Pri Valerij kaj ne nur pri li.

Movado sen historio ne havas estonton

En komenca periodo de mia E-vivo mi sukcesis konatighi kun multaj eminentaj esperantistoj, kiuj estis vivaj tiam. Chiuj ili, mi certas, okupos indan lokon en estonta E-Enciklopedio. Sed mi volas rakonti pri unu el vershajne ne malmultaj samideanoj, kiuj ne havas grandajn sciencajn titolojn au verkojn, farintaj ilin konataj al esperantistaro. Pro sia modesteco ili tute ne estas konataj al esperanta publiko ech en sia lando, sed nerimarkeble kontribuas al la movado dank' al sia neordinareco kaj autoritato en la eksteraj rondoj.

Tio estis antaulonge, en la fino de la 60-aj jaroj. Tiam mi loghis en apudmoskva urbo Kolomna, kie jam kelkajn jarojn agis aktiva junulara E-grupo.

Mi babilis kun iu konato, kiam li subite ion rememoris kaj emocie eldiris:

- Mi hodiau parolis en kafejo kun iu tre interesa homo. Li legis eksterlandajn gazetojn, sidante che la sama tablo, kaj al mia demando, kiujn fremdajn lingvojn li posedas, nomis kelkajn.

- Do, kio vin impresis, multaj ja scias po kelkaj fremdaj lingvoj - replikis mi.

- Sed inter tiuj estis ankau esperanto kaj al la demando, kiun lingvon li pleje shatas, respondis - Esperanton. Evidentighis, ke li tute ne konas aliajn esperantistojn en la urbo.

Venis mia vico ekmiri. Chu vere en la urbo estas bona esperantisto, kiun mi ne konas? Ja mi alkutimighis, ke chiuj kolomnaj esperantistoj estas miaj lernantoj. Unufoje oni diris al mi, ke en la Pedagogia instituto aperis instruisto el alia urbo, kiu scias esperanton. Mi tuj renkontighis kun li, sed, ho ve, li fakte estis nur komencanto... Do, kaptinte informon, ke la homo estas instruisto de muziko en la distrikta muzika lernejo Valerij Jerohhin, mi tuj kuris tien.

En la lernejo mi vere trovis tiun homon. Li aghis ch.35-jarojn kaj aspektis sufiche ordinara je la unua impreso - kun okulvitroj, kalveta, kun ventreto.

Al mia demando en la rusa, chu li parolas esperante, respondis, ankau ruse, jese.

- Do, chu ni parolu? - proponis mi, chi-foje esperante.

- Volonte - respondis li.

Kaj ni komencis. Mi uzis chiam pli kaj pli malfacilajn parolturnojn kaj li respondis ech per la pli komplikaj. Ni simple ghuis la lingvon interparolante!

Tiel ni konatighis. Li estis kabineda esperantisto, ne la movadano. Li ech iam diris al mi, ke ne aktivas, char esperanto tutegale venkos sen lia helpo. Sed li estis tre autoritata por mi, char pri multo li estis pli sperta, ech pri tio, kio estis en sfero de miaj interesoj kaj inklinoj. Ekzemple, muzike mi "edukighis" je jhazo, multon sciis pri ghi. Sed evidentighis, ke li estas faka specialisto pri jhazo. Iam mi rakontis pri Muzilo, speciala internacia muzika notaro, inventita de iu pola profesoro pri muziko, sperta esperantisto. "Chu vi audas, Lunjo,- li turnis sin al la edzino- estas nome tio, pri kio mi parolis al vi, la sama ideo." Kaj mi ekpensis tiam, ke vershajne chiu profesoro de muziko, kiu estus samtempe profesia esperantisto, venus al tiu ideo.

Poste mi ofte interesighis pri lia esperantistigho kaj chiam audis ion novan por mi. La lingvon li ekstudis antau la Tutmonda festivalo de junularo kaj studentoj, kiu okazis en Moskvo en la 1957-a. Tiam al la festivalo intencis veni multaj eksterlandaj esperantistoj kaj la registaro deziris montri, ke Esperanto en Sovetunio ekzistas. La movado nur komencis reaperi. Apartaj iamaj aktivuloj revenis el ekzillokoj, malliberejoj kaj iuj el ili provis instrui la lingvon. La novaj esperantistoj estis unuopaj. Valerij, kiu tiam studis en Moskvo en la shtata konservatorio trovis iun lernolibron de esperanto kaj trastudis ghin. Li pensis tiam, ke li estas unusola nova esperantisto en Sovetunio. Dum la festivalo li ekaudis surstrate paroladon en esperanto - estis grupo de junaj esperantistoj el okcidenta Germanio - aliris kaj ighis interpretisto por ili. Post unu jaro en la centra Muzeo de muzika kulturo oni ekinteresighis pri taglibro de Taneev, kiun tiu dum duonjaro skribis en Esperanto, kaj kiam hazarde eksciis, ke Valerij posedas la lingvon, proponis al li traduki la taglibron al la rusa - estis la unua perlaborajho de la tiama studento Jerohhin.

Iam mi venis al li kun interesega artikolo en la fama gazeto " ". Temis pri juna esperantisto el Irkutsk, kiun iu moskva psikologo hipnotis kaj sugestis, ke tiu estas en fora estonto. La junulo ekparolis esperante kaj miris, ke oni apud li ghis nun parolas ruse. Li povis paroli ruse, sed ne komprenis frazojn, kiuj entenis idiomojn. La artikolo aludis je kosmopolitismo de Esperanto. Ja oni ech sian lingvon povas forgesi - jen kio povas okazi, se propagandi esperanton. Valerij ekrigardis la artikolon, ekridetis kaj komencis rakonti detalojn pri la okazintajho. Evidentighis, ke la junulo estis lia E-lernanto. Ankau la nomon de la hipnotisto li diris kaj post multaj jaroj la sorto interkonatigis nin. Iu el moskvaj esperantistoj donis al li mian adreson, kvankam li ne estis esperantisto, kaj li vizitis min autune, ghuste en la tempo, kiam okazis la festivalo "Velura sezono". Certe, mi uzis lin - petis hipnotigi grupon de la partoprenantoj. Li estas nun fama moskva psikologo Arkadij Jegides.

Jerohhin estas vera rusa intelektulo en la plej bona senco de la vorto. Vere talenta, scianta multon pri multo. Kion mi povas aldoni? Li shatas bieron (vershajne pro tio havas ventreton). Loghante en Kolomna, li laboris en Moskvo - estis unu el redaktoroj de la centra eldonejo "M". Kelkfoje semajne li veturis al la laborejo per elektrotrajno (tien-reen dum ch.5 horoj).

Mi jam delonge ne vidis lin. Kion li faras nun? Se mi scius lian telefonnumeron, mi, kredu min, tuj telefonus al li... Hej, mi ja povus telefoni al Leonid Borisov, kiu ankau loghas en Kolomna kaj nepre devas chion scii pri Valerij. Malmultaj jam konas Lechjon, sed en 70-80-aj jaroj lia gitaro priservis multajn E-tendarojn.

- "Hallo, Lonja, saluton, kara! Mi volas mirigi vin - mi jhus finverkis rakonton pri Valera Jerohhin. Hierau tute neatendite aperis deziro skribi pri li. Mi nur volas demandi, pri kio li okupighas nun, kie laboras?

- "Pri kio okupighas? - audighis responde - pri muziko, certe. Kie laboras? Hejme. Li ja estas doktoro pri artscienco".

- Kiam li farighis la doktoro? Antau kelkaj jaroj li ech kandidato ne estis. Au li simple modeste prisilentis?

- Jes, ne estis. Oni, sciante liajn meritojn, igis lin defendi la doktoran sen la kandidata.

Kion do aldoni? Mi volis skribi pri iu ordinara sentitola esperantisto, sed jen kio li estas nun. Chu povus esti pli bona fino?

........................................................................................

Ci-somere mi partoprenis IVERO-3 (Ivanova veterana E-renkontigho), de kie veturi al Kolomna - "mansvingi", des pli, ke la renkontighon partoprenis ankau Ljonja. Do ni veturis al Kolomna kune kaj al Valerij venis ankau duope. La familia paro ghoje akceptis nin. Lunjo, la edzino, kiel chiam estas junaspekta, sed Valerij videble dikighis, ighis pli solida. Chetabla konversacio rapide viglighis - helpis abunda drinkajho. Mi penis resti sobra por ne fiaskigi la intervjuadon, kion mi ne povas diri pri la aliaj viroj. Pridemandi ighis pli kaj pli malfacile. Al chiuj demandoj Valerij reagis tre emocie: eksplodoj de rido kaj gestado intermitigis la frazojn. Kun peno mi eltiradis pecetojn de liaj rememoroj. Tamen ion sukcesis.

Dekomence detalojn pri lia esperantistigho. Li rememoris, ke en 1956 jaro, baldau post la nokta raporto de Nikita Hrushchov pri la kulto de personeco, li ekvidis en la konservatoria biblioteko gazetan artikolon, en kiu estis mencio pri Esperanto lige kun la okazonta Festivalo. Strange - ekpensis li - la lingvo aperis antau 70 jaroj, sed mi neniam audis pri ghi. Li tuj vizitis la shtatan bibliotekon, trovis iun antaurevolucian E-lernolibron kaj reskribis ghin plene, kun la vortaro. Preskau samtempe en apuda brokantejo trovis dikan "Fundamenta krestomatio" kaj parkerigis ghin. Sekvatage en alia brokantejo trovis "Universala vortaro" de Zamenhof, eldonitan en Varsovio en 1898 jaro.

Dirinte tion, Valera jhetis sin al unu el la libroshrankoj kaj eltiris malgrandan libreton (mi neniam audis pri la vortaro, ghi estis fakte kolekto de kelkaj E-shlosiloj). Tiamaniere li ekposedis la lingon (en tiu tempo li sciis nur unu fremdan lingvon - germanan).

La dua mia demando estis pri la okazintajho en Irkutsk. Li insiste rifuzis, ke instruis tie Esperanton, ech al la junulo, kiu en hipnota stato ekparolis esperante. Mi nur rakontadis dum la vesperaj babiladoj pri muziko, Esperanto ktp - ripetadis li. Tiumomente Lunjo proponis audigi kasedon, alsenditan antaunelonge el Irkutsk. La kasedo entenis radiointervjuon kun fama pedagogo de muziko, jhazisto Vladimir Romanenko. Li rakontis pri siaj junecaj jaroj, kiam studis en muzika lernejo kaj okupighis pri jhazo. La rakonton intermitigis liaj jhazaj improvizoj per harmoniko. Mi ech ne imagis, ke per tiu chi muzikilo eblas tiel brile jhazumi. Poste li ekparolis pri rimarkinda homo - sia instruisto de muziko Valerij Jerohhin. Rakontis, kiel en ties chambro ofte kolektighis junularo kaj dum konsumo de sekaj vinoj ghismatene auskultis rakontojn de Jerohhin pri muziko, Esperanto k.a. temoj. Tiamaniere li ellernis Esperanton. Krom li la lingvon ellernis Vladislav Okladnikov, nuna profesoro de medicino, kaj poeto Igorj Golubev. Vino ne permesis finauskulti la kasedon, sed la geedzoj unuvoche komencis rakonti pri Volodja kaj jen kion mi eksciis pri tiu chi nia samideano. Li estas eminenta muzikedukisto, nome li edukis venkinton de Chajkovskij-konkurso pianiston Denis Maciev. Iam en iu vilagho li trovis familion, kie chiuj 7 fratoj Ovechkiny estis talentaj muzikistoj. Do li kreis ensemblon "7 Semionoj", kiu en komenco de 80-aj jaroj farighis tre populara. Estis tiuj fratoj, kiuj poste plenfamilie, kun la patrino, provis forpeli aviadilon eksterlanden. Rezulte iuj el ili estis pafmortigitaj en la aviadilo, iuj poste enprizonigitaj. Estis ech filmo "Patrino" pri tio.

Restas nur aldoni, ke Valerij nun estas gvida scienca laboranto de la shtata Instituto pri artscienco. Lia chefa scienca verko estas "De musica instrumentalis (Germanio 1960-1980)". Li perfekte scias kelkajn fremdajn lingvojn, tradukis al la rusa librojn "" (el la angla), " " (el la germana), " " (el la germana), kaj el la rusa al la angla "Conversations with Witold Lutoslavskij". Interesa fakto: Kiam la eldonejo "", kie li estis redaktoro, okupighis pri eldono de la 3-voluma taglibro de Tanejev kaj alportis al li tradukon de la esperanta parto, li ekvidis sian laboron, plenumitan en juneco.

Jhus trafis min penso - AIS povus fieri pri tia ano.

Jefim Z.