N.Danovskij

NIA FORTO

La filistroj flustras kun bombasto,
Ke movado nia kaj la lingvo
Estas kelo tre malvasta,
Senkandela kandelingo,
Sen aprobo kaj konsento
Fare de autoritatoj
Eminentaj,
        estimataj...
- Senprudentaj!
Chu ili povas kompreni,
Ke en revo kaj kre' ni
Hakas krurojn de supersticho
Kaj rodas dornon
        de malbono?..
Nia lingvo estas richa
Kaj simpla,
        kvazau violono.
Ni vivas ne lau beno
Kaj permeso,
Nia veno -
Estas legho
        de l' progreso,
Nova mond-malfermo!
Same
        al naskigh'
                de l'ido
Au plantigh' de l' ghermo
Ne necesas vizo kaj prezido
Nin estigis arda volo
Ghis la kosma spaco
De l' kreant-popolo
Al la paco,
Al konkorda kunekzisto,
Digna viv'
Kaj homa deco...
Ni esperantistoj
Estas forto -
        mova forto
De l' frateco!