Informo 2

Kiel mi jam skribis, mi havas nur du numerojn de "La esperantisto" el 1894. Tial antau ol komenci konatighi kun numeroj de "La esperantisto" por 1895 jaro mi volas skribi iomete pri situacio en fino de 1894 kun helpo de libro "Historio de Esperanto, 1887-1912". Ghi estis verkita de A.Zakrzewski, premiita en 1911 en la VII-a UK kaj eldonita en 1913. Se mi ne eraras, ghi estis la unua prihistoria libro. Al mi bonshancis, ke ghi iam trafis al miaj manoj.

El "Enciklopedio de Esperanto: Zakrzewski Adam - polo, sciencisto, finis fizik-matematikan fakultaton de Peterburga universitato, volapukisto, esperantisto ek de 1894-95, en 1896 kreis Lingva Internacional, poste revenis al Esperanto, kunfondinto de Pola E-Societo (1908), verkis multajn librojn, artikolojn. Mortis en 1921.

En la enkonduko ni legas:
"Multaj el vi konas la historion de lastaj jaroj de la esperantismo, kiam longe dormintaj semoj komencis doni trunketojn. Sed tre malmultaj konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiu konsistis en senfina, shajne tute sensukcesa semado:"  (L.Zamenhof, UK, Cambridge)
"Oni facile sukcesas fari el mil esperantistoj du au tri milojn, sed estis miraklo fari el unu esperantisto du, el du - tri:" (Th. Cart)

La redaktado estis tiam por Zamenhof tre malfacila shargho. Li ofte translokighis de urbo en urbon, serchante vane taugan laboron. Por eldonadi la gazeton li devis konstante turni sin al esperantistoj. "Niaj amikoj - plendis li - estas tiel ekonomiaj, ke anstatau aboni la gazeton 90% legas ekzempleron de la konatulo au tute nian gazeton ne legas". Jam en augusto li skribis: "Mia situacio atingis lastan gradon de neebleco". Estis diversaj proponoj por fari monan fondajhon por eldonadi la gazeton. Rezulte Zamenhof proponis fondi akcian E-societon, sed ankau tiu propono ne realighis. Do en numero 11-12 li skribis: "Kun la nuna numero mi devas interrompi mian laboradon en nia afero: mi faris chion, kion mi povis".

Tamen en 1895 la gazeto aperis.

La Esperantisto
Gazeto de la lingvo internacia "Esperanto"
Eldonata unu fojon en monato de L.Zamenhof kaj W.H.Trompeter sub la redakto de L.Zamenhof
No, 1   Nurnbergo, Januaro  1892   Laro III

Chu vi rimarkis la shanghon? Krom Zamenhof aperis Trompeter - nova homo, kiu savis la gazeton, char financis la eldonadon kaj ech pripagis la redaktan laboron de Zamenhof. Post morto de Trompeter Zamenhof skribis en 1901: "Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, tio chi estas en tre granda parto merito de Trompeter". En "Enciklopedio de Esperanto" ni krome legas: W.H.Trompeter - germano, termezuristo, prenis sur sin chiujn elspezojn de la gazeto por tri jaroj, per lia helpo ankau aperis kelkaj gravaj libroj ktp.

La numeron komencas granda ghoj- kaj esper-plena artikolo "De la redakcio"
pro la financa stabiligho kaj sciigo, ke ekde chi numero la gazeto entenos
chiam jenajn rubrikojn:

Nia afero: raportoj de esperantistoj, novajhoj;

Literaturo: noveloj, versoj;

El la mondo: interesaj ne politikaj sciigoj el la ekstera mondo, popular-sciencaj artikoletoj,  konsiloj por hejmo;

Bagateloj: humorajhoj, anekdotoj, enigmoj ktp;

Respondoj al amikoj

Novaj esperantistoj: apud nomo de chiu nova esperantisto estos ankau nomo de
la malnova, kiu varbis;

Anoncoj.

La rubriko "Nia afero" en chi numero estas revuo de la stato de la movado. Jen estas pecetoj el ghi:
"La celo de la lingvo estas: detrui iom post iom la murojn, kiuj staras inter la diversaj popoloj kaj subtenas ilian reciprokan nekomprenadon, fremdecon kaj malamikecon, ebligi liberan interkomunikighon inter personoj de diversaj nacioj kaj per neutrala chiuhoma lingvo-tradukilo  fari la sciencon kaj literaturon de chiu nacio uzebla por la tuta homaro. "Esperanto" tute ne havas la intencon malfortigi la lingvojn naturajn de chiu aparta nacio: kontraue, ghi ilin nur fortigos..Esperanto devas servi nur por komunukighoj internaciaj kaj por tiuj produktoj de la homa spirito, kiuj havas egalan signifon por la tuta homaro... Nia celo estas unu el la plej grandaj kaj gravaj, kiujn la homaro iam havis...

La literaturo de nia lingvo kreskas rapide... Post kvar jaroj nia literaturo kalkulas jam pli ol 50 verkojn! ...Ni havas unu ne konstantan gazeton en Sofio kaj unu konstantan en Nurnbergo... Ekzistas nun 33 lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj naciaj. Ni posedas tradukojn de diversaj verkoj...en la lasta jaro ankau originalajn verketojn de Meier, Grohn, Fez, Goldberg.

Lau diversaj faktoj ni supozas, ke la nombro de la ellernintoj de nia lingvo nun estas ch. 15-20 miloj. Kluboj de la lingvo Esperanto ekzistas neoficiale en la urboj Nurnberg (Bavarujo), Munchen (Bavarujo), Schalke (Westfalujo), Freiburg (Badenujo), Upsala (Svedujo), Sofia (Bulgarujo), kaj Malago (Hispanujo). La laborema  klubo Esperantista "Espero" en S.Peterburgo ...esperas baldau ricevi oficialan permeson de la rusa registaro.

Nia afero iras chiam antauen, malgrau ke ni havas ankorau nur tre malgrandajn rimedojn kaj malgrau la praktika kutimo de la plemulto da homoj blinde moki chiun novan ideon... Ni laboros kaj esperos."

En la artikolo aperis nomo Fez. Chu vi scias, kiu estas? Estas pseudonomo de la plej juna frato de Zamenhof. El la enciklopedio: Zamenhof Feliks, farmaciisto. Unu el la unuaj en la familio, kiu ellernis Esperanton kaj kun kiu Zamenhof povis konversacii, dum la tuta vivo partoprenis la movadon, verkis. Liaj originalaj versajhoj aperis en diversaj E-gazetoj. Mortis en 1933.

En 1888 aperis unua originala poemo "Vizito de la steloj sur la tero", interesa kaj leginda. La autoro - Feliks Zamenhof. Sed lia chefverko estis poemo "La homa doloro", dedichita al la Unua Kongreso. En 1892 en "La Esperantisto" aperis ankau kelkaj liaj versoj: "Kiam juna antau jaro mi militon iris", "Versajho sen fino", "Frenezulino".  Tiujn versojn ni baldau legos.

El La Novajhoj:

La membro de la parlamento kaj de la Regha Akademio de Sciencoj en Stockholm s-ro Cl.Adelskold komponis belan muzikon al la himno en nia lingvo "L' espero",... dedichis ghin al la Kongreso de la paco (Romo) kaj disdonis ghin senpage al chiuj kongresanoj.  Tio chi estas la unua originala muzika verko en nia lingvo. La himno esprimas la tutan esencon de nia afero...

Sekvas longa listo de gazetoj, kiuj parolis pri Esperanto, kaj tri adresoj de personoj, kiuj deziras korespondi.

Ingheniero F.Langlet (Svedujo) uzas por siaj privataj leteroj originalajn kovertojn, sur kies vizagha flanko estas presita per grandaj literoj "Lingvo internacia Esperanto" kaj la dorsa flanko - teksto en sveda lingvo, enhavanta la tutan esencon de nia lingvo kaj adresojn de la sendinto kaj E-klubo en Upsala.

Literaturo: en la gazeto aperis tradukoj de "En nord' unu pinto en solo..." (Heine)  kaj "La novaj vestoj de la regho" (el Andersen).

El la rubriko "En la mondo":

En Hindujo malrichaj homoj, kiuj ne posedas horloghon, uzas por proksimuma difino katojn.  Kataj pulpiloj  ghis tagmezo iom post iome malgrandighas kaj tagmeze ighas striketoj. Poste denove etendighas kaj ighas rondaj noktomeze.

D-ro Delaunau asertas, ke la antikvaj loghantoj de Europo estis tenoroj kaj ke nunaj iliaj posteuloj estas baritonoj. Blankuloj havas pli malaltan vochon ol aliaj rasoj. Homa vocho kun la tempo ighas pli malalta. Blakharaj havas vochon pli altan ol nigraharuloj. Tenoroj estas pli maldikaj ol basuloj. Post tagmangho vocho estas malpli alta.

Enigmo:

Mi servas kun m per diversaj laboroj,
Kun p mi al vi la vivadon ebligas,
Kun s mi vin gardas de chiuj doloroj,
Kun b mi la korpon al vi repurigas ,
Kun r tre maljuste vi min abomenas,
Kun i vi por veston prepari min prenas.

(solvo en la sekvanta numero)

Je.Zajdman