Êëóáû Èðêóòñêà — Èðêóòñêà. Íèçêèå öåíû. Îïëàòà îíëàéí (irk.restcafe.ru)

Kiel mi gajnis konkurson de anekdotoj

Antau jaroj mi partoprenis SAT-kongreson en Sankt-Peterburgo. Tie okazis konkurso de anekdotoj. Kvankam pro miaj distrighemo kaj forgesemo mi tute ne memorfiksas anekdotojn, mi decidis partopreni la konkurson, char pro la menciitaj ecoj mem trafas anekdotajn situaciojn kaj rezulte anekdotoj aperis pri mi. Bedaurinde, ech tiujn mi memoras nur parte, sed rakontos, kiom da rememoros.

Krom mi la konkurson partoprenis ankorau kelkaj esperantistoj, sed mi memoras nur la plej seriozajn konkurantojn: el Permj, S-Peterburgo kaj Francio. Chiu rakontis lauvice po unu anekdoto.

La unua mia estis leghera kaj kurta:

Iras mi tra la strato kaj lamas. Oni demandas:
- Kial vi lamas?
- Ne scias - respondas mi, iras plu kaj subite rimarkas, ke unu piedo surpashas trotuaron kaj la dua shoseon.

La anekdoto ne havis rimarkindan sukceson. Post kelkaj konkurantoj venis vico por la dua anekdoto:

- Iam venis al mi gaste esperantistoj kaj mi preparis por ili salaton el tomatoj kaj kukumoj en majonezo. Sed kiam ili ekmanghis, evidentighis, ke anstatau majonezo mi hazarde envershis gluajhon, kiu nomighas ruse "PVA" kaj havas ne nur la saman koloron, sed ankau estas vendata en la simila vazeto.
Char mi ne plu havis la legomojn, mi iris al kuirejo, kashe tralavis la legomojn kaj envershis la majonezon... Mi ne scias, pri kio mi pensis tiumomente, sed lau mienoj de la amikoj, kiuj ekmanghis, mi kun teruro komprenis, ke denove gustumis ilin per la gluajho.

La anekdoto ege plachis, sed la konkurantoj rakontis kaj rakontis.

La sekva anekdoto estis:

Mi havis enchambre kamenon, kiu ne funkciis. Oni do rekomendis enkamenigi elektrokamenon. Ghi taugus kiel dekorajho. La ideo plachis al mi kaj mi decidis tuj ghin efektivigi. Mezuris altecon kaj larghecon de la kamenaperto kaj kuris al vendejo. Vendata tie elektrokameno taugis lau la largheco, sed estis iom pli alta. Ne gravas, - decidis mi - eblas desegi la supran dekorajhon. Reveninte hejmen, mi tuj komencis efektivigi la taskon. Tio ne estis facile, char necesis ja segi metalajhon. Post horo la laboro estis duonfarita. En tiu momento venis nia klubano Michjo kaj demandis, kion mi faras.
Post la klarigo li suspekte ekrigardis min, prenis la elektrokamenon, alirinte la kamenon, iom klinis ghin kaj facile enigis. Diablo, - ekkriis mi – ech simio konjektus …

Post tiu anekdoto la auskultantoj anstatau ridi komencis suspekte rigardi min, kvazau ekdubis, chu mi estas normala homo.

Iu el la konkurantoj cedis, sed aliaj daurigis la batalon. La sekva anekdoto:

Mia katino Amuza ofte malpurigis la plankon, ignorante specialan necesejon. Por dekutimigi shin, mi chiufoje, kiam tio okazis, shovis shian nazon en la kakajhon. Iufoje, parolante kun la sama Michjo, mi rimarkis surplanke pecon da malpurajho, kaptis la katinon kaj shovante shian nazon en la malpurajhon, ripetadis: kiam vi chesos malpurigi en la chambro? Kion vi faras, - kriis Michjo – tio ja estas la manghajho, kiun vi mem jhetis al shi antau minuto!
Povra katinjo! Shi ighis skizofrenema, char ne sciis, kio estas deca: manghado au malmanghado.

Fine mi jam ne plu memoris la anekdotojn, sed bonshance apude sidis mia samklubano, kiu rememorigis al mi kelkajn pluajn.

La lasta anekdoto, konata en mia klubo je nomo "anekdoto pri la kokinoj", alportis la gajnon. Jen ghi estas:

- Al komputilcentro, kie mi laboris antau la perestrojko, de tempo al tempo oni liveris je malpli alta prezo produktojn por la laborantoj. Unufoje mi achetis kokinon, sed forgesis ghin sur la labortablo. Sekvamatene ghi jam malbonodoris. Tamen sekvafoje mi decidis acheti, char oni konsilis al mi tuj meti ghin en la komunan fridujon de la laborejo. Tial mi kuraghis acheti ech du kokinojn.
Chu vi atendas, ke mi tuj diros, ke forgesis enmeti? Ne, mi enmetis.
Kaj forgesis elpreni postlabore. Tio okazis vendrede, do kiam mi hejme rememoris pri tio, decidis el-fridujigi la kokinojn lunde, kiam venos labori. Sed tute forgesis, ke dum nelaboraj tagoj oni malfunkciigas en la laborejo la elektron.
Lunde la kokinoj estis certe jam putrighintaj kaj mi jhetis ilin (por hundoj au katoj) en profundan kuvon post la malantaua flanko de la laboreja konstruajho.
Nun por kompreni la situacion, necesas iom klarigi, kia estis la konstruajho. Ghi estis duetagha: la ejo por programistoj, kie mi laboris, situis sur la dua etagho, sur la unua estis la komputila halo, provizita per klimatiziloj, kies rolo estis enchambrigi freshan aeron.
La kokinoj kushis ghuste sub fenestroj de tiu ejo kaj la klimatiziloj bone funkciis, pumpante la aeron el post la muro.
Lunde la elektronikistoj en la halo enflaris la odorachon kaj ne povis kompreni ties originon. La sekvan tagon ili decidis, ke ie subplanke kushas morta rato, eble ech kelkaj, char la odoracho estis jam ne eltenebla. La komputilon ili malshaltis kaj la trian tagon ricevis de la estro permeson rompi la plankon. Pri chio chi mi nenion sciis.
Post kiam neniuj ratoj trovighis, oni komencis serchi ekster la konstruajho kaj ekvidis en la kuvo la kokinojn…
Post tiam la elektronikistoj dum duonmonato ne parolis kun mi...

Chi anekdoto alportis la venkon.

Jefim Z.