sub la gvido de la filozofo kaj logikisto Louis Couturat, kaj de la matematikisto Leopold Leau, fondis Delegitaron por la Alpreno de Lingvo Internacia. Ghia celo estis interesi la Internacian Asocion de la Akademioj al selekto de planlingvo. La esperantistoj entuziasme kunhelpis trovi aprobantojn por la agado de tiu Delegacio. En 1907 la Internacia Asocio de la Akademioj deklaris sin nekompetenta pri la demando. Tiam, la gvidantoj de la Delegacio, anstatau rezigni, au provi alimaniere, decidis kunvenigi la anojn de la Plenuma Komitato de la Delegacio (kiu konsistis el tutmonde famaj sciencistoj) por ke tiu Komitato mem decidu pri la selekto. Sekretarioj de tiu Komitato estis Couturat kaj Leau. La Komitato kunvenis fine de 1907 en Parizo, kaj dum 18 kunsidoj ghi auskultis la reprezentantojn de pluraj lingvo-projektoj. Zamenhofon reprezentis Louis de Beaufront (kies vera nomo estis Louis Chevreux). En oktobro 1907 la Komitato decidis selekti Esperanton, kondiche ke en ghi oni enkonduku la reformojn, kiujn oni legis en broshuro porokaze publikigita far-de iu neniam antaue audita "Ido". Montrighis, ke Louis de Beaufront alighis rapidege al la projekto de tiu mistera "Ido". Pli poste, li deklaros, ke li mem estas la autoro de la broshuro kun la reforma lingvoprojekto. Hodiauaj studoj tamen pruvas, ke li estis nura pajlohomo: la vera "Ido" estis unu el la sekretarioj mem de la Komitato, nome Louis Couturat.

Granda parto de la esperantistoj, kaj aparte la Lingva Komitato, rifuzis aliigi Esperanton. Tiam la Komitato kreis specialan Komisionon (kun W. Ostwald, Louis Couturat, O. Jespersen, Baudoin de Courtenay kaj L. de Beaufront), kiu dum kelkaj monatoj ellaboris definitivan projekton el la skemo proponita de "Ido". Ekde 1908 (kaj ghis 1914) aperis la grava revuo Progreso, unue en Esperanto, poste en la nova lingvo, kiun oni nomis iom post iom Ido. En 1909 estis fondita internacia Uniono dil Amiki di la Linguo Internaciona, lau kies statuto kreighis la unua Ido-Akademio. Sekretario kaj chefa aganto en la Akademio estis Couturat, kiu aperigis la lingvajn diskutojn de la Akademio, kaj ties decidojn, en Progreso. Ghenerale iu idisto proponis lingvan aliigon, au aldonon, au forigon. Dum certa tempo ekestis diskuto, kaj fine la Ido-Akademio, sur la bazo de indikoj proponitaj de Couturat, decidis pri la demando. En marto de la jaro 1912 la Akademio mem decidis, ke nenio plu estos aliigota dum certa periodo, por ke la lingvo elprovighu trankvile (unua periodo de stabileco). Tiu unua periodo de stabileco rompighis en 1913 pro kelkaj reformoj, sed ilin sekvis tuj nova periodo de stabileco, kiu devintus dauri de 1914 ghis 1924. Tiu decido haltigi la reformojn vekis ioman malentuziasmon inter la idistaj reformemuloj: Jespersen forlasis Idon, kaj la Komandanto Charles Lemaire ekdisputis kun Couturat. Baldau tamen misa destino trafis la Ido-movadon: Couturat subite mortis en automobil-akcidento milit-komence (1914).

La Ido-movado revivighis militofine, kaj ekde 1921, preskau chiujare, okazis internaciaj Ido-renkontighoj. Renaskighis ankau la Akademio de Ido, organo de la lingve konservativa internacia organizajho Internaciona Ido-Uniono. En 1924 la Akademio decidis aldoni al Ido nur en vortara kampo, kaj nenion plu shanghi en ghia gramatiko ghis 1928. Tio tre malplachis al la reformemaj idistoj, kiuj grupighis chirkau la duonoficiala (kaj plej vaste legata) monata periodajho Mondo. Pro tio en 1927 tiu organo malfermighis al lingvaj diskutoj pri reformoj. La disputoj inter konservativuloj kaj reformemuloj ighis tiel akraj, ke jam en 1928 la Ido-Akademio decidis ne plu uzi Mondo kiel organon, kaj preferis adopti propran organon, disponigitan de la konservativa idisto A. Noetzli (Ofical Informilo dil ldo-Akademio, 1928-1929). En 1929 la skismo plenumighis: granda parto el la reformemuloj migris al Occidental, kaj parto, kune kun la revuo Mondo, al la jhusnaskita Novial (1929). La Ido-movado restanta reorganizighis: la ankorau hodiau ekzistanta Uniono por la Linguo Internaciona naskighis en 1929. La Ido-Akademio, nun sen ekstremaj reformistoj, reorganizighis kaj adoptis kiel oficialan organon la renaskitan Progreso (ekde 1931, ghis nun). La nova akademio havis de 9 ghis 15 anoj, estis organo de ULI, kaj elektighis far-de la diplomitaj Ido-instruistoj. Ghia celo estis la perfektigo kaj la unueca evoluigo de la lingvo mem. Kelkaj idistoj kaj kelkaj akademianoj provis intertempe ankorau reformi la lingvon, sed la konservativa idistaro, nun majoritata, malhelpis tion. Lasta skismo okazis en 1934: samjare la Ido-kongreso decidis pri nova stabileco-periodo, kiu devintus dauri ghis 1937. En chi tiu jaro la Akademio, unuanime, decidis, ke kiel bazon de lingvaj diskutoj oni adoptos la "klasikan" Idon de 1913. Al la idistoj estos permesate utiligi nur prove novajhojn, eventuale nur en literatura kaj scienca kampoj.

La Ido-Akademio restarighis post la dua mondmilito, sub la direkto de S. Auerbach, reveninta al Ido post Novialista fazo. Post la morto de Auerbach, tamen, dum la unuaj sesdekaj jaroj, la akademio iom post iom "endormighis". Ghi absorbighis rekte en la Komitaton de ULI, kies "lingva sekretario" vakos dum multaj jaroj (dum la 7O-aj jaroj). Nuntempe Ido ne plu havas ian lingvan komitaton, kvankam depost kelkaj jaroj ULI ree havas lingvan sekretarion.

7. Occidental (Interlingue)-Akademio

Occidental estas novlatinoida lingvo kreita post longaj studojaroj far la iama volapukisto kaj esperantisto Edgar von Wahl en 1922. Jam dekomence ghi altiris plurajn lingve interesatajn idistojn. La unua iaspeca "fundamento" de tiu lingvo aperis vortarforme nur en 1925 (Radicarium directiv in 8 lingue, de E. von Wahl). En 1927 la Occidentalistoj centrigis la gvidon de sia movado en Austrio (nome en Vieno): tie aperis la centra kaj longe sola periodajho Cosmoglotta (pli frue: Kosmoglott), kaj en tiu urbo trovighis la centra sidejo de la internacia Occidental-Union. Organo de Occidental-Union estis la Occidental-Academie, konsistanta el chirkau 10 personoj. Ili havis la rajton decidi pri shanghoj, aldonoj kaj novigoj en la lingvo. Tamen, kvazau konsulta komitato, oni kreis alispecan, pli vastan organon, nomatan Comite Explorativ del Lingue International Auxiliari (CELIA), kiu diskutis pri diversaj lingvaj demandoj, proponis solvon au solvojn al la Akademio, kiu cetere estis la sola instanco decidopova. La diskutoj kaj la decidoj regule aperis en Cosmoglotta. La Akademio celis definitive normigi la lingvon Occidental. Kiel bazo estis prenita la vortaro de Joseph Gar Deutsch-Occidental-Worterbuch (kiun reviziis von Wahl). En 1933, pro la malserena internacipolitika horizonto, oni decidis centrigi la tutan Occidental-movadon en Svislando, nome en la vilagho Chapelle. Tie, grupo svisa eklaboris kun la en Svision enmigrinta Ilmari Federn (1937) pri normigita vortaro (Vocabularium fundamental, grandparte ankorau reviziita far-de E. von Wahl.). La eksplodo de la dua mondmilito devigis la en Svisio centrigitan Occidental-Union malfondi la ghistiaman Akademion, kreante portempan Akademion (Academie Interimari de Occidental), kiu konsistis el du bone kunlaborantaj grupoj: unu en Svisio, kaj la alia en Svedio. Tiu normiga laboro dauris ghis 1947, kiam aperis, sub la redakto de Ric Berger, Fundamental Vocabularium de Occidental. Tiam la portempa akademio iom post iom endormighis pro farita laboro: ankorau la shangho de la nomo "Occidental" al la nomo hodiaua "Interlingue" (1949) okazis sen konsulti la akademion. Nuntempe la forvaporighanta Interlingue-movado vershajne ne plu tre bezonas akademion.

8. Novial-Akademio

La konata dana lingvisto Jespersen, kiu jam kunlaboris en la kreo de Ido, en la jaro 1928 proponis novan novlatinoidan lingvo-projekton Novial (Nov Intemational Auxiliari Lingue). En 1929 alighis al ghi manpleno da eksidistoj, kune kun la cetere bone konata Ido-revuo Mondo. En 1934 Jespersen decidis radikale reformi la lingvon por proksimigi ghin al Occidental. Porokaze, Mondo alinomighis al Novialiste. Montrighis tamen, ke la novialistoi estas homoj lingve tre sendisciplinaj, kaj pro tio kaj eble ankau char Jespersen ne havis la tempon profunde okupighi pri sia projekto, oni fondis Lingual Jurie del Novialistes (1937), kiu proponis novajn plibongojn kaj aliigojn. Tio tamen ne malgrandigis la lingvan kaoson en la movadeto mem, char la decidoj de tiu komitato estis ne devigaj, sed nur indikaj. Novial, kune kun sia lingva komitato, malaperis dum la dua mondmilito.

9. IALA (The International Auxiliary Language Association)

IALA estis fondita far-de la usona mecenato Alice Morris Vanderbildt kun la celo studi, diskuti kaj eksperimenti pri chiuj demandoj koncernantaj la mondlingvan problemon. Kroma celo estis akceli la solvon de tiu problemo mem. Ghi efikis sur tutmonda nivelo en sciencaj kongresoj, studoj, eksperimentoj kaj libropublikigoj, eventuale en formo de subvenciado. Bedaurinde en 1933 ghi decidis mem krei lingvon, kies unua skizo estis publikigita en 1945 (General Reporf). La lingvo de IALA, fakte kreitajho de ties lasta chefdirektoro Alexander Gode, estis publikigita en 1951 sub la nomo Interlingua. Tuj poste IALA malaperis pro la morto de sia mecenato Alice Morris. Interlingua havis ioman renomon chefe en Usono, sed neniam formighis lingva komitato, kiu okupighus pri ties evoluo. IALA mem estas ekzemplo de asocio, kiu okupighas pri planlingvo kaj planlingva problemo, kaj atingas la stadion de lingvokreo.

10. Akademio de Neo

En 1961 la italdevena belgo Arturo Alfandari publikigis lingvo-projekton Neo, kiu iom similas al Esperanto, sed estas pli apriora. Postan jaron formighis internacia asocio de neistoj {Amikos de Neo), sed grava malsano de Alfandari malhelpis, ke ghi ekaktivu kun certa sukceso. Por eviti malaperon de Neo oni kreis Neo-Akademion (Akademio de Neo), kies celo estis flegi kaj kvazau fondumece gvidi la disvastigon de Neo. Fakte, tiu akademio montrighis nura fantomajho, kaj Neo mortis ech antau sia autoro (1969).

Tekstoj konsultitaj

Periodajhoj ekzamenitaj: