Kojonov Luchjo

Rusa erotika poemo

el la rusa lingvo tradukis Valentin Melnikov

Antauparolo de la tradukinto

Kojonov Luchjo (originala titolo: Luka Mudishchev) estas la plej konata ruslingva erotika poemo, kiu havas senduban, kvankam ofte subtaksatan, influon al la tuta rusa kulturo. Interalie tiu poemo chiam estis tre populara en militistaj lernejoj kaj oficira medio, multaj sciis ghin parkere.

La verko priskribas fakte tragikan eventon, sed, pro trafe elektita stilo kaj tono, neniu leganto perceptas tion kiel tragedion. Ghi estas amuza (ankau am-uza!) fabelo por plenkreskuloj. La moralo aperas en la prologo: necesas esti singarda en seksa vivo. Dum 150 jaroj tiu penso neniom malaktualighis kaj post apero de aidoso ekhavis novajn nuancojn...

Tiu chi poemo, samkiel chiuj rusaj «maldecaj» poemoj, estis tradicie atribuata al Ivan Barkov — fama poeto de XVIII jc., kies multaj versajhoj estas vere shokaj. Tamen simpla logiko neas tion: en la kvina parto de la poemo estas menciite, ke la praavo de la protagonisto vivis en la tempo de Jekaterina (t.e. inter 1762 kaj 1796), do Luchjo mem devis naskighi komence de XIX jc. kaj, evidente, Barkov (1732–1768) ne povis tion priskribi.

La stilo kaj metriko de Lucjo estas tipaj por la epoko de A. Pushkin (post 1820), kelkloke la poemo memorigas kelkajn poemojn de Pushkin, verkitajn en 1830–1833 (Mia genealogio, Jezerskij, Kupra rajdanto k.a.) kaj sprite parodias tiujn. Do, la poemo estas kreita, kaj la priskribataj en ghi eventoj okazas, chirkau 1835. Kutime oni parodias nur vivantajn autorojn, des pli se temas pri tia genio kiel Pushkin (1799–1837). Evidente, la autoro de Luchjo konis la menciitajn poemojn de Pushkin ankorau en manuskriptoj (char Jezerskij estis presita nur en 1836, Kupra rajdanto en 1837), do li estis persono, proksima al la rondo de Pushkin. Probable la autoro de Kojonov Lucjo estas la frato de Aleksandr Pushkin — Leo. Tion indikas pluraj faktoj kaj pri tio konsentas diversaj literaturologoj.

Certe la poemo estis malpermesita fare de cenzuro. Antau 1917 la moralon gardis eklezio, poste aperis komunistpartia cenzuro, multe pli severa kaj cinika ol la eklezia. Nur post falo de la komunista diktaturo aperis ebleco eldoni la poemon en Ruslando kaj ghi estas publikigita en Literaturnoje obozrenije (Literatura Revuo) – 1991/11. Tri antauaj eksterlandaj eldonoj (1969–1982) estas neplenaj kaj neatingeblaj por la rusa leganto.

Dum pli ol 150-jara cirkulado de la poemo en manskribitaj kopioj aperis multaj versioj, kelkaj el ili estas tute fushaj. Mi disponas tri diversajn variantojn, el kiuj mi klopodis restauri la plej plenan kaj adekvatan tekston. Foje tio estis preskau neebla kaj oni povas pri tio bedauri, sed povas ankau ghoji — ja tio pruvas, ke la poemo ighis vere popola kreajho, parto de la nacia kulturo. Havante diversajn versiojn de unu strofo, mi chiam klopodis elekti la plej majstran kaj spritan, sed se tio ne eblis — mi penis konsideri dum la tradukado chiujn versiojn.

La poemo estas verkita per simpla parola lingvajho. Specialaj rusaj realajhoj en ghi preskau ne aperas, do ne estis bezono enkonduki glosindajn vortojn, kaj necesas nur minimumaj klarigoj. La malnovan rusan mezurunuon «vershok» mi rekalkulis al pli internacie konata colo (iam uzita ankau en Ruslando). La strato Polanka, situanta trans la rivero Moskvo (se rigardi de la urbocentro), malgrau chiuj revolucioj kaj rekonstruoj konservis ghis nun sian malnovan nomon kaj multajn dometojn de XVIII–XIX jc.

En la genealogio de Luchjo estas menciita regado de kelkaj plej konataj rusaj caroj, nome:

  • Johano IV (la Terura) (1530–1584, regis ekde 1547), fama pro sia krueleco kaj maljustaj reprezalioj;
  • Petro I (la Granda) (1672–1725, regis ekde 1689): eminenta reformisto, establis kontaktojn kun Europo, organizis la unuan regulan armeon en Rusio. La batalo apud urbo Poltavo (nuntempe — provinca centro de Ukrainio) okazis en 1709 dum la milito kontrau Svedio;
  • Jekaterina II (la Granda) (1729–1796, regis ekde 1762), konata kiel «klera» imperiestrino; dum shia rego faris karieron pluraj eminentaj militistoj kaj politikistoj.

Mi esperas, ke la poemo estos interesa por legantoj en diversaj landoj, char ghi montros al ili tute nekonatan tavolon de la rusa literaturo.

Valentin Melnikov

Kojonov Luchjo

Prologo

Beatas – kiu fikas june,
kaj olde – fekas en kviet',
konsumas vodkon oportune,
neniun kredas malgrau pet'.

Richecon, gloron al virino
donacis bene la natur',
estigis fendon sub la sino,
kaj nomis «picho» por plezur'.

Ludilo estas ghi lau placho,
pro tio estas nomo – «pich'».
Kaj, kvazau mushkaptila kagho,
por chiuj malfermita nich',

ghi antau chiuj ni paradas,
la viramasojn logas plej,
kaj povra kac' en ghi flugadas,
kvazau pasero en grenej'.

Ho vi, edzinoj kaj vidvinoj!
Fraulinoj kun himen' fortika!
Permesu skize, sen terminoj
rakonti pri agado fika.

Libere uzi vian pichon
sen stulta honto, por kontent'.
Permesu solan nur kondichon
prezenti por via atent':

Valoras la fikado rara,
ju pli malofta – des pli kara,
sed gardu vin la Eternul'
kontrau fikado sen regul'!

Ja pro pasio chi senbrida
aperos nepre plago hida,
kaj ne satigos tiam vin
plej ordinara kacofin'.

Parto unua

En moskva domo duetagha
bonordis chiam en ekzist'
kaj pompis per belec' vizagha
vidvin' de certa negocist'.

La forpasinta edz' unua
ne oldis – tamen lau destin'
lin pro afero edzintrua
senglora trafis vivofin'.

Ke sube chiuj inoj feblas –
al vi konatas tiu ver',
Sed pli fikema ne troveblas
ankorau sur la tuta ter'.

La negocisto – edzo shia –
kvieta estis, senpasia,
sed lau ordono de l' edzin'
dekfoje tage fikis sin.

Okazis: li apenau iras,
La kac' ne staras – en ignor'
nenion audi shi deziras:
egale fiku, ech kun plor'!

Chu tian vivon en koshmaro
eltenis iu? Kaj post jaro
foriris povra negocist'
al mond' sen fikoj kaj sen trist'.

Kaj la vidvino, efektive
senpova kontrau la dezir',
komencis chie – dekstre, live –
proponi sin al ajna vir'.

Shin fikis junaj kaj adoltaj,
pliaghaj kaj entute oldaj,
do preskau chiu, se ne pigris,
en la vidvinan pichon migris.

Parto dua

Tri jaroj da fikado forta
jam pasis songhe. Post kulmin'
sopiroj kun turmento morta
penetris koron de l' vidvin'.

Enuas antau shi bravuloj
kaj vane revas pri amor'.
Torentas larmoj el okuloj,
konstante premas shin angor'.

Ech en fikado ordinara
neniu kontentigis shin:
che unu – kaco tre vulgara,
che l' dua – tro maldikas fin'.

Che l' tria kaco – bagatelo,
mallongas pli ol che lepor',
che l' kvara – skrot', kiel barelo,
la vulvon batas ghis dolor'.

Jen plendas shi pri la testikoj –
kashitas, kvazau che kastrit',
jen kac' tro kurtas, kvazau spiko,
kapricoj, do – ghis infinit'.

Delonge tute ne altiras
shin, kio estis viv-ornam':
shi vane serchas kaj aspiras
neakireblan ion jam.

Sopiras la vidvin' terure,
ne povas dormi pro konfuz'.
Dum longa tempo, malnature,
la picho restis ekster uz'.

Kaj jen, post rezonad' prudenta
pri sia malfelica spert'
l' vidvino venis al asert'
trankvila, preskau evidenta:

«Por havi el la plag' eliron
mi venu al parigistin'.
Ja shi sukcesos, lau rutin',
kun longa kaco trovi viron.»

Parto tria

Trans la river', en strat' Polanka
situis apud stratofin'
dometo kun tegment' duflanka –
proprajho de civilulin'
Matrjona. Shi dum kvardek jaroj
chi tie loghis sen perturb'.
Fraulin', konata al najbaroj
kaj chie tra la tuta urb',

Matrjona ja, lau konsideroj
procedis pri la nupt-aferoj,
sed efektive, lau inklin'
shi estis fi-parigistin'.

Se edz' maljuna nur enuon
elvokas che la edzinet' –
Matrjona faras rendevuon
kun fik-amanto en sekret'.

Au pro hazarda bagatelo
edzinon trafis malfavor',
nur viro estas shia celo –
trovigos kaco por amor'.

Alia dorlotita ino
delici volas per vagino –
Matrjona helpas kun efik'
kaj baldau jam okazas fik'.

Simile ankau viroj mendis
por kac' regalon sen makul' –
Matrjona virgulinon sendis
en domon de la frandemul'.

Al tiu helpantin' konata
vidvino nia en vesper'
kaleshon sendis por privata
interparol' pri la afer'.

Parto kvara

Dum la vizit' Matrjona dignis –
salutis kun tutplena fid',
antau ikono krucosignis
kaj tiel diris post eksid':

«Pro kio vi min vokis, kara?
Chu tristas vi en viv' malpara?
Bonvolu: jhuras mi anime,
ke pretas helpi vin intime.

Chu ekbezonis vi fianchon,
au simple jukas via pich'?
Facile faros mi aranghon
kaj helpos en la malfelich'.

Sen fikoj vi jam velkas, kara,
vin premas chiam splen' kaj lac',
sed ghoju – mi por vi preparas
fikiston kun mirinda kac'!»

«Sincere dankas mi, Matrjona,
pro viaj zorgo kaj bonvol'.
Fikisto via, ech se bona,
ne helpos min en mia sol'.

Nun etas viroj – pravas klachoj! –
jam mankas kacoj, nur kacachoj.
Sed kacon de konvena grand'
mi serchus tra la tuta land'.

Bezonas kacon mi malmolan
kaj minimume dudekcolan –
ne lasos mi en mia ing'
kacachon por frivola sving'!

Bezonas viron mi potencan,
ke, kiam li ekfikos min,
mi sentu tremon dekomencan,
ke vibru chio en la sin',

ke turnighadu mi pro sentoj,
ke pro ekstazo klaku l' dentoj,
l' okuloj saltu pro amor',
atingu l' kaco ghis la kor'!»

Matrjona post tabaka flaro
suspiris peze, kun amaro,
kaj post minuto da silent'
respondis je l' vidvina plend':

«Malsimplas trovi, ech laupete
kacegon tian, karulin'.
De dudek cedu iomete –
mi trovos, eble, kun dek kvin!

Interalie, mi disponas
junulon belan lau statur',
kun tia kaco, ke ne konas
similan, certe, la natur'.

Mi, pekulino, mem pretere
atentis kacon de la bub'.
Vidinte – preskau svenis, vere:
precize fajrestinga tub'!

Tro grandus ghi ech por stalono,
kaj taugus ne por fika cel' –
per dekkvincola chi bastono
li pelus ratojn for el kel'.

La bubo – sana, korpulenta,
konvenas por vi, belulin'.
Lau nomo noble elokventa –
Kojonov Luchjo – nomu lin.

Sed kompatinda – li nun restis
sen botoj kaj sen pantalon'.
Li en drinkej' tro lukse festis –
fordonis chion ghis kalson'.»

Ravite la vidvin' atentis
la vortojn de l' parigistin',
fikadon dolchan antausentis,
pri l' kaco revis en fascin'.

Shi al Matrjona ekscitite
alvenis kun admira larm'
kaj, brakuminte shin subite,
eldiris kun anima varm':

«Matrjona, amikin' bonkora,
kvazau patrino karmemora!
Vi trovu Luchjon kun rapid'
kaj lin invitu por vizit'.

Solida rekompenco estu,
se vi klopodos. Luchjon vestu
lau plej konvena manier',
kaj venu morgau je vesper'.»

Kvar buntajn paperetojn laste
al shi transdonis la vidvin',
kaj petis nepre, senprokraste,
matene jam viziti lin.

L' parigistino forimpetas
el la gastama domo, kaj
vidvino nia jam kun gaj'
atendas, kaj al fikoj pretas.

Parto kvina

En chelo frida kaj malpura
apud drinkej', en kota strat'
shtelist' kaj dibocul' terura
ebrie vivis en malsat'.

Kaj krom perfekta senhaveco
alia plag' turmentis lin:
la kaco, longa ghis maldeco,
lau col-mezuro – je dek kvin.

Kaj junulin', kaj oldulino,
kaj plej trivita stratputino
vidinte tion, en panik'
rifuzis tuje pri la fik',

char la virinojn malinstigis
pri li vaganta onidir':
per sia kaco fikmortigis
du sinjorinojn tiu vir'!

Kaj ekde tiam li tutsole
sen am' vegetis lau destin'.
Damnante l' kacon, senkonsole
dronigis triston li en vin'.

Bonvolu doni nun permeson,
ke mi ekspliku sen erar'
kaj vi ricevu la impreson
pri tuta Luchja parencar'.

Tre noblan havis li devenon:
prauloj de l' malricha dand'
posedis kampojn kaj bienojn
kaj kacojn de enorma grand'.

Kaj chiam tra generacioj
da tiuj kacoj sekvis chen' –
kiel hered' de tradicioj,
simile al la patra ben'.

Kojonov, lau la nom' – Porfirij
al car' Johano servis, char
per l' kac' halterojn suprentiri
li povis por amuz' de Car'.

Kaj lau Johana ordonemo
Porfirij chiam sen problemo
per la kruela kac' mortbatis
servistojn, kiujn Car' malshatis.

Kaj sekvis lin Kojonov Savva –
dum Petra temp' lin trafis glor' –
kanonojn en batal' Poltava
per l' kac' purigis kun fervor'.

Kaj dum Jekaterina rego
dank' al grandeco de l' kacego
Kojonov Leo – general' –
honoron ghuis sen rival'.

Verdire, famis per stupido
la famili' ekde aper',
sed grandaj kacoj en rigido –
estis objekto por fier'.

Jam Luchja avo sen skrupulo
fordrinkis chion ghis moner',
kaj nia Luchjo – povra ulo –
denaske restis en mizer'.

Lin ne dorlotis dia graco,
kaj povus diri mi pri li:
la sorto dotis lin per kaco,
tamen nenion donis pli.

Parto sesa

Alvenis jam vesper' la dua.
L' vidvino en soleca sid'
jam revas pri la gast' malfrua,
kaj tempo pasas sen rapid'.

Shi ne forgesis sin sublavi
en roza akvo, lau la shat',
kaj, por malbonon ne ekhavi,
la pichon smiris per pomad'.

Shi grandan kacon ja ne timis,
sed tutegale, lau natur'
al Luchja kac' shi ne kutimis,
do devis pensi pri sekur'.

Sed jen – sonor'! Momento ghua!
Minuto pasis, kaj la dua, –
aperis dece kaj sen hast'
delonge atendita gast'.

Jen antau shi solide staris
sinjoro digna, kun impon'.
Li per drinkula baso knaris:
«Nobel' Kojonov – je dispon'!»

Li lauaspekte tute bravis:
vestita kiel vera dand',
razita glate. Kaj ne gravis
odoro de kutima brand'.

«Ho, tre agrablas vin renkonti,
pri vi cirkulas bona fam'» –
dirinte jenajn vortojn, honti
komencis la vidvino jam.

«Jes, povus mi fieri inde
pri mia povo, sen vantem',
sed, ol aliajn kredi blinde,
prefere konvinkighu mem.»

Kaj plue kun la sama senco
ekfluis la babil-torent'.
Sed shin obsedis sola penso:
komenci fikon sen atend'.

Por ne malhelpi la babilon
Matrjona iris al la pord',
eksidis tie post shirmilon
kaj trikas shtrumpon en bonord'.

L' vidvin' kun Luchjo – en izolo!
Do shi jam tremas pro ekscit',
en shia sango regas bolo,
pasio vokas shin al lit'.

Kun Luchjo en duop' sidante,
pro la avido sen rezon',
komencis shi palpeti lante
en posh' de lia pantalon'.

Kaj sub la tush' de shia mano
levighis tuj de Luchjo kac',
kvazau kuragha armeano –
potenca, forta en audac'.

Palpinte l' kacon, tuj ekardis
vidvino, reve pri la pek',
tenere, dolche lin rigardis,
kaj flustris softe: «Luchjo, ek!»

Kaj jam senghene antau li
demetas robon kaj babushojn,
nudigas bruston ghis tali',
invitas ghui kunan kushon.

Do ankau Luchjo tuj ekprancis,
celante shin kun fola strab',
kacegon sian li balancis
similan al mortiga klab',

surliten la vidvinon pushis,
chemizon shian tiris sor,
per tuta korp' sur shin ekkushis
la kacon shovis sen pudor'.

Eksentis la vidvin' malbonon –
kvazau enhavus shi timonon.
Komencis krii shi kaj jelpi,
sanktulojn chiujn vokis helpi.

Teruras shia krio gorgha –
ne audas Luchjo. – Lautas plor'. –
Li spiras kiel balgo forgha
kaj fikas, fikas kun fervor'!

L' parigistin' pro tia ghemo
ech perdis mashon dum la trik'.
Kaj flustras shi en tima tremo:
«Nu, li mortigos shin per fik'!»

Sed post hezito dum momento,
kun shtrumpo kaj trikila par'
Matrjona kure, kvazau vento,
rapidas al la buduar'.

Matrjona buduaren kuras –
l' vidvin' senfortas. Per falus'
penetris Luchjo al anus'
kaj ankau bugre shin torturas.

Por rompi la turmentajn fikojn,
Matrjona nun en maltrankvil'
jen lian pugon, jen testikojn
komencis piki per trikil'.

Ekmughis li kiel leono,
faligis planken shin sen vort',
per longa kaco – drashbastono
surkape frapis shin ghis mort'.

Sed la vidvino lertan movon
(ankorau pulsis shia kor')
sukcesis: kaptis la churovojn
de Luchjo – kaj deshiris for.

Sed por Matrjona mavas fato:
mortigis li per kacobato
shin kvazau mushon, dum moment',
kaj falis mem sen viva sent'.

Epilogo

Trovighis tie sekvatage
vidvin' – kun tru' ghis umbilik',
parigistin', murdita plage,
Kojonov Luchjo sen testik',
kaj nau kompletoj por la trik'.

Kadavro de Matrjona mute
trikilon tenis ech post frap' –
kun pich' nedamaghita tute,
sed tamen kun rompita kap'!