PSIKOLOGIAJ ASPEKTOJ DE LA MONDA LINGVOPROBLEMO KAJ DE ESPERANTO

de Claude Piron

(Prelego prezentita de Claude Piron en Bazelo dum la Trilanda Renkontigho la 21-an de marto 1998)

Oni povas aliri la mondan lingvoproblemon lau tre diversaj vojoj, ekzemple politika, lingvika, financa-ekonomia, ktp. Mi alighos ghin, vershajne pro profesia misformigho, el la psikologia vidpunkto, kies graveco, miaopinie, ne estas ghuste taksata.

Esperantistoj ofte plendas, ke la mondo ne komprenas ilian vidpunkton, ne interesighas pri ghi, au ke nia afero ne progresas sufiche rapide. Ili facile kulpigas pri tio unu la aliajn. Miaopinie, tiuj negativaj sentoj tute ne estas pravigeblaj, se oni konsideras la psikologian aspekton de la situacio. Alivorte, lau mi, Esperanto tute normale progresas, ech kiam ghi malprogresas dum jardeko, kaj ankau la konsciigho pri la monda lingvoproblemo antaueniras je normala ritmo, t.e. je la ritmo de historio.

La disvastigita ideo, en la esperantistaro, ke la afero ne progresas sufiche rapide fontas el unu el la plej gravaj eroj de la homa psiko, nome deziro. Ni deziras, ke Esperanto progresu, kaj ni reagas al tiu deziro kiel eta infano: ni ne volas vidi la amplekson de la obstakloj, kiuj staras kiel barilo inter nia deziro kaj ghia plenumigho. Ni do sentas frustron. Kiam ni sentas frustron, anstatau fronti al la fakto, ke al ni dekomence realismo mankis, kaj sekve ke la fusho kushas en ni, ni serchas kulpulojn ekstere: tiuj estos la cetera mondo, kiu ne atentas nin, au la fushuloj en la Esperanto-mondo, kiuj ne agas efike kaj laucele. Tio estas infaneca, sed dirante tion mi ne kritikas, mi nur esprimas ion pri la normala funkciado de la homa psiko: kiam aperas forta deziro, ni emas reagi infanece. Malpacienci pri la progreso de Esperanto, serchi kulpulojn, estas tute normale kaj nature. Tiel en la plimulto el la kampoj reagas normalaj plenkreskuloj. Ni ja estas maturaj nur pri kelkaj aspektoj de nia vivo. En multaj sferoj, kiel la politika, la metafizika, kaj la homrilata, ni daure reagas kiel etaj infanoj.

Nekompreno fare de la socio

Ankau kiam mi diris, ke la mondo ne komprenas nin, mi tushis psikologian aspekton de la situacio.

Kial la mondo ne komprenas nin? Char la socio ne komprenas la lingvan situacion ghenerale. Kial? Pro multaj kauzoj. Ekzemple, char lingva rilatado estas io tre kompleksa, kaj ne estas facile kompreni ion kompleksan. Kiam io estas tre kompleksa, la natura maniero aliri la aferon estas simpligi ghin. Sekve, la socio ghenerale havas tre simpligitan bildon pri la lingva situacio en la mondo. Bildon nur skeman.

Alia psikologia kauzo, pro kiu la socio ne komprenas la lingvan problemon, estas timo. Tio eble mirigas vin. Kaj efektive, se vi diros al politikisto, au al lingvisto, au fakte al iu ajn surstrate renkontita, ke unu el la kauzoj, pro kiuj la mondo ne solvas la lingvoproblemon, estas timo, li au shi rigardos vin, kvazau vi estus freneza. Unue, char por la alparolato lingvoproblemo simple ne ekzistas. "La angla solvas ghin, au la tradukistoj". Kaj due, se entute estus problemo, estas klare, ke ghi neniel rilatas al timo. "Neniu sentas timon pri lingvo. Kio estas tiu frenezajho?" shi au li diros al vi.

Sed multaj timoj estas nekonsciaj. Ni ne sentas ilin, kio estas bona afero, char sen tio estus neeble vivi agrable. Sed fakto restas, ke tiuj timoj kauzas multajn fushtordojn, misgvidojn en nia maniero kompreni la realon.

Kial lingvo elvokas timon? Refoje, pro multaj kauzoj. Ekzemple, lingvo estas ligita al nia identeco. Iun tagon en la infanagho ni ekkonscias, ke nia medio parolas tiun au tiun alian lingvon, kaj ke tio difinas nin, rilate al la cetera mondo. Mi apartenas al homa grupo difinita per la lingvo, kiun ghi parolas. Do, en la profundo de la psiko, mia lingvo estas mi. La vasta uzo de la svisgermanaj dialektoj estas maniero diri: jen kiuj ni estas, ni ne estas germanoj. Au rigardu, kiel reagas la flandroj au la katalunoj: "se oni persekutas au kritikas mian lingvon, oni persekutas au kritikas min."

Multaj homoj havas forjhetan sintenon al Esperanto, char ili sentas ghin lingvo sen difinita gento, do lingvo sen homa identeco, do au ne lingvo, au lingvo, kiu estas pli ajha ol homa, lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj, tio, kio roboto estas, rilate al veraj homoj. Kaj tio timigas. Estas timo, ke tiu roboto, pri kiu oni diras, ke ghi havas ambicion al universaleco, prempashos sur chiu alia lingvo, sur chiu popolo, sur chio individua kaj vivanta, detruante chion pasante. Tio eble shajnas al vi fantazia. Sed estas la vero. La psikologia metodo nomata klinika interparolo, en kiu oni esploras, kiuj ideoj au bildoj asociighas unu al la alia, se oni petas personon diri, kio pasas tra la menso deirante de unu difinita vorto, chi-kaze "Esperanto", rivelas la ekziston de tiu nekonscia timo che multegaj personoj.

Identigho al la lingvo internacia

Unu el la problemoj de la esperantistoj devenas de tio, ke Esperanto havas trajton, kiu distingas ghin de chiuj aliaj fremdaj lingvoj, nome, ke ghi favoras identighon al ghi. Svedo kiu rilatas angle kun koreo kaj brazilano sentas sin nur svedo kiu uzas la anglan, li ne sentas sin anglalingvano. Kontraste, svedo kiu rilatas per Esperanto kun koreo kaj brazilano sentas sin esperantisto kaj sentas, ke ankau la du aliaj estas esperantistoj, kaj ke la tri apartenas al iu speciala kultursfero. Ech se oni ege bone regas la anglan, neanglalingvano ne sentas, ke tio havigas al li anglosaksan identecon. Kun Esperanto okazas la malo. Kial?

Kiel kutime en la kampo, kiun ni hodiau vizitas, la rolantaj faktoroj estas pluraj kaj kompleksaj, sed eble la plej grava estas, ke Esperanto integrighas en la homa psiko je nivelo pli profunda ol chiu ajn alia fremda lingvo. Ne tuj, ne che komencanto, sed che tiu, kiun Janton nomas "matura esperantisto", homo kun suficha sperto pri la lingvo por senti sin hejme en ghi. Kial ghi situas pli profunde en la psiko? Char ghi, pli ol iu ajn alia homa lingvo, sekvas la naturan movon de la cerbo che homo, kiu volas esprimi sin.

Nia plej baza tendenco, kiam ni lernas lingvon, estas gheneraligi la lingvajn trajtojn, kiujn ni lernis. Tial chiuj franclingvaj infanoj diras "des cheval", "chevaloj", anstatau "des chevau", au "vous faisez", "vi faras", anstatau "vous faites". Tial chiuj anglalingvaj infanoj esprimas la koncepton "piedoj" per "foots" antau ol akiri la ghustan formon "feet", au la koncepton "li venis" per "he comed" antau ol akiri la ghustan formon "he came". En Esperanto tiaj eraroj ne eblas, do oni rapide sentas sin sekura en la uzo de la lingvo. Krome en e o oni estas multe pli libera ol en aliaj lingvoj. Tio validas pri la maniero rilatigi la vortojn unu al la alia. En la angla vi devas diri, lauvorte: "li helpas min", en la franca "li min helpas", en la germana "li helpas al mi". En la tri lingvoj ekzistas unu deviga strukturo, nur unu. En Esperanto vi povas libere elekti iun ajn el la tri. Same estas pri la elekto de la funkcio de vortoj en frazo. Vi ofte povas elekti iun ajn el la adjektiva, adverba, verba kaj substantiva funkcioj, ekzemple diri: "mi venis trajne, mi venis per trajno, mi trajnis". Ne estas devigo tiurilate. Malmultaj lingvoj disponas la rimedojn, kiuj ebligas tian liberecon, kaj se ili havas ghin, tre ofte oni ne rajtas ilin uzi. Krome, la Esperanto-medio estas tre tolerema pri gramatikaj kaj vortaraj fushoj, en mezuro neniam renkontata alilingve. Forgeso de akuzativo au fusha uzo de ghi estas, praktike, rigardata normala, probable char tio preskau neniam ghenas la interkomprenighon. Nur kelkaj pedantoj faras el tiaj eraroj dramon, sed ili situas ekster la normala medio Esperantista. (Atentu! Ne miskomprenu chi tiun rimarkon pri lingvaj eraroj kiel rekomendon! Mi situas sur tereno pure observa.) Alivorte, ne estas rilato inter perfekta uzo de la lingvo kaj la sento de identigho al ghi. Oni povas senti sin esperantisto ech se oni chiufoje preterlasas akuzativon.

Chio chi, kaj ankau la eblo krei vortojn lauvole, kion oni ne rajtas fari en multaj lingvoj, kreas etoson de libereco, kiu lokas la lingvon en pli profunda tavolo de la psiko, pli proksime al ties kerno, al ties instinkta bazo. Estas pli facile esti spontana en Esperanto ol en la franca, ekzemple, char oni devas observi malpli da arbitraj malpermesoj. En ghi do oni sentas sin pli facile si mem. Pro tiaj trajtoj Esperanto fiksighas pli profunde en la psiko ol la aliaj fremdaj lingvoj, kaj pro tio oni multe pli emas identighi al ghi. Sed la homoj, kiuj ne apartenas al la Esperanto-mondo, tion ne povas kompreni. Ili ne komprenas tiun identighon. Tial la sinteno de multaj esperantistoj aperas al ili freneza au almenau tre stranga. Pro tiu sento de identeco kun la lingvo, esperantisto facile sentas sin atakata, kiam oni kritikas la lingvon, au ech la ideon mem de internacia lingvo. Ataki la lingvon estas ataki lin mem, kaj la natura reago estas kontrauataki, kelkfoje tre akre. Sed tion la neesperantisto ne komprenas. Li do vidas en la normala reago de esperantisto ion tro intensan, tro fortan, pruvon de ia fanatikeco, kiu estas la sola ebla klarigo de reago tiel neproporcia.

Du kategorioj

Miaopinie, Esperantistoj psikologie apartenas al du kategorioj. Unuflanke, estas homoj, kiuj nebone adaptighis al la kolektiva vivo, kiuj sentas sin iom ekster la fluoj de la modo, de la socio, de la regantaj ideoj kaj manieroj agi. Homoj, kiuj kutimighis al la fakto esti malsamaj ol la plimulto au kiuj sentas sin forjhetitaj au forjhetataj de la plimulto. Ne estas facile preni sur sin la fundan solecon de la homa vivo. Tial homoj, kiuj sentas sin malsamaj ol la plimulto, emas kunighi, krei kun similuloj komunumon, en kiu ili sentos sin bone. Ili tiam kunvenas kaj rediras unu al la aliaj, kiom pravaj lli estas, kaj kiom malprava la ekstera mondo. Tio estas tute normala kaj homa. Esperanto prezentis al multaj personoj ne bone adaptitaj al la socio lokon por trovi similulojn same nebone adaptitajn, che kiuj eblis trovi la konsolon kaj plifortigojn necesajn por igi la vivon pli elportebla. Tio estis aparte vera en la periodo, post kiam la unuaj esperoj pri tuja alpreno de Esperanto montrighis vanaj, kaj antau ol la argumentaro favora al Esperanto ighis sufiche forta kaj fakta, alivorte inter la unua mondmilito kaj la jaroj sepdekaj / okdekaj. Granda parto de la Esperantistaro, tiuperiode, konsistis el neurozuloj, t.e. homoj kun psikaj problemoj pli multaj au pli gravaj ol oni trovas che iu ordinara.

Al tiuj neurozuloj, al tiuj homoj, kiujn psikaj problemoj kripligis, ni havas grandegan shuldon, char sen ili la lingvo simple formortus. Estas naive kaj maljuste rigardi ilin de alte, kiel emas fari kelkaj advokatoj de la Rauma Manifesto. En la historiaj cirkonstancoj, en kiuj ili trovighis, tiuj iom sektecaj verdsteluloj necesis, por ke la lingvo disvolvighu. Normaluloj ne povis interesighi pri Esperanto. uzi ghin kaj do vivteni ghin. Se Esperanto ne estus konstante uzata, se neniu verkus en ghi, se ghi ne utilus en korespondado, kunvenoj, kongresoj ech konsistantaj chefe el stranguloj, ghi ne povus disvolvi sian lingvan kaj literaturan potencialon, ghi ne povus richighi, ghi ne povus iom post iom konduki al pli profunda analizo de la monda lingvoproblemo. Mi estas certa, ke post kelkaj jarcentoj, historiistoj konsideros, ke tiuj homoj faris grandegan servon al la homaro, vivtenante la lingvon kaj progresigante ghin, ech se iliaj motivoj parte kushis en iu psika patologio.

Apud la neurozuloj, la stranguloj, pri kiuj mi jhus parolis Esperanto allogis homojn kun aparte forta personeco. Homo, kiu estas psike tute sana, povas alighi al grupo tute eksternorma nur, se li au shi havas tiel fortan personecon, ke li au shi povas fronti al la amasoj kaj bazi sian starpunkton sur bazoj klaraj, seriozaj, elprovitaj, tiel ke li kapablas senti sin prava, tamen sen orgojlo. Feliche, da tiaj homoj trovighis sufiche multe en la Esperanto-mondo ek de la komenco. Unu el ili, ekzemple, estis Edmond Privat. Ankau al ili ni havas grandan shuldon, char ili multe helpis progresigi la aferon, kaj iom post iom montri, en diversaj medioj, ke Esperantistoj ne estas nur stranguloj fanatikaj.

Kaj, klare, la du kategorioj havas intersekcion, t.e. homoj kun neurozaj trajtoj pli multaj au severaj ol che la averagha homo, sed ankau kun pli forta personeco (ofte fortigita ghuste per la konstanta devo ekzerci sin vivi en medio, al kiu oni ne sentas sin konforma au plene adaptita).

Paradokso: kie estas mensa sano?

Ni do staras antau paradokso: la Esperanto-mondo longe konsistis grandparte el homoj kun psika patologio, sed kiuj havis mense tute sanan pozicion pri lingva komunikado, dum la ghenerala socio konsistas el homoj eble relative pli normalaj psike, sed kun tute neuroza, patologia, mi ech dirus freneza, sinteno rilate al ghi.

Kio ebligas fari tiel drastan aserton? Nu, la fakto, ke la socio prezentas chiujn simptomojn de psikopatologio en sia rilato al lingva komunikado. Kiam sentighas bezono, kion faras normalulo? Li agas por kontentigi la bezonon per la plej efikaj, agrablaj kaj rapidaj rimedoj. Imagu iun, kiu malsatas. Li havas en sia posho monujon plenan je monbiletoj. Li trovighas en kvartalo kun multaj manghajhvendejoj kaj restoracioj. Se li estas normala, li iros en unu el tiuj, por servigi al si manghon au por acheti ion mangheblan, kiu liberigos lin je la malsato. Kion vi opinios pri homo, kiu, anstatau tion fari, iras al la stacidomo, achetas bileton por trajnvojagho ghis loko 300 kilometrojn for, kaj tie marshas longe en la kamparo ghis li atingas etan restoracion, kiu proponas nur malplachan manghon? Kion vi opinios pri tia homo, kiu, pro sia stranga aliro al la problemo, malsatis dum horoj kaj fine ricevas ion ne tre kontentigan, kaj chio kostis centoble pli ol necesis? Chiu diagnozos tiun konduton kiel neurozan, patologian. Kial agi tiel komplike, sen profito por iu ajn, dum eblis solvi la malsatproblemon facile kaj rekte? En la kampo de lingva komunikado, Esperantistoj agas kiel la unua, la cetera mondo kiel la dua.

La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon

Sed eble vi tamen havas dubon pri tio, chu la koncerna konduto vere estas patologia, kaj vi bezonas konfirmon pri la diagnozo. Nu, ni scias, ke unu el la karakterizoj de tiaj patologioj estas rezisto. La persono, kiu havas tiajn patologiajn trajtojn, faras chion ajn eblan por ne konscii, ke li au shi ne agas sane, ke shi au li povus agi tute alimaniere, multe pli agrable kaj efike. Kelkfoje la koncernato tamen agnoskas, ke tia konduto estas nenormala, sed diras: "Jes, mi scias, ke tiel agi estas strange, nenormale, ech patologie, sed alimaniere mi ne povas fari". Tiun rifuzon akcepti, ke la konduto estas nenormala, au la neeblon ghin shanghi, oni nomas rezisto.

Nu, estas interese vidi, ke la maniero, lau kiu lingva komunikado estas organizita en nia mondo havas chiujn karakterizojn de patologia konduto. Esperanto ekzistas. Ghi ebligas komuniki multe malpli multekoste ol samtempa interpretado, multe pli juste ol la angla, multe pli komforte ol iu ajn alia lingvo, kaj tio eblas post multe pli eta investo en tempon, monon kaj energion fare de la komunikontoj kaj fare de la shtato. Alivorte, ghi estas la rekta vojo por kontentigi la bezonon. Sed anstatau uzi ghin, la socio elektas tre komplikan kaj multekostan vojon. Ghi devigas milionojn da infanoj studi dum jaroj kaj jaroj fremdajn lingvojn tiel malfacilajn, ke nur unu el cent, meznombre, en Europo, unu el mil en Azio, kapablas efike uzi la lingvon fine de la studoj. Post kiam estis investitaj tiom da penoj, da nerva energio, da tempo kaj da mono en tiun lingvoinstruadon, montrighas, ke oni ne solvis la problemon de malegaleco, kaj ke oni tiel fushe atakis la lingvobarilojn, ke necesas investi ree milionojn kaj milionojn da dolaroj por pretigi tradukojn en dekojn da lingvoj kaj por prizorgi la samtempan interpretadon, sen kiu la komunikontoj ne povus interkomprenighi. Tio estas freneza. Estas freneze uzi sian tempon, sian monon, sian penon en tiel fusha, tiel neefika maniero, kiam eblas tion eviti. Jam per tio la socio montras sin patologia.

Sed kio konfirmas, ke temas pri autenta psikopatologio, tio estas la fakto, ke, se vi atentigas pri la afero la jhurnalistojn, la decidantojn, la gravulojn, la respondeculojn pri la organizado de la socia vivo, kaj provas vidigi al ili, ke la sistemo estas freneza, kaj ke ekzistas mense sana maniero komuniki, multe pli facile atingebla, tiam vi estigas reziston. La homoj rifuzas konsideri vian atentigon, ili rifuzas esplori la aferon, ili forbalaas la atestojn kaj la pruvojn, antau ol konatighi kun ili. Tiu vorto "antau" estas grava, char ghi estas la pruvo, ke la diagnozo estas ghusta, ghi atestas pri la rezisto. La respondeculoj de la socio preferas ne scii, ke ekzistas alia maniero komuniki interpopole, ol tiu, kiun ili trudas al la miliardoj da teranoj. Ili timas alfronti la veron. Kaj char ili ne volas vidi, ke ili timas, kio estas plia pruvo pri la neuroza, patologia karaktero de ilia konduto, ili uzas chiajn pretekstojn por ne malfermi la dosieron. La gravuloj do rifuzas ion ne sciante, ke ili rifuzas; ili timas nesciante, ke ili timas; ili kauzas embarason, maljustecon, frustron, kaj nenecesajn penadon, elspezadon, impostojn, komplikajhojn chiaspecajn, kaj konsiderindan kvanton da suferoj (mi aludas i.a. al rifughintoj, por kiuj la manko de lingva komunikado ofte estas kauzo de tre konkretaj suferoj), ili kauzas chion chi ne sciante, ke ili tion kauzas. Temas pri vere serioza, severa psikopatologio socia. Sed tre malmultaj personoj tion rimarkas kaj komprenas.

Tabuo

Fakte, tabuo tushas la tutan kampon de interpopola kaj intershtata lingva komunikado. Se vi studas la dokumentojn, kiuj estas produktataj tiukampe, vi konstatas, ke multe pli ol 99 elcentoj prezentighas, kvazau Esperanto ne ekzistus, kvazau la homaro havus neniun sperton pri alia maniero internacie komuniki ol la kutimaj per tradukado, interpretado au la uzo de prestigha nacia lingvo kiel la angla. Esperanto estas tabua. Oni ree tion vidis antau nelonge en Bruselo, en la Europa Parlamento, dum kunsido de la t.n. Institucia komisiono, kiu pritraktis la demandon pri (ne)komunikado en Europa Unio. Kio pruvas, ke temas pri io tabua, estas la rifuzo kompari.

En scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de io, oni chiam komparas al referenco. Antau ol decidi pri nova medikamento, oni komparas ghian efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni decidis fari tiun au alian grandan laboron, ekzemple konstrui novan stadion, kion oni faras? Oni lanchas ofert-alvokon. Oni proponas al la diversaj firmaoj submeti projekton, kaj oni komparas la diversajn ofertojn por akcepti la plej racian rilate al ghiaj kostoj kaj al la aliaj kriterioj, kiujn necesas konsideri. Tio estas la normala proceduro. Fakte ekzistas tuta scienca metodo pri la arto decidi elektante la plej bonan manieron atingi difinitan celon. Tiun sciencan metodon oni nomas "operacia esplorado" ("operations research", "recherche operationnelle"). Ghi naskighis dum la dua mondmilito kiel maniero elekti la plej bonan vojon por transporti varojn au homojn plej rapide kaj kun malplej da risko. Nu, se oni aplikas la regulojn de operacia esplorado al la lingvoproblemo, oni konstatas, ke, el chiuj rimedoj nuntempe observeblaj en la praktiko, la optimuma, por atingi la celon estas Esperanto. Sed por tion trovi, necesas kompari la diversajn sistemojn unu al la aliaj, do vidi objektive, en la praktiko, (surterene, kiel oni nun diras), kiel Esperanto prezentighas kompare al gestoj, al balbutado en lingvo malbone regata, al la uzo de la angla, al tradukado de dokumentoj kaj interpretado de paroladoj, chu samtempa, chu posta, al uzo de la latina, ktp. Nur tia komparo ebligas konkludi, kiu estas la plej bona sistemo.

Sed kvankam miloj kaj miloj da paghoj trovighas en dokumentoj pri la lingva situacio, jen en UN, jen en Europa Unio, jen en lingvikaj fakoj de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras la problemon surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton estas malpli nombraj ol la fingroj de unu homo. Char komparo de la diversaj eblaj solvoj al problemo estas io tiel ofta alikampe, ghia foresto en la kampo de internacia lingva komunikado pruvas, ke agas tabuo.

En kio radikas la tabuo?

Kial tiu patologia aliro al la lingvoproblemo? Denove la kauzoj estas multaj. Estas politikaj kauzoj. La ideo, ke la intelekte plej netalentaj individuoj povu senbare komuniki de popolo al popolo malplachas al multaj shtatoj. Estas sociaj kauzoj. Tiu sama eblo malplachas al la privilegiitaj sociaj tavoloj. Homoj, kiuj scias sufiche bone la anglan au alian gravan lingvon, havas multajn avantaghojn super homoj, kiuj scipovas nur kelkajn lokajn lingvojn, ili tute ne deziras perdi tiujn avantaghojn. Tio estas aparte videbla en la t.n. Tria Mondo.

Sed mi opinias, ke la chefaj kauzoj de la tabuo estas psikaj. La kerno de la problemo kushas en la emocia pezo, shargo, etoso de la koncepto "lingvo", en ghia povo vibrigi tre profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per konceptoj au vortoj. Kaj la vortoj au konceptoj ne estas nur intelektaj aferoj, ili havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne chiuj, sed multaj. Se mi diras "milito" au "mono" au "patrino" au "sekso" au "atomenergio", io vibras profunde en vi, kvankam vi tion ghenerale ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj fronte al granda parto de niaj konceptoj, chefe al tiuj, kiuj estas iel ligitaj al niaj deziroj, bezonoj, aspiroj, plezuroj, suferoj, potenco, ktp.

Inter tiuj konceptoj kun forta emocia etoso trovighas la koncepto "lingvo". Kial? Char la lingvo elvokas la fakton kapabli komprenigi sin, kaj la eblo esti komprenata estas unu el la plej bazaj deziroj de chiu homo. Kiam mi havas ian turmentan zorgon, au suferon, se mi povas paroli pri ghi al iu, kiu auskultos min kaj reagos komprene, mi sentos min helpata, okazos ia kundivido de la zorgo au de la sufero, tiel ke mi ne plu sentos min sola, mi fartos pli bone kun ghi. Kiam bebo suferas kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago de la apuda plenkreskulo mistrafas, au tute ne venas reago, krom, survizaghe, esprimo de senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon, kaj povas diri: "Doloras al mi en la orelo", la reago de la plenkreskulo estas tute alia. Okazas vera komunikado, kiu shanghas la vivon. Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej save disvolvighas kun la patrino, la emocia etoso de la koncepto "lingvo" inkluzivas la sentojn pri shi. Pro tio la plimulto el la lingvoj diras "patrina lingvo", kiam fakte temas pri la gepatra au la media lingvo.

Fakte, akiri lingvon, estas io tute banala. Tio okazas lau la normalaj vojoj de chia lernado. Estas nenio pli mistika en lingvoakirado ol en la asimilado de la kapablo regi automobilon. Tamen estas grandega diferenco inter la du. Pro la agho. Kiam ni lernas uzi automobilon, ni scias, ke ni lernas, kaj ni jam scias multegon pri la arto lerni, char ni vizitadis lernejon multjare kaj lernis multon pri lernado. Sed kiam ni akiras la gepatran lingvon, ni absolute ne scias, ke ni lernas. Ni do vivas la aferon kiel miraklan. Antaue ni ne povis klare komuniki. Nun ni povas esprimi nin. Jen miraklo, kiu shanghas la tutan vivon. Pro tiuj cirkonstancoj, en kiuj ni akiras lingvon, lernante sen scii, ke ni lernas, ke disvolvighas tute banala lernprocezo, la lingvo farighas io sankta, io fea, io fabela, io mita. Io, kio situas ekster la kampo de racio. Io, pri kies deveno ni scias nenion. Por la plejprofundo de nia animo, lingvo estas donaco de la dioj, donaco supernatura. Neniu homo rajtas shanghi ghin. Neniu rajtas libervole kaj racie enmiksi sin en ion lingvan.

Vidu, kiel emocie la homoj reagas, kiam aperas propono shanghi la ortografion. Rigardu atente la argumentojn, kaj vi vidos, ke nenio vere racia intervenas tie. Temas simple pri emocioj, la emocioj, kiujn chiam vibrigas la koncepto "lingvo".

Kashita autoritata mesagho

Tiu kerna sento pri lingvo kiel io mita, donita de la dioj, kaj do sankta kaj netushebla estas la plej kerna ero de la emocia auro de la koncepto "lingvo". Al tiu kerno aldonighas la fakto, ke la koncepto "lingvo" elvokas la plej unuajn rilatojn en la familio, chefe tiujn kun la patrino. Sed super tiuj du tavoloj alvenas tria: la rilato kun autoritato. En la transdono de lingvo al infanoj, estas kashita mesagho, kiujn oni praktike neniam eksplicitas. Kaj tiu mesagho estas terure diktatora.

Fakte ghi diktas la respektivan situacion de infano kaj plenkreskulo en la socio. Kiam infano parolas neghuste, oni korektas ghin, almenau ek de kiam ghi vizitadas lernejon. Se oni ne korektas ghin, oni ridas au mokas, au ridetas signife. Kia ajn la reago, ghi sentigas al la etulo, ke, kiam ghi uzas tian formon, diferencan de la gramatike au vortare ghusta, ghi trovighas ekster la normo. Se eta franclingvano diras "plus bon", oni diras al li: "Ne tiel oni diras, oni diras "meilleur"". Eble ankau en la germana oni ne rajtas diri "mehr gut" au "guter" au "gueter" kaj vershajne infanoj uzas tiajn formojn. Tiam oni ilin korektas per frazo kiel: "Ne tiel. Oni diras "besser"".

Kion tio signifas por la profundo de la psiko? Tio transdonas kashitan mesaghon, jene: "Ne fidu vian spontanan, naturan tendencon, kiu igas vin gheneraligi lingvan trajton, kiun vi rimarkis. Ne fidu vian logikon. Ne fidu la racion. Ne fidu viajn refleksojn, vian instinkton. Ne fidu vin mem. Obeu nin, ech se nia sistemo estas absolute neracia, malsagha."

Por la infanoj ja la lingvo estas esence komunikilo. La unua shtupo en ilia pensado do estas: "Se oni komprenas min, estas en ordo. Lingvo ja estas farita por ke ni interkomprenighu". Sed la reagoj de la medio pli kaj pli sendas la mesaghon: "Lingvo ne estas io elpensita por interkomprenighi. Lingvo estas kampo, en kiu oni lernas konformigi sin al la arbitraj, neklarigeblaj postuloj de la grandularo." En lingvo estas tabuoj, kiujn neniu povas pravigi. Se infano, kiu volas esprimi la ideon "li venis" diras "er kommte", "il a venu", "he comed", oni atentigas ghin, ke ghi devus diri "er kam, il est venu, he came". Se tiam ghi demandas: kial? Ne eblas doni al li racian respondon. Oni povas nur diri: char estas tiel. Kaj tio subkomprenigas, ke la lingvo estas io regata de nekompreneblaj leghoj, neniam klarigataj, kiuj radikas en la pratempo. Respekto al la praavoj au al la dioj, kiuj donis la lingvon, estas pli grava ol logiko, ol racio, ol tendencoj spontanaj, instinktaj, do ol individua homa naturo.

Esperanto fushas chion chi. Ghi naskighis antau ne tre longe. Tio estas sakrilegio. Lingvo ne rajtas esti juna. Lingvo estas io sankta transdonita de la praavoj au de la dioj, ne io, kio povas estighi nuntempe. Kaj oni diras, ke tiu lingvo ne havas esceptojn, tio estas krimo! Se oni povas sekvi sian naturon, sian logikon por esprimi sin, kio restos el la autoritato de la prauloj? Tial Esperanto kauzas terurajn timojn en la profundo de la psiko. Ghi riskas perdigi al nia gepatra lingvo ghian mitan, sanktan, fean karakteron. Ghi reletivigas ghin, dum viglas emocia bezono, ke la gepatra lingvo estu io absoluta. Necesas chiarimede haltigi ghian disvastigon. Kaj necesas chiarimede agi, por ke oni ne esploru pri ghi. Oni eble vidus, ke lingvo ne estas tio, kion ni kredas, kaj tiel oni subfosus la bazon de la sociaj rilatoj. La afero estas tro emocia, por ke oni akceptu trankvile, objektive, science studi ghin. Kaj trankvile, objektive studi la reagojn al ghi.

Monstro

Krome, Esperanto aperas kiel monstro, char oni diras, ke ghin kreis unu viro. Alivorte, ghi havas patron, sed ne patrinon. Ghi estas la monstra produktajho de iu soleca perversulo. Al tiu ideo kontribuas multaj difinoj, troveblaj en vortaroj, enciklopedioj, prilingvaj libroj au Esperantistaj informiloj, lau kiuj "Esperanto estis kreita de Zamenhof en 1887. Fakte, Esperanto ne kreighis en 1887. En 1887 aperis semo de lingvo, kiu dum multaj jaroj antaue kreskis kaj transformighis en la menso de Zamnhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo, kiu estas komparebla al la procezo per kiu laugrade kreighas semo en planto, la projekto publikighis, tio signifas, la semo estis jhetita. Sed tiu semo povis ighi io vivanta nur, se grundo akceptis ghin. Kaj tiu grundo estas la patrino de Esperanto, tio estas la komunumo de tiuj unuaj vastkoraj idealistoj, kiuj akceptis la semon, kaj provizis ghin per la medio, en kiu ghi povis kreski, transformighi kaj farighi io sufiche vivkapabla por vivteni sin sendepende de iu ajn individuo.

Esperanto, kia ni uzas ghin nun, ne estas la verko de Zamenhof, ghi estas lingvo, kiu disvolvighis surbaze de la projekto de Zamenhof per jarcento da konstanta uzado inter homoj ege diversaj. Ghi estas lingvo, kiu disvolvighis tute nature, per uzado, per verkado, per alterno de proponoj kaj kontrauproponoj, plej ofte nekonsciaj. Ghi ne estas monstro, kiun estigis iu homo sola, ghi havas patron, jes ja, mirindan patron, patron, kiu sukcesis meti en ghin nekredeble taugan vivpotencialon, sed ghi havas ankau patrinon, kiu flegis ghin ame, kaj kiu, multe pli ol la patro sola povis, donis al ghi vivon.

Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj

Vi vidas, ke la psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la monda lingvoproblemo, estas multe pli kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj trovighas terura rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro tiu rezisto, preskau neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori la aferon. Kaj tamen ghi progresos. Similaj kazoj de rezisto al io pli bona, pli oportuna, pli demokratia abundas en la historio. Plej tipa ekzemplo estas la rezisto en Europo, kontrau la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj / arabaj ciferoj: ankau ilin la intelekta elito (kaj ne nur ghi) sentis sakrilegio kontrau la romiaj ciferoj ghis tiam uzataj. Mi estas konvinkita, ke Esperanto estos ghenerale akceptita iam. La patologio ne eterne estos pli forta ol la kuracaj fortoj, ankau kiuj agas en la socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la pli kaj pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto fare de lingvistoj, ekzemple, kaj de multaj aliaj personoj. Estas ankau la postuloj de la realo. Kiel diris Lincoln oni povas kashi la veron al parto de la publiko dum parto de la tempo. Oni ne povas kashi la veron al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se oni komparas ghin al chiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas objektive la plej bona, per tre granda distanco, por chiuj kriterioj. Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj. La rezisto plu dauros kaj estos akra, jes ja, certe, ech se nur char oni povas percepti ion nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke, nuntempe, multaj homoj simple ne audas, kion vi diras pri Esperanto: ilia menso ne estas preta, do viaj frazoj preterpasas sen penetri ghin. Jes, la rezisto plu estos forta. Sed, kredu min, ghi ne povos superi. La faktoj venkos. Vero venkos. Esperanto venkos.


in English