http://maxigrass.ru/ .

Jules Verne
kaj

Esperanto


Artikolo aperinta en la franca jhurnalo
LE COURRIER DE L'OUEST
1993/07/28


Vojagho al la Luno, krozoj en la abismaj profundoj, novaj energioj, gigantaj kanonoj kaj strangaj mashinoj, la scienca mirindeco de "Eksterordinaraj vojaghoj" de Jules Verne antauvidis multon.

Oni malpli scias, ke la mireginda anticipanto, je la fino de sia vivo, entuziasmighis por la ideo de universala lingvo kaj pli precize por Esperanto, kies bazojn Doktoro Zamenhof publikigis en 1887.

Jam, en "Dudek mil mejloj sub la maroj", la kapitano Nemo kaj lia shipanaro uzis misteran idiomon kaj en "La eterna Adamo" Jules Verne skribis pri la lingvo de niaj malproksimaj idoj de futura Atlantido.

Jam ankau, dum la jaroj 1880, Jules Verne audis paroli pri la Volapuko, la efemera antau-pioniro de Esperanto, konversaciante en sia jahhto la "Saint-Michel", kun sia amiko, la juna deputito Raoul Duval, arda partizano de tiu idiomo, imagita en 1879, de germana prelato, J. M. Schleyer.

Je la komenco de 1903, esperantista grupo estis kreita en Amiens, kie Jules Verne loghis, dank'al la impulso de Sinjoroj Charles Tassencourt, negocianto, amiko de la verkisto kaj Joseph Dellour, subestro de liceo.

Interrompita romano

Jules Verne akceptis kun entuziasmo la prezidentecon de tiu nova grupo kaj promesis al siaj amikoj skribi romanon en kiu li priskribos la meritojn de Esperanto. La verkisto komencis la laboron, sed lia morto, la 24an marto 1905, interrompis lian verkon...

La skizo estis uzita por la redakto de la romano "la miriga aventuro de la Misio Barzak" kies unua parto ghi estas kaj kiu estis finverkita de Michel Verne, filo de la verkisto, el la notoj lasitaj de lia patro, sed... en tiu verko eldonita en 1919, oni ne plu trovas aludon pri Esperanto!

La afero reaperis kiam, en 1981, la urbo de Nantes akiris multajn neeldonitajhojn, restintajn en la arkivoj de Jules Verne. Ilia aktuala publikigo ebligas malkovri, ke unu el tiuj manskribajhoj estas la komenco de "Vojagho de studo", la fama romano, kie Jules Verne deziris doni rolon al Esperanto.

Tiuj manskribajhoj estas eldonitaj en pluraj volumoj, de la eldono "editions du Cherche-Midi" kaj "Vojagho de studo" jhus aperis en la volumo "Sankta Karlo" ("San Carlo"), titolo de unu el la tekstoj de la libro.

Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko kaj kiu konsistas interalie el Ruso, Nikolao Vanof, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio.

La verkisto provizore lasis blankaj en sia mankribajho la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke "Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco."

Finfine, lia prescienco de anticipanto eble ankorau ghuste vidis por la estonteco, char de kelkaj jaroj, asocioj de Esperanto-parolantoj kreighas en diversaj landoj de Nigra Afriko.

LE COURRIER DE L'OUEST 1993/07/28