Mi ghojas saluti Vin!

Proksimighas vica datreveno okaze de la naskigho de la autoro de la internacia lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof. Honore al tiu chi dato mi decidis proponi al Vi la verkitan de mi odon al Esperanto. Mi montris la odon al UEA-prezidanto Renato Corsetti (sendis rete) kaj petis lian konsilon. Mi demandis lin pri tio al kiu E-gazeto mi prefere sendu mian odon. La prezidanto respondis, ke la odon eblas sendi lau multaj adresoj de E-gazetoj. Vershajne li decidis ke almenau la kunlaborantoj de E-redakcioj devas konatighi kun la "Odo" por la agrabla inspirigho. Renato Corsetti sendis al mi la adresojn, lau kiuj mi nun poparte dissendas al Vi du suplementojn. En la unua suplemento "Neprofitema amo" mi rakontas pri tio kiel mi decidis verki la odon. En la dua estas la "Odo" mem. Mi deziras al Vi agrablan legadon !

Amike Grigorij Berezin (Ukrainio).

NEPROFITEMA  AMO

Mi estas ukrainiano. Iufoje mi sidis che la tablo en mia hejmo kaj ion skribis. Estis enshaltita la radioricevilo. Mallaute sonis agrabla muziko, poste komencighis iu radioelsendo. Subite mi ekaudis la vortojn, kiuj igis min pensi. Trasonis nekutimaj vortoj. En la ukraina lingvo estis dirite: "Genuflekse adorklinighu ne antau tiu, de kiu dependas Via sorto: ne antau la estro, ne antau la stelo, ne antau la eterneco, sed adorklinighu antau la homo bonkor-bonkora, ekzemple antau panjo Via!.. Kaj tio estos la alteco, sed ne sinmalaltigo!"

Audante la kortushajn vortojn mi chesigis la laboron kaj enpensighis. Estas ja pri kio pensi kiam oni instruas nin pri la vera, neprofitema amo: Tiam mi rememoris pri la kompatema junulo, kies koro sentis doloron pro la malfelichoj kaj suferoj de la homoj. Mi pensis pri la juna Ludoviko Zamenhof. Mi opinias, ke ni chiuj rajtas kaj devas adorklinighi antau la bonkor-bonkorega homo, kiu ne povis esti indiferenta al la interesoj kaj bezonoj de la tuta homaro kaj kiu en sia koro, sendube, havis la sinceran neprofiteman amon al la homoj. Ja tiam dum lia junagho (mi daurigos verse)

la projekto lontana
de la lingv' filigrana
estis frukto de l' am'
de l' autoro humana,
de l' anim' estis flam'!

En niaj koroj ni chiam havu la grandegan dankemon al la autoro de la lingvo Esperanto! Ja li donacis al ni la bonegan rimedon de interkomprenigho! Gloron al Dio pro nia bonega lingvo, pro Ludoviko Zamenhof! Tiu chi ege modesta kaj bonkora homo pro sia anima fajro de la amo al la homoj transformighis je nia vojmontra stelo. La verkita de mi "Odo al la internacia lingvo Esperanto" estas esprimo de mia sincera dankemo al nia kara majstro Ludoviko Zamenhof.

Grigorij Berezin (Ukrainio)
[email protected][email protected][email protected].

 

Odo al la internacia lingvo Esperanto

Ho, Esperanto!
Vi estas bonkoreco,
Vi estas nobleco,
Vi estas amo al la homoj!

Vi estas bezonata al chiuj, kiuj deziras ke inter la popoloj ekestu bonkoraj, amikecaj interrilatoj.

Vi interproksimigas la homojn, kiuj soifas la unuecon.

Vi varmigas la sangon kaj igas la koron bati pli ofte che chiu neindiferenta homo, kiu vidas en Vi ne nur lingvon, en kiu oni parolas, sed ion nekompareble pli  grandan - tion, kio helpas al la homoj estimi, respekti, ami unu la alian.

Vi sanigas la vunditajn homajn animojn, kiuj estis turmentataj pro ekzistanta nekompreno inter la popoloj, nekompreno kondukanta al la reciproka malamikeco, reciproka malamo.

Vi ghojige inspiras chiun homon kun amanta koro, kreskigas la flugilojn!

 

Ho, Esperanto!

En Vi kashighas arda alvoko al la paco, konkordo, kunlaboro, amikeco, do al la unueco de chiuj popoloj sur la tero, alvoko al tia unueco, che kiu la popoloj kaj apartaj homoj ne perdas siajn kulturon, unikecon, originalecon, personajn kvalitojn. Do, al chiu popolo kaj homo Vi donas rajton esti si mem.

Vi scias, ke la vera unueco similas al la ghardeno, en kiu kreskas diversaj belegaj floroj! La belega unueco de la diverseco!

Vi arde vokas nin sekvi la vojon de perfektigho! Vi vokas nin sekvi Vin! Naskighu do en la homaj koroj la konvena ehho, la respondaj sentoj! La homojn ja ne eblas unuigi iel devige, preme. Al la unueco kondukas la homa perfektigho!

Vi instruas la reprezentantojn de diversaj nacioj, kiuj parolas en malsamaj lingvoj, la junularon estimi unu la alian.

Vi deziras vidi la homojn pli bonkoraj, pli moralecaj, pli celstrebaj.

Vin sekvas la homoj, kies celoj estas noblaj!

En Viaj vicoj estas homoj, kiuj per sia agado, kaj eble ech per sia vivekzemplo, servas al la Lumo.

Vi estas magneto, kiu altiras la Lumajn homojn kaj ech kreskigas ilin.

Vi estas la Lumo!

Vi skribis sur Via standardo:

Ne bezonas ni la oron,
sangon kaj doloron,
se ekzistas en la mondo
AMO kaj KONKORDO!

Ho, Esperanto!

Vi helpas al la popoloj detrui la murojn, kiuj disigas la homojn.

Vi estas pacama! Vi estas paciga!

Che la start-linio estu chiam viaj novaj pacbatalantoj!

Antau chiu homo Vi malfermas pordon al la nova, granda mondo!

Neeblo de la interkomunikigho estas granda maljusto.

Forigante ghin Vi agas juste. Vi estas justeco!

La interhoma komunikigho estas miraklo! Al la homoj de la tuta tero Vi donacas tiun miraklon! Vi estas donacanto de la miraklo!

Vi estas longe atendita heroldo de la novaj ghojigaj ebloj en la homaj interrilatoj!

Ni estas dankaj al Vi pro tio, ke Vi donas al la homoj agrablan reciprokan senperan eblon riveli sian bonkorecon, riveli amon de la koroj.

Vi kontribuas starigon de la novaj, pli perfektaj homaj interrilatoj sur la planeda nivelo!

Por multaj homoj Vi farighis fidela amiko, Vi farighis vivosenco.

 

Ho, Esperanto!

Via nomo diras pri la espero. Chi tiu espero realighu!

Vi permesis al la naskighinta revo plifortikighi. Sed ni komprenas, ke necesas persiste labori, sen shpari la fortojn, por ke la belega revo farighu vivrealo.

La venko ghojigos chiujn, char ghi estas bezonata por chiuj. Tial ni arde deziras, ke ne estu baroj sur Via vojo!

 

Ho, Esperanto!

Vi estas progreso de la homaj interrilatoj!

Vi vastigas la vivospacon kaj pliheligas la forojn.

Vi donacas la vivosencon!

Vi kontribuas la homan perfektighon.

Vi estas progreso!

Vi povas farighi trezorejo de la monda kulturo!!!

La saghaj libroj instruas nin:
- Kulturo estas antipodo de la krueleco.
- Kulturo estas amo al la homo.
- Kulturo estas sindefendo kontrau la regreso.
- La vera sinsavo estas en la kulturo.
- La monda kulturo estas kontraumilita muro, kreita el la eminentaj libroj.
- Kulturo estas la Lumo.
- Kulturo estas respekto al la Lumo.
- La venko de la kulturo estas neevitebla, kiel sunlevigho!

Ho, Esperanto!
Servu al la afero de la monda kulturo!!!
La junularo, nia estonto, sekvu Vin!

Dio testamentis al la homoj ami unu la alian, sed chu eblas plenumi tiun chi postulon de Dio, se la homoj ne havas eblon kompreni unu la alian???

Ho, Esperanto! Vi donas tian eblon! Tial Vi estas Dieca!

Via apero estas komenco de praktika realigo de tiu chi testamento (ami la homojn) sur la monda nivelo!

Alportu do al la homoj felichon!

Ho, Esperanto!

Via kreinto estas kvazau Luma Spirito, destinita por rekrei la rompitan unuecon de la homaro, kiu suferas post ruinigo de la Babilona turo.

La homama Ludoviko Zamenhof, kies koro kompatemis al la homoj, fordonis al Vi sian animon. Estas agrable, ke ankau nun inter Viaj adeptoj estas nemalmultaj homoj, kiuj same ame rilatas Vin. Vi estas teksita el la amo.

Vi helpas al la homoj ami unu la alian.

Vi estas la amo!

Ekzistas la proverbo: "Kiam parolas la kanonoj, la Muzoj silentas".
Ni, esperantistoj, revas pri la alia tempo, pri kiu eblas diri: "Kiam parolas la Muzoj, la kanonoj silentas!"

Ho, Esperanto!

Vi estas espero de la homaro pri ekesto sur nia planedo de amikecaj, fratecaj, pacaj interrilatoj, interrilatoj de la amo!

Vi estas la novepoka auroro de unueco de la homoj sur la tuta tero!

Vi estas kiel birdo, kiu flugas chie sen atenti landlimojn. Vi scias, ke venas tempo, kiam chio dependas de stato de la animghardeno (se tiu ghardeno estas plantita, se ghi kreskas). De ghi dependas kiuj birdoj venas kaj pri kio kantas.

Alportu do al chiu homo la sciigon pri neceso perfektighi!

Vi scias ke la homa animo povas esti belega, kiel la floro, sed bedaurinde iufoje ghi povas aspekti tute aliel. Tial la homo neniam devas forgesi pri ekzisto de la floro, kies belo estas memorigo pri la perfekteco.

Alportu do al chiu homo la sciigon pri tio, ke la homo devas farighi inda por estimo de la Kreinto, ke la homo, kiu estas la plej alta riveligho de la vivo, en sia evoluo devas atingi Diecan harmonion.

Via apero estas la longe atendita, ghojiga, hela, kolorricha festo inter la chiama grizajho!

Estu neestingebla Via agado, direktita al interproksimigho de la homoj!

Ho, Esperanto!

Vi estas amikeco!
Vi estas konkordo!
Vi estas unueco!
Vi estas frateco!
Vi estas paco!
Vi estas amo!
Vi estas ghojo!
Vi estas miraklo!!!

Grigorij Berezin (Ukrainio).
<
[email protected] >  kaj  < [email protected]>