ïðîìñåðâèñêðàñíîäàð.ðô — àðìàòóðû. Êà÷åñòâî è íèçêèå öåíû! Áûñòðàÿ äîñòàâêà (ïðîìñåðâèñêðàñíîäàð.ðô)

Kiam, kial, kiel mi lernis Esperanton?

   Karaj legantoj! Plimulto el vi, eble, scias, kiu estis Kalomano Kalocsay (unu el la plej kolosaj verkistoj, tradukistoj kaj gramatikistoj de nia lingvo, dank' al kiu ghi mulflanke estas tia, kia ghi estas). Kaj chu estas por vi interese, kiamaniere tiu "stelulo" konatighis siatempe kun Esperanto?
   Jen do la artikolo el la revuo "Eventoj" (N10), aperadinta en Hungario en pasinta jardeko. Plena arkivo de la revuo troveblas lau la adreso
.

   Kiam, kial, kiel mi lernis Esperanton?
   Mi lernis la lingvon dum la somero de 1912. Kun mia amiko, Ludoviko Gyoxri Nagy mi promenis sur la chefstrato de Miskolc, kaj en montrofenestro ni ekvidis Esperanto-gramatikon. Mi jam ne memoras, kiu el ni proponis la eklernon, sufiche, ke ni tuj interkonsentis.
   Kial? Se mi bone memoras, sole pro scivolo pri la strukturo de artefarita lingvo, do pro pure lingvistika interesigho. Post unu-monata reciproka instruado diligenta ni jam komencis grandan konkurson pri poshtmark-kolektado. Ni ekkorespondis kun la tuta mondo. Kaj la konkurson gajnis - ne ni, sed tria persono, nia komuna amiko kaj instruato, al kiu ni liveris la korespondajn tekstoskemojn, kaj kiu - ghis hodiau ne lernis Esperanton. Mi senrevighis pri la poshtmark-kolektado, mi volis min nun perfektigi en la lingvo. Nu - plej bone oni lernas instruante: mi priparolis kun mia amiko kursogvidadon dum la somero de 1913. Nia neforgesebla Giesswein, lau niaj petoj, vojaghis al Miskolc, faris propagandan paroladon, kaj ghin sekvis nia kurso. Mi bone memoras, kiel ni iris kaleshe de domo al domo por varbi publikon per persona persvado. Sed tiamaniere ni sukcesis kuntrumpeti vere rekordan publikon. La kurso estis la kutima kurso Esperanta: multaj komencantoj, malmultaj finantoj. Ghi estis certe plej efika por mi mem, je la fino mi jam sentis min tute certa en la lingvo.
   Kaj miaj lingvistikaj interesoj ne lasis min ripozi. Avide mi legis chion rilatantan al lingvaj problemoj, mi kritikis la lingvon, havis reformideojn, kaj fine mi bele atingis la bluajn bordojn de Ido. Mi lernis ghin. Poste mi komencis fari verstradukojn, samtempe en Esperanton kaj Idon. Surprizis min la granda matureco, fleksighemo, elasteco, versebleco de Esperanto, dum Idon mi trovis nematura, rigida, seka, tro artefarita. Ofte mi devis fari, kiel poezian permeson, deflankighon de la rigidaj Idaj derivreguloj, kaj per tio nevole reveni al Esperantaj formoj. Fine, kiam mi eksciis, ke mia Ido jam estas neekzistanta lingvo, char dumtempe oni definitive fiksis Idon en alia formo, ol mi lernis ghin el mia lernolibro, mi decidis ne lerni plu chi tiun novan formon kaj resti definitiva esperantisto. Poste venis la milito kaj Esperanto por mi tute eksilentis.
   Ghi eksilentis, dormis, sed ne mortis. En 1918, reveninte al Budapesht, mi tuj reaudis ghian vochon en mia animo. Kaj de tiam - sed tio chi jam ne apartenas al chi tiu temo.

Kolomano Kalocsay
lau Hungara Heroldo, 1930.