LIRIKAJ KANTOJ KAJ ROMANCOJ

AMIKA RONDO
KAJ VENKOS TUTMONDA PRUDENTO
DIA ROZO
LA VENKO
HO, EN L' CHERIZA GHARDENETO...
KAJ APUD NIA ENIREJO...
EN GHARDENETO
SUPER DOMO LUNAS...
REGHINO
ROMANCO
VELKIS JAM KRIZANTEMOJ
NAJTJNGAL'
FRUA NEBULMATEN'
CHlO VANTAJH'
BONEGE KIEL ESTAS...
NE, TIEL ARDE AMAS MI NE VIN...
MI VOKAS VIN!
PRIMAVERAJ AKVOJ
FOJE NUR RENKONTO VENAS BELA...

tradukojn de chiuj esperantigitaj kantoj faris
Gennadij Mihhajlovich SHILO (u. Slavjansk).

AMIKA RONDO
Vortoj de G. Shilo. Muziko de L. Andrijashchenko

Kio estas Esperanto?
- Lingvo kuniganta.
Kie oni gin posedas?
- Kie pacon kredas.
Kion ghi ebligas tamen?
- Amikecon, amon.
Kie estas nia rondo?
- En la tuta mondo.

Refreno:

Esperanto, Esperanto - nia revo, amo.
Esperanto Esperanto - nia forto, flamo.
Esperanto, Esperanto - nia sorta reto.
Esperanto nia kara - nia sankta kredo.

Kie gloras nia tujo?
- En Esperantujo.
Kie floras niaj faroj?
- Certe, en tendaroj.
Kio ne agnoskas limojn?
- Amikec', intimo.
Kio estas la plej kara?
- Samideanaro.

Refreno.

Cele pura kompanio
Estas opo nia.
Logas ghia kre-etoso
Kiel rozo sprosa.
Kaj aspiras ni renkontojn
- Belo-ghuajn fontojn,
Char felicha estas mondo
De amika rondo.

Refreno.

KAJ VENKOS TUTMONDA PRUDENTO
Vortoj de V. Vorobjov. Muziko de G. Shilo

Ni estas infanoj de paco,
Loghantaj sur kvin kontinentoj,
Defendu ni pacon senlace
Kaj venkos tutmonda prudento.

Refreno:

Suna planedo, verda planedo,
Kiu la ghojon portas al mond'.
Sur la planedo, sur nia planedo
Fortighu, fortigu amika rond'!
Kune kunighu, homoj bonkoraj,
Ne por milito, ne por doloro!
Agu kuraghe, agu aktive:
Nia planedo estas por vivo!

De l' tuta planed' laboruloj,
Ni celas felichon kaj amon,
Ni volas en chies okuloj
Chiame legadi la samon:

Refreno.

Batalu ni kontrau amaso
Milita, dangera, perea:
Ni, homoj de chiuj ter-rasoj,
Forigu fantomon nuklean!

Refreno.

DIA ROZO
Vortoj de G. Shilo. Muziko de G. Timofejev

Dian rozon
Blufolian,
Vivo-sproson,
Ardon pian

Sendis Di' al mi.

Vi, la floro, -
Kre' mistera,
Mem pudoro,
Belo vera -

Dolcha melodi'.
Dolcha melodi'.

Refreno:

La strechitaj folioj,
Malfermighas burghono
Por la amo, por vivo,
Por la Dia kanzono.

Mia revo,
Milda amo,
Blanka mevo,
Kora flamo -

Chu mi havas vin?

Se vi - l' amo
Kaj la fido
De l' alarmo
Kaj de l' frido

Dio savos nin.
Dio savos nin.

Refreno.

Vi -1' azilo
Por mi sola,
La trankvilo
Kaj konsolo -

Kun folia blu'.

Dolchebrio -
Via charmo,
Ghuo, spiro,
Lumo varma -

Vi, neniu plu,
Vi, neniu plu,

Refreno.

LA VENKO
Vortoj de G. Shilo. Muziko de O. Shilo

Ai vi ni strebis tra ofend', tra mort' kaj hurlaj fajroj,
Kaj kugloj kiel morta vent' fajfadis dum kvar jaroj.
Sed strebis ni a1 vi tra ghem' de tero en la vundoj,
Kaj jen eksplodis tio prem' per flam' chielprofunda.

Refreno:

La venko! - tondris tiu flam'
Sur tero kaj sur maro.
La venko! Plu ne portas jam
Eksplodoj trist-amaron.
La venko! - floras la salut'
Ghis horizonto klara.
Ni strebis al la paca mut'.
Ni strebis al la paca mut'
Kaj jen - la venko kara.

Pro ajna prezo, nia ter', vin savi - jen devizo.
Se temos pri nukle-ofer' - pereos civilizo.
Ho, nia hejmo - nia ter' en frosta astra mondo,
Vin helpos savi de l' infer' amika nia rondo.

Refreno:

La venko - estas pacafer'
En chiu monda sfero,
Char venko en nukle-infer' -
Ghi estas krimhhimero.
Ni venkos nur se rompos ni
Mortig-raketan klingon
Kaj se rapide trovos ni,
Kaj se rapide trovos ni
Komunhomaran lingvon.

HO, EN L' CHERIZA GHARDENETO...
Ukraina popola kanto

Ho, en l' ceriza ghardeneto
Trilkantis gaje najtingal':

Refreno:

Vitj-vitj-vitj, tjohh-tjohh-tjohh,
Aj-ja-ja, ohh-ohh-ohh -
Trilkantis gaje najtingal'.

Hej, en l' cheriza ghardeneto
Fraulinon charmis kozak-fraul'.

Refreno.

"Hej, vi, knabinjo nigrobrova,
Por edzinighi vi min trovu".

Refreno.

"Vin mia panjo bone konas,
Char vi knabinojn, ja, admonas".

Refreno.

"Sed mi la panjon ne ektimos,
Se ame mi kun vi intimos".

Refreno.

KAJ APUD NIA ENIREJO...
Ukraina popola kanto

Kaj apud nia enirejo
Staras fraulo brava, pleja.

De humidlignoj - fendo-fumo,
Panj', permesu rendevuon.

Sed ekbrulis lign' en humido,
Finj', vi rajtas amkonfidon.

Sed ja ne estas ampromeno -
Eksterhejmen - tuj reveno,

Amindumo ja en fervoro -
Septag' hejmo estas fore.

EN GHARDENETO
Ukraina popola kanto

En ghardeno-ghardeneto
La vojeto solas,
Najtingalo tie kantas,
La kukol' kukolas.

Kukoladis la kukolo
Ne tre longan vivon,
Ekmalgajis la fraulino,
Perdis la trankvilon.

Hej, trilkantu, najtingalo
Pri l' harligoj sprosaj,
Prl l' okuloj chielbluaj
Kaj priritempaj rosoj.

SUPER DOMO LUNAS...
Vortoj de S. Jesenin Muziko de G. Ponomarenko

Super domo lunas.
Sub fenestro ventas.
Senfolia poplo
Prujnarghenta estas.

Ploras jen, jen ridas
Brava kanto kara.
Kie estas mia
La tili' centjara?

lam mi en festo
De l' maten' amike
Vokis amatinon
Per la hamoniko.

Sed por injo mia
Mi nun ege foras.
Sub la fremda kanto
Ridas mi kaj ploras.

REGHINO
Vortoj de S. Jesenin. Muziko de G. Ponomarenko

Belvespero tagon tretas.
Fluas en herbar' bonsan'.
Che l' baril' deklivmonteta
Blankas via sarafan'.

Refreno:

En la sorch' stelmelodia
Konsternighas poploj jam,
Scias mi, reghinon pian
Trovos juna regha am'.

Vekte glitas serp' dukorna
En trankvila chieltin',
Jen, lau voj' posi bosko morna
Disaudighas hufa tint'.

Refreno.

Rajdas la rajdanto rava,
Brido - en la forta man.
Shtelos shin la fraulo brava
Por la fora bela land'.

Refreno.

Belvespero tagon tretas.
Klaras ronk' - chevala tril'.
Ho, reghin' deklivmonteta,
Min atendu che l' baril'.

Refreno.

ROMANCO
Vortoj de M. Matusovskij. Muziko de V. Basner

Ghis la maten' najtingalo amuzis sin,
Mutis la urbo, silentis la for',
Blankakaciaj grapoloj parfumis nin,
Nokto foligis nin ghis la auror'.

Pluvoj printempaj prilavis foliojn kaj
Nigrajn ravinojn kun akva rebril',
Dia Patrin'! Kiom estis naivaj ni!
Kiom inspiris nin agha facil'!

Jaroj forstrebis, arghentharaj ighis ni.
Kie nun estas la virga pasint'?
Nur de l' neghvent' glaciiga fridighas ni,
Rememorante pri l' eksa pasi'.

Nun ech se vent' kontrau mi furiozblovas,
Min chirkaupremas imaga belec' -
Blankakaciaj grapoloj aromlogas
Kvazau en tiu iama junec'.

VELKIS JAM KRIZANTEMOJ
Vortoj de V. Shumskij. Muziko de N. Hharito

En gharden' de la nia renkont'
Floras la krizantem-arbed,
Kaj en mia kor' sprosis tiam ond' -
Sento akra de l' ama tener'.

Velkis jam en l' gharden' la arbed-krizantem',
Sed ne velkis amor' mia en laca kor'.

Mutas la gharden', vi forestas jam.
Sola vagas mi en malghoj -turment',
Kaj spontane larmoj gutas ja
Antau velka arbed-krizantem'.

Velkis jam en l' gharden' la arbed-krizantem',
Sed ne velkis amor' mia en laca kor'.

NAJTJNGAL'
Vortoj de A. Delvig. Muziko de A. Alabjev

Najtingalo, mia najtingal',
belevocha najtingal'.
Kien, kien flugas vi?
Kie nokte kantos vi?

Najtingalo, mia najtingal',
belevocha najtingai'.

FRUA NEBULMATEN'
Vortoj de M. Turgenev. Muziko de V. Abaz

Frua nebulmaten', griza tagigho,
Triste-malgaja kamp' neghen kashita.
Pigre revenas memor' pri l' disigho
Kun la personoj nun jam forgesitaj.
Kun la personoj nun jam forgesitaj.

Venas en la imag' voch' via drasta,
Via rigard' iam ame avida.
La plej unua renkont' kaj la lasta,
Flustro karesa, tenere-aminda.
Flustro karesa, tenere-aminda.

Pensa separo kun stranga rideto,
Multaj momentoj en for' kare-bela -
Chio audighas tra l' rada tinteto,
Tra enpensigho sub vasta chielo,
Tra enpensigho sub vasta chielo.

CHlO VANTAJH'
Vortoj de L. Derbenev. Muziko de A. Zacepin

Chio - vantajh' estas en la stormanta mond',
Nuras moment', ne maltrafu ghin vi,
Nuras moment' inter ekso kaj la estont'
Kaj ghuste ghin oni nomas la viv'.

Longa kviet' ne utilas al kora lac',
Longa kviet' - stat' por prahistori',
Sed por la stel', kiu falas el kosma spac',
Tiu falad' - nur momento en bril'.

Flugu l' moment' tra jarcentoj en la etern'.
Chu mi kun ghi estas en la impet'?
Karas por mi kaj plej riskas en la eter' -
Nura moment', unusola moment'.

Trafos fortun' nin au malo dum la renkont'
Nuras moment', ne maltrafu ghin vi.
Nuras moment' inter ekso kaj la estont'
Kaj ghuste ghin oni nomas la viv'.

BONEGE KIEL ESTAS...
Vortoj kaj muziko de O. Mitjaev

Staturon de l' gitaro
Mi chirkauprenas pene.
Kaj kordo tuj reehos
Per verda melodi',
Chiel' ekbalancighos,
Grandega kaj stelplena
Bonege kiel estas,
Ke ree kunas ni!

Rebrilo de auroro,
Fajrujo inter pinoj,
Samidean', ne tristu
Dum estas junaj ni.
Al vi nun iu kara
Karese flustros milde:
"Bonege kiel estas,
Ke ree kunas ni!"

Mi tamen kun doloro
Anima rememoru
Samideanojn, kiuj
Forestas apud ni.
Sed malgrau chio kantu
Ni ghoje kaj fervore:
"Bonege kiel estas,
Ke ree kunas ni!"

NE, TIEL ARDE AMAS MI NE VIN...
Vortoj de M. Lermontov. Muziko de A. Shishkin

Ne, tiel arde amas mi ne vin
kaj ne por mi beleco via vera,
en vi iama logas min sufero
kaj juna, kaj juna velkita jam pasint'.

Se mi iame povas vidi vin
kaj la pupilprofundon legi povas,
sekretan mi konversacion provas,
sed ne kun vi: al koro fiusiras mi.

Konversacias mi kun juna am',
en viaj trajtoj trajtojn serchas eksajn,
en viaj lipoj serchas mi reflekse
la ardon de l' pasinta ama flam'.

MI VOKAS VIN!
Vortoj de M. Davidov. Muziko de S. Rahhmaninov

Post sunsubir' mi vokas vin!
Netravidebla noktmalhelo
terglobon kovri pretas belan
kaj kashi nin.

Mi vokas vin! Parfumvesper'
trinkigis mondon dormighintan,
separis tagon foririntan
de tuta ter'.

La amo, dolchsufokas vi,
mi vokas vin chiumomente,
en la sopiro dolchturmenta
mi vokas vin!

PRIMAVERAJ AKVOJ
Vortoj de F. Tjutchev. Muziko de S. Rahhmaninov

Ghis nun en kampoj - negha flam',
sed rojon lanchis la printemp',
dormantan bordon vokas jam
bruanta brila gaja temp'.

Kaj vochas chiuflanke roj';
"Printempo venas al la mond'!
Kun renovigo, varmo, ghoj'!
Kaj morgau venos verda ond'!"

Printempo venas al la mond'!
Varmiga sekvas ghin veter',
Festverda maja hhororond'
aperos baldau en eter'.

FOJE NUR RENKONTO VENAS BELA...
Vortoj de Fomin. Muziko de German

Foje nur renkonto venas bela,
foje nur la amo trovas nin,
foje nur je emoci-fabelo
via vocho vokas min.

Jes, nur foje donas amon sorto.
Jes, nur foje povas veni fin',
Jes, nur foje en vesper' malsofta
mi senlime amas vin.

Sun' subiras en vual' purpura,
florojn kovras antaunokta blu'.
Kiun logas vi, amata, nura?
Kiun, se min ne karesas plu?

Jes, nur foje donas amon sorto,
Jes, nur foje povas veni fin'.
Jes, nur foje en vesper' malsofta
mi senlime amas vin.