De unu chefurbo al alia

(impresoj pri Ago-Semajno en Zakopane)

Zakopane vere estas chefurbo de vintraj sportoj en Pollando. Tie somere okazos la IJK, kaj nome tie la organizantoj, varsovia junulara E-klubo "Viavento", efektivigis dum la Novjaro Ago-semajnon.

El Jalta - tute alia chefurbo, tiu de somera ripozo kaj sporto en Ukrainio - al Zakopane venis granda grupo: 9 esperantistoj kun 5 familianoj kaj geamikoj. Kaj ne hazarde, char auguste en Jalta gastis pasportserve cheforganizantoj de la arangho Irmina kaj Irek, kiuj agitis la jaltanojn partopreni ghin. La jaltanoj konsentis, sed klarighis, ke la afero estas pli komplika, ol ili opiniis, char ekde januaro oni planas enkonduki en Ukrainio novajn elsterlandajn pasportojn kaj tial rifuzas fari la malnovajn. Sed la pasportojn havis neniuj junaj klubanoj. Kion do fari? Ni decidis tuj varbi gejunulojn, kiuj jam havas la pasportojn: organizis chi-cele renkontighon kun la E-klubo, kaptis kelkajn tiujn kaj ekis 20-personan E-kurson (nun post dumonata instruado restas 15). Preparo al la vojagho estis klopoda kaj komplika, char koincidis kun la balotaj eventoj en Ukrainio. Ankau la veturado estis longa kaj laciga. Kiam la grupo je la sesa matene finfine venis al Zakopane, trovis la lernejon, sed longe ne povis trafi enen, char tie chiuj dormis, ni ekpanikis. Tiom pli, ke oni skribis pri la sporta lernejo, sed sur ghi estis shildo pri la lingva. Fine iuj ekaudis niajn malesperajn kriojn, ni okupis unu lernochambron kaj tuj surmatracighis.

Chiuj partoprenantoj situis en lernochambroj sur tria etagho. Tie estis 70-80 homoj, el kiuj duono - amikoj de esperantistoj au venis kun celo lerni la lingvon. Je dispono de chiuj estis konstanta senpaga tablo kun kafo-teo. Chiuj kunportis manghajhon au achetadis ghin en apuda vendejo, tial manghejo ne estis bezonata.

Preskau tuj oni komencis pridiskuti la Ago-tagon, kiu okazis post kelkaj tagoj. Decidis aranghi tabulon kun allogaj E-agitajhoj kaj prepari centojn da flugfolioj. La Ago-tago pasis aktive. Dekoj da esperantistoj venis al la chefa strato. Char ili havis surveste verdajn paperajn stelojn kaj la parto ech verdajn stelojn survizaghe, la marsho tra la strato aspektis kvazau demonstracio. Ni haltis fine de la strato kaj komencis disdoni la flugfoliojn. Certe en Zakopane, kie oni allogas ripozantojn per diversaj folioj pri restoracioj k.s., multaj rifuzis preni niajn flugfoliojn, ech sen scivoli pri kio ili temas. Tamen apartaj kazoj estis tre plezuraj por ni. Unufoje la tabulon (standon) aliris juna brazilano kaj, ekvidinte ke temas pri Esperanto, ege ghojis. Alikaze aliris esperantistino el Zakopane, kiu partoprenis en 1957 jaro la jubilean UK en Varsovio.

Polan vesperon mi partoprenis nur parte, char forkuris al la urbo inviti geedzojn el Jalta, kiuj venis kun ni, sed luis chambron en la urbo. Vidis nur parton de bonega koncerto de infana ensemblo.

En internacia vespero ni konatighis kun la kutimo intergratuli dum la Kristnaska vespero. Oksana el Kievo plenumis ukrainajn kantojn en Esperanto kaj mi rakontis anekdotojn pri mia forgesemo. Sed unu anekdoto naskighis 31-an de decembro, kiam mi anstatau vorto "arangho" misaudis "orangha" kaj klarigis al chirkauantoj, ke ni, krimeanoj, estas plejparte "bluaj". Sekvamatene oni informis min, ke dum la novjara balo unu el la partoprenantoj (agha) altrudis sin al niaj junuloj...

La balon pretigis amaso de dezirantoj kaj rezulte la salono aspektis impone: centoj da diverskoloraj globoj kaj girlandoj surplafone. Estis invititaj chiuj dezirantoj el la subaj du etaghoj, rezulte nombro de la festantoj duoblighis. La diskoteko dauris la tutan nokton, interalie ne nur la novjaran.

Sekvan vesperon restis nur la tria-etaghanoj kaj mi sukcesis prezenti por ili seancon de telepatio, post kiu multaj petegis min malkashi la sekreton. Ankau apudsidanta Ludmila el nia grupo, kiun mi decidis vengheti pro shia rifuzo kundanci (poste evidentighis, ke shi simple ne komprenis, ke mi shin invitis). "Rememoru - diris mi al shi - kiun vorton vi ekpensis post kiam mi invitis vin danci. Tiumomente shi jam tute kredis, ke mi kapablas legi chiun shian penson kaj terurighis, char tute ne memoris, kion shi pensis tiam (ankau mi).

Aliaj gravaj programeroj: urboludo, ekskurso al nacia parto en Tatroj.

La plej frapaj momentoj kaj impresoj?

La aranghon vizitis internacia familio el Germanio, kiu ripozis apud Zakopane: japano, polino kaj du belaj filoj, denaskaj esperantistoj .

76-jara homo, kiu aspektis tiel malmoderne, ke mi konsideris lin iu senlabora mizerulo. Evidentighis, ke li bone parolas esperante, loghas ermite che iu lago en Pollando, okupighas pri kontraumilita agado, partoprenas sciencajn konferencojn chi-temajn, havas sian retejon kaj… planas veni Jalton por velboatado kaj montgrimpado.

Belvestitaj abioj en multaj kortoj.

La krucoj surmure en chiu lernochambro.

La kutimo shpruci champanon al preterpasantoj dum la novjara festo.

Gastamo de la organizantoj, kies kulmino estis kiam antau nia forveturo Irek enmanigis al chiu el ni po pakajho de rostita kokinajho. Tre trafe!

Kaj nun pri la grupanoj, kies opiniojn mi kolektis kaj priskribas.

Guldjhan kaj Sergeo, studentoj de Humanitara instituto (angla kaj franca lingvoj) por veturi kun ni devis ekzamenighi anticipe kaj tial partoprenis nur 10 lecionojn de la E-kurso. La pluajn lecionojn ili ricevis de mi entrajne. Tamen en la arangho ili bone praktikis la lingvon kaj ne krokodilis. Poliglotema Ivan (7 lingvoj) uzis la eblecon praktiki la polan, anglan kaj chehhan. Surstrate li konatighis kun iuj polaj junuloj, bierumis, babilis kun ili kaj subite komprenis, ke ili konsideras lin polo. Ludmila, menaghero pri turismo, la tutan tempon babilis en Ghangalo (oni povis tutan tagon uzi 10 komputilojn senpage). Sergeo, turisto, entrepretisto de la angla kaj franca, chiutage forkuris montojn. Mikaelo, fama en Jalta pentristo, faris ekspozicion per fotokopioj de siaj pentrajhoj. Igorj, kiu ne praktikis la lingvon dum 15 jaroj, kun miro flue ekparolis kaj lia 15-jara filino Olga firme decidis lerni esperanton. Rezulte fine de la arangho al IJK decidis alighi 10 jaltanoj. Ankau ni kontentigis niajn "personajn" interesojn: varbis esperantistojn al la 11-a Internacia E-festivalo "Velura Sezono", kiu okazos en Jalta 10-18-an de septembro, rerigistris 6 E-diskojn, forveturigis donacitajn de la organizantoj 2 diskojn kun fotoj de la arangho.

Grandan dankon al Irmina kaj Irek, chefaj organizantoj de la Ago-semajno!

Jefim Z. - jalta junulara E-klubo "Tero"